{"id":8893,"date":"2021-11-01T13:07:36","date_gmt":"2021-11-01T05:07:36","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=8893"},"modified":"2022-01-17T18:52:59","modified_gmt":"2022-01-17T10:52:59","slug":"listo-de-rekomendataj-landnomoj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\/listo-de-rekomendataj-landnomoj\/","title":{"rendered":"Listo de Rekomendataj Landnomoj"},"content":{"rendered":"<h1 id=\"enkonduko\">Listo de Rekomendataj Landnomoj<\/h1>\n<p>\u4e16\u754c\u8bed\u56fd\u5bb6\u540d\u79f0\u63a8\u8350\u5217\u8868<\/p>\n<p>En 1989 la Akademio de Esperanto publikigis dokumenton kun la nomo\u00a0<a href=\"https:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/decidoj\/landnomoj\/malnove\/normaj_landnomoj.html\"><cite>Listo de Normaj Landnomoj (Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 9)<\/cite><\/a>. Tiu \u0109i\u00a0<cite>Listo de Rekomendataj Landnomoj<\/cite>\u00a0estas \u011disdatigita kaj reviziita versio de tiu dokumento. Tiu \u0109i nova versio anstata\u016das la malnovan.<\/p>\n<p>Same kiel la malnova versio, tiu \u0109i listo ne estas deviga. \u011ci estas rekomendo. Sed \u011di enhavas kelkajn nomojn kun landaj a\u016d popolaj radikoj oficialaj a\u016d e\u0109 Fundamentaj. Pri tiuj nomoj oni atentu speciale.<\/p>\n<p>La\u00a0<cite>Listo de Rekomendataj Landnomoj<\/cite>\u00a0ne konsistigas oficialigon de landnomoj a\u016d popolnomoj. La Akademio povas je bezono revizii kaj \u011disdatigi la liston.<\/p>\n<p class=\"signaturo\">La Direktoro de la Sekcio<br \/>\npri la \u011cenerala Vortaro,<br \/>\nBertilo Wennergren<\/p>\n<div id=\"aldono\">\n<p>Tiu \u0109i\u00a0<cite>Listo de Rekomendataj Landnomoj<\/cite>\u00a0estis aprobita de la Akademio en Marto 2009.\u00a0<a href=\"https:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/oficialaj_informoj\/oficialaj_informoj_11_2009.html\">Vidu la Oficialajn Informojn Numero 11 \u2013 2009 04 15<\/a>.<\/p>\n<p>Bv. noti, ke sendependeco de lando ne estis kriterio por enmeti landon en tiun \u0109i dokumenton. La listo enhavas \u0109iujn nomojn de membro\u015dtatoj de Unui\u011dintaj Nacioj kaj aldone anka\u016d la nomojn de kelkaj aliaj landoj, sed tio nenion diras pri la eventuala sendependeco de tiuj landoj. Fakte pluraj el la landoj, kiuj aperas en la listo, ne estas sendependaj, ekzemple Siberio kaj Anglujo, sed pri tiaj demandoj la Akademio de Esperanto ne alprenas starpunkton.<\/p>\n<p class=\"signaturo\">La Estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la direktoro de la Sekcio pri la \u011cenerala Vortaro.<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/decidoj\/landnomoj\/index.html\">[Pliaj landnomaj dokumentoj de la Akademio]<\/a><\/p>\n<\/div>\n<h2 id=\"dunomkategorioj\">Du nomkategorioj<\/h2>\n<p>La landnomoj en Esperanto apartenas al du kategorioj:\u00a0<strong>landobazaj nomoj<\/strong>\u00a0kaj\u00a0<strong>gentobazaj nomoj<\/strong>:<\/p>\n<h3>Landobazaj nomoj<\/h3>\n<p>La unua kategorio estas tiu de la\u00a0<em>landobazaj<\/em>\u00a0nomoj. En tiaj nomoj ordinare la radiko havas landan signifon, kaj oni uzas la sufikson AN por formi nomon de la landanoj. Ekzemple:<\/p>\n<ul>\n<li><em>Kanado<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>kanadanoj<\/em>\u00a0(anoj\/lo\u011dantoj de la lando Kanado)<\/li>\n<li><em>Andoro<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>andoranoj<\/em>\u00a0(anoj\/lo\u011dantoj de la lando Andoro)<\/li>\n<li><em>Pakistano<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>pakistananoj<\/em>\u00a0(anoj\/lo\u011dantoj de la lando Pakistano)<\/li>\n<li><em>Al\u011derio<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>al\u011derianoj<\/em>\u00a0(anoj\/lo\u011dantoj de la lando Al\u011derio)<\/li>\n<\/ul>\n<p>Iuj landobazaj nomoj estas kunmeta\u0135oj a\u016d plurvorta\u0135oj. La baza radiko tamen ne nomas genton. Ekzemple:<\/p>\n<ul>\n<li><em>Ebur-Bordo<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>ebur-bordanoj<\/em><\/li>\n<li><em>Sud-Afriko<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>sud-afrikanoj<\/em><\/li>\n<li><em>Orienta Timoro<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>orient-timoranoj<\/em><\/li>\n<\/ul>\n<p>En iaj okazoj la nomo estas tiel longa a\u016d kompleksa, ke oni apena\u016d povas uzi AN kiel sufikson. Tiam oni devas anstata\u016de uzi esprimon kun la vorto\u00a0<em>anoj<\/em>, a\u016d kun\u00a0<em>lo\u011dantoj<\/em>\u00a0a\u016d simila vorto:<\/p>\n<ul>\n<li><em>Antigvo kaj Barbudo<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>anoj de Antigvo kaj Barbudo<\/em><\/li>\n<\/ul>\n<p>Kelkaj landobazaj nomoj fini\u011das je\u00a0<em>\u2026lando<\/em>. Tiam ordinare\u00a0<em>-land-<\/em>\u00a0estas parto de la radiko:<\/p>\n<ul>\n<li><em>Irlando<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>irlandanoj<\/em>\u00a0(la radiko estas IRLAND)<\/li>\n<li><em>Nederlando<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>nederlandanoj<\/em>\u00a0(la radiko estas NEDERLAND)<\/li>\n<\/ul>\n<p>En iaj okazoj tamen temas pri kunmeta\u0135o kun la Esperanta radiko LAND, sed la elemento anta\u016d LAND ne estas nomo de gento:<\/p>\n<ul>\n<li><em>Unui\u011dintaj Arabaj Emirlandoj<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>anoj de Unui\u011dintaj Arabaj Emirlandoj<\/em>,\u00a0<em>emirlandanoj<\/em>\u00a0(emiroj ne estas gento, sed speco de regantoj)<\/li>\n<\/ul>\n<p>La kategorio de landobazaj nomoj entenas la grandan plimulton de la landnomoj en Esperanto.<\/p>\n<h3>Gentobazaj nomoj<\/h3>\n<p>La dua kategorio, la\u00a0<em>gentobazaj<\/em>\u00a0nomoj, koncernas nur malplimulton da landnomoj. (Landoj kun gentobazaj nomoj trovi\u011das precipe en E\u016dropo, sed anka\u016d en Azio kaj Afriko.) En tiu kategorio la baza radiko nomas genton a\u016d popolon. Oni ordinare formas la nomon de la lando per la Fundamenta sufikso UJ a\u016d per\u00a0<a id=\"i\" href=\"https:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/decidoj\/landnomoj\/listo_de_rekomendataj_landnomoj\/index.html#inoto\">la neoficiala sufikso I<\/a>. Ekzemple:<\/p>\n<ul>\n<li><em>francoj<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>Francujo\/Francio<\/em>\u00a0(la lando de la francoj)<\/li>\n<li><em>japanoj<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>Japanujo\/Japanio<\/em>\u00a0(la lando de la japanoj)<\/li>\n<\/ul>\n<p>En kelkaj gentobazaj nomoj oni uzas la radikon LAND anstata\u016d UJ\/I, pro internacieco a\u016d Esperanta tradicio:<\/p>\n<ul>\n<li><em>poloj<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>Pollando<\/em>\u00a0(la lando de la poloj)<\/li>\n<li><em>svisoj<\/em>\u00a0\u2192\u00a0<em>Svis<\/em><em>lando<\/em>\u00a0(la lando de la svisoj)<\/li>\n<\/ul>\n<p>Sed kompreneble oni povas anka\u016d en tiaj okazoj uzi UJ\/I:\u00a0<em>Polujo\/Polio<\/em>,\u00a0<em>Svisujo\/Svisio<\/em>. En la \u0109i-postaj listoj de rekomendataj landnomoj, la Akademio prezentas ses gentobazajn nomojn kun LAND anstata\u016d UJ\/I, \u0109ar la formoj kun LAND estas pli kutimaj por tiuj nomoj. Sed la Akademio neniel kontra\u016das la respondajn formojn kun UJ\/I. Inverse anka\u016d eblas \u0109e tiuj landoj, por kiuj la Akademio rekomendas formon kun UJ\/I, anstata\u016de uzi formojn kun LAND (<em>Danlando, Anglolando<\/em>\u00a0k.s.). Sed \u011denerale estas preferinde uzi LAND tiamaniere nur kiam la rezulta formo havas Esperantan tradicion.<\/p>\n<p>Por paroli pri la lo\u011dantoj de lando kun gentobaza nomo, oni ordinare uzas la simplan popolvorton:\u00a0<em>francoj<\/em>,\u00a0<em>japanoj, poloj<\/em>,\u00a0<em>svisoj<\/em>\u00a0k.t.p. Sed kompreneble oni anka\u016d povas uzi la sufikson AN:\u00a0<em>francujanoj\/francianoj<\/em>,\u00a0<em>japanujanoj\/japanianoj<\/em>,\u00a0<em>pollandanoj<\/em>,\u00a0<em>svis<\/em><em>landanoj<\/em>\u00a0k.t.p<em>.<\/em>\u00a0Se oni uzas AN \u0109e tiaj landnomoj, tiam oni memoru, ke oni devas aldoni AN al la landnomo, ne al la popolnomo:\u00a0<em>francujanoj\/francianoj<\/em>\u00a0(ne\u00a0<em>\u201cfrancanoj\u201d<\/em>);\u00a0<em>pollandanoj<\/em>\u00a0(ne\u00a0<em>\u201cpolanoj\u201d<\/em>).<\/p>\n<h2 id=\"rekomendojprilandnomoj\">Rekomendoj pri Landnomoj<\/h2>\n<ol>\n<li>Pro respekto al la tradicio, kaj en pacema spirito, ni deklaros, ke landnomo estas ta\u016dga, se \u0109iuj a\u016d la granda plimulto senkonteste uzas la saman formon.<\/li>\n<li>En okazo de konflikto inter du a\u016d pluraj formoj por unu sama landnomo a\u016d anka\u016d inter la uzo de kategorio a\u016d la alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15-a Regulo de la Fundamento.<\/li>\n<li>La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj \u0109iam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo\u00a0\/\u00a0-io \u2013 Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o \u2013 Nederland-anoj.<\/li>\n<li>Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia \u201csufikso\u201d a\u016d sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, \u2026), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.<\/li>\n<\/ol>\n<p>(Sen\u015dan\u011de el\u00a0<cite>Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 4, 1985<\/cite>.)<\/p>\n<p>Pluraj el la \u015dan\u011doj en tiu \u0109i revizio konsistigas aplikadon de la unua kaj plej grava el la \u0109i-anta\u016daj kvar principoj, kun speciala atento al la nuna lingvouzo.<\/p>\n<h2 id=\"landnomojrekomendataj\">Landnomoj rekomendataj de la Akademio de Esperanto<\/h2>\n<p>La \u0109i-postaj listoj enhavas \u0109iujn nunajn landojn, kiuj estas membroj de UN, kaj ankora\u016d kelkajn pliajn landojn (inkluzive de tri landoj, kiuj malaperis a\u016d disi\u011dis post 1989).<\/p>\n<p id=\"mallongigoj\"><b>Mallongigoj<\/b>:<\/p>\n<dl>\n<dt>FdE<\/dt>\n<dd>la radiko aperas en la\u00a0<a href=\"https:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/fundamento\/index.html\">Fundamento de Esperanto<\/a><\/dd>\n<dt>8OA<\/dt>\n<dd>la (popola a\u016d landnoma) radiko estis oficialigita en la\u00a0<a href=\"https:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/aktoj\/aktoj2\/8oa.html\">Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro<\/a><\/dd>\n<dt>9OA<\/dt>\n<dd>la (popola a\u016d landnoma) radiko estis oficialigita en la\u00a0<a href=\"https:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/decidoj\/9oa.html\">Na\u016da Oficiala Aldono al la Universala Vortaro<\/a><\/dd>\n<dt>*<\/dt>\n<dd>la nomo estas gentobaza<\/dd>\n<dt><tt>AA<\/tt><\/dt>\n<dd>dulitera internacia landokoda\u0135o la\u016d ISO-3166 (se tia koda\u0135o ekzistas)<\/dd>\n<\/dl>\n<h3 id=\"afriko\">Afriko<sup>8OA<\/sup><\/h3>\n<p class=\"landolisto\">Al\u011derio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>DZ<\/tt>; Angolo\u00a0<tt>AO<\/tt>; Benino\u00a0<tt>BJ<\/tt>; Bocvano\u00a0<tt>BW<\/tt>; Burkino\u00a0<tt>BF<\/tt>; Burundo\u00a0<tt>BI<\/tt>; Centr-Afriko\u00a0<tt>CF<\/tt>; \u0108ado\u00a0<tt>TD<\/tt>; Ebur-Bordo\u00a0<tt>CI<\/tt>; Egiptujo\/Egiptio*\u00a0<tt>EG<\/tt>; Ekvatora\u00a0Gvineo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>GQ<\/tt>; Eritreo\u00a0<tt>ER<\/tt>; Etiopujo\/Etiopio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>ET<\/tt>; Gabono\u00a0<tt>GA<\/tt>; Gambio\u00a0<tt>GM<\/tt>; Ganao\u00a0<tt>GH<\/tt>; Gvineo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>GN<\/tt>; Gvineo-Bisa\u016do<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>GW<\/tt>; \u011cibutio\u00a0<tt>DJ<\/tt>; Kaboverdo\u00a0<tt>CV<\/tt>; Kameruno\u00a0<tt>CM<\/tt>; Kenjo\u00a0<tt>KE<\/tt>; Komoroj\u00a0<tt>KM<\/tt>; Kongo\u00a0(Demokratia\u00a0Respubliko\u00a0Kongo, Kongo\u00a0Kin\u015dasa)\u00a0<tt>CD<\/tt>; Kongo\u00a0(Respubliko\u00a0Kongo, Kongo\u00a0Brazavila)\u00a0<tt>CG<\/tt>; Lesoto\u00a0<tt>LS<\/tt>; Liberio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>LR<\/tt>; Libio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>LY<\/tt>; Madagaskaro\u00a0<tt>MG<\/tt>; Malavio\u00a0<tt>MW<\/tt>; Malio\u00a0<tt>ML<\/tt>; Maroko<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>MA<\/tt>; Ma\u016dricio\u00a0<tt>MU<\/tt>; Ma\u016dritanio\u00a0<tt>MR<\/tt>; Mozambiko\u00a0<tt>MZ<\/tt>; Namibio\u00a0<tt>NA<\/tt>; Ni\u011derio\u00a0<tt>NG<\/tt>; Ni\u011dero\u00a0<tt>NE<\/tt>; Ruando\u00a0<tt>RW<\/tt>; Santomeo\u00a0kaj\u00a0Principeo\u00a0<tt>ST<\/tt>; Sej\u015deloj\u00a0<tt>SC<\/tt>; Senegalo\u00a0<tt>SN<\/tt>; Sieraleono\u00a0<tt>SL<\/tt>; Somalujo\/Somalio*\u00a0<tt>SO<\/tt>; Sud-Afriko\u00a0<tt>ZA<\/tt>; Sudano<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>SD<\/tt>; Svazilando*\u00a0<tt>SZ<\/tt>; Tanzanio\u00a0<tt>TZ<\/tt>; Togolando\u00a0<tt>TG<\/tt>; Tunizio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>TN<\/tt>; Ugando\u00a0<tt>UG<\/tt>; Zambio\u00a0<tt>ZM<\/tt>; Zimbabvo\u00a0<tt>ZW<\/tt>.<\/p>\n<h3 id=\"ameriko\">Ameriko<sup>8OA<\/sup><\/h3>\n<p class=\"landolisto\">Antigvo kaj Barbudo\u00a0<tt>AG<\/tt>; Argentino\u00a0<tt>AR<\/tt>; Bahamoj\u00a0<tt>BS<\/tt>; Barbado\u00a0<tt>BB<\/tt>; Belizo\u00a0<tt>BZ<\/tt>; Bolivio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>BO<\/tt>; Brazilo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>BR<\/tt>; \u0108ilio\u00a0<tt>CL<\/tt>; Dominika\u00a0Respubliko\u00a0<tt>DO<\/tt>; Dominiko\u00a0<tt>DM<\/tt>; Ekvadoro<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>EC<\/tt>; Grenado\u00a0<tt>GD<\/tt>; Gronlando\u00a0<tt>GL<\/tt>; Gujano\u00a0<tt>GY<\/tt>; Gvatemalo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>GT<\/tt>; Haitio\u00a0<tt>HT<\/tt>; Honduro\u00a0<tt>HN<\/tt>; Jamajko\u00a0<tt>JM<\/tt>; Kanado<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>CA<\/tt>; Kolombio\u00a0<tt>CO<\/tt>; Kostariko<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>CR<\/tt>; Kubo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>CU<\/tt>; Meksiko<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>MX<\/tt>; Nikaragvo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>NI<\/tt>; Panamo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>PA<\/tt>; Paragvajo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>PY<\/tt>; Peruo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>PE<\/tt>; Salvadoro\u00a0<tt>SV<\/tt>; Sankta\u00a0Kristoforo\u00a0kaj\u00a0Neviso\u00a0<tt>KN<\/tt>; Sankta\u00a0Lucio\u00a0<tt>LC<\/tt>; Sankta\u00a0Vincento\u00a0kaj\u00a0Grenadinoj\u00a0<tt>VC<\/tt>; Surinamo\u00a0<tt>SR<\/tt>; Trinidado\u00a0kaj\u00a0Tobago\u00a0<tt>TT<\/tt>; Urugvajo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>UY<\/tt>; Usono<sup>9OA<\/sup>\u00a0<tt>US<\/tt>; Venezuelo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>VE<\/tt>.<\/p>\n<h3 id=\"azio\">Azio<sup>8OA<\/sup><\/h3>\n<p class=\"landolisto\">Afganujo\/Afganio*\u00a0<tt>AF<\/tt>; Armenujo\/Armenio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>AM<\/tt>; Azerbaj\u011dano\u00a0<tt>AZ<\/tt>; Banglade\u015do\u00a0<tt>BD<\/tt>; Barato\u00a0(=\u00a0Hindujo\/Hindio*)\u00a0<tt>IN<\/tt>; Barejno\u00a0<tt>BH<\/tt>; Birmo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>MM<\/tt>; Brunejo\u00a0<tt>BN<\/tt>; Butano\u00a0<tt>BT<\/tt>; \u0108inujo\/\u0108inio*<sup>9OA<\/sup>\u00a0<tt>CN<\/tt>; Filipinoj\u00a0<tt>PH<\/tt>; Hindujo\/Hindio*\u00a0(=\u00a0Barato)\u00a0<tt>IN<\/tt>; Indonezio\u00a0<tt>ID<\/tt>; Irako<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>IQ<\/tt>; Irano<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>IR<\/tt>; Israelo<sup>9OA<\/sup>\u00a0<tt>IL<\/tt>; Japanujo\/Japanio*<sup>9OA<\/sup>\u00a0<tt>JP<\/tt>; Jemeno\u00a0<tt>YE<\/tt>; Jordanio\u00a0<tt>JO<\/tt>; Kambo\u011do\u00a0<tt>KH<\/tt>; Kartvelujo\/Kartvelio*\u00a0<tt>GE<\/tt>; Kataro\u00a0<tt>QA<\/tt>; Kaza\u0125ujo\/Kaza\u0125io*\u00a0<tt>KZ<\/tt>; Kirgizujo\/Kirgizio*\u00a0<tt>KG<\/tt>; Kuvajto\u00a0<tt>KW<\/tt>; Laoso\u00a0<tt>LA<\/tt>; Libano<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>LB<\/tt>; Malajzio\u00a0<tt>MY<\/tt>; Maldivoj\u00a0<tt>MV<\/tt>; Mongolujo\/Mongolio*\u00a0<tt>MN<\/tt>; Nepalo\u00a0<tt>NP<\/tt>; Nord-Koreujo\/Nord-Koreio*\u00a0<tt>KP<\/tt>; Omano\u00a0<tt>OM<\/tt>; Orienta\u00a0Timoro\u00a0<tt>TL<\/tt>; Pakistano<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>PK<\/tt>; Rusujo\/Rusio*<sup>FdE<\/sup>\u00a0<tt>RU<\/tt>; Sauda\u00a0Arabujo\/Sauda\u00a0Arabio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>SA<\/tt>; Siberio; Singapuro\u00a0<tt>SG<\/tt>; Sirio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>SY<\/tt>; Srilanko\u00a0<tt>LK<\/tt>; Sud-Koreujo\/Sud-Koreio*\u00a0<tt>KR<\/tt>; Ta\u011dikujo\/Ta\u011dikio*\u00a0<tt>TJ<\/tt>; Tajlando*\u00a0<tt>TH<\/tt>; Tajvano\u00a0<tt>TW<\/tt>; Turkmenujo\/Turkmenio*\u00a0<tt>TM<\/tt>; Turkujo\/Turkio*<sup>FdE<\/sup>\u00a0<tt>TR<\/tt>; Unui\u011dintaj\u00a0Arabaj\u00a0Emirlandoj\u00a0<tt>AE<\/tt>; Uzbekujo\/Uzbekio*\u00a0<tt>UZ<\/tt>; Vjetnamujo\/Vjetnamio*\u00a0<tt>VN<\/tt>.<\/p>\n<h3 id=\"e\u016dropo\">E\u016dropo<sup>FdE<\/sup><\/h3>\n<p class=\"landolisto\">Albanujo\/Albanio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>AL<\/tt>; Andoro\u00a0<tt>AD<\/tt>; Anglujo\/Anglio*<sup>FdE<\/sup>; A\u016dstrujo\/A\u016dstrio*\u00a0<tt>AT<\/tt>; Belgujo\/Belgio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>BE<\/tt>; Belorusujo\/Belorusio*\u00a0<tt>BY<\/tt>; Bosnujo\/Bosnio*\u00a0kaj\u00a0Hercegovino\u00a0<tt>BA<\/tt>; Britujo\/Britio*<sup>9OA<\/sup>\u00a0<tt>GB<\/tt>; Bulgarujo\/Bulgario*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>BG<\/tt>; \u0108e\u0125ujo\/\u0108e\u0125io*\u00a0<tt>CZ<\/tt>; Danujo\/Danio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>DK<\/tt>; Estonujo\/Estonio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>EE<\/tt>; Finnlando*\u00a0<tt>FI<\/tt>; Francujo\/Francio*<sup>FdE<\/sup>\u00a0<tt>FR<\/tt>; Germanujo\/Germanio*<sup>FdE<\/sup>\u00a0<tt>DE<\/tt>; Grekujo\/Grekio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>GR<\/tt>; Hispanujo\/Hispanio*<sup>FdE<\/sup>\u00a0<tt>ES<\/tt>; Hungarujo\/Hungario*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>HU<\/tt>; Irlando<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>IE<\/tt>; Islando<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>IS<\/tt>; Italujo\/Italio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>IT<\/tt>; Kipro\u00a0<tt>CY<\/tt>; Kosovo; Kroatujo\/Kroatio*\u00a0<tt>HR<\/tt>; Latvujo\/Latvio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>LV<\/tt>; Li\u0125ten\u015dtejno\u00a0<tt>LI<\/tt>; Litovujo\/Litovio*\u00a0<tt>LT<\/tt>; Luksemburgo\u00a0<tt>LU<\/tt>; Makedonujo\/Makedonio*\u00a0<tt>MK<\/tt>; Malto\u00a0<tt>MT<\/tt>; Moldavujo\/Moldavio*\u00a0<tt>MD<\/tt>; Monako\u00a0<tt>MC<\/tt>; Montenegro\u00a0<tt>ME<\/tt>; Nederlando<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>NL<\/tt>; Norvegujo\/Norvegio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>NO<\/tt>; Pollando*\u00a0<tt>PL<\/tt>; Portugalujo\/Portugalio*\u00a0<tt>PT<\/tt>; Rumanujo\/Rumanio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>RO<\/tt>; Rusujo\/Rusio*<sup>FdE<\/sup>\u00a0<tt>RU<\/tt>; Sanmarino\u00a0<tt>SM<\/tt>; Serbujo\/Serbio*\u00a0<tt>RS<\/tt>; Skotlando*; Slovakujo\/Slovakio*\u00a0<tt>SK<\/tt>; Slovenujo\/Slovenio*\u00a0<tt>SI<\/tt>; Svedujo\/Svedio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>SE<\/tt>; Svislando*\u00a0<tt>CH<\/tt>; Turkujo\/Turkio*<sup>FdE<\/sup>\u00a0<tt>TR<\/tt>; Ukrainujo\/Ukrainio*\u00a0<tt>UA<\/tt>; Vatikano\u00a0<tt>VA<\/tt>.<\/p>\n<h3 id=\"oceanio\">Oceanio<\/h3>\n<p class=\"landolisto\">A\u016dstralio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>AU<\/tt>; Fi\u011dio\u00a0<tt>FJ<\/tt>; Kiribato\u00a0<tt>KI<\/tt>; Mar\u015daloj\u00a0<tt>MH<\/tt>; Mikronezio\u00a0<tt>FM<\/tt>; Nauro\u00a0<tt>NR<\/tt>; Nov-Zelando\u00a0<tt>NZ<\/tt>; Pala\u016do\u00a0<tt>PW<\/tt>; Papuo-Nov-Gvineo\u00a0<tt>PG<\/tt>; Salomonoj\u00a0<tt>SB<\/tt>; Samoo\u00a0<tt>WS<\/tt>; Tongo\u00a0<tt>TO<\/tt>; Tuvalo\u00a0<tt>TV<\/tt>; Vanuatuo\u00a0<tt>VU<\/tt>.<\/p>\n<h3 id=\"eksajlandoj\">Eksaj landoj<\/h3>\n<p class=\"landolisto\">\u0108e\u0125oslovakujo\/\u0108e\u0125oslovakio* (E\u016dropo); Jugoslavujo\/Jugoslavio* (E\u016dropo); Sovetio,\u00a0Sovet-Unio (E\u016dropo\/Azio).<\/p>\n<h3 id=\"latutamondo\">La tuta mondo<\/h3>\n<p class=\"landolisto\">Afganujo\/Afganio*\u00a0<tt>AF<\/tt>; Albanujo\/Albanio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>AL<\/tt>; Al\u011derio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>DZ<\/tt>; Andoro\u00a0<tt>AD<\/tt>; Anglujo\/Anglio*<sup>FdE<\/sup>; Angolo\u00a0<tt>AO<\/tt>; Antigvo kaj Barbudo\u00a0<tt>AG<\/tt>; Argentino\u00a0<tt>AR<\/tt>; Armenujo\/Armenio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>AM<\/tt>; A\u016dstralio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>AU<\/tt>; A\u016dstrujo\/A\u016dstrio*\u00a0<tt>AT<\/tt>; Azerbaj\u011dano\u00a0<tt>AZ<\/tt>; Bahamoj\u00a0<tt>BS<\/tt>; Banglade\u015do\u00a0<tt>BD<\/tt>; Barato\u00a0(=\u00a0Hindujo\/Hindio*)\u00a0<tt>IN<\/tt>; Barbado\u00a0<tt>BB<\/tt>; Barejno\u00a0<tt>BH<\/tt>; Belgujo\/Belgio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>BE<\/tt>; Belizo\u00a0<tt>BZ<\/tt>; Belorusujo\/Belorusio*\u00a0<tt>BY<\/tt>; Benino\u00a0<tt>BJ<\/tt>; Birmo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>MM<\/tt>; Bocvano\u00a0<tt>BW<\/tt>; Bolivio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>BO<\/tt>; Bosnujo\/Bosnio*\u00a0kaj\u00a0Hercegovino\u00a0<tt>BA<\/tt>; Brazilo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>BR<\/tt>; Britujo\/Britio*<sup>9OA<\/sup>\u00a0<tt>GB<\/tt>; Brunejo\u00a0<tt>BN<\/tt>; Bulgarujo\/Bulgario*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>BG<\/tt>; Burkino\u00a0<tt>BF<\/tt>; Burundo\u00a0<tt>BI<\/tt>; Butano\u00a0<tt>BT<\/tt>; Centr-Afriko\u00a0<tt>CF<\/tt>; \u0108ado\u00a0<tt>TD<\/tt>; \u0108e\u0125oslovakujo\/\u0108e\u0125oslovakio*; \u0108e\u0125ujo\/\u0108e\u0125io*\u00a0<tt>CZ<\/tt>; \u0108ilio\u00a0<tt>CL<\/tt>; \u0108inujo\/\u0108inio*<sup>9OA<\/sup>\u00a0<tt>CN<\/tt>; Danujo\/Danio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>DK<\/tt>; Dominika\u00a0Respubliko\u00a0<tt>DO<\/tt>; Dominiko\u00a0<tt>DM<\/tt>; Ebur-Bordo\u00a0<tt>CI<\/tt>; Egiptujo\/Egiptio*\u00a0<tt>EG<\/tt>; Ekvadoro<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>EC<\/tt>; Ekvatora\u00a0Gvineo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>GQ<\/tt>; Eritreo\u00a0<tt>ER<\/tt>; Estonujo\/Estonio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>EE<\/tt>; Etiopujo\/Etiopio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>ET<\/tt>; Fi\u011dio\u00a0<tt>FJ<\/tt>; Filipinoj\u00a0<tt>PH<\/tt>; Finnlando*\u00a0<tt>FI<\/tt>; Francujo\/Francio*<sup>FdE<\/sup>\u00a0<tt>FR<\/tt>; Gabono\u00a0<tt>GA<\/tt>; Gambio\u00a0<tt>GM<\/tt>; Ganao\u00a0<tt>GH<\/tt>; Germanujo\/Germanio*<sup>FdE<\/sup>\u00a0<tt>DE<\/tt>; Grekujo\/Grekio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>GR<\/tt>; Grenado\u00a0<tt>GD<\/tt>; Gronlando\u00a0<tt>GL<\/tt>; Gujano\u00a0<tt>GY<\/tt>; Gvatemalo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>GT<\/tt>; Gvineo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>GN<\/tt>; Gvineo-Bisa\u016do<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>GW<\/tt>; \u011cibutio\u00a0<tt>DJ<\/tt>; Haitio\u00a0<tt>HT<\/tt>; Hindujo\/Hindio*\u00a0(=\u00a0Barato)\u00a0<tt>IN<\/tt>; Hispanujo\/Hispanio*<sup>FdE<\/sup>\u00a0<tt>ES<\/tt>; Honduro\u00a0<tt>HN<\/tt>; Hungarujo\/Hungario*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>HU<\/tt>; Indonezio\u00a0<tt>ID<\/tt>; Irako<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>IQ<\/tt>; Irano<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>IR<\/tt>; Irlando<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>IE<\/tt>; Islando<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>IS<\/tt>; Israelo<sup>9OA<\/sup>\u00a0<tt>IL<\/tt>; Italujo\/Italio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>IT<\/tt>; Jamajko\u00a0<tt>JM<\/tt>; Japanujo\/Japanio*<sup>9OA<\/sup>\u00a0<tt>JP<\/tt>; Jemeno\u00a0<tt>YE<\/tt>; Jordanio\u00a0<tt>JO<\/tt>; Jugoslavujo\/Jugoslavio*; Kaboverdo\u00a0<tt>CV<\/tt>; Kambo\u011do\u00a0<tt>KH<\/tt>; Kameruno\u00a0<tt>CM<\/tt>; Kanado<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>CA<\/tt>; Kartvelujo\/Kartvelio*\u00a0<tt>GE<\/tt>; Kataro\u00a0<tt>QA<\/tt>; Kaza\u0125ujo\/Kaza\u0125io*\u00a0<tt>KZ<\/tt>; Kenjo\u00a0<tt>KE<\/tt>; Kipro\u00a0<tt>CY<\/tt>; Kirgizujo\/Kirgizio*\u00a0<tt>KG<\/tt>; Kiribato\u00a0<tt>KI<\/tt>; Kolombio\u00a0<tt>CO<\/tt>; Komoroj\u00a0<tt>KM<\/tt>; Kongo\u00a0(Demokratia\u00a0Respubliko\u00a0Kongo, Kongo\u00a0Kin\u015dasa)\u00a0<tt>CD<\/tt>; Kongo\u00a0(Respubliko\u00a0Kongo, Kongo\u00a0Brazavila)\u00a0<tt>CG<\/tt>; Kosovo; Kostariko<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>CR<\/tt>; Kroatujo\/Kroatio*\u00a0<tt>HR<\/tt>; Kubo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>CU<\/tt>; Kuvajto\u00a0<tt>KW<\/tt>; Laoso\u00a0<tt>LA<\/tt>; Latvujo\/Latvio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>LV<\/tt>; Lesoto\u00a0<tt>LS<\/tt>; Libano<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>LB<\/tt>; Liberio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>LR<\/tt>; Libio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>LY<\/tt>; Li\u0125ten\u015dtejno\u00a0<tt>LI<\/tt>; Litovujo\/Litovio*\u00a0<tt>LT<\/tt>; Luksemburgo\u00a0<tt>LU<\/tt>; Madagaskaro\u00a0<tt>MG<\/tt>; Makedonujo\/Makedonio*\u00a0<tt>MK<\/tt>; Malajzio\u00a0<tt>MY<\/tt>; Malavio\u00a0<tt>MW<\/tt>; Maldivoj\u00a0<tt>MV<\/tt>; Malio\u00a0<tt>ML<\/tt>; Malto\u00a0<tt>MT<\/tt>; Maroko<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>MA<\/tt>; Mar\u015daloj\u00a0<tt>MH<\/tt>; Ma\u016dricio\u00a0<tt>MU<\/tt>; Ma\u016dritanio\u00a0<tt>MR<\/tt>; Meksiko<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>MX<\/tt>; Mikronezio\u00a0<tt>FM<\/tt>; Moldavujo\/Moldavio*\u00a0<tt>MD<\/tt>; Monako\u00a0<tt>MC<\/tt>; Mongolujo\/Mongolio*\u00a0<tt>MN<\/tt>; Montenegro\u00a0<tt>ME<\/tt>; Mozambiko\u00a0<tt>MZ<\/tt>; Namibio\u00a0<tt>NA<\/tt>; Nauro\u00a0<tt>NR<\/tt>; Nederlando<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>NL<\/tt>; Nepalo\u00a0<tt>NP<\/tt>; Ni\u011derio\u00a0<tt>NG<\/tt>; Ni\u011dero\u00a0<tt>NE<\/tt>; Nikaragvo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>NI<\/tt>; Nord-Koreujo\/Nord-Koreio*\u00a0<tt>KP<\/tt>; Norvegujo\/Norvegio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>NO<\/tt>; Nov-Zelando\u00a0<tt>NZ<\/tt>; Omano\u00a0<tt>OM<\/tt>; Orienta\u00a0Timoro\u00a0<tt>TL<\/tt>; Pakistano<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>PK<\/tt>; Pala\u016do\u00a0<tt>PW<\/tt>; Panamo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>PA<\/tt>; Papuo-Nov-Gvineo\u00a0<tt>PG<\/tt>; Paragvajo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>PY<\/tt>; Peruo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>PE<\/tt>; Pollando*\u00a0<tt>PL<\/tt>; Portugalujo\/Portugalio*\u00a0<tt>PT<\/tt>; Ruando\u00a0<tt>RW<\/tt>; Rumanujo\/Rumanio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>RO<\/tt>; Rusujo\/Rusio*<sup>FdE<\/sup>\u00a0<tt>RU<\/tt>; Salomonoj\u00a0<tt>SB<\/tt>; Salvadoro\u00a0<tt>SV<\/tt>; Samoo\u00a0<tt>WS<\/tt>; Sankta\u00a0Kristoforo\u00a0kaj\u00a0Neviso\u00a0<tt>KN<\/tt>; Sankta\u00a0Lucio\u00a0<tt>LC<\/tt>; Sankta\u00a0Vincento\u00a0kaj\u00a0Grenadinoj\u00a0<tt>VC<\/tt>; Sanmarino\u00a0<tt>SM<\/tt>; Santomeo\u00a0kaj\u00a0Principeo\u00a0<tt>ST<\/tt>; Sauda\u00a0Arabujo\/Sauda\u00a0Arabio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>SA<\/tt>; Sej\u015deloj\u00a0<tt>SC<\/tt>; Senegalo\u00a0<tt>SN<\/tt>; Serbujo\/Serbio*\u00a0<tt>RS<\/tt>; Siberio; Sieraleono\u00a0<tt>SL<\/tt>; Singapuro\u00a0<tt>SG<\/tt>; Sirio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>SY<\/tt>; Skotlando*; Slovakujo\/Slovakio*\u00a0<tt>SK<\/tt>; Slovenujo\/Slovenio*\u00a0<tt>SI<\/tt>; Somalujo\/Somalio*\u00a0<tt>SO<\/tt>; Sovetio,\u00a0Sovet-Unio; Srilanko\u00a0<tt>LK<\/tt>; Sud-Afriko\u00a0<tt>ZA<\/tt>; Sud-Koreujo\/Sud-Koreio*\u00a0<tt>KR<\/tt>; Sudano<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>SD<\/tt>; Surinamo\u00a0<tt>SR<\/tt>; Svazilando*\u00a0<tt>SZ<\/tt>; Svedujo\/Svedio*<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>SE<\/tt>; Svislando*\u00a0<tt>CH<\/tt>; Ta\u011dikujo\/Ta\u011dikio*\u00a0<tt>TJ<\/tt>; Tajlando*\u00a0<tt>TH<\/tt>; Tajvano\u00a0<tt>TW<\/tt>; Tanzanio\u00a0<tt>TZ<\/tt>; Togolando\u00a0<tt>TG<\/tt>; Tongo\u00a0<tt>TO<\/tt>; Trinidado\u00a0kaj\u00a0Tobago\u00a0<tt>TT<\/tt>; Tunizio<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>TN<\/tt>; Turkmenujo\/Turkmenio*\u00a0<tt>TM<\/tt>; Turkujo\/Turkio*<sup>FdE<\/sup>\u00a0<tt>TR<\/tt>; Tuvalo\u00a0<tt>TV<\/tt>; Ugando\u00a0<tt>UG<\/tt>; Ukrainujo\/Ukrainio*\u00a0<tt>UA<\/tt>; Unui\u011dintaj\u00a0Arabaj\u00a0Emirlandoj\u00a0<tt>AE<\/tt>; Urugvajo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>UY<\/tt>; Usono<sup>9OA<\/sup>\u00a0<tt>US<\/tt>; Uzbekujo\/Uzbekio*\u00a0<tt>UZ<\/tt>; Vanuatuo\u00a0<tt>VU<\/tt>; Vatikano\u00a0<tt>VA<\/tt>; Venezuelo<sup>8OA<\/sup>\u00a0<tt>VE<\/tt>; Vjetnamujo\/Vjetnamio*\u00a0<tt>VN<\/tt>; Zambio\u00a0<tt>ZM<\/tt>; Zimbabvo\u00a0<tt>ZW<\/tt>.<\/p>\n<p id=\"inoto\" class=\"noto\">Pri la karaktero de\u00a0<a href=\"https:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/decidoj\/landnomoj\/listo_de_rekomendataj_landnomoj\/index.html#i\">tiu I<\/a>\u00a0(uzata post popolvortoj anstata\u016d UJ) ekzistas diversaj opinioj. Iuj rigardas \u011din kiel efektivan sufikson (kvankam neoficialan), dum aliaj preferas rigardi \u011din kiel eron de aparta landnoma radiko paralela kun la responda popolnoma radiko. Tiuj diversaj analizoj \u0109iuokaze ne faras praktikan diferencon en la uzado de tiaj landnomoj kiel\u00a0<cite>Francio<\/cite>,\u00a0<cite>Rusio<\/cite>,\u00a0<cite>Japanio<\/cite>\u00a0kaj\u00a0<cite>\u0108inio<\/cite>. En tiu \u0109i dokumento la Akademio ne alprenas starpunkton pri tiu teoria demando.<\/p>\n<p>\u8f6c\u81ea\u4e16\u754c\u8bed\u5b66\u9662\u7f51\u7ad9\u00a0<a href=\"https:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/decidoj\/landnomoj\/listo_de_rekomendataj_landnomoj\/index.html\" target=\"_blank\" rel=\"noopener noreferrer\">https:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\/decidoj\/landnomoj\/listo_de_rekomendataj_landnomoj\/index.html<\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\">\u8fd4\u56de\u4e16\u754c\u8bed\u7814\u7a76\u680f\u76ee\u76ee\u5f55<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\t\t\t\t<![CDATA[]]>\t\t<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":3204,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/8893"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=8893"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/8893\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/3204"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=8893"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}