{"id":9779,"date":"2022-02-03T09:33:45","date_gmt":"2022-02-03T01:33:45","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=9779"},"modified":"2024-01-28T20:10:01","modified_gmt":"2024-01-28T12:10:01","slug":"krokizo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/krokizo\/","title":{"rendered":"KROKIZO"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">(1986)<\/p>\n<p style=\"text-align: left;\"><audio src=\"https:\/\/reto.cn\/audi\/denask\/krokizo.mp3\" controls=\"controls\"><span data-mce-type=\"bookmark\" style=\"display: inline-block; width: 0px; overflow: hidden; line-height: 0;\" class=\"mce_SELRES_start\">\ufeff<\/span><\/audio><\/p>\n<p style=\"text-align: left;\">Li vidis \u015din unue nudan. Pli \u011duste, li vidis unue \u015dian nudan korpon. Rigardis kaj taksis \u011din, mezuris la proporciojn, studis la koksojn, femurojn, pubon, mamojn, dorson, \u015dultrojn. La kolon, tiel diable malfacilan. \u0108iam li fu\u015dis la kolon, \u0109e virinoj. \u0108e viroj li fu\u015dis la plejparton, la vira korpo \u015dajnis neebla, sed \u0109e virinoj estis kutime la kolo. \u0108e virinoj la centro estis plej facila, la ventro, la mamoj. En la periferio li faris pli da eraroj. La brakoj estis malfacilaj, por ne paroli pri la manoj. Kutime li preterlasis la manojn, desegnis nur ovalojn por indiki la proksimuman grandecon. La gamboj kaj entute la ekvilibro de la korpo estis problemo, precipe \u0109e stara pozo. Sidantojn a\u016d ku\u015dantojn estis pli facile desegni.<\/p>\n<p>Anka\u016d la viza\u011don li evitis, desegnis nur ovalon, \u011denerale li e\u0109 ne pensis pri la trajtoj de la viza\u011do. \u015cian viza\u011don li entute ne rigardis \u011dis kiam \u015di vestis banmantelon, okaze de la pa\u016dzo. Kiam \u015di ka\u015dis sian nudan korpon, la viza\u011do riveli\u011dis. Estis tute ordinara viza\u011do, cetere.<\/p>\n<p>Kutime li profitis de la pa\u016dzo por ripozigi la okulojn, trinkante malrapide la amaran kafon. Li e\u0109 kutimis fermi la okulojn, kvankam tia izoli\u011demo rimarkeble iritis la aliajn amatorojn. Pluraj el ili kunportis siajn krokizojn \u0109e la pa\u016dzo, plendetis pri sia nekapablo por gajni flaton de najbaro, montris al la pozistino por pruvi, ke trovi\u011das nenio \u011dena en la situacio, komentis la reliefecon de la mamoj dum la mamulino mem kuntiris sian mantelon \u0109ebruste.<\/p>\n<p>Sed tiufoje \u015di tuj alparolis lin. \u015ci rekonis lin de la urba gimnazio por adoltoj. Anka\u016d \u015di studas tie por poste ekhavi profesion, eble kiel fizioterapiisto, eble io pli facila. La pozadon \u015di faras por gajni monon, \u015di anka\u016d foje laboras kiel purigistino, sed pozado estas pli bone pagata, kvankam anka\u016d pli laciga. Jes, pli laciga, \u0109u li povas kompreni tion? Kaj kion intencas li per la studoj?<\/p>\n<p>Jes, kion intencis li? Li ne kura\u011dis nun paroli pri la arto. Eble tamen al \u015di, eble al \u015di li povus. Sed \u0109iuokaze ne anta\u016d tiuj \u0109i homoj. Artamantaj sinjorinoj, diletantoj tiel pasiaj, ke ili \u0109iusemajne unu vesperon forlasas la vilaon por krajoni krokizojn de iu pala nudulo.<\/p>\n<p>Li respondis evitante diri ion precizan. La konversacio prenis novan direkton. Iu plendis pri sia malsukceso desegni \u015dian ventron. Ridante \u015di respondis, ke eble estas pro la infanoj, \u0109ar \u015di naskis du infanojn. Tio efektive \u011denis la rondanojn. Ili ne hontis paroli pri mamoj kaj ventroj, sed pri aku\u015doj, \u0109e la kafo, tio ne konvenis. Lin tio tamen pli multe surprizis ol embarasis.<\/p>\n<p>Oni rekomencis la krokizan ekzercadon, kaj poste li ne kura\u011dis malrapidi sed iris hejmen kiel kutime.<\/p>\n<p>La sekvan semajnon venis nova pozistino, nur post kvar a\u016d kvin semajnoj revenis \u015di. Kaj tiam la situacio jam estis tute alia, kaj estis al li multe pli malfacile desegni \u015din. Ne plu nur la kolon li fu\u015dis, \u0109ar intertempe okazis io.<\/p>\n<p>Intertempe okazis \u0109io. Okazis unue, ke \u015di alparolis lin en la lernejo. Li tuj \u011dojis renkonti konatan viza\u011don, kaj poste ru\u011di\u011dis memorante, ke la viza\u011do tamen estas la parto de \u015di kiun li malplej konas. Parolante kun \u015di pri \u0109iutaga\u00eeoj, la vetero, la instruistoj, li penis imagi al si \u015dian ventron kun la sulketoj, \u015dian dorson, \u015diajn mamojn, sed nenion li vidis anta\u016d si. Estis neeble. \u015ci estis du personoj, unu nun \u0109eestanta kun viza\u011do sed sen korpo, alia kun nuda korpo, kies formojn li ne kapablis revoki.<\/p>\n<p>Tiu duobli\u011do, tiu duoni\u011do, provokis lin. Nur malgranda parto de lia menso, plej supra\u00eea tavolo de lia cerba \u015delo, plenumis la babiladon kun \u015di. La profundo estis paralizita de tiu tasko \u2014 revoki, reveki la memoron pri \u015diaj korpoformoj, kaj kombini ilin kun la \u0109eestanta, parolanta, viva viza\u011do. Estis kvaza\u016d bildo dis\u015dirita, kiun li devis nepre kunglui. Li sentis sin mem preska\u016d duonigita \u2014 unu parto \u0109asanta la korpan memoron, alia penanta reteni la trajtojn de \u015dia viza\u011do.<\/p>\n<p>Tiam okazis al li io stranga. Li, la timidulo, kiu malofte renkontis virinojn kaj ne sciis kiel trakti ilin, li estis trafita de furiozo. Li devis retrovi la alian \u015di, unuigi la du duonojn de tiu \u0109i virino. Li agis a\u016dtomate kiel en hipnoto, kvaza\u016d kondukita de io ekster li. Kion \u015di faros post la studhoroj? Kial ne tason da teo \u0109e li?<\/p>\n<p>Li ne povus diri, \u0109u regis lin deziro seksa a\u016d arta. La impulso da\u016dris ankora\u016d kiam ili sidis flankon \u0109e flanko sur lia sofolito, kiam ili ku\u015dis sur \u011di, kiam \u0109iuj iliaj vesta\u00eeoj ku\u015dis \u00eeetite sur la plankon en granda amaso kaj \u015di trovis sin nuda kun li, kaj \u0109ifoje jam ne pozis, sed laboris, luktis, strebis, \u015dvitis, deziris \u2014 kaj anka\u016d atingis. Atingis la malstre\u0109i\u011don, la kvieton kune kun li. Kaj en tiu kvieteco li povis rekomenci la studadon de \u015dia korpo, dum \u015di ridante demandas, kion li faras, \u0109u li frenezi\u011dis?<\/p>\n<p>En tia maniero komenci\u011dis ilia rilato. \u0108u \u011di estis amo? Kiu povus ju\u011di, kiuj amas kaj kiuj nur deziras \u2014 a\u016d deziras ami? \u0108iuokaze la sekvo estis banala. Li komencis koni \u015din, renkontis \u015diajn infanojn tri- kaj sesjaran, kiuj lo\u011dis foje \u0109e \u015di, foje \u0109e sia avino, kaj kiuj ofte malebligis al li da\u016drigi siajn korpostudojn. Post ok tagoj la unua kverelo, post du semajnoj la unua rifuzita seksinvito, post tri semajnoj \u015di unuafoje trovis lin enuiga, jen normala evoluo en tiu \u0109i nervoza epoko.<\/p>\n<p>\u015ci pozis denove en lia artrondo, kaj li malsukcesis desegni \u015din. \u0108iu streketo postulis de li enorman penon, kaj tamen \u015dajnis fu\u015da kaj perfida. Krome li ne povis ne rigardi la krokizojn de la najbaroj \u2014 kio anta\u016de neniam tentis lin.<\/p>\n<p>Post du monatoj estis jam kutimo \u015dia moki pri lia da\u016dra fasciniteco de \u015dia nuda korpo, kaj plejofte rifuzi al li kontentigi tiun manion. Kaj tie ni povus fini, se ne estus pro tio, ke la vera fino okazis pli malfrue.<\/p>\n<p>Dum du jaroj ili ne renkonti\u011dis. \u015ci ambicie finis la gimnaziajn studojn kaj komencis lernadon por fari\u011di flegistino. La teorian instruadon interrompis periodoj de praktiko. Unu tian praktikadon \u015di plenumis en la hejmurba kliniko de psikiatrio, kaj tie \u015di revidis lin kiel pacienton. Li sidis sola sur se\u011do \u0109e la muro, rigardante siajn genuojn.<\/p>\n<p>\u015ci demandis al flegisto de la sekcio, kial li estas tie. Tiu ridis, kaj demandis: \u201d\u0108u li provis anka\u016d per vi?\u201d La flegisto rakontis, ke li estas skizofreniulo, plejofte tute forestanta, \u015dajnas percepti nenion. Sed foje li sin \u00eeetas al iu virino kaj klopodas for\u015diri de \u015di la vesta\u00eeojn. Li tamen estas malfortulo, ne dan\u011dera. \u201dPovra skizulo\u201d.<\/p>\n<p>\u015ci iris al li kaj salutis. Neniu reago. Kun peno \u015di sukcesis igi lin rigardi en \u015dian viza\u011don. En liaj okuloj \u015di trovis neniun signon de rekono.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a>\u00a0\u76ee\u5f55<\/p>\n<p>\u7eff\u7f51\uff0c\u4e2d\u56fd\u4e16\u754c\u8bed\u7f51\u7ad9<br \/>\nVerda Reto, \u0109ina esperanta retejo<br \/>\n<a href=\"https:\/\/reto.cn\/\">https:\/\/reto.cn<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>(1986) \ufeff Li vidis \u015din unue nudan. Pli \u011duste, li vidis u\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/krokizo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":9746,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9779"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=9779"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9779\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9746"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=9779"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}