{"id":9782,"date":"2022-02-03T09:54:50","date_gmt":"2022-02-03T01:54:50","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=9782"},"modified":"2022-03-17T14:03:25","modified_gmt":"2022-03-17T06:03:25","slug":"la-garantiulo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/la-garantiulo\/","title":{"rendered":"LA GARANTIULO"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">LA GARANTIULO<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><em>(Dua premio de la bran\u0109o prozo en la Belartaj Konkursoj de 1987)<\/em><\/p>\n<p><audio src=\"https:\/\/reto.cn\/audi\/denask\/garantiulo.mp3\" controls=\"controls\"><\/audio><\/p>\n<p>Do restas kvin, ni kvin e\u016dropanoj. \u0108iujn pasa\u011derojn kun ekstere\u016dropa pasporto a\u016d aspekto oni lasis eliri en Kartumo, \u0109u pro ia ideologio, \u0109u pro praktika ka\u016dzo. Kie ni nun estas? Eble en Libio, eble en Jemeno, eble aliloke. Oni ne permesas al ni sperti ion de ekstere, nek ion de la radia interparolo, kiu tamen sendube estas intensa.<\/p>\n<p>Ni estas vere bela aro, indaj reprezentantoj de la civilizo, a\u016d de la blankuloj, a\u016d de la imperiismo, a\u016d kian merdon niaj gardantoj kredas sin kontra\u016dbatali. Du nederlandaj pastroj, misiistoj la\u016d propra aserto. Al mi ili pli similas studentojn a\u016d instruistojn \u2014 sufi\u0109e junaj, sen aparte religia aspekto. Nu, ili estas ja protestantoj. Ili nomi\u011das Wim kaj Jan. En Gabono ili de\u00eeoris, sed survoje hejmen ili partoprenis en misia konferenco. Inter si ili parolas multe. Wim krome klopodas instigi al \u011denerala babilado, pli-malpli vane. Preska\u016d sen\u0109ese mi a\u016ddas ilian \u02dbo\u02dboadon kaj la klukan ridon de Jan, kiel botelo malplenigata. Pri kio li ridas mi ne imagas.<\/p>\n<p>Plue estas la sola virino, finna evoluhelpa ekspertizisto. \u015ci laboris en lernejo de silvikulturo a\u016d io simila, en Kenjo. \u015cia anta\u016dnomo estas Sirkka, la familian nomon mi ne kaptis, sed \u011di enhavas sufi\u0109e da literoj en \u015dajne hazarda ordo. Tie \u0109i ni uzadas la anta\u016dnomojn; ni estas kvaza\u016d familio \u2014 ha ha! La misiistoj lastatempe volas inkludi e\u0109 la gardantojn en la rondon familian \u2014 \u0109u pro kristana amo, \u0109u pro taktiko. Nu, al tio mi revenos.<\/p>\n<p>La kvara estas mi. Mia nomo vin ne koncernas, profesie komerca agento de svisa farmacia firmo, nacie franco, kiel vi eble jam divenis pro mia emo rezoni. Mi havas tridek sep jarojn. Tio jam sufi\u0109as por via bezono.<\/p>\n<p>Restas nekonata la kvina. Kaj li restos nekonata, ne nur al vi sed anka\u016d al ni ceteraj. Mi konjektas ke li estas portugalo. Li ne scias a\u016d ne volas paroli iun lingvon konatan de ni. Komence mi suspektis lin agento de la kaperantoj, sed jam delonge mi lasis tiun hipotezon.<\/p>\n<p>La lingvoj, jes, ni kreis inter ni etan Babilonon. Kun la misiistoj mi parolas mian gepatran, kvankam ilia franca havas le\u011deran spicon de petit-n\u00e8gre, afrika pi\u011dino. Kun Sirkka mi parolas germane, kiun ni amba\u016d scias bone. Mi e\u0109 preferas \u015dian ak\u0109enton ol tiun de germano. \u015ci, siavice, parolas angle kun Wim kaj Jan. La nekonato silentas \u0109iulingve. Do, mi parte parolas mian gepatran, sed beda\u016drinde mankas al mi inda a\u016dskultantaro kiu povus \u011dui mian elokventon. Cetere, mi havas kroman kialon ne elokventi, sed anka\u016d al tio mi revenu. Ho, mi preska\u016d forgesis! La gardantoj parolas al ni angle, kun nekonata ak\u0109ento. Ili parolas sufi\u0109e malrapide ke anka\u016d mi kaptu la sencon. La naciecon de la kaperantoj ni \u011dis nun ne povis diveni. Inter si ili neniam parolas en nia \u0109eesto.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>Nia provizora prizono estas la anta\u016da parto de la kabino, kie ni povas sidi sur la foteloj, promeni po unu persono maksimume ok pa\u015dojn tien, ok reen kaj tiel plu. Nokte ni ku\u015das sur la ferdeko de la pasejo, en vico, krom la portugalo, kiu \u0109iam sidas. \u0108eestas \u0109iam unu a\u016d du gardantoj kun mitraleto. Se \u0109eestas du, oni rajtas gardata de unu el ili viziti la necesejon en la malanta\u016da parto de la aviadilo. Se \u0109eestas nur unu, oni devas atendi.<\/p>\n<p>La sinteno de la kvin garantiuloj rilate nian situacion montras kiom varias la homa psiko. Sen troa peno oni povus dividi nin en kvin kategoriojn. Eble, se oni analizus zorge, oni trovus pli ol kvin, \u0109ar en unu kapo ja povas lukti malsamaj sintenoj, \u0109u ne?<\/p>\n<p>La unua strategio estas tiu de Jan. Li estas simple la fidela sekvanto, kiu bezonas a\u016dtoritaton. La\u016d li, se \u0109iuj nur konfidus al unu volo, \u0109io irus glate. Feli\u0109e li havas sian a\u016dtoritatulon \u2014 krom Dion, kiu tamen \u011dis nun ne rimarkeble intervenis \u2014 en sia kolego Wim. Kaj tiu Wim reprezentas duan sintenon. Tiu origine \u015dajnis celi \u0109efe \u011deneralan mobilizon de humoro. Gardu la optimismon, babilu, ludu, amiki\u011du. Lastatempe li lan\u0109is pli ampleksan varion: la musoj amiki\u011du kun la kato, kaj nenio malagrabla okazos. Malfeli\u0109e por li la katoj-gardantoj \u011dis nun montris sin skeptikaj; lia amindumo ne vekis tiun teneron kiu ka\u015di\u011das en \u0109iu kreita\u00eeo, misiisto samkiel teroristo. Trie, la nekonato, kiun mi nomas portugalo. Lia sinteno estas identa al mia prezento de li: nekonata. Li \u015dajne ignoras la tuton. Lia malo estas la finnino. Ju\u011du vi \u0109u \u015di naivas a\u016d pli ruzas ol mi \u2014 ankora\u016d mi mem ne povis decidi. \u015ci diskutas kun la gardantoj, se eblas nomi diskuto tian unuflankan akuzadon. \u015ci nomas ilin perfiduloj, reakciuloj kaj multaj aliaj politikaj terminoj, kiuj al mi estas nuraj frazoj. Kompreneble la gardantoj ne respondas, sed mi vidis ke ili bone komprenas. La angla de Sirkka ne estas perfekta, sed malfeli\u0109e tiaj politikaj insultoj formas internacian vortaron.<\/p>\n<p>Se \u015diaj vortoj ankora\u016d ne vekis reagon \u0109e la alia flanko, tamen inter ni esti\u011dis malagrabla etoso. Wim petegas \u015din \u0109esigi la akuzadon, en sia propra intereso. Anka\u016d mi foje konstatis, ke \u015dia sinteno estas riska por ni \u0109iuj. Sed \u015di per multaj argumentoj pruvis ke \u015di agas prudente.<\/p>\n<p>Fine mi mem. Mia strategio bazi\u011das sur detala konsiderado de la situacio kaj de la alternativaj ebloj. Mia celo estas savi mian vivon, \u0109io cetera estas akcesora. La aliaj kvar iru inferen, mi e\u0109 \u011dojos, se tio nur kreskigos mian \u015dancon. Tial mi havas du diversajn planojn. La unua, kiun mi sen\u0109ese plenumadas, estas ne veki atenton. Estu tiu el la kvinopo, kiun oni laste pripensas. Kial? Simple: se komenci\u011dos ekzekutado, tiu okazos po unu. La kvina ekzekutoto havos kvinoble pli da \u015dancoj pluvivi ol la unua.<\/p>\n<p>Mia dua plano estas efektivigota en kriza okazo. Tiam necesos agi rapidege kaj kun unu celo anta\u016de fiksita kaj \u2014 pense \u2014 ripetita. \u00afi estas simpla \u0109ar ne trovi\u011das komplika eblo. Mi kuros al la rezerva elirejo, piede frapegos tiel ke la fenestro elfalos, kaj mi elsaltos. Mi ja diris simpla, \u0109u ne? Vi ne nomas tion plano; nu bone, donu al mi pli ta\u016dgan! Certe oni pafos al mi, sed homo kuranta kaj saltanta havas pli da \u015dancoj eskapi ol homo sidanta, se oni pafas al li per mitraleto. Kaj memoru ke tiu \u0109i plano ja sekvos la unuan planon, la\u016d kiu oni atendos ion similan laste de mi.<\/p>\n<p>Do, sekvante mian unuan planon mi agas kiel eble plej normale. \u201d\u0108iam meze\u201d estas mia devizo. Mi malmulte parolas, sed ne mutas. Mi foje jes, foje ne partoprenas en la kartludado de Wim. (Kartludanta pastro \u2014 jen kien atingis la reformacio!) Dufoje mi faris demandojn al la gardistoj: \u201dKie ni estas?\u201d kaj \u201dKiam ni liberi\u011dos?\u201d Neniu respondo, kompreneble. Mi sidas sola pensante, sed ne tro ofte. Mi foje kun la aliaj spekulativas pri niaj gardantoj, sed evitas lan\u0109i novan, sagacan teorion. Mi e\u0109 vizitas la necesejon kun meza ofteco.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>La \u011denerala kla\u0109o, gvidata de Wim kaj Sirkka, decidis ke ni trovi\u011das en Libio kaj ke la celo de la kaperantoj estas io kio koncernas Israelon, Iranon a\u016d Afganistanon. Anka\u016d mi diskutis pri tiuj eblecoj, sed ili ne kontentigas min.<\/p>\n<p>La fluga tempo de Kartumo estis longa. Tio diras nenion pri la distanco, kaj e\u0109 malpli pri la direkto. Sed tio almena\u016d ebligas ke ni trovi\u011du pli longe for.<\/p>\n<p>De kiu nacieco estas niaj gardantoj? Ni vidis \u011dis nun kvar, sed eble trovi\u011das kvina. Du el ili aspektas kiel araboj, irananoj a\u016d mi ne scias kiu nacieco. Unu la\u016d mi pli similas hindon. La kvara unuavide povus esti arabo, sed post gvatado mi decidis, ke li estas e\u016dropano. Sola el la kvaropo li portas sunokulvitrojn \u2014 \u0109u pro bezono \u0109u por ka\u015di siajn okulojn, eble bluajn?<\/p>\n<p>Mi trapensis \u0109iujn konfliktojn kie povus aperi tia aro da teroristoj. Krome, kie E\u016dropo, a\u016d Okcidento, a\u016d io simila estas enmiksita. Definitive mi ne solvis la misteron, sed mi trovis unu a\u016d du ta\u016dgajn kazojn. \u0108iuokaze mi pensas ke kelkaj el la viroj apartenas al subpremata malplimulto en lando kun bonaj rilatoj kun okcidenta E\u016dropo. Por savi niajn vivojn necesas ke la koncernaj e\u016dropaj registaroj influu al tiu lando cedi ion. Se mi pravas, ni eble trovi\u011das en E\u016dropo, sed la \u015danco trovi solvon per traktado estas nula. Des pli mi bezonas bonan planon!<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>La situacio grade fari\u011das pli stre\u0109ita. Hodia\u016d mi \u015dtela\u016ddis bruskan disputon el la kokpito. Vortojn mi ne kaptis kaj e\u0109 ne povis identigi la lingvon. Tuj nia gardanto kriis al ni kelkajn sensencajn ordonojn por superi la nea\u016ddendan disputon. Sur lia frunto ekbrilis gutoj de \u015dvito, kaj \u015dajnas al mi ke la atmosfero iel nervozi\u011dis poste. Sendube io okazos balda\u016d. \u0108iuj el ni rimarkas tion, sed \u0109u \u0109iu havas ta\u016dgan planon? Kredeble \u2014 kaj espereble \u2014 ne, \u0109ar tie \u0109i kiu venos unue muelos plej frue, kaj kio al unu donos forton, al alia donos morton.<\/p>\n<p>Sirkka havas kontra\u016dan opinion. \u015ci nun intensigas sian klopodon venki bandon da teroristoj per agitado \u2014 patose! \u015ci volas ke ni kuni\u011du por komprenigi al ili, ke ili plej efike atingos sian celon liberigante nin kaj forlasante la aviadilon. Stulta\u00eeo! \u015ci ja e\u0109 ne konas ilian celon. Ilia sola eblo \u2014 ne atingi sian celon, sed almena\u016d mem eskapi el tiu \u0109i ratkaptilo \u2014 estas senkompate kaj fridsange komenci ekzekutadon de ni garantiuloj. Malfeli\u0109e por ili kaj por ni, ke inter ni trovi\u011das neniu potenculo! Se ne hazarde la mutulo montri\u011dus \u0109efministro de Portugalio!<\/p>\n<p>\u00ceus Wim faris mispa\u015don. En sia penado komprenigi al la nervoza gardanto, ke ni esence havas komunan intereson, li venis tro proksime, kaj la gardanto, kiu estis la \u201dhindo\u201d, per sia fusilo pu\u015dfrapis lian bruston. Wim dum momento perdis la spiradon, kaj dum duonhoro la bonan humoron. Ankora\u016d li grimacante metadas la manon al sia brusto, sed la\u016dte li ne plendas.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>Nun unuafoje montri\u011das samtempe tri kaperantoj, la \u201dhindo\u201d, la \u201de\u016dropano\u201d kun sunokulvitroj kaj unu el la \u201daraboj\u201d. La suntimanto ekparolas, kaj \u015dajnas al mi ke lia ak\u0109ento estas germaneska. Mi devos konsulti pri tio Sirkkan, se \u015di ankora\u016d restos konsultebla.<\/p>\n<p>La viro, mi nomu lin la \u201dgermano\u201d, sciigas ke ni estas kaptitaj kiel reprezentantoj de imperiismo kaj neokoloniismo, sed anta\u016d \u0109io pro tio ke ni estas anoj de \u015dtatoj en la ri\u0109a mondo. Ni tiel havos eblecon fari fruktodonan oferon al la internacia solidareco kaj tiel plu, verdire mi tuj \u0109esas a\u016dskulti, \u0109ar trovi\u011das nenio a\u016dskultinda. Mi plu cerbumas pri miaj \u011disnunaj konkludoj kaj pri la plano. \u0108io iras kiel mi anta\u016dvidis. Poste ekparolas la \u201darabo\u201d:<\/p>\n<p>\u201dNia celo estas ke la \u015dtatoj-membroj de NATO estu devigitaj postuli de la krima registara kliko en nia sanganta patrio tujan abolon de \u0109iuj persekutoj kontra\u016d nia popolo, \u011deneralan amnestion kaj senmilitigon de certaj regionoj. Vi helpos al ni atingi tion. \u00afis nun, beda\u016drinde, la registaroj de viaj patrioj nur prokrastis \u0109iujn decidojn. Tial ni faros al ili ekzemplon.\u201d<\/p>\n<p>Mi ne povas nei, ke mi sentas certan kontenti\u011don je liaj vortoj. Mia rezonado \u011dis nun montri\u011dis supera al la diversaj spekulativoj de la aliaj garantiuloj. Ankora\u016dfoje estos pruvite, ke logika pensado kaj planado pli ta\u016dgas ol spontanismo kaj emociaj agoj.<\/p>\n<p>La kaperanto da\u016drigas:<\/p>\n<p>\u201dNi trovi\u011das sur la aerodromo de sude\u016dropa \u0109efurbo. Post momento la \u00eeurnalistoj kaj fotistoj trovi\u011dantaj \u0109irka\u016d ni povos konstati ke ni ne \u015dercas. Sur la teron estos \u00eeetita la korpo de unu el vi. Ni esperu, ke unu sufi\u0109os.\u201d<\/p>\n<p>Li eksilentas kaj la duopo staranta anta\u016d ni levas la fusilojn. Kion faras tiu malanta\u016de mi ne vidas. Nun pruvi\u011du \u0109u mi \u011duste planis. Kvaza\u016d en nebulo mi vidas Wim genui anta\u016d mi, kaj samtempe mi fore, tre fore a\u016ddas virinan vo\u0109on ra\u016dke krii \u201dmurdistoj\u201d, kaj la du videblaj fusiloj malrapide movi\u011das \u011dis mi rigardas en la nigrajn fa\u016dkojn de amba\u016d, kaj mia korpo jam estas senmova kiel statuo kiam mi estas \u00eeetata dorsen kaj a\u016ddas la akran ekspl&#8230;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a>\u00a0\u76ee\u5f55<\/p>\n<p>\u7eff\u7f51\uff0c\u4e2d\u56fd\u4e16\u754c\u8bed\u7f51\u7ad9<br \/>\nVerda Reto, \u0109ina esperanta retejo<br \/>\n<a href=\"https:\/\/reto.cn\/\">https:\/\/reto.cn<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LA GARANTIULO (Dua premio de la bran\u0109o prozo en la Bela\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/la-garantiulo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":9746,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9782"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=9782"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9782\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9746"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=9782"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}