{"id":9793,"date":"2022-02-03T11:08:50","date_gmt":"2022-02-03T03:08:50","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=9793"},"modified":"2022-03-17T14:04:16","modified_gmt":"2022-03-17T06:04:16","slug":"nils-lapono","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/nils-lapono\/","title":{"rendered":"NILS LAPONO"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">(1987)<\/p>\n<p><audio src=\"https:\/\/reto.cn\/audi\/denask\/nils-lapono.mp3\" controls=\"controls\"><\/audio><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em>al la Re\u011do de la Regno Lia Mo\u015dto Gustavo<\/em><\/p>\n<p>Kiu kura\u011das sur paperon skribi \u0109i tiujn liniojn al nia Plej Supera Sinjora Mo\u015dto, estas simpla lapona viro en la paro\u02dbo Ramsele en la arbara lando. La tuta popolo, kiu vivas \u0109i tie kaj fidele obeas sian Plej Altan Sinjoron la Re\u011don de la Regno, estas en severa premo. Ni suferas grandan turmenton pro la rabo kaj trompo de la malpiaj komercistoj, same pro la bienuloj. Tiuj persistas bu\u0109i niajn boacojn, rompi niajn kaptilojn kaj \u015diri niajn retojn. Senpune ili anka\u016d sange batas nin. \u0108ion ni tamen volas pretervidi kaj forgesi, nur ne la plej severan plagon, tio estas la Lapona Kontrolisto. Pro la Kontrolisto ne plu restas al ni la propra ha\u016dto, nek sur dorso, nek en manoj. La kontrolisto mian filon morte batis, kaj mian filinon li uzis tiele, ke \u015di iris en la riveron. Ni \u0109iuj kredas kiel certa\u00eeon, se nia plej Alta Mo\u015dto konus tiujn turmentojn, ni balda\u016d estus savitaj.<\/p>\n<p><em>Plej humile Nils Isakson<\/em><\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p><strong>Noticoj el H\u00e4rn\u00f6sand 14 Octobris<\/strong><\/p>\n<p>La dan\u011dera sova\u011dulo, kiu en la pasinta monato murdis la laponan kontroliston super Angermanaj lapondistriktoj, ankora\u016d ne estas trovita. Kunvokitaro el lojalaj popolanoj dum semajnoj traser\u0109adis la malfacile penetreblan arbaron, sed sen sukceso. Oni kredis, ke la lapono turnis sin al la montaro, sed la popolo en la rivervalaj bienoj certigas, ke tio ne estas la vero. Trovi\u011das raportoj pri pluraj neklarigitaj for\u015dteloj de man\u011da\u00eeoj el provizejoj. Krome, nombro da bienuloj en Ramsele, Junsele kaj Fj\u00e4llsj\u00f6 suferadis, ke iliaj fi\u015dkaptiloj estis malplenigitaj, kio, kiel oni kun certeco konstatis, estas ago de la krima sova\u011dulo. Al la urbodoma tribunalo en nia urbo alvenis letero kun la deziro permesi, ke la lapono libere estu senvivigita, kie ajn li estos trovita.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p><strong>Raporto<\/strong><\/p>\n<p>pri inspektado sub ordono de la Magistratestro plenumita de la urba komisaro kun notaria asistanto<\/p>\n<p><em>Primo<\/em>: Trovis la restadejon de la lapono Nils Isakson. Konstatis, ke restis tie neniu lapono nek besto.<\/p>\n<p><em>Secundo<\/em>: La Kabano a\u016d goato estas malgranda, kovrita de torfo. Ne estas Pordo \u0109e \u011di, sed nure peco el felo.<\/p>\n<p><em>Tertio<\/em>: Eniris la kabanon. La \u0109ambro mezuras nure kvin \u011dis ses ulnojn de muro al muro, meze fajrejo kaj super \u011di libera \u0108ielo la\u016d la kutimo de laponoj, kie fumo eskapas kaj lumo envenas. Post la fajrejo kelke da \u015dtipoj kaj bran\u0109etoj. Da Kuiriloj estas malmulte, krom fera poto tute nigra, pendanta de unu supra trabo, da Armiloj kaj akra\u00eeoj neniom, sed ilin sen dubo forportis la lapono. Da Tukoj estas iomete, kvankam malpura kaj eluzita, plej multe tamen nur feloj el boaco kaj sova\u011daj bestoj. Strange estas, ke trovi\u011das unu Biblio en leda saketo kune kun tabako en betul\u015dela skatolo. Laponoj tamen ne posedas la Legadon, kial ni kredas ke la Biblio estas por magia celo \u015ctelita. Tion \u0109i certigas la bienuloj en najbara Bjurbygget, kiuj atestas pri Pagana praktikado kaj Magio de Nils Isakson. Kiel pruvon ili montris plurajn rokojn, kiujn li uzadis kiel sejton a\u016d Idolon. Ankora\u016d estas en la kabano multo da Figuroj el ligno kaj osto, laboritaj per Tran\u0109ilo, en formo de bestoj kaj estuloj. Ties celo estas nekonata, sed sen dubo magia. Sor\u0109tamburon, pri kies ekzisto atestas la lo\u011dantoj de Bjurbygget, ni ne trovis, sed \u011di estis tro sekrete ka\u015dita, se la lapono ne kunportis \u011din.<\/p>\n<p><em>Quarto<\/em>: Apud la kabano staras Provizejo sur unu fosto, la\u016d la maniero de laponoj. Ene estis malmulte da sekigita viando, boaca froma\u011do, salo. Konfiskis tiujn kiel pagon de la inspektadaj kostoj.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em>Ex officio<\/em><\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em>Komisaro Johannes Anderson<\/em><\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p><strong>Enketprotokolo<\/strong><\/p>\n<p>\u0108e la enketo en la karcero de H\u00e4rn\u00f6sand de la laponino Kristina M\u00e5skos, edzino de Nils Isakson, murdinto de la lapona kontrolisto, \u015di komence estis tute impertinenta, neante, ke \u015dia edzo entute estu kulpa pri la ago. Ripro\u0109oj de la ju\u011dservantoj havis nenian influon al \u015dia malvolemo, nek instigoj, ke \u015di ne risku la eternan ripozon de sia animo. Sekve la oficanto, \u0109efkomisaro Hagwardt, estis devigita utiligi fortajn rimedojn kontra\u016d la malhumila virino. \u015ci tiam fine \u015dan\u011dis sian rakonton, kaj konfesis \u0109ion, pri kio \u015di estis demandata, kaj ankora\u016d pli, kiel tion, ke \u015di kaj la edzo ka\u015de decidis mortigi la pastron en Ramsele kaj du komercistojn, sed ne povis finfari tion. Post mallonge \u015di denove \u015dan\u011dis sian vorton, \u0109ion duan fojon neante, kaj plue pretendis, ke \u015di ne konas la restadejon de sia edzo, tamen supozante ke li trovi\u011das en la montaro por ser\u0109i eskapintajn rangiferojn.<\/p>\n<p>La arestitino do montradis apartan obstinecon, kiu fine ne \u015dan\u011di\u011dis malgra\u016d severa punado, \u0109u al la flanko de \u015dia kapo, \u0109u per fera martelo sur la fingrojn, kial la \u0109efkomisaro trovis, ke krimo estas konfirmita kaj pliboni\u011do ne kredinda.<\/p>\n<p>\u0108e nova enketo la arestitino denove \u015dajnigadis nenion scii. Demandita pri la konduto de \u015dia edzo \u015di asertis, ke li estas tute pia kaj paca, kaj ke li neniam anta\u016de estis en kontra\u016deco al la Superuloj. Nur je unu okazo la pastro avertis lin pri la dan\u011dero mem legi la Sanktan Vorton en la Libro, kaj ne nur ricevi \u011din per la klarigado de la Dia Servanto. Tamen li laste fari\u011dis melankolia, kion \u015di atribuis al la morto de du gefiloj. Denove admonita ne prezenti mensogojn, \u015di ne plu volis paroli.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>Granda rivero, granda rivero, mi kantas al vi. Vi venas de la monto, vi prenas vian vojon. Neniu komisaro, neniu kontrolisto, neniu pastro haltigas vin. Neniu malhelpas vin. Vi ne laci\u011das. Por \u0109iu tago vi nur pliforti\u011das. Granda rivero, kiam vi venas al la maro, al la urbo, tiam vi estas la sinjoro de \u0109io. Vi etendas vin kaj \u0109esas flui. Vi fari\u011das la maro.<\/p>\n<p>(Sed la guberniestro, li iras el sia \u015dtona domo, kiu estas kiel mil goatoj, kaj li iras al vi, granda rivero, kaj petas vin lavi liajn piedojn. Sed vi nur ridetas kaj turnas la dorson.)<\/p>\n<p>Alta montebeno, alta montebeno, mi kantas al vi. Vi ku\u015das senmova alte super la arbaro. (La bienulo petas: venu malsupren, mi plugos vin per mia fera plugilo. Vi nur ridas, alta montebeno. \u2014 Venu plugi, vi diras.)<\/p>\n<p>Granda rivero, granda rivero, mi kantas al vi. Vi iras de la monto al la maro. Mi devas iri kontra\u016de, kontra\u016d via fluanta akvo, kiel salmo mi devas lukti kontra\u016d la fluo, supren tra la torentoj.<\/p>\n<p>La pastron mi ser\u0109is, li forsendis min. Tiam mi mem legis la testamenton. La kontroliston mi ser\u0109is, li batis min. Mi mem rebatis. La re\u011don mi ser\u0109is, li ne a\u016dskultis. Mi do mem estu mia re\u011do.<\/p>\n<p>Granda rivero, granda rivero, mi kantas al vi. Vian fonton mi ser\u0109os, mi vidos de kie vi prenas vian forton.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p><strong>Noticoj el H\u00e4rn\u00f6sand 11 Novembris<\/strong><\/p>\n<p>La fu\u011dinta murdisto, lapono Nils Isakson, \u015dajnas ankora\u016d restadi en la arbara regiono inter Junsele kaj Bergvattnet. Multnombraj perforta\u00eeoj atestas la da\u016dre teruran sangavidon de la sova\u011dulo. \u00afuste anta\u016d la a\u016dtuna bu\u0109ado unu bienulo en M\u00e5rdsj\u00f6 perdis sian servistinon, kiu ver\u015dajne estas prenita de la lapono. Knabeto malaperis en la setla vila\u011do de Bj\u00f6rksele, kaj multaj terposedantoj povas rakontadi pri rabitaj provizoj kaj distran\u0109itaj fi\u015dretoj. \u0108ar nun fine falis ne\u011do, la popolanoj tamen esperas balda\u016d neniigi la perfortulon.<\/p>\n<p>Pastro Scherwinius en Ramsele dedi\u0109is sian predikadon okaze de la tago de \u0108iuj Sanktuloj, kiam \u0109eesto estas deviga anka\u016d por laponoj plej malproksime lo\u011dantaj, al la terura fiago de la sova\u011dulo. La prediko estis severa averto pri \u0109ia ribelo kaj malobeemo kontra\u016d la superuloj, kiujn Dio metis por gvidi kaj gardi la popolon. La sama milda mano, kiu donas al ni la panon \u0109iutagan, anka\u016d senindulge ekstermos \u0109iun, kiu servas al Antikristo, diris pastro Scherwinius. Nia raportanto konstatis, ke liaj vortoj skuis kaj timigis la laponojn kaj kura\u011digis la lojalajn paro\u02dbanojn de Ramsele.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>\u2014 Nu jes, bone, mia kara, vi demandas pri patrino mia, \u0109u? Jes ja, patrino mia, sciu, \u015di vere povis rakonti multajn aferojn, jes vere. Pri la supernatura, pri tiaj estuloj kies nomojn oni prefere ne elparolu, nu, la malgrandaj, \u0109u ne, kaj tiuj en la akvo, kiuj tiras, tiras&#8230; Jes ja, kaj anta\u016dsentoj, kaj \u0109iaj aferoj. Kaj sciu, \u015di rakontis pri tiu, nu, tiu Nils Lapono, kiu vivis&#8230; oni diras, ke li vivis en nia arbaro anta\u016d multaj benitaj jaroj. Jes, sciu, mia kara, en tiu tempo vivis ja laponoj \u0109e ni, en nia paro\u02dbo, nu bone, ili nun jam longe estas for, sed la avino de patrino mia, \u015di bone memoris ilin. Jes, vere. Kaj oni diras, ke tiam vivis unu, kiu nomi\u011dis Nils Lapono. Nu, tiuj laponoj, ili ja estas nigraharaj kaj malaltaj, sed Nils Lapono estis giganto, pli ol sep futojn alta, diris patrino, jes, tion \u015di a\u016ddis de sia avino. Kaj grandan barbon li havis, \u011dis la genuoj. Nu, sciu, li mortigis ursojn per siaj nudaj manoj, kaj li mem lo\u011dis en ursejo. Sed, li estis plej severa al la homoj, jes ja, li estis vere granda murdisto, kaj neniam la homoj iris solaj en la arbaron. Kelkaj diras, ke li man\u011dis infanojn, mi pensas ke li preferis knabinojn&#8230; Kaj sciu, la avino de patrino mem renkontis viron, kiu propraokule vidis tiun Nils Laponon, jes ja, mia kara, tio estas la pura vero!<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>8 km post la kapelo de Varpsj\u00f6 (kun altara pentra\u00eeo el 1862) situas la t.n. Lapona groto, proksimume 800 m de la gubernia \u015doseo 354. Parku la a\u016dton \u0109e la privata vojo al Rutstr\u00f6mselet, sekvu tiun \u0109-a\u016d 200 m kaj poste arbaran vojon maldekstren. La kavo nuntempe ne estas tre impresa, sed la\u016d la popola legendo \u011di estis la nesto de giganto, nomita Nils Lapono, kiu estis duone homo duone urso. \u0108iun novjaron oni devis doni junan virgan virinon kiel tributon al la giganto, por certigi ke li ne trafu la lo\u011dantaron per murdo kaj fajro.<\/p>\n<p><strong>Glosoj:<\/strong><\/p>\n<p>goato\u00a0 lapona kabano el lignaj fostoj, betul\u015delo, torfo<br \/>\nsejto\u00a0 \u015dtona a\u016d ligna kultobjekto de lapona paganismo<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a>\u00a0\u76ee\u5f55<\/p>\n<p>\u7eff\u7f51\uff0c\u4e2d\u56fd\u4e16\u754c\u8bed\u7f51\u7ad9<br \/>\nVerda Reto, \u0109ina esperanta retejo<br \/>\n<a href=\"https:\/\/reto.cn\/\">https:\/\/reto.cn<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>(1987) al la Re\u011do de la Regno Lia Mo\u015dto Gustavo Kiu kur\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/nils-lapono\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":9746,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9793"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=9793"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9793\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9746"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=9793"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}