{"id":9797,"date":"2022-02-03T11:24:30","date_gmt":"2022-02-03T03:24:30","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=9797"},"modified":"2022-03-17T14:04:53","modified_gmt":"2022-03-17T06:04:53","slug":"kiu-kacon-kuiris","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/kiu-kacon-kuiris\/","title":{"rendered":"KIU KA\u0108ON KUIRIS&#8230;"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">KIU KA\u0108ON KUIRIS&#8230;<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(1991)<\/p>\n<p><audio src=\"https:\/\/reto.cn\/audi\/denask\/kacon-kuiri.mp3\" controls=\"controls\"><\/audio><\/p>\n<p>Geedzi\u011di estas facile, sed pli komplike estas interkonsenti pri \u0109io akcesora. Necesas decidi kaj memorigi tiom da aferoj: kiam kaj kie ili unue renkonti\u011dis, kiel unue ekflamis en ili amo, kiujn lokojn ili vizitis kune. Necesas parkerigi amason da detaloj unu pri la alia. Necesas retroefike verki amleterojn, kaj elpensi klarigon, kial amba\u016d for\u00eeetis la kovertojn. Necesas averti konatojn, ke tiuj bonvolu rememori, ke \u201djes, li rakontis pri iu \u0109arma knabino, kiun li renkontis en 1989\u201d, kaj \u201d\u015di havis aspekton tute ravitan, kiam mi revidis \u015din\u201d.<\/p>\n<p>Poste, la pliparto de tiuj preparoj neniam utili\u011das. Sed neniam \u015di atendus, ke la administrantoj de enmigrado postulos tioman tempon por tiel simpla decido. La principo ja evidentas: kiel edzino de sveda civitano, \u015di rajtas resti en Stokholmo. Sed atendante eterne la definitivan decidon, \u015di havas nur provizoran restadpermeson, kaj dume laborpermeson \u015di ne ricevas. Tio estas \u015doko. Sed kiu ka\u0109on kuiris, tiu \u011din man\u011du! \u0108io tamen komenci\u011dis tiel bone. Jam anta\u016d du jaroj Mira renkontis tri simpatiajn svedinojn en la IJK. Ili estis sama\u011daj kun \u015di, proksimume 25-jaraj, kaj sciis multe amuzi\u011di samkiel \u015di. Poste ili sendadis inter si kelkajn bildkartojn, sed \u015di ne estas tre skribema persono. Pli facile estas kune babili, kaj plej facile kune ridi, \u015di opinias.<\/p>\n<p>Kio \u0109efe frapis \u015din \u0109e tiuj svedinoj, kaj kion \u015di envias al ili, estas ilia memfido kaj trankvilo. Hejme en \u015cibenik la atmosfero fari\u011dis al \u015di \u0109iam pli fendita. Kun parencoj amba\u016dflanke en la frata interbu\u0109ado, \u015di pretas krevi. Kiel eskapi kaj krei al si novan vivon?<\/p>\n<p>Per la lasta \u015dparita mono \u015di alvenas en la IJK de Karlskoga, kaj retrovas siajn amikinojn. Dumkongrese ili ne havas multan tempon por \u015di, sed poste \u015di akompanas ilin al Stokholmo. Denove Mira pasigas tre agrablan tempon kun ili kaj tute ne povas kompreni, kial oni konsideras tiun nacion frida kaj rigida. Sed kiam \u015di demandas pri eblo resti, ili ne donas al \u015di grandan esperon.<\/p>\n<p>Dume \u015di promenadas tra a\u016dgusta Stokholmo, vagas la\u016d la bordoj, rigardas \u015dipojn kaj mevojn, vizitas enurban pla\u011don, sed trovas la akvon tro friska. \u015ci preterpasas parkajn kaj trotuarajn kafejojn, sed la mono ne sufi\u0109as&#8230; \u015ci revas, memoras kanton:<\/p>\n<p><em>La verda parko estas nun la renkontej\u2019<\/em><br \/>\n<em>same mirinde \u0109iujare<\/em><br \/>\n<em>Dum tia tag\u2019 mi pensas ke mi \u015datus plej<\/em><br \/>\n<em>nur trinki vinon apudmare<\/em><\/p>\n<p>Tamen subite iutage Karin demandas:<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi memoras tiun ulon kun la rufa hararo kurte tondita, kiu estis en Karlskoga? Fredrik li nomi\u011das. Mi parolis kun li, kaj li akceptus \u015dajn-edzi\u011di al vi. Tiel vi povos resti! Mira unue \u015doki\u011das, sed pripensas la aferon, renkontas Fredrikon, kaj trovas lin afabla, kvankam iom neinteresa. Li havas du jarojn malpli ol \u015di. Post du semajnoj la afero jam pretas, kaj fra\u016dlino Markovic transformi\u011das al sinjorino Larsson. Poste venos surprizoj, sed kiu ka\u0109on kuiris, tiu \u011din man\u011du.<\/p>\n<p>\u2014 Vi devos lo\u011di \u0109e mi, kompreneble, diras Fredrik kun tre afabla mieno.<\/p>\n<p>\u011cis nun \u015di paslo\u011dis \u0109e du el la amikinoj.<\/p>\n<p>\u2014 Formale jes, kompreneble. Mi registros min tie. Tio ja sufi\u0109os, \u0109u ne?<\/p>\n<p>\u2014 Nu, tio probable ne sufi\u0109os. Oni faros kontrolojn, nature. Neanoncite, do vi efektive devos lo\u011di \u0109e nia komuna adreso. Sed tio estas en ordo, mi luas du\u0109ambran lo\u011dejon, kaj mi \u0109iuokaze uzas preska\u016d nur unu \u0109ambron.<\/p>\n<p>\u015ci translokas kelkajn vesta\u00eeojn kaj aliajn objektojn al lia apartamento, kaj vizitas lin tie kelkfoje. Nedubeble li tre afablas. E\u0109 iom tro, la\u016d \u015dia gusto. Sed post kelkaj tagoj li tamen ne tute kontentas:<\/p>\n<p>\u2014 Kredeble oni intervjuos najbarojn pri kiam vi kutime eliras kaj revenas, li diras. Do, pli bone estus, se vi tranoktus tie \u0109i. Vi ja havos propran \u0109ambron kun tiu sofolito.<\/p>\n<p>\u015ci kunprenas litotukojn kaj dentbroson, kaj pasigas nokton sur lia sofolito. Li estas tre afabla kaj delikata. Unu eta embaraso tamen estas, ke liaj \u0109ambroj situas en vico, tiel ke li devas trapasi \u015dian \u0109ambron por veni de sia propra \u0109ambro al la kuirejo kaj necesejo. Sed ne gravas, li ja neniel \u011denas \u015din. Fredrik lo\u011das en la Suda Kvartalo, en la strato de Sankta Pa\u016dlo. Sendube tiu estas praktika loko, kompare kun la hejmo de Karin kaj \u00c5sa, kiu situas en anta\u016durbo. Pla\u0109as al \u015di promeni de lia lo\u011dejo al la montetoj Skinnarviksbergen por \u011dui la panoramon. Anta\u016d \u015di akvo, fone la Urbodomo kun sia turo. Dekstre la Malnova Urbo kaj maldekstre la arkego de la Okcidenta ponto. Kaj vespere la afabla Fredrik pin\u0109ante gitaron mekas:<\/p>\n<p><em>Bela kiel stelo, bela kiel tag\u2019<\/em><br \/>\n<em>La urbo de festego, de amo kaj vagad\u2019<\/em><br \/>\n<em>Jes, vi estas bela, kiel plej bela knabin\u2019<\/em><br \/>\n<em>Stokholmo, mi amas vin<\/em><\/p>\n<p>En la tria vespero, kiun \u015di pasigas tie, li regalas per vino. Ne eblas rifuzi, li ja tiel afablas. Post kelkaj glasoj li demandas \u0109u la sofolito ne estas tro malmola. \u015ci deklaras, ke \u011di ege bonas, kaj decidas morga\u016d reveni al la surplanka matraco \u0109e la amikinoj.<\/p>\n<p>Enliti\u011dinte \u015di ne povas ekdormi. \u015ci a\u016ddas tra la fermita pordo, ke anka\u016d Fredrik maldormas. \u015ci ne povas eviti pensi pri sia lasta amato en la hejmlando. Tio estis anta\u016d preska\u016d tri jaroj, sed kelkaj momentoj kun li obstine revenadas en \u015dia memoro.<\/p>\n<p>Fredrik pardonpetante trairas \u015dian \u0109ambron por viziti la necesejon. Survoje reen li proksimi\u011das al \u015dia sofolito flustrante:<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi jam dormas, Mira?<\/p>\n<p>\u2014 Balda\u016d! \u015di respondas. \u015ciaj lipoj estas nekutime sekaj.<\/p>\n<p>Li restas silenta dum momento, poste suspiretas kaj reiras en sian \u0109ambron. \u015ci estas kontenta, ke li ne trudis sin pli multe. Strange tamen, ke li tiel facile rezignis. Sendube li estas ege timida. Nu, \u0109iuokaze \u015di morga\u016d revenos al la amikinoj. Se venos ia damnita oficisto de enmigrado, sufi\u0109os ke restas \u015diaj \u015duoj kaj dentbroso. Oni ja tamen ne venos por nokta kontrolo, \u0109u?<\/p>\n<p>Mira turnas sin en la sofolito. \u011ci efektive ne estas tro malmola, eble e\u0109 male. \u011ci havas iomete hamakan formon. Nevole \u015di ekpensas pri viroj. Damne! Kial nun zorgi pri tiaj? Vere trovi\u011das pli gravaj aferoj por pripensi. Kiam \u015di akiros definitivan restadpermeson kaj laborpermeson? Kiel eskapi el tiu \u0109i diabla impliko? Nu jes, kiu ka\u0109on kuiris&#8230; Fakte, \u015di e\u0109 tre volonte renkontus viron tie \u0109i en Stokholmo. Ne tian heziteman junulon kiel Fredrik Larsson, sinjoro Larsson, \u015dia edzo! Sed prefere viron decideman, fortan, energian, viran!<\/p>\n<p>Aliflanke&#8230; \u015ci denove pensas pri sia lasta fian\u0109o, Du\u015dan. Li ne estis hezitema. Efektive, \u0109e li ne \u011denus iom pli da hezito kaj diskreteco. Tio e\u0109 estis unu ka\u016dzo ke \u015di rompis la rilaton kun li. Li estis tro forta kaj aplomba, kaj li ne permesis al \u015di stari proprapiede. Kaj ne pla\u0109is al li \u015dia intenco eduki\u011di.<\/p>\n<p>\u015ci pensas pri tiu \u0109i Fredrik. Se li nur esprimus klare kaj la\u016dte, kion li volas! Tio ne signifas, ke li agu kiel buldozo, sed almena\u016d estu klare distingebla. Nenia ombrulo!<\/p>\n<p>Efektive, \u015di devus iam provi paroli kun li. \u011cis nun \u015di tre \u011duis diskutante, babilante, \u015dercante kaj ridante kun la amikinoj. Sed de Fredrik \u015di atendis, kion faros li. Kaj aliajn virojn \u015di apena\u016d renkontis tie \u0109i. Eble \u015di devus mem strebi al kontakto? Mira denove turnas sin en la hamak-sofo. Reaperas en \u015dia menso la imago de Du\u015dan.<\/p>\n<p>\u015ci elliti\u011das, vizitas la necesejon. Iras kuirejen, trinkas glason da akvo. \u015ciaj lipoj tiel sekas. Denove \u015di ku\u015di\u011das.<\/p>\n<p>Post ankora\u016d dek kvin minutoj la inter\u0109ambra pordo malfermi\u011das, kaj en sia lito li a\u016ddas la flustran vo\u0109on de Mira:<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi jam dormas, Fredrik?<\/p>\n<p>Noto:<\/p>\n<p>la versoj en \u0109i novelo estas cita\u00eeoj el kantoj de la Stokholma rokgrupo Persone.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a>\u00a0\u76ee\u5f55<\/p>\n<p>\u7eff\u7f51\uff0c\u4e2d\u56fd\u4e16\u754c\u8bed\u7f51\u7ad9<br \/>\nVerda Reto, \u0109ina esperanta retejo<br \/>\n<a href=\"https:\/\/reto.cn\/\">https:\/\/reto.cn<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>KIU KA\u0108ON KUIRIS&#8230; (1991) Geedzi\u011di estas facile, s\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/kiu-kacon-kuiris\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":9746,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9797"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=9797"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9797\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9746"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=9797"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}