{"id":9801,"date":"2022-02-03T11:29:49","date_gmt":"2022-02-03T03:29:49","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=9801"},"modified":"2022-03-17T14:05:41","modified_gmt":"2022-03-17T06:05:41","slug":"spuro-en-blanko","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/spuro-en-blanko\/","title":{"rendered":"SPURO EN BLANKO"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">SPURO EN BLANKO<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(1989)<\/p>\n<p><audio src=\"https:\/\/reto.cn\/audi\/denask\/spuro-en-blanko.mp3\" controls=\"controls\"><\/audio><\/p>\n<p>En la kvina tago eksplodas printempo. Estas la dek kvara de majo, kaj \u011dis nun la du amikoj havis normalan veteron \u2014 iom da suno, iom da nuboj, malforta vento kaj \u0109irka\u016d kvin gradoj tage. Nur malfrue en la posttagmezoj la ne\u011do fari\u011dis tro malseka kaj peza, sed tiam ili kutime haltas por tagman\u011di kaj starigi la tendeton. Sed en la kvina tago ili jam matene sentas, ke ekde hodia\u016d estos finitaj la komfortaj tagoj, kaj komenci\u011dos io pli laboriga. La suno brilas de malhelblua duonsfero, kaj en la aero estas humida odoro de pigmebetulo kaj musko, kiu penetras de sube tra la ne\u011do.<\/p>\n<p>De la turistaj domoj \u0109e Alisjavri ili iras orienten, supren sur modera deklivo. Maldekstre \u0109e la lago ili vidas de malproksime dometojn kaj goatojn en lapona somervila\u011do. Supre sur la deklivo venas iom da fre\u015da vento, kiu sekigas la \u015dvitgutojn sur iliaj fruntoj, kaj la ne\u011do estas sufi\u0109e glita kiam ili pasas sur la lagetoj \u0108a\u011dajavrit.<\/p>\n<p>Anta\u016d ol gliti malsupren de la unua \u015dtupo kiu kondukas en la Vistas-valon, ili pa\u016dzas por kuiri kafon. Irante sudorienten ili alfrontos la sunon, kies senvualajn radiojn multobligas la \u0109irka\u016danta blanko. E\u0109 kun sunokulvitroj kaj viziera \u0109apo ili suferas de tiu \u0109ionpenetra lumo. Nu, plendi estus sendanke, \u011duste tio \u0109i ja logis ilin turisti en la ne\u011da nordo. Por la unua fojo ili turnas sin for de la suno konstruante sian bivakan kafejon. Kiel kutime ili \u015dovas la skiojn oblikve en la ne\u011don, fosas kavon por la piedoj, lokigas \u0109iu sian plastan tatamon al la skioj kaj sidi\u011das-ku\u015di\u011das kvaza\u016d sur luksan ripozfotelon \u0109e iu Mediteranea pla\u011do.<\/p>\n<p>\u2014 Estos \u015dvita tago, rimarkigas Peter.<\/p>\n<p>\u2014 Mi \u015dvitas e\u0109 ku\u015dante, \u011demas Johan. For la \u0109emizon, sed diable, kial mi hodia\u016d metis longan kalsonon? Devas esti pli ol dek kvin gradoj, kaj suno kiel veldflamo.<\/p>\n<p>\u2014 Nu, la varmon ni eltenos per iom da striptizo. Min pli maltrankviligas la ne\u011do. Pli sube en la valo ni havos iom da laboro treni nin anta\u016den. Se entute restos ne\u011do.<\/p>\n<p>La timo de Peter estas komprenebla. Efektive la minaco estas duflanka: tro malmulte da ne\u011do \u2014 kio devigos ilin promeni, kun la skioj sur\u015dultre \u2014 a\u016d tro multe da degelanta, malseka ne\u011do, kiu ne plu kapablos subteni skianton. Al la du riskoj aldoni\u011das tria: riveretoj kiuj \u015dvelos, rompante la glacitavolon kiu kovris ilin, barante la vojon al vagantaj turistoj. Post la pa\u016dzo ili da\u016drigas, glitante malsupren sur deklivo kiu rigardas suden, do estas elmetata al la sunbrilo. En la malseka poroza ne\u011do ne eblas \u011diri, sekve ilia vojo malsupren prezentas zigzagon; en \u0109iu zigo kaj en \u0109iu zago restas kavo fosita de iliaj posta\u00eeoj, kubutoj, genuoj, \u015dultroj, kapoj. Bone. Jen ili malsupre sur la pli ebena fundo de la valo.<\/p>\n<p>Dum certa tempo la ne\u011do ankora\u016d estas skiebla, same glita anta\u016den kiel malanta\u016den. Nu, tie \u0109i, kie mankas alta\u00eeoj, la retroglito ne tiel \u011denas. Ili deprenas la longmanikajn \u0109emizojn kaj la kontra\u016dne\u011dajn gama\u015dojn por pli efike aerumi la korpon. Vidi\u011das la unuaj torditaj miskreskintaj betuloj la\u016dlonge de Vistasjokka, la rivero ka\u015dita sub ne\u011da kovrilo. Dekstre alti\u011das la monto Unna Vistas\u0109okka, kun aspekto de malhela \u015dipego naviganta suden. Maldekstre imponas la sulkaj kruta\u00eeoj de Bogi\u0109okka kaj Vassa\u0109orru, peze nigraj. Anta\u016d ili la Vistas-valo sinuas sud-orienten, kaj super \u011di la blanka suno. La blanko de la tero agace turmentas la okulojn; nur sur la nigraj skeletoj de kompatindaj arbetoj eblas ripozigi la rigardon.<\/p>\n<p>Je tagmezo ili denove sentas la ne\u011don bremsi ilian skiadon. Proksime de la dua \u015dtupo malsupren en la valon ili haltas por lun\u0109i. Ili trovas lokon kie estas truo en la ne\u011da tegmento de la rivero, kaj kie oni povas atingi \u011dian akvon. Estas akrobata tasko \u0109erpi akvon el tia profunda fonto, evitante mem enfali, sed tiel ili \u0109i-foje ne bezonas degeligi ne\u011don, kio \u015dparas tempon kaj alkoholon por la hejtilo. La fajreto susuras, la supo bolas kaj \u0109irka\u016de nekalkulebla nombro da lagopoj priridas la du turistojn.<\/p>\n<p>\u2014 Venontfoje \u0109u ni ne iru en marto? suspiras Johan digestante la supon kaj krakpanon.<\/p>\n<p>\u2014 En marto? Nu, volonte en marto, sed tiam vi ne povos tiel eksponi la pne\u016dojn de via ventro. Kial ne en decembro? Kristnasko en Laponio, \u0109u? Ni e\u0109 povus viziti Sanktan Nikolaon&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 Li ja ne estas hejme kristnaske; \u0109u vi neniam spektas televidon? Nur diru, kiu el ni portos la kristarbon. Pensu, neniom da suno, absolute garantiite!<\/p>\n<p>\u2014 Kaj neniom da \u015dvito, same garantiite!<\/p>\n<p>Post lun\u0109o ili reprenas la vojon. \u015cajnas ke iu trolo sidas malanta\u016de sur la skioj. Ili \u015dmiras parafinon sub la skioj, sed vane. Kun peno ili malrapide trenas sin malsupren de la deklivo, kvaza\u016d en melaso. Poste, sur la ebeno, la irado tute haltas. Ili trovas sin profunde sub la pruo de la \u015dipego Unna Vistas\u0109okka, kaj nun ekaperas la flankoj de Bossus\u0109okka kaj la dinosa\u016dra dorso de Siehtagas. Restas kvin kilometroj al la turista dometo de Vistas, kaj tridek kvin al la vila\u011do Nikkaluokta, kun vojo, kafejo kaj a\u016dtobushaltejo. Da\u016drigi nun ne plu eblas. \u2014 Estas du ebloj, diras Peter. Unue, iri alten, sur la montflankoj, kie estas pli malvarme kaj malpli da poroza ne\u011do. Sed jene tio ne eblas. La valflankoj tie \u0109i ja estas nigraj kruta\u00eeoj kaj fala\u00eeoj. Ne, tio ne fareblas, Ili studas la mapon. Fakte, nur post pluraj kilometroj, \u0109e la Vistas-dometo, ili povus supreniri la nordan deklivon. Sed kiel poste transiri la ravinojn Vassagorsa kaj Njuov\u0109agorsa?<\/p>\n<p>\u2014 Ne, restas nur la dua eblo, iri nokte. Sed \u0109u \u0109i-nokte estos sufi\u0109e malvarme? Kiam levi\u011das la suno?<\/p>\n<p>\u2014 \u0108iuokaze anta\u016d mi, kutime. Nu, \u0109irka\u016d la dua kaj duono, mi pensas.<\/p>\n<p>\u2014 Do, je la dua ni ekiros. \u011cis tiam ni restos tie \u0109i kaj klopodos iomete dormi vespere. Sed \u0109u indas starigi la tendon? Jes, vespere ni ver\u015dajne volos havi \u011din, do prefere ni aran\u011du \u011din jam nun.<\/p>\n<p>La du amikoj denove ser\u0109as ta\u016dgan ripozejon kun la \u0109efa komforta\u00eeo \u2014 fluanta akvo. Penege ili pa\u015don post pa\u015do levas kaj remetas la skiojn, gliti ne plu eblas tra la profunda kaj peza degela\u00eeo. Ili starigas la malgrandan tendon, preparas novajn ripozfotelojn kaj ekatendas. Vespere venas iom da nuboj en okcidento, kaj la suno malaperas. De temp\u2019 al tempo \u011di tamen ekbrilas tra la nuboj, anta\u016d ol \u011din fine ka\u015das Bossus\u0109okka.<\/p>\n<p>\u015cajnas ke ili \u00eeus endormi\u011dis en la tendo, kiam bip-bipas la vekhorlo\u011do de Johan. Senvorte ili volvas siajn dormsakojn kaj tatamojn kaj enpakas la tendon. Matenman\u011di neniu emas je la dua horo. La sulkoj de laco kaj mishumoro en iliaj viza\u011doj tamen ebeni\u011das, kiam Johan surmetante la skiojn surprize krias: \u201dHej&#8230; mi glitas!\u201d<\/p>\n<p>Efektive, ilia vadado en la ne\u011do \u015dajnas tiel \u00eeusa, ke estas malfacile kredi ke ili nun povas gliti sur \u011di. Sed tio vere eblas. Ne estas forta krusto sur la ne\u011do, tamen \u011di tute \u015dan\u011dis karakteron. La melaso kandi\u011dis!<\/p>\n<p>Malanta\u016d ili, en nordo super la valo, rozi\u011das la \u0109ielo, sed ili ne havas intereson rigardi a\u016droron. Rapide suden! Ili \u00eeetas sin anta\u016den. Post unu horo ili preterpasas la dometon de Vistas kaj la bu\u015don de la Granda Reajda-valo, post ankora\u016d unu horo la Malgrandan. La trian flankvalon, la Gaskas-valon, ili ekvidas je la kvina kaj duono matene. Ili pa\u016dzas por matenman\u011di anta\u016d la dezerta \u201dDometo de Lisa\u201d. La suno ankora\u016d ne atingas la valfundon, sed ili povas sekvi \u011dian rampadon malsupren sur la deklivo de la longa montodorso Gogi\u0109orru, kiu etendas sin de tie \u0109i dudek kilometrojn \u011dis Nikkaluokta, la celo de ilia skiado.<\/p>\n<p>\u2014 Estos plej bone iri la\u016d la nord-orienta flanko de la valo; tie restos ombro plej longe.<\/p>\n<p>Peter studas la mapon, ma\u0109ante moli\u011dintan krakpanon kun \u015dmirfroma\u011do.<\/p>\n<p>\u2014 Eble oni e\u0109 povos iri alten sur la deklivo, se necese, supozas Johan.<\/p>\n<p>\u2014 Tiuokaze ni devos tre alten, \u0109ar tie \u0109i malsupre estas arbaro sur la deklivoj. Kaj ankora\u016d estas tiuj gorsoj, tiuj damnitaj ravinoj. Rigardu! Jen Roavigorsa, jen Marfigorsa, jen Gajpugorsa kaj Guppusgorsa. Ni devus iri super tiu kruta\u00eeo, sur nivelo de mil unucent metroj! Ne eblas. Ni devos treni nin sur la valfundo. Kaj se la ne\u011do haltigos nin, bone, ni do dormos \u011dis la sekvonta nokto.<\/p>\n<p>\u2014 Kaj maltrafos la buson! Kaj la trajnon! Nia ku\u015dvagono iros sen ni! Neniam!<\/p>\n<p>\u2014 \u201dNeniam\u201d, tiu vorto ne trovi\u011das en Laponio.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108iuokaze, enpaku tiun \u015dmirfroma\u011don, a\u016d mi vaksos viajn skiojn per \u011di. Ek al Nikka!<\/p>\n<p>Ili da\u016drigas la iradon kun novaj fortoj post la man\u011do. Tamen, duonvoje al Nikkaluokta ili jam iris normalan tagdistancon kaj komencas senti, ke ili preska\u016d neniom dormis. Kaj la ne\u011do ne plu estas same glita kiel nokte, a\u016d \u0109u ekrezistas iliaj kruraj muskoloj? La valo lar\u011di\u011das, la betuloj multi\u011das kaj formas veran arbaron, kaj amba\u016dflanke de la valo etendi\u011das longaj montodorsoj, sen apartaj markoj. Ili ne plu sentas, ke ili avancas, kaj estas malfacile retrovi surmape, \u011dis kie ili atingis. \u0108u restas dek a\u016d dek kvin kilometroj? Trans la rivero la suno jam preska\u016d lumigas la valfundon, sed en ilia flanko restas ombro.<\/p>\n<p>Ili devas denove halti por man\u011di. Buljonon, panon, tason da kafo, avelojn kaj sekvinberojn. Kaj denove ek, kvankam la kruroj rigidi\u011dis kaj la dorso protestas preska\u016d a\u016ddeble. Ankora\u016d kilometron post kilometro. La suno aperas super Guppus\u0109okka. Preska\u016d tuj ili sentas \u015dviton ekflui. Sur vasta mar\u0109o Peter per unu piedo tretas tra la ne\u011dotavolo en suban akvon. La irado estas \u0109iam pli bremsata. Ili jam ne skias sed peze pa\u015das. La skipintoj fiksi\u011das sub grandera ne\u011do kaj faligas ilin surventre en la degela\u00eeon.<\/p>\n<p>Ili haltas. Anta\u016d ili malfermi\u011das vasta senarba areo, evidente lago a\u016d granda mar\u0109o. La\u016d la mapo \u011di devas esti Vidnarjavri. Ili mezuras. Al la vojo kaj ponto trans Vistas-riveron restas kvar kaj duona kilometroj. Por elita skisportulo sur preparita spuro tio egalus dek minutojn. Dek minutojn al la a\u016dtobuso! Por ili mem, sen spuro kaj kun pezaj dorsosakoj, en la kondi\u0109oj de la lasta nokto, tio egalus unu horon. Sed nun \u2014 \u0109u ili devos atendi \u011disnokte? Peter \u015dajnas konvinkita pri tio:<\/p>\n<p>\u2014 Ne plu metron!<\/p>\n<p>\u2014 Sed homo&#8230; Nur kvar kilometrojn!<\/p>\n<p>\u2014 Kaj duonan. Kaj e\u0109 tiun duonan mi ne kapablos. Paciencon, Johan. Vi devas akcepti, ke ni ne regas la naturon. Adapti\u011du al la cirkonstancoj!<\/p>\n<p>\u2014 Bone. Prenu sekvinberojn. Mi faros iom pli da kafo, kaj poste ni vidos.<\/p>\n<p>Muntante la hejtilon Johan levas la kapon kun forestanta rigardo. \u201d\u015c\u015d\u015d\u201d, li diras kaj ekstaras, ser\u0109ante ion en malproksimo. Balda\u016d anka\u016d Peter a\u016ddas la sonon, la bruon, kiel zumado de obstina vespo, ordinare tiel \u011dena, sed nun la plej bela kiun oni povus imagi.<\/p>\n<p>\u2014 Ne\u011doskotero, konstatas Johan.<\/p>\n<p>\u2014 Sendube survoje de Nikka supren la\u016d la valo.<\/p>\n<p>\u2014 Kion vi opinias pri \u011dia spuro?<\/p>\n<p>\u2014 La samon kiel vi. Kvaza\u016d vojo farita sole por ni.<\/p>\n<p>\u2014 Mi kredis, ke ne pla\u0109as al vi tiuj \u011denaj insektegoj, kiuj ellasas rubgason en virgan naturon?<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u mi diris tion? Sendube mi ekskludis la utilan trafikon.<\/p>\n<p>\u2014 Kiel ekzemple tiun, kiu kreas por ni skieblan spuron.<\/p>\n<p>\u2014 \u011custe tiel. Do, ek al la spuro!<\/p>\n<p>Glosoj:<\/p>\n<p>goato<\/p>\n<p>lapona kabano el lignaj fostoj, betul\u015delo, torfo tatamo<\/p>\n<p>(tie \u0109i:) mato el izola plasto, uzata kiel matraco dum kampado<\/p>\n<p>gorso<\/p>\n<p>(Laponia) ravino, valeto<\/p>\n<p>ne\u011doskotero<\/p>\n<p>motorsledo, malgranda veturilo kun anta\u016daj glitiloj kaj posta ra\u016dpo por irado sur ne\u011do<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a>\u00a0\u76ee\u5f55<\/p>\n<p>\u7eff\u7f51\uff0c\u4e2d\u56fd\u4e16\u754c\u8bed\u7f51\u7ad9<br \/>\nVerda Reto, \u0109ina esperanta retejo<br \/>\n<a href=\"https:\/\/reto.cn\/\">https:\/\/reto.cn<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>SPURO EN BLANKO (1989) En la kvina tago eksplodas print\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/spuro-en-blanko\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":9746,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9801"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=9801"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9801\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9746"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=9801"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}