{"id":9804,"date":"2022-02-03T11:35:03","date_gmt":"2022-02-03T03:35:03","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=9804"},"modified":"2022-03-17T14:06:15","modified_gmt":"2022-03-17T06:06:15","slug":"la-viro-kiu-restos","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/la-viro-kiu-restos\/","title":{"rendered":"LA VIRO KIU RESTOS"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">LA VIRO KIU RESTOS<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(1987)<\/p>\n<p><audio src=\"https:\/\/reto.cn\/audi\/denask\/viro-restos.mp3\" controls=\"controls\"><\/audio><\/p>\n<p>Iras \u015doseo tra arbaro, kaj apud \u011di staras viro. La viro estas maljuna, iom kurbi\u011dinta. Li staras atendante, ne sur la \u015doseo, sed \u0109erande. Li atendas a\u016dtobuson. La \u015doseo estas mezgranda, kun asfalta pavimo. La viro staras ne surpavime, sed sur gruzo kaj herboj. Kelkfoje, ne tre ofte, pasas a\u016dto. La viro ne zorgas pri a\u016dtoj, li atendas a\u016dtobuson. \u0108u la a\u016dtobuso haltos tie \u0109i? Ne videblas signo de a\u016dtobushaltejo, sed tio ne maltrankviligas la viron. Li ne intencas iri per la a\u016dtobuso, li atendas \u011din, sed ne por veturi. La a\u016dtobuso haltos. Tie \u0109i estas haltejo, kaj tion scias la viro. Anka\u016d la a\u016dtobusa \u015doforo konas tiun \u0109i haltejon. Halteja signo tie \u0109i ne estas bezonata. Kiuj utiligas la haltejon, tiuj \u011din konas. Aliajn \u011di ne koncernas. Ne estas certe, ke la a\u016dtobuskompanio konas la haltejon. Eble oni jam forigis \u011din por \u015dpari monon. \u0108e skribtablo oni eble forigis tiun \u0109i haltejon, sed vojrande staras maljuna viro atendante a\u016dtobuson. Kaj li scias, ke la a\u016dtobuso haltos. Skribtable \u011di ne haltos, sed jes vojrande, en la arbaro.<\/p>\n<p>Anta\u016d la viro do estas asfalta \u015doseo. Malanta\u016d li trovi\u011das fosa\u00eeo. En la fosa\u00eeo kreskas herboj kaj someraj floroj. Ne estas akvo en la fosa\u00eeo. Eble oni tamen malseki\u011dus tretante sur la fundon, sed tion la viro ne faris. Liaj \u015duoj estas sekaj. Uzitaj, kaj pudritaj de polvo kaj poleno, sed sekaj. Venante li pa\u015dis singarde trans la fosa\u00eeon. Maljuna li estas, sed ne kripla. Piediri li ankora\u016d kapablas. Li ne iras rapide, sed sen\u011dene. Pri aliaj kapabloj ni ne parolu. Inter la herboj de la fosa\u00eeo \u0109irpas grilo. Tion la viro ne a\u016ddas. De tridek jaroj li ne plu a\u016ddas \u0109irpadon de griloj kaj akridoj. Kaj se li devas transiri \u015doseon, li anta\u016de longe gvatas kaj a\u016dskultas. Sed pri tio ni ne parolu. La a\u016dtobuso haltos sur lia flanko de la \u015doseo. Li ne bezonos transiri la \u015doseon. La viro do venis de trans la fosa\u00eeo. Tie komenci\u011das vojeto, kiu kondukas arbaren. Fremdulo ne ekvidus \u011din tuj, efektive \u011di estas nur du radsulkoj. Sed la viro ne estas fremdulo. Li konas tiun vojeton kiel la sulkojn de sia mano. Fremdulon \u011di ne koncernas. La vojeto tamen ne atingas la \u015doseon, \u0109ar farante fosa\u00eeon la\u016d la \u015doserando, oni ne zorgis pri \u011di. Eble oni pensis, ke neniu \u011din uzas. Eble oni decidis, ke la vojeto ne plu ekzistu. La viro scias nenion pri tio. Li konstatis ke necesas transsalti fosa\u00eeon por atingi la \u015doseon. Li ne plendas pri tio. Li ne estas viro kiu plendas. Eble oni decidis, skribtable, ke la trafika sekureco de la \u015doseo ne toleras disvoji\u011don en tiu \u0109i loko. Tial la viro devas singarde fari longan pa\u015don trans fosa\u00eeon.<\/p>\n<p>La vojeto estas paro da gruzaj kaj sablaj radsulkoj, inter kiuj kreskas herboj. Tiu vojeto serpentas arbaren. Kun la \u015doseo \u011di faras akutan angulon, kaj poste deflanki\u011das por \u0109irka\u016diri monteton. La \u015doseo trairas tiun monteton senkurbe kaj sendeklive. Helpe de dinamito oni venkis tiun obstaklon al racia trafiko. Do eblas konkludi, ke la vojeto estas eksa \u015doseo, iama anta\u016dulo de la nuna asfaltita \u015doseo. Sed la viro ne konkludas, li estas viro maljuna. Estis tempo kiam li kapablis a\u016ddi grilojn. Tiam li lo\u011dis apud la \u015doseo. Li ne translo\u011di\u011dis, lia domo restas sialoke, sed li ne plu lo\u011das \u0109e \u015doseo. La viro ne migris, sed jes la \u015doseo. Li a\u016ddis dinamiton eksplodi, kaj li ankora\u016d a\u016ddis \u0109irpadon de griloj, kiam malfermi\u011dis la nova \u015doseo. Sur la malnova vojo \u0109esis la trafiko. Anka\u016d la \u0109irpado \u0109esis. La griloj ne migris, sed jes lia a\u016ddado.<\/p>\n<p>Kelkfoje pasas a\u016dtoj preter la viro kiu atendas a\u016dtobuson. Iam a\u016dtoj iris sur la malnova vojo. \u0108u efektive a\u016dtoj povis iri tiun vojeton, kiu nun preska\u016d ne plu videblas? \u015cajnas neeble, kaj fremdulo ne kredus tion. Sed la viro ne zorgas pri fremduloj. Li scias. Lia memorkapablo ankora\u016d funkcias. Pri aliaj kapabloj ni ne parolu. Kompreneble, tiam ne veturis multaj a\u016dtoj sur la vojo. Kaj ili iris malrapide. Li kriis \u201djen a\u016dto!\u201d, kaj la infanoj alkuris. Granda spektaklo estis, se du a\u016dtoj renkonti\u011dis apud lia domo. Tiam unu devis retroiri \u011dis loko, kie la vojo estis pli lar\u011da. Tion memoras la viro kiu atendas a\u016dtobuson. Anta\u016d li pasas a\u016dto, sed li ne plu krias \u201djen a\u016dto\u201d. La a\u016dtoj migris kun la \u015doseo, la grila \u0109irpado estingi\u011dis, la viro maljuni\u011dis kaj \u0109esis krii \u201djen a\u016dto\u201d. Li ne beda\u016dras la a\u016dtojn, kiuj ne plu preterpasas lian domon. Intertempe ili multi\u011dis kaj rapidi\u011dis, kaj la viro malrapidi\u011dis. La paso de a\u016dto ne plu signifas spektaklon, sed \u011denon kaj bruon. Se a\u016dtoj ankora\u016d pasus preter lia domo, li ne plu povus a\u016ddi \u0109irpadon de griloj. E\u0109 se li kapablus, li ne povus. \u0108ar la trafiko estas for, li nun povus a\u016ddi grilojn, se li nur kapablus. Junaj homoj povas a\u016ddi ilin. Se lo\u011dus tie \u0109i junaj homoj, ili sendube a\u016ddus la grilojn. Eble ili krius \u201djen grilo!\u201d, kaj la infanoj alkurus.<\/p>\n<p>Sed arbare ne plu lo\u011das junaj homoj. Nek infanoj lo\u011das tie. Restas la maljuna viro, restas ankora\u016d kelkaj maljunuloj. La junaj homoj maljuni\u011dis, la infanoj plenkreskis kaj migris for. Junaj homoj veturas a\u016dte sur la \u015doseo. Ili preterpasas la viron kiu atendas a\u016dtobuson. Eble ili vidas lin, eble ne. La vojeton ili ne vidas, kaj ili ne divenas, ke trovi\u011das tie \u0109i a\u016dtobushaltejo. \u0108u ili a\u016ddas grilojn? Se ili haltigus la a\u016dton, saltus trans la fosa\u00eeon kaj irus sur la vojeton, eble ili a\u016ddus \u0109irpadon de griloj. Sed ili ne havas tempon halti. Kondukante a\u016dton neniu povas a\u016ddi grilojn, kaj por halti ne sufi\u0109as la tempo. Por la viro kiu atendas a\u016dtobuson sufi\u0109as la tempo. Li tamen ne havas pli da tempo ol la junaj homoj en la a\u016dtoj. Efektive li havas malpli, li estas maljuna. Sed la tempo, kiun li havas, sufi\u0109as al li. La a\u016dtobuso malfruas, sed li ne maltrankvili\u011das. La homoj kiuj veturas a\u016dtobuse eble malpacienci\u011das. Ili venos hejmen pli malfrue. Ili ne havas tempon, al ili ne sufi\u0109as la tempo, ili perdas tempon. Sed la viro \u0109e la vojrando ne perdas tempon. Li trankvile atendas. La a\u016dtobuso venos. La a\u016dtobuso haltos. \u011ci haltos \u0109e la haltejo, kiun fremdulo ne povas vidi. Eble iu veturanto, al kiu ne sufi\u0109as la tempo, malpacienci\u011dos. Kial halti tie \u0109i, meze de arbaro? Tie \u0109i ja ne trovi\u011das haltejsigno! Sed oni ne disputos kun la \u015doforo, \u0109ar tio prenus ankora\u016d pli da tempo. Oni estas survoje hejmen de la laborejo. Estas severa puno devi labori en tia varma somera tago.<\/p>\n<p>La viro kiu atendas a\u016dtobuson ne plu laboras. Li estas pensiulo. Anta\u016d ol pensiulo li estis senlaborulo. Kaj anta\u016d tio li estis segisto, laboristo en segejo. Sed la segejo \u0109esis. Tio ne signifas, ke la segado \u0109esis, oni ankora\u016d segas, sed la segado migris. La malgranda arbara segejo \u0109esis. \u011ci ne plu estis profita. La segado migris al pli granda segejo en urbeto. Kelkaj laboristoj kunmigris, sed la viro kiu atendas a\u016dtobuson estis tro maljuna. Pensiulo li ankora\u016d ne estis. Li ne estis sufi\u0109e maljuna, sed tro maljuna. La malgranda segejo ne estis profita, nek la maljuna viro. De tiam li ne plu laboras. Estas vere, ke li kultivas terpomojn kaj karotojn, ke li segas kaj hakas sian brullignon. Sed tio ne estas laboro. Krome li riparas sian domon kaj helpas al sia edzino pri la edzinaj taskoj de la hejmo.<\/p>\n<p>Anka\u016d tio ne estas laboro.<\/p>\n<p>La viro kiu atendas a\u016dtobuson do havas edzinon. Anka\u016d infanojn li havas, sed la infanoj migris. La edzino ne migris, \u015di restas arbare kun li. Efektive, la viro \u0109e la vojrando ne atendas a\u016dtobuson, sed sian edzinon. Kiam la a\u016dtobuso haltos anta\u016d li, lia edzino kun peno malsupreniros el \u011di. La viro prenos \u015din firme brakon sub brako kaj helpos \u015din trans la fosa\u00eeon. La edzino ne estas sana. \u015ci suferas de tremado, kaj \u015diaj manoj ne kapablas firme teni ion. Tial \u015di bezonas helpon de sia edzo en la hejma mastrumado. Kaj tial \u015di bezonos lian helpon iri de la a\u016dtobuso. \u015ci venos a\u016dtobuse el la urbo. En la urbo \u015di vizitis kuraciston kaj apotekon.<\/p>\n<p>La viro, kiu atendas ne a\u016dtobuson sed sian edzinon, scias ke \u015di ne resani\u011dos. Sed li ne scias kun kia rapideco evoluos la malsano. Li ne scias kiel longe \u015di restos arbare kun li. La viro ne estas maltrankvila, sed li scias, ke iutage oni prenos \u015din for de li. Iu kuracisto a\u016d sociala asistanto diros, ke ne eblas plu respondi pri \u015di en tiu senkomforta kaj izolita arbara domo. Iutage la viro helpos sian edzinon el la domo, ne al a\u016dtobuso, sed al taksio a\u016d ambulanco. Migros anka\u016d \u015di, al hospitalo por kronikaj malsanuloj. Tiam li estos sola en la arbaro, sola en la domo kiun li konstruis. Sola li propramane portis lignon el la segejo, sola li konstruis la domon, sola li restos en \u011di. La unua infano jam estis survoje, kiam la viro kun sia juna edzino forlasis la provizoran hejmon \u0109e la bopatro. Ankora\u016d du infanojn \u015di naskis al li en la propra domo. \u0108iuj tri nun lo\u011das enurbe, kaj li ne scias kiel longe li ankora\u016d havos \u015din \u0109e si.<\/p>\n<p>La viro \u0109e la vojrando estas kontenta, ke liaj infanoj migris urben. Arbare trovi\u011das nenio por ili. Li ne plendas pri tio, li ne estas viro kiu plendas. Li estos kontenta anka\u016d kiam la edzino iros al hospitalo. Li prizorgos \u015din hejme tiel longe kiel li kapablos, sed li ne \u015datus teni \u015din en mizero. Hospitalo estos pli bona por \u015di. Estas vere ke li beda\u016dros \u015din. \u015ci estis la amatino kiun li deziris pli ol ion ajn, kaj kiun li gajnis per sia a\u016ddaco. Nun, post pli ol kvardek jaroj, \u015di estas kiel parto de lia propra korpo. Kaj tamen li estos kontenta resti sola kiel la lasta en sia domo, sola en sia arbaro.<\/p>\n<p>La viro kiu atendas sian edzinon ne migros al la urbo. Li estos kontenta resti arbare. Ne pro tio ke li malestimus la komforton de urbo. La viro ne estas romantikulo. Li vivas en arbaro. Sepdek kvin jarojn li vivis en arbaro. Li do scias taksi la avanta\u011dojn de urbo. Romantikulo li ne estas, kaj li ne malestimas varman akvon kiu fluas el tubo. Sed li sentas respondecon. Li havas sian lokon en la mondo, kaj tiu estas en lia arbaro. Li estas la viro kiu restos. Li respondas pri la domo, kiun li konstruis propramane. Li respondas pri tiu loko apud vojeto kiu ne plu estas \u015doseo, kie li ne plu krias \u201djen a\u016dto!\u201d, kaj kie li ne plu a\u016ddas \u0109irpadon de griloj, kvankam li povus a\u016ddi \u011din, se li nur kapablus. Tiu estas lia loko, kaj li estos kontenta resti tie. Lia respondeco estas ne migri. La viro kiu restos rigardas maldekstren kaj vidas a\u016dtobuson proksimi\u011di. Post momento \u011di haltos anta\u016d li. Kun peno malsupreniros lia edzino apud lin, kaj ili ekiros malrapide, tre singarde, la\u016d la arbara vojeto.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a>\u00a0\u76ee\u5f55<\/p>\n<p>\u7eff\u7f51\uff0c\u4e2d\u56fd\u4e16\u754c\u8bed\u7f51\u7ad9<br \/>\nVerda Reto, \u0109ina esperanta retejo<br \/>\n<a href=\"https:\/\/reto.cn\/\">https:\/\/reto.cn<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LA VIRO KIU RESTOS (1987) Iras \u015doseo tra arbaro, kaj ap\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/la-viro-kiu-restos\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":9746,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9804"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=9804"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9804\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9746"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=9804"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}