{"id":9807,"date":"2022-02-03T11:40:36","date_gmt":"2022-02-03T03:40:36","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=9807"},"modified":"2022-03-17T14:06:45","modified_gmt":"2022-03-17T06:06:45","slug":"renkontigo-kun-boaco","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/renkontigo-kun-boaco\/","title":{"rendered":"RENKONTI\u011cO KUN BOACO"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\">RENKONTI\u011cO KUN BOACO<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">(Honora mencio en la Belartaj Konkursoj de 1988)<\/p>\n<p><audio src=\"https:\/\/reto.cn\/audi\/denask\/renkontigho.mp3\" controls=\"controls\"><\/audio><\/p>\n<p>Lastan someron ni iris al Nordkabo. Kiel miloj da samlandanoj ni kondukis nian a\u016dton milojn da kilometroj norden por rigardi la noktomezan sunon brili el nordo super la mara horizonto.<\/p>\n<p>Tien ni iris la\u016d la fjordoj, mirinde belan vojon, almena\u016d kiam ni kura\u011dis rigardi. \u0108e Nordkabo ni dum kelkaj horoj gvatis grizan maron, grizan \u0109ielon kaj niajn brakhorlo\u011dojn, du noktojn en vico. Poste ni turnis nin suden kaj prenis vojon tra la internaj regionoj. Tiel bela kaj timiga kiel la fjorda vojo, tiel teda kaj enuiga estis tiu vojo tra mizera arbaro kaj mar\u0109oj. Kaj tamen nia \u0109efa memoro de la ferioj estas el tiu reveturado suden.<\/p>\n<p>\u0108e iu dezerta \u015doseo proksime de la Muonia Rivero grego da boacoj trankvile promenis la\u016d la vojrando. Ni malmulte atentis, \u0109ar ni jam alkutimi\u011dis al tiuj bestoj kaj ilia stranga trotado, simila al fluanta akvo. Mi nur ion diris pri la eblo trovi boacan kornon, se ni irus iom for de la \u015doseo. Sed Hanne, mia edzino, opiniis ke se ni iun trovus, tiu ver\u015dajne estus malnova kaj plena de vermoj, kiujn \u015di ne deziris kunporti al nia lando kaj hejmo.<\/p>\n<p>Tiam unu besto saltis tuj anta\u016d nin. Mi reflekse turnis maldekstren, sed vane. Forta, obtuza bruo, la a\u016dto skui\u011dis, kaj mi sentis la bruston premi\u011di al la sekurzono. Haltinte ni konstatis, ke koliziis kun ni bela granda virboaco. \u011ci ne sangis sed ku\u015dis morta sur la pavimo. Ni \u015dovis \u011din flanken. Sur la kapoto estis malprofunda kavo, sed nenio grava. \u2014 Ni devas raporti al iu! diris Hanne.<\/p>\n<p>\u2014 Al kiu? mi demandis. Estas ja besto kiu libere vagas, centojn da kilometroj. Pli-malpli sova\u011da bruto. Nekredeble, ke oni ne \u015dirmas la \u015doseon kontra\u016d ili. Estas ja mortdan\u011dere!<\/p>\n<p>\u2014 Sendube, \u0109iuokaze por \u011di, diris la kara edzino, karesante la felon. Cetere, vi bone scias , ke \u011di havas posedanton, kiun spertulo povas identigi la\u016d la orela signo. Tute ne estas besto sova\u011da!<\/p>\n<p>\u2014 \u0108iuokaze ni ne scias legi tiun laponan alfabeton, kaj la \u0109irka\u016da\u00eeo estas dezerta, e\u0109 la \u015doseo. Ni pluiru!<\/p>\n<p>Hanne hezite prenis lokon en la a\u016dto, kaj ni ekiris. Kiam post nur du kilometroj ni preterpasis bieneton, kie fumo levi\u011dis el la kamentubo, \u015di decidis:<\/p>\n<p>\u2014 Haltu. Ni iros sciigi pri la boaco.<\/p>\n<p>Mi sekvis \u015din. La bienulo estis hejme, la kafo staris surtable, almena\u016d ia supo, kiun li nomis kafo, kaj ni komencis klarigi kion ni volis komuniki. Ni interparolis dum longa tempo, ni germane kaj angle, li sendube finne kaj svede, kaj \u0109iuj tri per la internacia lingvo de gestoj, kies gramatiko kaj radikaro tamen montri\u011dis surprize malgranda.<\/p>\n<p>Resume: nia informo tre amuzis lin, por ne diri \u011dojigis. La\u016d li, la laponaj boacbredistoj intence pelas la bestojn al la \u015doseo por ke a\u016dtoj mortigu ilin, \u0109ar por tiel mortigita boaco la \u015dtato donas kompenson. Precipe post \u0108ernobilo tio estas la \u0109efa maniero akiri monon per boacoj.<\/p>\n<p>Mi ne povas diri, ke mi kredis lin. Lia diro, a\u016d \u0109u mi diru lia teatra prezentado, al mi \u015dajnis fonti el antagonismo inter la bienulo kaj la boacisto \u2014 jen simpla esprimo de nacia anta\u016dju\u011do. Malgra\u016d tio ni konkludis, ke ne plu indas raporti la akcidenton al iu. Sekve ni adia\u016dis la nordan bienetulon kun la intenco pluiri suden.<\/p>\n<p>Ekironte mi tamen memoris unu aferon: ni forgesis fotografi la boacon. Fakte, ankora\u016d mankis al ni ta\u016dga portreto de boaco, \u0109ar la mal\u011dentiluloj \u0109iam forkuris, kiam ni haltis kaj levis fotoaparaton. Mi decidis reiri la mallongan distancon por eternigi la forpasintan beston. Verdire, al Hanne la ideo ne pla\u0109is, sed \u015di ne rifuzis kuniri.<\/p>\n<p>La boaco ku\u015dis vojrande. Mi kun peno \u015dovis \u011din al apuda roko por iom apogi \u011dian kapon. \u011ci e\u0109 ankora\u016d ne malvarmi\u011dis. Nia vizito \u0109e la bienulo do eble ne da\u016dris tiel longe, kiel \u015dajnis al ni? Farinte unu foton mi ekhavis pli bonan ideon. Mi malvestis mian jakon, metis \u011din sur la \u015dultrojn de la mortinta besto kaj krome pendigis mian binoklon \u0109irka\u016d \u011dian kolon. Mian karan edzinon mi volis starigi apude, sed \u015di ne volis kunpozi. Kiom pli malfacile instrukcii al viva aktoro ol al mortinta! Nu, kun a\u016d sen Hanne, mi volis fari la amuzan portreton, sed rigardante tra la okulario mi preska\u016d svenis. Senpova mi devis vidi la besta\u0109on levi\u011di, \u00eeeti tien-reen la kapon, salteti, kaj forkuri de la \u015doseo, vestita per bonkvalita lanjako kaj ta\u016dga japana binoklo.<\/p>\n<p>Kompreneble mi klopodis sekvi \u011din. La rezulton ne necesas priparoli. Kaj kiel la kara leganto sendube jam divenis, mia monujo kaj pasporto ku\u015dis en jakpo\u015do. Mi preferas ne detale priskribi la interparolon en la banko, kie mi devis anonci la malaperon de niaj voja\u011d\u0109ekoj. Se tiuj nordaj \u015dtatoj almena\u016d ali\u011dus al la E\u016dropa Komunumo, tiel ke ne plu necesus al ni pasporto! Sed ne, anka\u016d \u0109e la polico mi devis ripeti la historion: \u201dne sinjoro, mi tute ne \u015dercas; jes, mi estis tute sobra; ne, en mia lando efektive neniam okazis al mi kolizio kun sova\u011da besto; jes, sendube nia ambasado sendos ta\u016dgajn voja\u011ddokumentojn.\u201d<\/p>\n<p>Nun, kiam homoj demandas pri la voja\u011do al Nordkabo, mi diras simple: \u201dNu, la noktomeza suno efektive estas neforgesebla spektaklo, sed la veturado estas iom tro longa kaj enua.\u201d<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/\">Denaska kongresano<\/a>\u00a0\u76ee\u5f55<\/p>\n<p>\u7eff\u7f51\uff0c\u4e2d\u56fd\u4e16\u754c\u8bed\u7f51\u7ad9<br \/>\nVerda Reto, \u0109ina esperanta retejo<br \/>\n<a href=\"https:\/\/reto.cn\/\">https:\/\/reto.cn<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>RENKONTI\u011cO KUN BOACO (Honora mencio en la Belartaj Konk\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/denaska-kongresano\/renkontigo-kun-boaco\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":9746,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9807"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=9807"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9807\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9746"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=9807"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}