{"id":9856,"date":"2022-02-04T14:41:47","date_gmt":"2022-02-04T06:41:47","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=9856"},"modified":"2022-02-07T11:04:58","modified_gmt":"2022-02-07T03:04:58","slug":"la-novaj-vestoj-de-la-rego","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/la-novaj-vestoj-de-la-rego\/","title":{"rendered":"La novaj vestoj de la re\u011do \u7687\u5e1d\u7684\u65b0\u88c5"},"content":{"rendered":"<p>(Fabelo de Hans Andersen, trad. de L. L. Zamenhof)<\/p>\n<p><audio src=\"https:\/\/reto.cn\/audi\/novaj-vestoj-de-regho.mp3\" controls=\"controls\"><\/audio><\/p>\n<p><em>Vo\u0109legis sinjoro Zhao Jianping<\/em><\/p>\n<p>Anta\u016d multaj jaroj vivis unu re\u011do, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti \u0109iam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj \u0109aso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por \u0109iu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri \u0109iu alia re\u011do oni ordinare diras: &#8220;Li estas en la konsilanejo&#8221;, oni tie \u0109i \u0109iam diradis: &#8220;La re\u011do estas en la vestejo.&#8221;<\/p>\n<p>En la granda urbo, en kiu li lo\u011dis, estis tre gaje; \u0109iun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis anka\u016d du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan \u015dtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu \u0109i \u015dtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu \u0109i \u015dtofo, havas la mirindan econ, ke al \u0109iu, kiu ne ta\u016dgas por sia ofico a\u016d estas tro malsa\u011da, ili restas nevideblaj.<\/p>\n<p>&#8220;Tio \u0109i estas ja bonegaj vestoj!&#8221; pensis la re\u011do; &#8220;havante tian surtuton, mi ja povus scii\u011di, kiu en mia regno ne ta\u016dgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la sa\u011dajn de la malsa\u011daj! Jes, la \u015dtofo devas tuj esti teksita por mi!&#8221; Kaj li donis al la amba\u016d trompantoj grandan sumon da mono anta\u016de, por ke ili komencu sian laboron.<\/p>\n<p>Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvaza\u016d ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion \u0109i ili metadis en siajn proprajn po\u015dojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj e\u0109 \u011dis profunda nokto.<\/p>\n<p>&#8220;Mi volus scii, kiom de la \u015dtofo ili jam pretigis!&#8221; ekpensis la re\u011do, sed kaptis lin kelka timo \u0109e la penso, ke tiu, kiu estas malsa\u011da a\u016d ne bone ta\u016dgas por sia ofico, ne povas vidi la \u015dtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis anta\u016de sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. \u0108iuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la \u015dtofo havas, kaj \u0109iu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsa\u011da lia najbaro estas.<\/p>\n<p>&#8220;Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron!&#8221; pensis la re\u011do, &#8220;li la plej bone vidos, kiel la \u015dtofo elrigardas, \u0109ar li estas homo sa\u011da kaj neniu pli bone ta\u016dgas por sia ofico, ol li!&#8221;<\/p>\n<p>Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la amba\u016d trompantoj sidis anta\u016d la malplenaj teksiloj kaj laboris. &#8220;Dio, helpu al mi!&#8221; ekpensis la maljuna ministro, lar\u011de malfermante la okulojn, &#8220;mi nenion povas vidi!&#8221; Sed li tion \u0109i ne eldiris.<\/p>\n<p>La amba\u016d trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, \u0109u \u011di ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. \u0108e tio \u0109i ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfeli\u0109a ministro uzis \u0109iujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, \u0109ar nenio estis.<\/p>\n<p>&#8220;Mia Dio!&#8221; li pensis&#8221;, \u0109u mi estas malsa\u011da? tion \u0109i mi neniam supozis kaj tion \u0109i neniu devas scii\u011di! \u0108u mi ne ta\u016dgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksa\u0135on!<\/p>\n<p>&#8220;Nu, vi ja nenion diras!&#8221; rimarkis unu el la teksantoj.<\/p>\n<p>&#8220;Ho, \u011di estas bonega, tre \u0109arma!&#8221; diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. &#8220;Tiu \u0109i desegno kaj tiuj \u0109i koloroj! Jes, mi raportos al la re\u011do, ke \u011di tre al mi pla\u0109as!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Tre agrable al ni!&#8221; diris la amba\u016d teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente a\u016dskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la re\u011do; kaj tiel li anka\u016d faris.<\/p>\n<p>Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili \u0109iam ankora\u016d bezonis por la teksa\u0135o. Ili \u0109ion metis en sian propran po\u015don, en la teksilon ne venis e\u0109 unu fadeno, sed ili, kiel anta\u016de, da\u016drigadis labori super la malplenaj teksiloj.<\/p>\n<p>La re\u011do balda\u016d denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj \u0109u la \u015dtofo balda\u016d estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis, sed \u0109ar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li anka\u016d nenion povis vidi.<\/p>\n<p>&#8220;Ne vere, \u011di estas bela peco da \u015dtofo?&#8221; diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis.<\/p>\n<p>&#8220;Malsa\u011da mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne ta\u016dgas por mia bona ofico. Tio \u0109i estas stranga, sed almena\u016d oni ne devas tion \u0109i lasi rimarki!&#8221; Tial li la\u016ddis la \u015dtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia \u011dojo pro la belaj koloroj kaj la bonega desegno. &#8220;Jes, \u011di estas rava!&#8221; li diris al la re\u011do.<\/p>\n<p>\u0108iuj homoj en la urbo parolis nur pri la belega \u015dtofo.<\/p>\n<p>Nun la re\u011do mem volis \u011din vidi, dum \u011di estas ankora\u016d sur la teksiloj. Kun tuta amaso da elektitaj homoj, inter kiuj sin trovas anka\u016d la amba\u016d maljunaj honestaj oficistoj, kiuj estis tie anta\u016de, li iris al la ruzaj trompantoj, kiuj nun teksis per \u0109iuj fortoj, sed sen fadenoj.<\/p>\n<p>&#8220;Nu, \u0109u tio \u0109i ne estas efektive belega? diris amba\u016d honestaj oficistoj. Via Re\u011da Mo\u015dto nur admiru, kia desegno, kiaj koloroj!&#8221; kaj \u0109e tio \u0109i ili montris sur la malplenan teksilon, \u0109ar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la \u015dtofon.<\/p>\n<p>&#8220;Kio tio \u0109i estas!&#8221; pensis la re\u011do, &#8220;mi ja nenion vidas! Tio \u0109i estas ja terura! \u0108u mi estas malsa\u011da? \u0109u mi ne ta\u016dgas kiel re\u011do? tio \u0109i estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, \u011di estas tre bela&#8221;, diris tiam la re\u011do la\u016dte, &#8220;\u011di havas mian plej altan aprobon!&#8221; Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol \u0109iuj aliaj; tamen ili \u0109iam ripetadis post la re\u011do: &#8220;Ho, \u011di ja estas tre bela!&#8221; Kaj ili konsilis al li porti tiujn \u0109i belegajn vestojn el tiu \u0109i belega materialo la unuan fojon \u0109e la solena irado, kiu estis atendata. &#8220;Rava, belega, mirinda!&#8221; ripetadis \u0109iuj unu post la alia kaj \u0109iuj estis tre \u011dojaj. La re\u011do donacis al la amba\u016d trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego.<\/p>\n<p>La tutan nokton anta\u016d la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. \u0108iuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la re\u011do. Ili faris mienon, kvaza\u016d ili prenas la \u015dtofon de la teksiloj, tran\u0109adis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris: &#8220;Nun la vestoj estas pretaj!&#8221;<\/p>\n<p>La re\u011do mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj amba\u016d trompantoj levis unu manon supren, kvaza\u016d ili ion tenus, kaj diris: &#8220;Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. \u011ci estas tiel malpeza, kiel aranea\u0135o! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio \u0109i estas ja la plej grava eco!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Jes!&#8221; diris \u0109iuj korteganoj, sed nenion povis vidi, \u0109ar nenio estis.<\/p>\n<p>&#8220;Via Re\u011da Mo\u015dto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Re\u011da Mo\u015dto tie \u0109i anta\u016d la spegulo vestos la novajn.&#8221;<\/p>\n<p>La re\u011do demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvaza\u016d ili vestas al li \u0109iun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvaza\u016d estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvaza\u016d ili ion alligas \u2014 tio \u0109i devis esti la trena\u0135o de la vesto \u2014 kaj la re\u011do sin turnadis kaj returnadis anta\u016d la spegulo.<\/p>\n<p>&#8220;Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas!&#8221; \u0109iuj kriis. &#8220;Kia desegno, kiaj koloroj! \u011di estas vesto de granda indo!&#8221;<\/p>\n<p>&#8220;Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Re\u011da Mo\u015dto en la parada irado!&#8221; raportis la \u0109efa ceremoniestro.<\/p>\n<p>&#8220;Nu, mi estas en ordo!&#8221; diris la re\u011do. &#8220;\u0108u \u011di ne bone sidas?&#8221; Kaj ankora\u016d unu fojon li turnis sin anta\u016d la spegulo, \u0109ar li volis montri, ke li kvaza\u016d bone observas sian ornamon.<\/p>\n<p>La \u0109ambelanoj, kiuj devis porti la trena\u0135on de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvaza\u016d ili levas la trena\u0135on. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la re\u011do iris en parada mar\u015do sub la belega baldakeno, kaj \u0109iuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis: &#8220;Ho, \u0109ielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la re\u011do! Kian belegan trena\u0135on li havas al la surtuto! kiel bonege \u0109io sidas!&#8221; Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, \u0109ar alie li ja ne ta\u016dgus por sia ofico a\u016d estus terure malsa\u011da. Nenia el la vestoj de la re\u011do \u011dis nun havis tian sukceson.<\/p>\n<p>&#8220;Sed li ja estas tute ne vestita!&#8221; subite ekkriis unu malgranda infano. &#8220;Ho \u0109ielo, a\u016ddu la vo\u0109on de la senkulpeco!&#8221; diris la patro; kaj unu al la alia murmuretis, kion la infano diris.<\/p>\n<p>&#8220;Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita!&#8221; kriis fine la tuta popolo. Tio \u0109i pikis la re\u011don, \u0109ar al li jam mem \u015dajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis: &#8220;Nun nenio helpos, oni devas nur kura\u011de resti \u0109e sia opinio!&#8221; Li prenis teni\u011don ankora\u016d pli fieran, kaj la \u0109ambelanoj iris kaj portis la trena\u0135on, kiu tute ne ekzistis.<\/p>\n<p>el http:\/\/esperanto.cri.cn\/resource_esperanto\/4466\/20211018\/708496.html<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\"><strong>\u7687\u5e1d\u7684\u65b0\u88c5<\/strong><\/p>\n<p>\u8bb8\u591a\u5e74\u4ee5\u524d\uff0c\u6709\u4e00\u4f4d\u7687\u5e1d\uff0c\u4e3a\u4e86\u8981\u7a7f\u5f97\u6f02\u4eae\uff0c\u4ed6\u4e0d\u60dc\u628a\u4ed6\u6240\u6709\u7684\u94b1\u90fd\u82b1\u6389\u3002\u4ed6\u65e2\u4e0d\u5173\u5fc3\u4ed6\u7684\u519b\u961f\uff0c\u4e5f\u4e0d\u559c\u6b22\u53bb\u770b\u620f\uff0c\u4e5f\u4e0d\u559c\u6b22\u4e58\u7740\u9a6c\u8f66\u53bb\u6e38\u516c\u56ed\u2014\u2014\u9664\u975e\u662f\u4e3a\u4e86\u70ab\u8000\u4e00\u4e0b\u4ed6\u7684\u65b0\u8863\u670d\uff0c\u4ed6\u6bcf\u4e00\u5929\u6bcf\u4e00\u70b9\u949f\u90fd\u8981\u6362\u4e00\u5957\u8863\u670d\u3002\u4eba\u4eec\u63d0\u5230\u4ed6\u7684\u65f6\u5019\u603b\u662f\u8bf4\uff1a\u201c\u7687\u4e0a\u5728\u66f4\u8863\u5ba4\u91cc\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u6709\u4e00\u5929\uff0c\u4ed6\u5c45\u4f4f\u7684\u90a3\u4e2a\u5927\u57ce\u5e02\u91cc\uff0c\u6765\u4e86\u4e24\u4e2a\u9a97\u5b50\u3002\u4ed6\u4eec\u81ea\u79f0\u662f\u7ec7\u5de5\uff0c\u8bf4\u4ed6\u4eec\u80fd\u591f\u7ec7\u51fa\u4eba\u7c7b\u6240\u80fd\u89c1\u5230\u7684\u6700\u7f8e\u4e3d\u7684\u5e03\u3002\u8fd9\u79cd\u5e03\u4e0d\u4ec5\u8272\u5f69\u548c\u56fe\u6848\u90fd\u5206\u5916\u7f8e\u4e3d\uff0c\u800c\u4e14\u7f1d\u51fa\u6765\u7684\u8863\u670d\u8fd8\u6709\u4e00\u79cd\u5947\u5f02\u7684\u7279\u6027\uff1a\u4efb\u4f55\u4e0d\u79f0\u804c\u7684\u6216\u8005\u611a\u8822\u5f97\u4e0d\u53ef\u6551\u836f\u4eba\uff0c\u90fd\u770b\u4e0d\u89c1\u8fd9\u8863\u670d\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u90a3\u6b63\u662f\u7406\u60f3\u7684\u8863\u670d\uff01\u201d\u7687\u5e1d\u5fc3\u91cc\u60f3\uff0c\u201c\u6211\u7a7f\u4e86\u8fd9\u6837\u7684\u8863\u670d\uff0c\u5c31\u53ef\u4ee5\u770b\u51fa\u6211\u7684\u738b\u56fd\u91cc\u54ea\u4e9b\u4eba\u548c\u81ea\u5df1\u7684\u804c\u4f4d\u4e0d\u76f8\u79f0\uff1b\u6211\u5c31\u53ef\u4ee5\u8fa8\u522b\u51fa\u54ea\u4e9b\u4eba\u662f\u806a\u660e\u4eba\uff0c\u54ea\u4e9b\u4eba\u662f\u50bb\u5b50\u3002\u662f\u7684\uff0c\u6211\u8981\u53eb\u4ed6\u4eec\u9a6c\u4e0a\u4e3a\u6211\u7ec7\u51fa\u8fd9\u6837\u7684\u5e03\u6765\uff01\u201d\u4e8e\u662f\u4ed6\u4ed8\u4e86\u8bb8\u591a\u73b0\u6b3e\u7ed9\u8fd9\u4e24\u4e2a\u9a97\u5b50\uff0c\u597d\u4f7f\u4ed6\u4eec\u9a6c\u4e0a\u5f00\u59cb\u5de5\u4f5c\u3002<\/p>\n<p>\u4ed6\u4eec\u6446\u51fa\u4e24\u67b6\u7ec7\u673a\uff0c\u88c5\u4f5c\u662f\u5728\u5de5\u4f5c\u7684\u6837\u5b50\uff0c\u53ef\u662f\u4ed6\u4eec\u7684\u7ec7\u5e03\u673a\u4e0a\u8fde\u4e00\u70b9\u4e1c\u897f\u7684\u5f71\u5b50\u4e5f\u6ca1\u6709\u3002\u4ed6\u4eec\u6025\u8feb\u5730\u8bf7\u6c42\u53d1\u7ed9\u4ed6\u4eec\u4e00\u4e9b\u6700\u7ec6\u7684\u751f\u4e1d\u548c\u6700\u597d\u7684\u91d1\u5b50\u3002\u4ed6\u4eec\u628a\u8fd9\u4e9b\u4e1c\u897f\u90fd\u88c5\u8fdb\u81ea\u5df1\u7684\u8170\u5305\uff0c\u53ea\u5728\u90a3\u4e24\u67b6\u7a7a\u7ec7\u5e03\u673a\u4e0a\u5fd9\u5fd9\u788c\u788c\uff0c\u4e00\u76f4\u641e\u5230\u6df1\u591c\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u6211\u5012\u5f88\u60f3\u77e5\u9053\uff0c\u4ed6\u4eec\u8863\u6599\u7a76\u7adf\u7ec7\u5f97\u600e\u6837\u4e86\u3002\u201d\u7687\u5e1d\u60f3\u3002\u4e0d\u8fc7\uff0c\u5f53\u4ed6\u60f3\u8d77\u51e1\u662f\u611a\u8822\u7684\u6216\u4e0d\u79f0\u804c\u7684\u4eba\u5c31\u770b\u4e0d\u89c1\u8fd9\u5e03\u6599\u7684\u65f6\u5019\uff0c\u4ed6\u5fc3\u91cc\u7684\u786e\u611f\u5230\u6709\u4e9b\u4e0d\u5927\u81ea\u7136\u3002\u4ed6\u76f8\u4fe1\u4ed6\u81ea\u5df1\u662f\u65e0\u987b\u5bb3\u6015\u7684\u3002\u867d\u7136\u5982\u6b64\uff0c\u4ed6\u4ecd\u7136\u89c9\u5f97\uff0c\u5148\u6d3e\u4e00\u4e2a\u4eba\u53bb\u770b\u770b\u5de5\u4f5c\u7684\u8fdb\u5c55\u60c5\u5f62\u6bd4\u8f83\u59a5\u5f53\u3002\u5168\u57ce\u7684\u4eba\u90fd\u542c\u8bf4\u8fd9\u7ec7\u54c1\u6709\u4e00\u79cd\u591a\u4e48\u5947\u5f02\u7684\u529b\u91cf\uff0c\u6240\u4ee5\u5927\u5bb6\u4e5f\u90fd\u5f88\u6e34\u671b\u501f\u8fd9\u4e2a\u673a\u4f1a\u6765\u6d4b\u9a8c\u4e00\u4e0b\uff1a\u4ed6\u4eec\u7684\u90bb\u4eba\u7a76\u7adf\u6709\u591a\u4e48\u7b28\uff0c\u6216\u8005\u6709\u591a\u4e48\u50bb\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u6211\u8981\u6d3e\u6211\u8bda\u5b9e\u7684\u8001\u5927\u81e3\u5230\u7ec7\u5de5\u90a3\u513f\u53bb\u3002\u201d\u7687\u5e1d\u60f3\uff0c\u201c\u4ed6\u6700\u80fd\u770b\u51fa\u8fd9\u5e03\u6599\u662f\u4ec0\u4e48\u6837\u5b50\uff0c\u56e0\u4e3a\u4ed6\u8fd9\u4e2a\u4eba\u5f88\u6709\u7406\u667a\uff0c\u540c\u65f6\u5c31\u79f0\u804c\u8fd9\u70b9\u6765\u8bf4\uff0c\u8c01\u4e5f\u4e0d\u53ca\u4ed6\u79f0\u804c\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u8fd9\u4f4d\u5584\u826f\u7684\u8001\u5927\u81e3\u6765\u5230\u90a3\u4e24\u4e2a\u9a97\u5b50\u7684\u5c4b\u5b50\u91cc\uff0c\u770b\u89c1\u4ed6\u4eec\u6b63\u5728\u7a7a\u7ec7\u5e03\u673a\u4e0a\u5fd9\u788c\u5730\u5de5\u4f5c\u7740\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u613f\u4e0a\u5e1d\u53ef\u601c\u6211\u5427\uff01\u201d\u8001\u5927\u81e3\u60f3\u3002\u4ed6\u628a\u773c\u775b\u7741\u5f97\u7279\u522b\u5927\uff0c\u201c\u6211\u4ec0\u4e48\u4e1c\u897f\u4e5f\u6ca1\u6709\u770b\u89c1\uff01\u201d\u4f46\u662f\u4ed6\u4e0d\u6562\u628a\u8fd9\u53e5\u8bdd\u8bf4\u51fa\u6765\u3002<\/p>\n<p>\u90a3\u4e24\u4e2a\u9a97\u5b50\u8bf7\u4ed6\u8d70\u8fd1\u4e00\u70b9\uff0c\u540c\u65f6\u6307\u7740\u90a3\u4e24\u67b6\u7a7a\u7ec7\u5e03\u673a\u95ee\u4ed6\u82b1\u7eb9\u662f\u4e0d\u662f\u5f88\u7f8e\u4e3d\uff0c\u8272\u5f69\u662f\u4e0d\u662f\u5f88\u6f02\u4eae\u3002\u53ef\u601c\u7684\u8001\u5927\u81e3\u7684\u773c\u775b\u8d8a\u7741\u8d8a\u5927\uff0c\u53ef\u662f\u4ed6\u4ecd\u7136\u770b\u4e0d\u89c1\u4ec0\u4e48\u4e1c\u897f\uff0c\u56e0\u4e3a\u7684\u786e\u6ca1\u6709\u4ec0\u4e48\u4e1c\u897f\u53ef\u770b\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u6211\u7684\u8001\u5929\u7237\uff01\u201d\u4ed6\u60f3\uff0c\u201c\u96be\u9053\u6211\u662f\u4e00\u4e2a\u611a\u8822\u7684\u4eba\u5417\uff1f\u6211\u4ece\u6765\u6ca1\u6709\u6000\u7591\u8fc7\u6211\u81ea\u5df1\u3002\u8fd9\u4e00\u70b9\u51b3\u4e0d\u80fd\u8ba9\u4efb\u4f55\u4eba\u77e5\u9053\u3002\u96be\u9053\u6211\u662f\u4e0d\u79f0\u804c\u7684\u5417\uff1f\u4e0d\u6210\uff01\u6211\u51b3\u4e0d\u80fd\u8ba9\u4eba\u77e5\u9053\u6211\u770b\u4e0d\u89c1\u5e03\u6599\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u55f3\uff0c\u60a8\u4e00\u70b9\u610f\u89c1\u4e5f\u6ca1\u6709\u5417\uff1f\u201d\u4e00\u4e2a\u6b63\u5728\u7ec7\u5e03\u7684\u9a97\u5b50\u8bf4\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u54ce\u5440\uff0c\u7f8e\u6781\u4e86\uff01\u771f\u662f\u7f8e\u5999\u6781\u4e86\uff01\u201d\u8001\u5927\u81e3\u4e00\u8fb9\u8bf4\uff0c\u4e00\u8fb9\u4ece\u4ed6\u7684\u773c\u955c\u91cc\u4ed4\u7ec6\u5730\u770b\uff0c\u201c\u591a\u4e48\u7f8e\u7684\u82b1\u7eb9\uff01\u591a\u4e48\u7f8e\u7684\u8272\u5f69\uff01\u662f\u7684\uff0c\u6211\u5c06\u8981\u5448\u62a5\u7687\u4e0a\uff0c\u6211\u5bf9\u4e8e\u8fd9\u5e03\u6599\u975e\u5e38\u6ee1\u610f\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u55ef\uff0c\u6211\u4eec\u542c\u4e86\u975e\u5e38\u9ad8\u5174\u3002\u201d\u4e24\u4e2a\u9a97\u5b50\u9f50\u58f0\u8bf4\u3002\u4e8e\u662f\u4ed6\u4eec\u5c31\u628a\u8fd9\u4e9b\u7a00\u6709\u7684\u8272\u5f69\u548c\u82b1\u7eb9\u63cf\u8ff0\u4e86\u4e00\u756a\uff0c\u8fd8\u52a0\u4e0a\u4e9b\u540d\u8bcd\u3002\u8001\u5927\u81e3\u6ce8\u610f\u5730\u542c\u7740\uff0c\u4ee5\u4fbf\u56de\u5230\u7687\u5e1d\u90a3\u513f\u53bb\u7684\u65f6\u5019\uff0c\u53ef\u4ee5\u7167\u6837\u80cc\u51fa\u6765\u3002\u4e8b\u5b9e\u4e0a\u4ed6\u4e5f\u8fd9\u6837\u505a\u4e86\u3002<\/p>\n<p>\u8fd9\u4e24\u4e2a\u9a97\u5b50\u53c8\u8981\u4e86\u66f4\u591a\u7684\u94b1\uff0c\u66f4\u591a\u7684\u751f\u4e1d\u548c\u91d1\u5b50\uff0c\u8bf4\u662f\u4e3a\u4e86\u7ec7\u5e03\u7684\u9700\u8981\u3002\u4ed6\u4eec\u628a\u8fd9\u4e9b\u4e1c\u897f\u5168\u88c5\u8fdb\u8170\u5305\u91cc\u3002<\/p>\n<p>\u8fc7\u4e86\u4e0d\u4e45\uff0c\u7687\u5e1d\u53c8\u6d3e\u4e86\u53e6\u5916\u4e00\u4f4d\u8bda\u5b9e\u7684\u5b98\u5458\u53bb\u770b\u5de5\u4f5c\u8fdb\u884c\u7684\u60c5\u51b5\u3002\u8fd9\u4f4d\u5b98\u5458\u7684\u8fd0\u6c14\u5e76\u4e0d\u6bd4\u5934\u4e00\u4f4d\u5927\u81e3\u597d\uff1a\u4ed6\u770b\u4e86\u53c8\u770b\uff0c\u4f46\u662f\u90a3\u4e24\u67b6\u7a7a\u7ec7\u5e03\u673a\u4e0a\u4ec0\u4e48\u4e5f\u6ca1\u6709\uff0c\u4ed6\u4ec0\u4e48\u4e1c\u897f\u4e5f\u770b\u4e0d\u51fa\u6765\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u4f60\u770b\u8fd9\u6bb5\u5e03\u7f8e\u4e0d\u7f8e\uff1f\u201d\u4e24\u4e2a\u9a97\u5b50\u95ee\u3002\u4ed6\u4eec\u6307\u7740\uff0c\u63cf\u8ff0\u7740\u4e00\u4e9b\u7f8e\u4e3d\u7684\u82b1\u7eb9\u2014\u2014\u4e8b\u5b9e\u4e0a\u5b83\u4eec\u5e76\u4e0d\u5b58\u5728\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u6211\u5e76\u4e0d\u611a\u8822\u5440\uff01\u201d\u8fd9\u4f4d\u5b98\u5458\u60f3\uff0c\u201c\u8fd9\u5927\u6982\u662f\u6211\u4e0d\u914d\u6709\u73b0\u5728\u8fd9\u6837\u597d\u7684\u5b98\u804c\u5427\uff1f\u8fd9\u4e5f\u771f\u591f\u6ed1\u7a3d\uff0c\u4f46\u662f\u6211\u51b3\u4e0d\u80fd\u8ba9\u4eba\u770b\u51fa\u6765\uff01\u201d\u56e0\u6b64\uff0c\u4ed6\u5c31\u628a\u4ed6\u5b8c\u5168\u6ca1\u6709\u770b\u89c1\u7684\u5e03\u79f0\u8d5e\u4e86\u4e00\u756a\uff0c\u540c\u65f6\u5bf9\u4ed6\u4eec\u4fdd\u8bc1\u8bf4\uff0c\u4ed6\u5bf9\u8fd9\u4e9b\u7f8e\u4e3d\u7684\u989c\u8272\u548c\u5de7\u5999\u7684\u82b1\u7eb9\u611f\u5230\u5f88\u6ee1\u610f\u3002\u201c\u662f\u7684\uff0c\u90a3\u771f\u662f\u592a\u7f8e\u4e86\uff01\u201d\u4ed6\u5bf9\u7687\u5e1d\u8bf4\u3002<\/p>\n<p>\u57ce\u91cc\u6240\u6709\u7684\u4eba\u90fd\u5728\u8c08\u8bba\u7740\u8fd9\u7f8e\u4e3d\u7684\u5e03\u6599\u3002<\/p>\n<p>\u5f53\u5e03\u6599\u8fd8\u5728\u7ec7\u673a\u4e0a\u7684\u65f6\u5019\uff0c\u7687\u5e1d\u5c31\u5f88\u60f3\u4eb2\u81ea\u53bb\u5b83\u770b\u4e00\u6b21\u3002\u4ed6\u9009\u4e86\u4e00\u7fa4\u7279\u522b\u5708\u5b9a\u7684\u968f\u5458\u2014\u2014\u5176\u4e2d\u5305\u62ec\u5df2\u7ecf\u53bb\u770b\u8fc7\u7684\u90a3\u4e24\u4f4d\u8bda\u5b9e\u7684\u5927\u81e3\u3002\u7136\u540e\uff0c\u4ed6\u5c31\u5230\u90a3\u4e24\u4e2a\u72e1\u733e\u7684\u9a97\u5b50\u6240\u5728\u7684\u5730\u65b9\u53bb\u3002\u8fd9\u4e24\u4e2a\u5bb6\u4f19\u6b63\u5728\u4ee5\u5168\u526f\u7cbe\u529b\u7ec7\u5e03\uff0c\u4f46\u662f\u4e00\u6839\u7ebf\u7684\u5f71\u5b50\u4e5f\u770b\u4e0d\u89c1\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u60a8\u770b\u8fd9\u5e03\u534e\u4e3d\u4e0d\u534e\u4e3d\uff1f\u201d\u90a3\u4e24\u4f4d\u8bda\u5b9e\u7684\u5b98\u5458\u8bf4\uff0c\u201c\u965b\u4e0b\u8bf7\u770b\uff1a\u591a\u4e48\u7f8e\u7684\u82b1\u7eb9\uff01\u591a\u4e48\u7f8e\u7684\u8272\u5f69\uff01\u201d\u4ed6\u4eec\u6307\u7740\u90a3\u67b6\u7a7a\u7ec7\u5e03\u673a\uff0c\u56e0\u4e3a\u4ed6\u4eec\u76f8\u4fe1\u522b\u4eba\u4e00\u5b9a\u53ef\u4ee5\u770b\u5f97\u89c1\u5e03\u6599\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u8fd9\u662f\u600e\u4e48\u4e00\u56de\u4e8b\u5462\uff1f\u201d\u7687\u5e1d\u5fc3\u91cc\u60f3\uff0c\u201c\u6211\u4ec0\u4e48\u4e5f\u6ca1\u6709\u770b\u89c1\uff01\u8fd9\u53ef\u9a87\u4eba\u542c\u95fb\u4e86\u3002\u96be\u9053\u6211\u662f\u4e00\u4e2a\u611a\u8822\u7684\u4eba\u5417\uff1f\u96be\u9053\u6211\u4e0d\u591f\u8d44\u683c\u5f53\u4e00\u4e2a\u7687\u5e1d\u5417\uff1f\u8fd9\u53ef\u662f\u6211\u9047\u89c1\u7684\u4e00\u4ef6\u6700\u53ef\u6015\u7684\u4e8b\u60c5\u3002\u201d\u201c\u54ce\u5440\uff0c\u771f\u662f\u7f8e\u6781\u4e86\uff01\u201d\u7687\u5e1d\u8bf4\uff0c\u201c\u6211\u5341\u4e8c\u5206\u5730\u6ee1\u610f\uff01\u201d<\/p>\n<p>\u4e8e\u662f\u4ed6\u5c31\u70b9\u5934\u8868\u793a\u51fa\u4ed6\u7684\u6ee1\u610f\u3002\u4ed6\u4ed4\u7ec6\u5730\u770b\u7740\u7ec7\u5e03\u673a\uff0c\u56e0\u4e3a\u4ed6\u4e0d\u613f\u610f\u8bf4\u51fa\u4ed6\u4ec0\u4e48\u4e5f\u6ca1\u6709\u770b\u89c1\u3002\u8ddf\u7740\u4ed6\u6765\u7684\u5168\u4f53\u968f\u5458\u4e5f\u4ed4\u7ec6\u5730\u770b\u4e86\u53c8\u770b\uff0c\u53ef\u662f\u4ed6\u4eec\u4e5f\u6ca1\u6709\u6bd4\u522b\u4eba\u770b\u5230\u66f4\u591a\u7684\u4e1c\u897f\u3002\u4e0d\u8fc7\uff0c\u50cf\u7687\u5e1d\u4e00\u6837\uff0c\u4ed6\u4eec\u4e5f\u8bf4\uff1a\u201c\u54ce\u5440\uff0c\u771f\u662f\u7f8e\u6781\u4e86\uff01\u201d\u4ed6\u4eec\u5411\u7687\u5e1d\u5efa\u8bae\uff0c\u7528\u8fd9\u79cd\u65b0\u5947\u7684\u3001\u7f8e\u4e3d\u7684\u5e03\u6599\u505a\u6210\u8863\u670d\uff0c\u7a7f\u7740\u8fd9\u8863\u670d\u53bb\u53c2\u52a0\u5feb\u8981\u4e3e\u884c\u7684\u6e38\u884c\u5927\u5178\u3002\u201c\u8fd9\u5e03\u662f\u534e\u4e3d\u7684\uff01\u7cbe\u81f4\u7684\uff01\u65e0\u53cc\u7684\uff01\u201d\u6bcf\u4eba\u90fd\u968f\u58f0\u9644\u548c\u7740\u3002\u6bcf\u4eba\u90fd\u6709\u8bf4\u4e0d\u51fa\u7684\u5feb\u4e50\u3002\u7687\u5e1d\u8d50\u7ed9\u9a97\u5b50\u6bcf\u4eba\u4e00\u4e2a\u7235\u58eb\u7684\u5934\u8854\u548c\u4e00\u679a\u53ef\u4ee5\u6302\u5728\u6263\u773c\u4e0a\u7684\u52cb\u7ae0\uff0c\u540c\u65f6\u8fd8\u5c01\u4ed6\u4eec\u4e3a\u201c\u5fa1\u8058\u7ec7\u5e08\u201d\u3002<\/p>\n<p>\u7b2c\u4e8c\u5929\u65e9\u4e0a\uff0c\u6e38\u884c\u5927\u5178\u5c31\u8981\u4e3e\u884c\u4e86\u3002\u5728\u5934\u4e00\u5929\u665a\u4e0a\uff0c\u4e24\u4e2a\u9a97\u5b50\u6574\u591c\u90fd\u6ca1\u6709\u7761\uff0c\u70b9\u8d77\uff11\uff16\u652f\u4ee5\u4e0a\u7684\u8721\u70db\u3002\u4eba\u4eec\u53ef\u4ee5\u770b\u5230\u4ed6\u4eec\u662f\u5728\u8d76\u591c\u5de5\uff0c\u8981\u628a\u7687\u5e1d\u7684\u65b0\u8863\u5b8c\u6210\u3002\u4ed6\u4eec\u88c5\u4f5c\u662f\u5728\u628a\u5e03\u6599\u4ece\u7ec7\u5e03\u673a\u4e0a\u53d6\u4e0b\u6765\u3002\u4ed6\u4eec\u7528\u4e24\u628a\u5927\u526a\u5200\u5728\u7a7a\u4e2d\u88c1\u4e86\u4e00\u9635\u5b50\uff0c\u540c\u65f6\u53c8\u7528\u6ca1\u6709\u7a7f\u7ebf\u7684\u9488\u7f1d\u4e86\u4e00\u901a\u3002\u6700\u540e\uff0c\u4ed6\u4eec\u9f50\u58f0\u8bf4\uff1a\u201c\u8bf7\u770b\uff01\u65b0\u8863\u670d\u7f1d\u597d\u4e86\uff01\u201d<\/p>\n<p>\u7687\u5e1d\u5e26\u7740\u4ed6\u7684\u4e00\u7fa4\u6700\u9ad8\u8d35\u7684\u9a91\u58eb\u4eec\u4eb2\u81ea\u6765\u4e86\u3002\u4e24\u4e2a\u9a97\u5b50\u6bcf\u4eba\u4e3e\u8d77\u4e00\u53ea\u624b\uff0c\u597d\u50cf\u62ff\u7740\u4e00\u4ef6\u4ec0\u4e48\u4e1c\u897f\u4f3c\u7684\u3002\u4ed6\u4eec\u8bf4\uff1a\u201c\u8bf7\u770b\u5427\uff0c\u8fd9\u662f\u88e4\u5b50\uff0c\u8fd9\u662f\u888d\u5b50\uff01\u8fd9\u662f\u5916\u8863\uff01\u201d\u201c\u8fd9\u8863\u670d\u8f7b\u67d4\u5f97\u50cf\u8718\u86db\u7f51\u4e00\u6837\uff0c\u7a7f\u7684\u4eba\u4f1a\u89c9\u5f97\u597d\u50cf\u8eab\u4e0a\u6ca1\u6709\u4ec0\u4e48\u4e1c\u897f\u4f3c\u7684\uff0c\u8fd9\u4e5f\u6b63\u662f\u8fd9\u4e9b\u8863\u670d\u7684\u4f18\u70b9\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u4e00\u70b9\u4e5f\u4e0d\u9519\u3002\u201d\u6240\u6709\u7684\u9a91\u58eb\u90fd\u8bf4\u3002\u53ef\u662f\u4ed6\u4eec\u4ec0\u4e48\u4e5f\u6ca1\u6709\u770b\u89c1\uff0c\u56e0\u4e3a\u4ec0\u4e48\u4e1c\u897f\u4e5f\u6ca1\u6709\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u73b0\u5728\u8bf7\u7687\u4e0a\u8131\u4e0b\u8863\u670d\uff0c\u201d\u4e24\u4e2a\u9a97\u5b50\u8bf4\uff0c\u201c\u597d\u8ba9\u6211\u4eec\u5728\u8fd9\u4e2a\u5927\u955c\u5b50\u9762\u524d\u4e3a\u60a8\u6362\u4e0a\u65b0\u8863\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u7687\u5e1d\u628a\u4ed6\u6240\u6709\u7684\u8863\u670d\u90fd\u8131\u4e0b\u6765\u4e86\u3002\u4e24\u4e2a\u9a97\u5b50\u88c5\u4f5c\u4e00\u4ef6\u4e00\u4ef6\u5730\u628a\u4ed6\u4eec\u521a\u624d\u7f1d\u597d\u7684\u65b0\u8863\u670d\u4ea4\u7ed9\u4ed6\u3002\u4ed6\u4eec\u5728\u4ed6\u7684\u8170\u56f4\u90a3\u513f\u5f04\u4e86\u4e00\u9635\u5b50\uff0c\u597d\u50cf\u662f\u4e3a\u4ed6\u7cfb\u4e0a\u4e00\u4ef6\u4ec0\u4e48\u4e1c\u897f\u4f3c\u7684\u2014\u2014\u8fd9\u5c31\u662f\u540e\u88d9\u3002\u7687\u5e1d\u5728\u955c\u5b50\u9762\u524d\u8f6c\u4e86\u8f6c\u8eab\u5b50\uff0c\u626d\u4e86\u626d\u8170\u80a2\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u4e0a\u5e1d\uff0c\u8fd9\u8863\u670d\u591a\u4e48\u5408\u8eab\u554a\uff01\u88c1\u5f97\u591a\u4e48\u597d\u770b\u554a\uff01\u201d\u5927\u5bb6\u90fd\u8bf4\uff0c\u201c\u591a\u4e48\u7f8e\u7684\u82b1\u7eb9\uff01\u591a\u4e48\u7f8e\u7684\u8272\u5f69\uff01\u8fd9\u771f\u662f\u4e00\u5957\u8d35\u91cd\u7684\u8863\u670d\uff01\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u5927\u5bb6\u90fd\u5728\u5916\u9762\u7b49\u5f85\uff0c\u51c6\u5907\u597d\u4e86\u534e\u76d6\uff0c\u4ee5\u4fbf\u4e3e\u5728\u965b\u4e0b\u5934\u4e0a\u53bb\u53c2\u52a0\u6e38\u884c\u5927\u5178\uff01\u201d\u5178\u793c\u5b98\u8bf4\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u5bf9\uff0c\u6211\u5df2\u7ecf\u7a7f\u597d\u4e86\uff0c\u201d\u7687\u5e1d\u8bf4\uff0c\u201c\u8fd9\u8863\u670d\u5408\u6211\u7684\u8eab\u5417\uff1f\u201d\u4e8e\u662f\u4ed6\u53c8\u5728\u955c\u5b50\u9762\u524d\u628a\u8eab\u5b50\u8f6c\u52a8\u4e86\u4e00\u4e0b\uff0c\u56e0\u4e3a\u4ed6\u8981\u4f7f\u5927\u5bb6\u89c9\u5f97\u4ed6\u5728\u8ba4\u771f\u5730\u89c2\u770b\u4ed6\u7684\u7f8e\u4e3d\u7684\u65b0\u88c5\u3002<\/p>\n<p>\u90a3\u4e9b\u6258\u540e\u88d9\u7684\u5185\u81e3\u90fd\u628a\u624b\u5728\u5730\u4e0a\u4e1c\u6478\u897f\u6478\uff0c\u597d\u50cf\u4ed6\u4eec\u6b63\u5728\u62fe\u53d6\u8863\u88d9\u4f3c\u7684\u3002\u4ed6\u4eec\u5f00\u6b65\u8d70\uff0c\u624b\u4e2d\u6258\u7740\u7a7a\u6c14\u2014\u2014\u4ed6\u4eec\u4e0d\u6562\u8ba9\u4eba\u77a7\u51fa\u4ed6\u4eec\u5b9e\u5728\u4ec0\u4e48\u4e1c\u897f\u4e5f\u6ca1\u6709\u770b\u89c1\u3002<\/p>\n<p>\u8fd9\u6837\uff0c\u7687\u5e1d\u5c31\u5728\u90a3\u4e2a\u5bcc\u4e3d\u7684\u534e\u76d6\u4e0b\u6e38\u884c\u8d77\u6765\u4e86\u3002\u7ad9\u5728\u8857\u4e0a\u548c\u7a97\u5b50\u91cc\u7684\u4eba\u90fd\u8bf4\uff1a\u201c\u4e56\u4e56\uff01\u7687\u4e0a\u7684\u65b0\u88c5\u771f\u662f\u6f02\u4eae\uff01\u4ed6\u4e0a\u8863\u4e0b\u9762\u7684\u540e\u88d9\u662f\u591a\u4e48\u7f8e\u4e3d\uff01\u8fd9\u4ef6\u8863\u670d\u771f\u5408\u4ed6\u7684\u8eab\u6750\uff01\u201d\u8c01\u4e5f\u4e0d\u613f\u610f\u8ba9\u4eba\u77e5\u9053\u81ea\u5df1\u4ec0\u4e48\u4e5f\u770b\u4e0d\u89c1\uff0c\u56e0\u4e3a\u8fd9\u6837\u5c31\u4f1a\u663e\u793a\u81ea\u5df1\u4e0d\u79f0\u804c\uff0c\u6216\u662f\u592a\u611a\u8822\u3002\u7687\u5e1d\u6240\u6709\u7684\u8863\u670d\u4ece\u6765\u6ca1\u6709\u83b7\u5f97\u8fc7\u8fd9\u6837\u7684\u79f0\u8d5e\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u53ef\u662f\u4ed6\u4ec0\u4e48\u8863\u670d\u4e5f\u6ca1\u6709\u7a7f\u5440\uff01\u201d\u4e00\u4e2a\u5c0f\u5b69\u5b50\u6700\u540e\u53eb\u4e86\u51fa\u6765\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u4e0a\u5e1d\u54df\uff0c\u4f60\u542c\u8fd9\u4e2a\u5929\u771f\u7684\u58f0\u97f3\uff01\u201d\u7238\u7238\u8bf4\u3002\u4e8e\u662f\u5927\u5bb6\u628a\u8fd9\u5b69\u5b50\u8bb2\u7684\u8bdd\u79c1\u81ea\u4f4e\u58f0\u5730\u4f20\u64ad\u5f00\u6765\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u4ed6\u5e76\u6ca1\u6709\u7a7f\u4ec0\u4e48\u8863\u670d\uff01\u6709\u4e00\u4e2a\u5c0f\u5b69\u5b50\u8bf4\u4ed6\u5e76\u6ca1\u6709\u7a7f\u4ec0\u4e48\u8863\u670d\u5440\uff01\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u4ed6\u5b9e\u5728\u662f\u6ca1\u6709\u7a7f\u4ec0\u4e48\u8863\u670d\u5440\uff01\u201d\u6700\u540e\u6240\u6709\u7684\u8001\u767e\u59d3\u90fd\u8bf4\u3002\u7687\u5e1d\u6709\u70b9\u513f\u53d1\u6296\uff0c\u56e0\u4e3a\u4ed6\u4f3c\u4e4e\u89c9\u5f97\u8001\u767e\u59d3\u6240\u8bb2\u7684\u8bdd\u662f\u771f\u7684\u3002\u4e0d\u8fc7\u4ed6\u81ea\u5df1\u5fc3\u91cc\u5374\u8fd9\u6837\u60f3\uff1a\u201c\u6211\u5fc5\u987b\u628a\u8fd9\u6e38\u884c\u5927\u5178\u4e3e\u884c\u5b8c\u6bd5\u3002\u201d\u56e0\u6b64\u4ed6\u6446\u51fa\u4e00\u526f\u66f4\u9a84\u50b2\u7684\u795e\u6c14\uff0c\u4ed6\u7684\u5185\u81e3\u4eec\u8ddf\u5728\u4ed6\u540e\u9762\u8d70\uff0c\u624b\u4e2d\u6258\u7740\u4e00\u6761\u5e76\u4e0d\u5b58\u5728\u7684\u540e\u88d9\u3002<\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/\">\u4e16\u754c\u8bed\u9605\u8bfb\u5b66\u4e60\u6750\u6599<\/a>\u00a0\u680f\u76ee<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>(Fabelo de Hans Andersen, trad. de L. L. Zamenhof) Vo\u0109l\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/la-novaj-vestoj-de-la-rego\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":9743,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9856"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=9856"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9856\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9743"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=9856"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}