{"id":9907,"date":"2022-02-04T17:23:50","date_gmt":"2022-02-04T09:23:50","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=9907"},"modified":"2022-02-05T19:58:21","modified_gmt":"2022-02-05T11:58:21","slug":"p1-3","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/mil-naucent-okdek-kvar\/p1-3\/","title":{"rendered":"Mil Na\u016dcent Okdek Kvar"},"content":{"rendered":"<h2>parto unu<\/h2>\n<h2 id=\"1\"><strong>3<\/strong><\/h2>\n<p>Winston son\u011dadis pri sia patrino.<\/p>\n<p>Ver\u015dajne li estis, li pensis, eble dek- a\u016d dekunujara\u011da, kiam lia patrino malaperis. \u015ci estis alta, statueca, iom silenta virino, kun malrapida movi\u011dado kaj glore hela hararo. Sian patron li memoris pli malklare, kiel malhelan kaj maldikan, \u0109iam vestitan per bonordaj malhelaj vesta\u0135oj (Winston precipe memoris la tre maldikajn plandumojn de la \u015duoj de sia patro) kaj uzis okulvitrojn. La du gepatroj evidente estis malaperigitaj dum unu el la du grandaj Purigoj, dum la kvindekaj jaroj.<\/p>\n<p>Tiumomente lia patrino sidis en iu loko tre sube de li, kun lia pli juna fratineto en siaj brakoj. Li tute ne memoris sian fratinon, escepte kiel etan, feblan bebon, \u0109iam silentan, kun grandaj, gvatantaj okuloj.<\/p>\n<p>Amba\u016d rigardadis supren al li. Ili \u0109iam estis en iu subtera loko \u2014 la fundo de puto, ekzemple, a\u016d tre profunda tombo \u2014 sed temis pri loko kiu, jam multe sub li, mem movi\u011dis suben. Ili estis en la \u0109efkajuto de mergi\u011danta \u015dipo, suprenrigardante al li tra la malheli\u011danta akvo.<\/p>\n<p>Ankora\u016d estis aero en la kajuto, ili ankora\u016d povis vidi lin kaj li ilin, sed tutdume ili descendis, descendis en la verdan akvon, kiu post plia momento nepre por eterne ka\u015dos ilin. Li mem estis ekstere en la lumo kaj la aero, dum ili estis su\u0109ataj en la morton, kaj ili estis malsupre \u0109ar li estis supre. Li sciis tion, kaj ili sciis tion, kaj li povis vidi la scion en iliaj viza\u011doj. Nek en iliaj viza\u011doj, nek en iliaj koroj, estis ripro\u0109o, nur la scio ke ili devos morti por ke li restu vivanta, kaj ke tio estas parto de la neevitebla ordo de \u0109io.<\/p>\n<p>Li ne povis memori kio okazis, sed li sciis, en sia son\u011do, ke iel la vivoj de liaj patrino kaj fratino estis oferitaj por lia vivo. Estis unu el tiuj son\u011doj kiuj, kvankam ili konservas sian karakterizan son\u011doscenaron, estas da\u016drigo de onia intelekta vivo, kaj en kiuj oni konscii\u011das pri faktoj kaj ideoj kiuj ankora\u016d \u015dajnas novaj kaj valoroj post la veki\u011do. Kio nun ekimpresis Winstonon, estis ke la morto de lia patrino, anta\u016d preska\u016d tridek jaroj, estis tragika kaj morna, la\u016d maniero ne plu ebla. La tragedio, li perceptis, apartenis al la antikva epoko, al epoko kiam ankora\u016d ekzistis privateco, amo, kaj amikeco, kaj kiam la familianoj subtenis unu la alian, sen la bezono scii kial. La memoro pri lia patrino \u015diris lian koron, \u0109ar \u015di mortis amante lin, kiam li estis tro juna kaj egoisma por ami \u015din reciproke, kaj \u0109ar iel, li ne memoris kiel, \u015di oferis sin por koncepto pri lojaleco kiu estis privata kaj ne\u015dan\u011debla. Tia\u0135oj, li 21 sciis, ne povas okazi nun. Nuntempe estas timo, malamo, kaj doloro, sed nenia digna emocio, neniaj profundaj a\u016d kompleksaj mal\u011dojoj. \u0108ion \u0109i li \u015dajne vidis en la grandaj okuloj de siaj patrino kaj fratino, rigardantaj lin supren tra la verda akvo, centojn da metroj profundae kaj ankora\u016d sinkante.<\/p>\n<p>Subite li staris sur mallonga resaltema gazono, dum somera vespero, kiam la malrektaj radioj de la suno orumadis la teron. La pejza\u011do kiun li rigardis reokazis tiom ofte en liaj son\u011doj, ke li neniam estis tute certa \u0109u a\u016d ne li efektive vidis \u011din en la reala mondo. En siaj vekaj pensoj li nomis \u011din la Ora Lando. \u011ci estis malnova, kuniklo-mordita pa\u015dtokampo, kun piedirejo vaganta trans \u011din, kaj talpejoj tie kaj tie. En la malglata he\u011do sur la kontra\u016da flanko de la kampo, la bran\u0109oj de la ulmoj nun balanci\u011dadis tre malrapide pro la venteto, iliaj folioj dense kiel la hararo de virino apena\u016d movi\u011detis. Ie proksime, nevideble, estis klara malrapide fluanta rojo, kie le\u016dciskoj na\u011dis en la lagetoj sub la salikoj.<\/p>\n<p>La knabino kun la malhela hararo mar\u015dis cele ilin tra la kampo. Kun kio \u015dajnis unusola gesto, \u015di detiris siajn vestojn, kaj senestime apuden\u0135etis ilin. \u015cia korpo estis blanka kaj glata, sed \u011di ne vekis amoremon en li, efektive li apena\u016d rigardis \u011din. Kio superis lin, tiumomente, estis admiro pri la gesto kun kiu \u015di apuden\u0135etis siajn vestojn. Per siaj gracio kaj senzorgemo, \u011di \u015dajnis asimili tutan kulturon, tutan pensosistemon, kvaza\u016d Granda Frato kaj la Partio kaj la<\/p>\n<p>Penspolico estas \u0109iuj for\u0135eteblaj per sola glora movi\u011do de la brako.<\/p>\n<p>Anka\u016d tio estis gesto apartenanta al la antikva epoko. Winston veki\u011dis kun la vorto \u201c\u015cekspiro\u201d sur siaj lipoj.<\/p>\n<p>La teleekrano sonigis orelonrompantan fajfon, kiu da\u016dris samnote dum tridek sekundoj. Estis nulo sep dekkvin, la elliti\u011do-horo por laborantoj en oficejoj. Winston perforte tiris sian korpon el la lito \u2014 nudan, \u0109ar membro de la Ekstera Partio ricevis nur 3000 vesto- kuponojn \u0109iujare, kaj pi\u0135amo kostis 600 \u2014 kaj prenis iom \u0109ifonan sub\u0109emizon, kaj kuloton, kiuj ku\u015dis etendite sur se\u011do. La Fizikaj Ektiroj komenci\u011dos post tri minutoj. La sekvan momenton lin klinigis violenta spasmo de tusado, kiu preska\u016d \u0109iam trafis lin balda\u016d post la veki\u011do. \u011ci malplenigis liajn pulmojn tiom, ke li povis komenci respiradi nur per ku\u015di\u011do sur la dorso, kaj serio de rapidaj ekspiregoj. Liaj vejnoj estis \u015dvelintaj pro la tusegado, kaj la varika ulcero komencis juki.<\/p>\n<p>\u201cGrupo tridek-\u011dis-kvardekjara\u011da!\u201d kriis penetranta virina vo\u0109o.<\/p>\n<p>\u201cGrupo tridek-\u011dis-kvardekjara\u011da! Prenu lokon, mi petas. \u201cTridek-\u011dis- kvardekjaruloj!\u201d<\/p>\n<p>Winston ekstaris atente anta\u016d la teleekrano, sur kiu jam aperis la bildo de iom junaspekta virino, maldika sed muskoloplena, vestita per tuniko kaj gimnastiko\u015duoj.<\/p>\n<p>\u201cBrakoj fleksitaj kaj stre\u0109itaj!\u201d \u015di elvokis. \u201cSekvu mian ritmon. Unu, du, tri, kvar! Unu, du, tri, kvar! Ek, kamaradoj, vigli\u011du! Unu, du, tri, kvar! Unu, du, tri, kvar! \u2026\u201d<\/p>\n<p>La doloro de la tusada spasmo ne plene pelis el la menso de<\/p>\n<p>Winston la impreson faritan de lia son\u011do, kaj la ritmaj movoj de la ekzerco reokazigis \u011din iomete. Dum li mekanike \u0135etis siajn brakojn tien kaj reen, havante sur la viza\u011do la mienon de serioza \u011du,o kiun oni opiniis konvena dum la Fizikaj Ektiroj, li penegis retropensi la vojon en la obskuran periodon de la frua infaneco. Estis eksterordinare malfacile.<\/p>\n<p>Preter la malfruaj kvindekaj jaroj, \u0109io fadis. Kiam ne ekzistas eksteraj registroj kiujn oni povas ekzameni, e\u0109 la skizo de la propra vivo perdas sian akrecon. Oni memoras gigantajn eventojn, kiuj tre ver\u015dajne neniam okazis; oni memoras la detalojn de incidentoj, sen kapablo kapti ilian etoson; kaj estas longaj senenhavaj periodoj, el kiuj oni memoras nenion. \u0108io estis malsama tiam. E\u0109 la nomoj de la landoj, kaj ilia formo sur la mapo, estis malsamaj. Flugkampo Unu, ekzemple, ne estis tiel nomata dum tiuj tagoj: \u011di nomi\u011dis Anglio a\u016d Britio; kvankam Londono \u0109iam nomi\u011dis Londono, pri tio li estis preska\u016d certa.<\/p>\n<p>Winston ne povis kun certeco memori tempon kiam lia lando ne militadis, sed estis klare ke estis iom longa intervalo de paco dum lia infaneco, \u0109ar unu el liaj plej fruaj memoroj temis pri aeratako, kiu \u015dajne plene surprizis \u0109iujn tie. Eble tiu estis la tempo kiam la atombombo falis sur Colchesteron. Li ne memoris la aeratakon mem, sed li ja memoris la manon de sia patro, kiu tenis lian firme, dum ili rapidis malsupren, malsupren, malsupren, en iun lokon tre profunde en la teron, \u0109irka\u016den kaj \u0109irka\u016den la\u016d spirala \u015dtuparo, kiu sona\u0109is sub liaj piedoj kaj kiu fine tiom lacigis liajn krurojn, ke li komencis ploretadi, kaj ili devis halti kaj ripozi. Lia patrino, la\u016d sia malrapida, revema maniero, sekvis tre longe malanta\u016d ili. \u015ci portis lian beban fratinon \u2014 a\u016d eble \u015di portis nur aron da lankovriloj: li ne estis certa \u0109u a\u016d ne lia fratino jam estis naskita. Fine ili trovis sin en bruplena, ege okupata loko kiu, li komprenis, estis stacio de la subtera fervojo.<\/p>\n<p>Homoj sidadis sur la tuta \u015dtonpavimita planko, kaj aliaj homoj, dense kunpu\u015dite, sidis sur metalaj litobenkoj, unu super alia. Winston kaj liaj patrino kaj patro trovis por si lokon sur la planko, kaj proksime 23 al ili maljunaj viro kaj virino sidis flank\u2019-al-flanke sur benko. La maljuna viro surhavis bonan malhelan kompleton, kaj nigran \u0109apon el \u015dtofo, kiu estis malanta\u016den pu\u015dita sur tre blanka hararo: lia viza\u011do estis skarlata, kaj liaj okuloj estis bluaj kaj plenaj de larmoj. Li odoregis pro \u011dino. \u011ci \u015dajnis eliri lian ha\u016dton anstata\u016d \u015dvito, kaj oni povus imagi ke la larmoj fluantaj el liaj okuloj estis nemiksita \u011dino. Sed kvankam iomete ebria, anka\u016d li suferis pro iu mal\u011dojo, kiu estis a\u016dtentika kaj netolerebla. La\u016d sia infana maniero Winston komprenis ke io terura, io neniel pardonebla, kaj neniel riparebla, \u0135us okazis. Anka\u016d \u015dajnis al li ke li scias precize kio. Iu amata de la maljunulo \u2014 malgranda prafilino, eble \u2014 estis mortigita. Ripete diradis la maljunulo \u0109iun ioman minuton:<\/p>\n<p>\u201cNi ne estu fidintaj ilin. Mi diris tion, Panjo, \u0109u ne? Tio rezultis \u0109ar ni fidis ilin. Mi diris tion jam dekomence. Ni ne estu fidintaj tiujn fiulojn.\u201d<\/p>\n<p>Sed kiujn fiulojn ili ne estu fidintaj, Winston ne povis nun memori.<\/p>\n<p>Ekde proksimume tiam, militado da\u016dris efektive tute neinterrompite, kvankam, la\u016d preciza analizo, ne estis \u0109iam la sama milito. Dum pluraj monatoj en lia infaneco okazis konfuzita batalado sur la stratoj en Londono mem; kelkajn partojn de tio li tutklare memoris. Sed trovi la liniojn de la historio de la tuta periodo, povi diri kiu batalis kontra\u016d kiu, je iu specifa momento, estus tute neeble, \u0109ar neniu skribita registro, kaj neniu parolita vorto, iam aludis al alia alianco ol la nunekzistanta. Nunmomente, ekzemple, en 1984 (se efektive estas 1984), Oceanio militas kontra\u016d E\u016drazio, kaj alianci\u011dis kun Orientazio. En neniu diro, nek publika nek privata, oni iam konfesas ke la tri potencoj iam estis malsimile grupigitaj. Efektive, kiel Winston sciis bone, anta\u016d nur kvar jaroj Oceanio militadis kontra\u016d Orientazio, kaj alianci\u011dis kun E\u016drazio. Sed tio estis nur peco da ka\u015denda scio, kiun li hazarde havis \u0109ar lia memoro ne estis kontentige regata. Oficiale la \u015dan\u011do de alianancoj neniam okazis. Oceanio militas kontra\u016d E\u016drazio: konsekvence Oceanio jam de \u0109iam militadas kontra\u016d E\u016drazio. La aktuala malamiko \u0109iam reprezentas absolutan malbonon, kaj konsekvence neniu ajn estinta a\u016d estonta alianci\u011do kun li estus ebla.<\/p>\n<p>Plej timige, li jam la dekmilan fojon pensis. dum li devigis siajn \u015dultrojn dolorege retroiri (kun la manoj sur la koksoj, oni giras la subtalian parton de la korpo; ekzerco kiu, la\u016ddire. estas bona por la dorsomuskoloj) \u2014 plej timige estis ke eble tio estas tute vera. Se la<\/p>\n<p>Partio povas pu\u015di sian manon en la pasintecon kaj diri pri iu a\u016d alia evento ke \u011di neniam okazis \u2014 \u0109u tio, certe, ne estas pli timiga ol nuraj 24 torturo kaj morto?<\/p>\n<p>La Partio diris ke Oceanio neniam estis aliancano kun E\u016drazio. Li,<\/p>\n<p>Winston Smith, sciis ke Oceanio estis aliancano kun E\u016drazio anta\u016d e\u0109 nur tri jaroj. Sed kie ekzistas tiu scio? Nur en lia propra konscio, kiu neeviteble balda\u016d nenii\u011dos. Kaj se \u0109iuj aliaj akceptas la mensogon trudatan de la Partio \u2014 se \u0109iuj registroj konsentas pri tiu aserto \u2014 do la mensogo fari\u011das parto de la historio kaj fari\u011das vero. \u201cKiu regas la estintecon,\u201d tekstas slogano de la Partio, \u201ctiu regas la estontecon: kiu regas la estantecon, tiu regas la estintecon\u201d. Tamen la estinteco, kvankam en sia naturo \u015dan\u011debla, neniam estis \u015dan\u011dita. Kio ajn estas vera nun, jam de \u0109iam, kaj \u011dis \u0109iam, estas vera. Estis tute simple. Oni nur bezonas senhalte venki la propran memoron. \u201cRegi la realon,\u201d oni nomis \u011din: la\u016d la Novparolo, \u201cduoblapenso\u201d.<\/p>\n<p>\u201cStaru senstre\u0109e!\u201d akre krietis la instruantino, iomete pli mildavo\u0109e.<\/p>\n<p>Winston lasis siajn brakojn apudi\u011di al liaj flankoj, kaj malrapide replenigis siajn pulmojn per aero. Lia menso forglitis en la mondon de duoblapenso. Scii, sed ne scii; konscii ke oni plene diras la veron, dum oni tre zorge diras kompleksajn mensogojn; samtempe kredi du opiniojn sinkontra\u016ddirajn, sciante ke ili estas sinkontra\u016ddiraj, tamen kredante amba\u016d; uzi la logikon kontra\u016d la logiko; malakcepti la moralecon dum oni pretendas moralecon; kredi ke la demokratio estas malebla, kaj anka\u016d ke la Partio estas la gardanto de la demokratio; forgesi tion kion oni devas forgesi, sed poste rememori \u011din je la momento kiam \u011di estas bezona, kaj tuj reforgesi \u011din: kaj, plej gravege, uzi la saman procedon por tiu procedo mem. Tio estis la plejkompleta subtileco: konscie malkonscii\u011di, kaj poste, denove, remalkonscii\u011di pri la hipnoti\u011do kiun oni \u0135us faris en si. E\u0109 por kompreni la vorton<\/p>\n<p>\u201cduoblapenso\u201d, oni devis uzi duoblapenson.<\/p>\n<p>La instruantino realertigis ilin. \u201cNun ni trovu kiuj el ni povas tu\u015di niajn piedfingrojn!\u201d \u015di diris entuziasme. \u201cRekte de la koksoj, mi petas, kamaradoj. Unu-du! Unu-du!\u2026\u201d<\/p>\n<p>Winston abomenis tiun ekzercon, kiu sendis akrajn dolorojn ekde liaj kalkanoj \u011dis liaj gluteo,j kaj ofte fine okazigis novan tusospasmon.<\/p>\n<p>La duone pla\u0109a kvalito foriris el lia meditado. La estinteco, li meditis, ne nur estis \u015dan\u011dita; \u011di vere estis detruita. \u0108ar kiel oni povas pruvi e\u0109 la plej evidentan fakton, kiam ekzistas neniu registro de \u011di, ekster onia propra memoro? Li strebis memori en kiu jaro li unue a\u016ddis mencion pri Granda Frato. Li kredis ke sendube estis iam dum la sesdekaj jaroj, sed estis maleble esti certa. En la Partihistorioj, kompreneble, Granda<\/p>\n<p>Frato rolis kiel la estro kaj gardanto de la Revolucio ekde \u011diaj plej fruaj tagoj. Liaj kura\u011daj agoj estis iom post iom retropu\u015ditaj en la tempon, \u011dis ili jam etendi\u011das en la fabelan mondon de la kvardekaj kaj la tridekaj jaroj, kiam la kapitalistoj, portante siajn strangajn cilindrajn \u0109apelojn, ankora\u016d veturadis tra la stratoj de Londono en grandaj brilantaj a\u016dtomobiloj, a\u016d per\u0109evale tirataj kale\u015doj kun vitraj flankoj. Ne eblis scii kiom el tiu legendo estis vera, kaj kiom estis elpensita. Winston ne povis e\u0109 memori je kiu dato la Partio mem ekesti\u011dis. Li kredis ne esti a\u016ddinta la vorton Angsoco anta\u016d 1960; sed estis eble ke en sia<\/p>\n<p>Oldparola formo \u2014 t.e., \u201cAngla Socialismo\u201d \u2014 \u011di estis kutima anta\u016de.<\/p>\n<p>\u0108io fadis en nebulon. Kelkfoje, estis vere, oni povis identigi neneeblan mensogon. Ne estis vere, ekzemple, kvankam oni \u0109iam pretendis tion en la historilibroj de la Partio, ke la Partio inventis la aviadilojn. Li memoris aviadilojn ek de sia plej frua infaneco. Sed oni povis pruvi nenion. Neniam ekzistis pruvatestoj. Nur unufoje dum sia vivo li tenis en siaj manoj neneeblan dokumentitan pruvon pri la falsado de historia fakto. Kaj tiuokaze \u2014<\/p>\n<p>\u201cSmith!\u201d kriegis la megera vo\u0109o el la teleekrano. \u201c6079 Smith W.!<\/p>\n<p>Jes, vi! Fleksu vin pli suben, mi petas. Vi ne vere penas. Pli suben, mi petas! Nun estas pli bone kamarado. Nun staru senstre\u0109e, la tuta grupo, kaj rigardu min.\u201d<\/p>\n<p>Subita varmega \u015dvito ekkovris la tutan korpon de Winston. Lia viza\u011do restis tute nekomprenebla. Neniam montru konsterni\u011don!<\/p>\n<p>Neniuam montru rankoron! Sola moveti\u011do de la okuloj povus perfidi onin. Li staris rigardante, dum la instruantino levis siajn brakojn super sian kapon kaj \u2014 oni ne povus diri ke gracie, sed rimarkinde precize kaj efike \u2014 fleksis sin kaj metis la unuan artikon de siaj fingroj sub siajn piedfingrojn.<\/p>\n<p>\u201cTiel, kamaradoj! Mi volas vidi vin fari la ekzercon tiel. Denove rigardu min. Mi estas tridekna\u016djara\u011da kaj mi naskis kvar infanojn. Nun, rigardu.\u201d \u015ci denove klinis sin. \u201cVi vidas ke miaj genuoj ne estas fleksitaj.<\/p>\n<p>Vi \u0109iuj povas fari tion, se vi nur volas,\u201d \u015di pludiris, dum \u015di rektigis sin.<\/p>\n<p>\u201c\u0108iu persono ne pli a\u011da ol kvardek kvin jaroj nepre kapablas tu\u015di siajn piedfingrojn. Ni ne \u0109iuj havas la privilegion batali en la militofronto, sed ni \u0109iuj almena\u016d povas resti fortikaj. Memoru niajn knabojn sur la<\/p>\n<p>Malabara fronto! Kaj la velistojn en la Flosantaj Fortika\u0135oj! Nur pensu pri kion ili devas toleri. Nun provu denove. Estas pli bone, kamarado, estas nun multe pli bone,\u201d \u015di pludiris kura\u011dige, dum Winston, farinte violentan sinpu\u015don, sukcesis tu\u015di siajn piedfingrojn kun la genuoj nefleksitaj, la unuan fojon dum pluraj jaroj.<\/p>\n<p>\u7b2c\u4e00\u90e8\u5206<\/p>\n<p>\u7b2c\u4e09\u7ae0<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u68a6\u89c1\u4e86\u6bcd\u4eb2\u3002<\/p>\n<p>\u4ed6\u89c9\u5f97\uff0c\u6bcd\u4eb2\u662f\u5728\u81ea\u5df1\u5341\u5c81\u6216\u5341\u4e00\u5c81\u65f6\u6d88\u5931\u7684\u3002\u5979\u8eab\u6750\u9ad8\u6311\u3001\u4e3e\u6b62\u4f18\u96c5\u3001\u6c89\u9ed8\u5be1\u8a00\u3001\u505a\u4e8b\u4e0d\u7d27\u4e0d\u6162\uff0c\u6709\u7740\u4e00\u5934\u6f02\u4eae\u7684\u91d1\u53d1\u3002\u4ed6\u5bf9\u7236\u4eb2\u7684\u5370\u8c61\u5219\u8f83\u4e3a\u6a21\u7cca\uff0c\u53ea\u8bb0\u5f97\u7236\u4eb2\u53c8\u9ed1\u53c8\u7626\uff0c\u603b\u7a7f\u7740\u7b14\u633a\u7684\u6df1\u8272\u8863\u670d\uff08\u6e29\u65af\u987f\u8bb0\u5f97\u5f88\u6e05\u695a\uff0c\u7236\u4eb2\u7684\u978b\u5e95\u975e\u5e38\u8584\uff09\uff0c\u6234\u7740\u4e00\u526f\u773c\u955c\u3002\u4ed6\u4eec\u4e24\u4eba\u90fd\u572850\u5e74\u4ee3\u7684\u4e00\u6b21\u5927\u6e05\u6d17\u4e2d\u6d88\u5931\u4e86\u3002<\/p>\n<p>\u73b0\u5728\u5979\u6bcd\u4eb2\u6b63\u5750\u5728\u4ed6\u4e0b\u9762\u79bb\u4ed6\u5f88\u8fdc\u7684\u67d0\u4e2a\u5730\u65b9\uff0c\u6000\u91cc\u62b1\u7740\u4ed6\u7684\u59b9\u59b9\u3002\u4ed6\u4e00\u70b9\u4e5f\u8bb0\u4e0d\u5f97\u59b9\u59b9\u7684\u6837\u5b50\u4e86\uff0c\u53ea\u8bb0\u5f97\u5979\u662f\u4e2a\u7626\u5c0f\u5b71\u5f31\u7684\u5a74\u513f\uff0c\u603b\u662f\u4e0d\u58f0\u4e0d\u54cd\uff0c\u957f\u7740\u4e00\u53cc\u8b66\u89c9\u7684\u5927\u773c\u775b\u3002\u6bcd\u5973\u4e24\u4eba\u90fd\u4ef0\u8d77\u5934\u770b\u7740\u4ed6\u3002\u5979\u4eec\u5728\u5730\u5e95\u4e0b\u67d0\u5904\uff0c\u4f8b\u5982\u5728\u4e95\u5e95\uff0c\u6216\u5728\u4e00\u4e2a\u5f88\u6df1\u7684\u5893\u7a74\u4e2d\uff0c\u800c\u90a3\u4e2a\u5730\u65b9\u867d\u7136\u73b0\u5728\u5df2\u7ecf\u591f\u6df1\u4e86\uff0c\u4f46\u4f9d\u7136\u5728\u4e0d\u65ad\u4e0b\u6c89\u3002\u5979\u4eec\u5728\u4e00\u8258\u6c89\u8239\u7684\u5927\u5385\u91cc\uff0c\u900f\u8fc7\u6e10\u6e10\u53d8\u9ed1\u7684\u6d77\u6c34\u4ef0\u671b\u7740\u4ed6\u3002\u5927\u5385\u91cc\u8fd8\u6709\u7a7a\u6c14\uff0c\u4e09\u4eba\u4f9d\u7136\u53ef\u4ee5\u4e92\u76f8\u671b\u89c1\u5f7c\u6b64\uff0c\u4f46\u5979\u4eec\u4ecd\u5728\u4e0d\u505c\u4e0b\u6c89\uff0c\u6c89\u5165\u7eff\u8272\u7684\u6c34\u4e2d\u3002\u4e0d\u4e00\u4f1a\u513f\uff0c\u6d77\u6c34\u5c06\u541e\u566c\u5979\u4fe9\uff0c\u4ece\u800c\u6c38\u4e16\u4e0d\u5f97\u76f8\u89c1\u4e86\u3002\u4ed6\u5728\u6709\u5149\u6709\u7a7a\u6c14\u7684\u5730\u65b9\uff0c\u800c\u5979\u4eec\u5219\u88ab\u5438\u5165\u6d77\u5e95\u6b7b\u53bb\uff0c\u5979\u4eec\u4e4b\u6240\u4ee5\u6c89\u5230\u4e86\u4e0b\u9762\uff0c\u662f\u56e0\u4e3a\u4ed6\u5728\u4e0a\u9762\u3002\u4ed6\u4eec\u5f7c\u6b64\u90fd\u77e5\u9053\u8fd9\u4e00\u70b9\uff0c\u4ed6\u80fd\u4ece\u5979\u4eec\u7684\u8138\u4e0a\u770b\u51fa\u6765\uff0c\u5979\u4eec\u662f\u77e5\u9053\u7684\u3002\u65e0\u8bba\u4ece\u8138\u4e0a\u8fd8\u662f\u5fc3\u91cc\uff0c\u5979\u4eec\u90fd\u6beb\u65e0\u8d23\u5907\u4e4b\u610f\uff0c\u552f\u6709\u4e00\u79cd\u8ba4\u8bc6\uff0c\u5373\u5979\u4eec\u5fc5\u987b\u6b7b\uff0c\u8fd9\u6837\u4ed6\u624d\u6709\u53ef\u80fd\u6d3b\u4e0b\u53bb\uff0c\u8fd9\u662f\u65e0\u6cd5\u9003\u907f\u7684\u5ba2\u89c2\u89c4\u5f8b\u3002<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u8bb0\u4e0d\u5f97\u5230\u5e95\u53d1\u751f\u4e86\u4ec0\u4e48\u4e8b\uff0c\u4f46\u4ed6\u5728\u68a6\u4e2d\u77e5\u9053\uff0c\u6bcd\u4eb2\u548c\u59b9\u59b9\u4e3a\u4e86\u4ed6\u727a\u7272\u4e86\u81ea\u5df1\u7684\u6027\u547d\u3002\u6709\u8fd9\u4e48\u4e00\u79cd\u68a6\uff0c\u867d\u7136\u4fdd\u7559\u4e86\u68a6\u5883\u7684\u7279\u8d28\uff0c\u4f46\u53c8\u4e3a\u4e2a\u4eba\u7684\u7cbe\u795e\u751f\u6d3b\u505a\u4e86\u8865\u5145\u3002\u68a6\u9192\u540e\uff0c\u68a6\u4e2d\u53d1\u751f\u7684\u4e8b\u60c5\u548c\u60f3\u6cd5\u4f9d\u7136\u65b0\u9c9c\u5e76\u4e14\u73cd\u8d35\uff0c\u8fd9\u4e2a\u68a6\u5c31\u662f\u8fd9\u6837\u7684\u3002\u6e29\u65af\u987f\u731b\u7136\u610f\u8bc6\u5230\uff0c\u5927\u7ea6\u4e09\u5341\u5e74\u524d\u6bcd\u4eb2\u7684\u6b7b\u662f\u4e00\u4e2a\u60b2\u5267\uff0c\u4ee4\u4ed6\u65e0\u6bd4\u60b2\u4f24\uff0c\u800c\u8fd9\u79cd\u4e8b\u60c5\u73b0\u5728\u51e0\u4e4e\u4e0d\u53ef\u80fd\u53d1\u751f\u4e86\u3002\u4ed6\u8ba4\u4e3a\u60b2\u5267\u5c5e\u4e8e\u9065\u8fdc\u7684\u8fc7\u53bb\uff0c\u5f53\u65f6\u4e16\u4e0a\u4ecd\u6709\u9690\u79c1\u3001\u6709\u7231\u3001\u6709\u53cb\u60c5\u3002\u5f53\u65f6\u5bb6\u5ead\u6210\u5458\u4e4b\u95f4\u4f1a\u65e0\u6761\u4ef6\u5730\u76f8\u4e92\u6276\u6301\u3002\u5173\u4e8e\u6bcd\u4eb2\u7684\u8bb0\u5fc6\u4e4b\u6240\u4ee5\u8ba9\u4ed6\u809d\u80a0\u5bf8\u65ad\uff0c\u4e00\u65b9\u9762\u662f\u56e0\u4e3a\u6bcd\u4eb2\u5bf9\u4ed6\u7684\u7231\u81f3\u6b7b\u4e0d\u6e1d\uff0c\u800c\u4ed6\u5f53\u65f6\u56e0\u4e3a\u592a\u8fc7\u5e74\u5e7c\u81ea\u79c1\uff0c\u4e0d\u77e5\u53cd\u54fa\uff1b\u53e6\u4e00\u65b9\u9762\u8fd8\u56e0\u4e3a\u6bcd\u4eb2\u662f\u4ee5\u4e00\u79cd\u4ed6\u73b0\u5728\u8bb0\u4e0d\u8d77\u6765\u7684\u65b9\u5f0f\uff0c\u4e3a\u4e86\u4e00\u4e2a\u79c1\u4eba\u7684\u3001\u81f3\u6b7b\u4e0d\u53d8\u7684\u5fe0\u8d1e\u89c2\u5ff5\u727a\u7272\u4e86\u81ea\u5df1\u3002\u8fd9\u6837\u7684\u4e8b\u60c5\uff0c\u4ed6\u89c9\u5f97\u5728\u5f53\u4eca\u662f\u4e0d\u53ef\u80fd\u53d1\u751f\u7684\u3002\u5f53\u4eca\u4e16\u4e0a\u53ea\u6709\u6050\u60e7\u3001\u4ec7\u6068\u3001\u75db\u82e6\u3002\u6ca1\u6709\u9ad8\u8d35\u7684\u60c5\u611f\uff0c\u6ca1\u6709\u6df1\u6c89\u3001\u96be\u4ee5\u8a00\u8868\u7684\u60b2\u4f24\u3002\u4ed6\u4f3c\u4e4e\u4ece\u6bcd\u4eb2\u548c\u59b9\u59b9\u7684\u5927\u773c\u775b\u91cc\u770b\u5230\u4e86\u8fd9\u4e00\u5207\uff0c\u5979\u4eec\u900f\u8fc7\u51e0\u767e\u82f1\u5bfb[1]\u7eff\u8272\u7684\u6d77\u6c34\u4ef0\u671b\u7740\u4ed6\uff0c\u5e76\u4e14\u8fd8\u5728\u4e0d\u65ad\u4e0b\u6c89\u3002<\/p>\n<p>\u7a81\u7136\uff0c\u4ed6\u7ad9\u5728\u4e86\u4e00\u7247\u8349\u5730\u4e0a\uff0c\u8349\u5f88\u77ed\uff0c\u5bcc\u6709\u5f39\u6027\u3002\u65f6\u503c\u590f\u65e5\u508d\u665a\uff0c\u5915\u9633\u897f\u659c\uff0c\u9633\u5149\u7ed9\u5927\u5730\u94fa\u4e0a\u4e86\u4e00\u5c42\u91d1\u8272\u3002\u8fd9\u4e2a\u573a\u666f\u5728\u4ed6\u68a6\u4e2d\u51fa\u73b0\u591a\u6b21\uff0c\u4f7f\u4ed6\u4e00\u76f4\u65e0\u6cd5\u786e\u5b9a\u8fd9\u5230\u5e95\u662f\u68a6\u5883\u8fd8\u662f\u73b0\u5b9e\u3002\u4ed6\u9192\u8fc7\u6765\u56de\u60f3\u65f6\uff0c\u5c06\u5176\u79f0\u4e3a\u201c\u9ec4\u91d1\u4e61\u201d\u3002\u8fd9\u662f\u4e00\u5757\u88ab\u5154\u5b50\u5543\u5f97\u4e71\u4e03\u516b\u7cdf\u7684\u53e4\u8001\u8349\u573a\uff0c\u6709\u4e00\u6761\u5c0f\u8def\u4ece\u4e2d\u95f4\u873f\u8712\u7a7f\u8fc7\uff0c\u5230\u5904\u90fd\u80fd\u89c1\u7740\u9f39\u9f20\u6d1e\u3002\u8349\u573a\u53e6\u4e00\u5934\u6709\u4e00\u5708\u53c2\u5dee\u4e0d\u9f50\u7684\u6811\u7bf1\uff0c\u6986\u6811\u679d\u5728\u98ce\u4e2d\u5fae\u5fae\u98a4\u52a8\uff0c\u6811\u53f6\u7e41\u8302\uff0c\u50cf\u5927\u56e2\u5927\u56e2\u5973\u4eba\u7684\u5934\u53d1\u3002\u867d\u7136\u770b\u4e0d\u5230\uff0c\u4f46\u9644\u8fd1\u6709\u6761\u5c0f\u6eaa\uff0c\u6e05\u6f88\u7684\u6eaa\u6c34\u7f13\u7f13\u6d41\u6dcc\uff0c\u67f3\u6811\u4e0b\u7684\u6c60\u5858\u91cc\u6709\u96c5\u7f57\u9c7c\u5728\u6e38\u5f0b\u3002<\/p>\n<p>\u90a3\u4e2a\u9ed1\u53d1\u5c11\u5973\u7a7f\u8fc7\u8349\u573a\u5411\u67f3\u6811\u8d70\u53bb\u3002\u5979\u4e00\u4e0b\u5b50\u628a\u8eab\u4e0a\u7684\u8863\u670d\u626f\u6389\uff0c\u8f7b\u8511\u5730\u6254\u5230\u4e00\u8fb9\u3002\u5979\u7684\u80f4\u4f53\u96ea\u767d\u5149\u6ed1\uff0c\u4f46\u5374\u6ca1\u6709\u52fe\u8d77\u4ed6\u7684\u4efb\u4f55\u6b32\u671b\uff0c\u4e8b\u5b9e\u4e0a\uff0c\u4ed6\u7684\u76ee\u5149\u51e0\u4e4e\u6ca1\u6709\u843d\u5728\u5979\u8eab\u4e0a\u3002\u6b64\u523b\u5145\u6ee1\u4ed6\u5185\u5fc3\u7684\u662f\u5bf9\u5979\u628a\u8863\u670d\u6254\u5230\u4e00\u8fb9\u8fd9\u4e2a\u52a8\u4f5c\u7684\u94a6\u4f69\u3002\u8fd9\u6f2b\u4e0d\u7ecf\u5fc3\u5730\u4e00\u629b\uff0c\u52a8\u4f5c\u5982\u6b64\u4f18\u96c5\uff0c\u4f3c\u4e4e\u50cf\u8981\u6467\u6bc1\u6240\u6709\u6587\u5316\u3001\u6240\u6709\u601d\u7ef4\u65b9\u5f0f\u3002\u4eff\u4f5b\u8001\u5927\u54e5\u3001\u515a\u3001\u601d\u60f3\u8b66\u5bdf\u5c31\u5728\u624b\u81c2\u534e\u4e3d\u7684\u4e00\u6325\u4e4b\u4e0b\u70df\u6d88\u4e91\u6563\u3002\u8fd9\u4e5f\u662f\u53e4\u65f6\u624d\u6709\u7684\u52a8\u4f5c\u3002\u6e29\u65af\u987f\u9192\u6765\uff0c\u6709\u4e00\u4e2a\u540d\u5b57\u51e0\u4e4e\u8131\u53e3\u800c\u51fa\uff1a\u201c\u838e\u58eb\u6bd4\u4e9a\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u7535\u5c4f\u53d1\u51fa\u523a\u8033\u7684\u53e3\u54e8\u58f0\uff0c\u4fdd\u6301\u7740\u4e00\u4e2a\u97f3\u9ad8\uff0c\u4e00\u76f4\u6301\u7eed\u4e86\u4e09\u5341\u79d2\u3002\u73b0\u5728\u65f6\u95f4\u662f\u65e9\u4e0a7\u70b915\u5206\uff0c\u662f\u529e\u516c\u5ba4\u5de5\u4f5c\u4eba\u5458\u7684\u8d77\u5e8a\u65f6\u95f4\u3002\u6e29\u65af\u987f\u6323\u624e\u7740\u8d77\u4e86\u5e8a\u2014\u2014\u4ed6\u4e00\u4e1d\u4e0d\u6302\uff0c\u56e0\u4e3a\u5916\u56f4\u515a\u5458\u4e00\u5e74\u53ea\u6709\u4e09\u5343\u5e03\u7968\uff0c\u800c\u4e00\u4ef6\u7761\u8863\u5c31\u8981\u82b1\u6389\u516d\u767e\u5e03\u7968\u2014\u2014\u4ece\u6905\u5b50\u9760\u80cc\u4e0a\u6293\u8d77\u4e00\u4ef6\u989c\u8272\u6cdb\u9ec4\u7684\u6c57\u886b\u548c\u4e00\u6761\u77ed\u88e4\uff0c\u5957\u5728\u8eab\u4e0a\u3002\u8fd8\u6709\u5dee\u4e0d\u591a\u4e09\u5206\u949f\u65f6\u95f4\uff0c\u5e7f\u64ad\u4f53\u64cd\u5c31\u8981\u5f00\u59cb\u4e86\u3002\u5c31\u5728\u4e0b\u4e00\u523b\uff0c\u4ed6\u5c31\u56e0\u4e3a\u4e00\u9635\u6025\u4fc3\u7684\u54b3\u55fd\u5f2f\u4e0b\u4e86\u8170\uff0c\u6bcf\u6b21\u8d77\u5e8a\u4ed6\u90fd\u4f1a\u7ecf\u5386\u8fd9\u4e00\u756a\u6298\u78e8\u3002\u54b3\u55fd\u628a\u4ed6\u80ba\u90e8\u7684\u6c14\u4f53\u5b8c\u5168\u6e05\u7a7a\u4e86\uff0c\u4ed6\u5f97\u8eba\u5728\u5730\u4e0a\u505a\u597d\u51e0\u6b21\u6df1\u547c\u5438\u624d\u7f13\u5f97\u8fc7\u6765\u3002\u54b3\u55fd\u4f7f\u5f97\u4ed6\u9752\u7b4b\u66b4\u8d77\uff0c\u9759\u8109\u66f2\u5f20\u6e83\u75a1\u53c8\u5f00\u59cb\u75d2\u4e86\u8d77\u6765\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u4e09\u5341\u5230\u56db\u5341\u5c81\u5e74\u9f84\u7ec4\uff01\u201d\u4e00\u4e2a\u5c16\u9510\u7684\u5973\u6027\u58f0\u97f3\u5927\u58f0\u558a\u9053\uff0c\u201c\u4e09\u5341\u5230\u56db\u5341\u5c81\u5e74\u9f84\u7ec4\uff01\u8bf7\u5404\u5c31\u5404\u4f4d\u3002\u4e09\u5341\u5230\u56db\u5341\u5c81\u5e74\u9f84\u7ec4\uff01\u201d<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u8fc5\u901f\u7ad9\u5230\u7535\u5c4f\u524d\uff0c\u7535\u5c4f\u4e0a\u5df2\u7ecf\u51fa\u73b0\u4e86\u4e00\u4e2a\u5e74\u8f7b\u5973\u5b50\u7684\u5f62\u8c61\uff0c\u5973\u5b50\u4f53\u578b\u6d88\u7626\uff0c\u4f46\u5168\u8eab\u808c\u8089\uff0c\u7a7f\u7740\u7d27\u8eab\u4e0a\u8863\u548c\u8fd0\u52a8\u978b\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u66f2\u81c2\u4f38\u5c55\uff01\u201d\u5979\u8bed\u901f\u98de\u5feb\u3002\u201c\u8ddf\u6211\u4e00\u6b65\u4e00\u6b65\u6765\u3002\u4e00\u3001\u4e8c\u3001\u4e09\u3001\u56db\uff01\u4e00\u3001\u4e8c\u3001\u4e09\u3001\u56db\uff01\u8ddf\u4e0a\u8282\u594f\uff0c\u540c\u5fd7\uff0c\u6253\u8d77\u7cbe\u795e\uff01\u4e00\u3001\u4e8c\u3001\u4e09\u3001\u56db\uff01\u4e00\u3001\u4e8c\u3001\u4e09\u3001\u56db\uff01\u2026\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u90a3\u9635\u6025\u4fc3\u7684\u54b3\u55fd\u5e76\u6ca1\u6709\u5c06\u90a3\u4e2a\u68a6\u7559\u4e0b\u7684\u5370\u8c61\u6e05\u9664\u5e72\u51c0\uff0c\u800c\u4f53\u64cd\u5bcc\u6709\u8282\u594f\u7684\u52a8\u4f5c\u53cd\u800c\u4f7f\u5176\u53d8\u5f97\u66f4\u4e3a\u6e05\u6670\u3002\u4ed6\u4e00\u8fb9\u673a\u68b0\u5730\u524d\u540e\u6446\u52a8\u81ea\u5df1\u7684\u624b\u81c2\uff0c\u4e00\u8fb9\u9762\u5e26\u575a\u5b9a\u53c8\u559c\u60a6\u7684\u8868\u60c5\uff0c\u56e0\u4e3a\u8fd9\u6837\u5b50\u505a\u5e7f\u64ad\u4f53\u64cd\u624d\u662f\u5f97\u4f53\u7684\u3002\u4ed6\u8bd5\u56fe\u5728\u6a21\u7cca\u7684\u8bb0\u5fc6\u4e2d\u641c\u5bfb\u513f\u65f6\u7684\u7247\u6bb5\u3002\u8fd9\u662f\u4e00\u4ef6\u65e0\u6bd4\u56f0\u96be\u7684\u4e8b\u300250\u5e74\u4ee3\u4e4b\u540e\u7684\u4e00\u5207\u8bb0\u5fc6\u90fd\u6e10\u6e10\u892a\u53bb\u3002\u56e0\u4e3a\u6ca1\u6709\u5916\u90e8\u7684\u4efb\u4f55\u8bb0\u5f55\u53ef\u4ee5\u53c2\u8003\uff0c\u5c31\u8fde\u4ed6\u81ea\u5df1\u7684\u751f\u547d\u8f68\u8ff9\u90fd\u53d8\u5f97\u4e0d\u518d\u6e05\u6670\u3002\u4ed6\u53ea\u8bb0\u5f97\u4e00\u4e9b\u751a\u81f3\u53ef\u80fd\u5e76\u6ca1\u6709\u53d1\u751f\u8fc7\u7684\u5927\u4e8b\u4ef6\uff0c\u8bb0\u5f97\u4e8b\u4ef6\u7684\u6bcf\u4e2a\u7ec6\u8282\uff0c\u4f46\u65e0\u6cd5\u6355\u6349\u5f53\u65f6\u7684\u6c14\u6c1b\uff0c\u800c\u4e14\u6709\u5f88\u957f\u4e00\u6bb5\u7a7a\u767d\u671f\uff0c\u5bf9\u6b64\u4ed6\u4e00\u65e0\u6240\u77e5\u3002\u5f53\u65f6\uff0c\u4e00\u5207\u90fd\u662f\u4e0d\u540c\u7684\uff0c\u54ea\u6015\u662f\u56fd\u5bb6\u7684\u540d\u5b57\u548c\u7586\u57df\u4e5f\u662f\u4e0d\u540c\u7684\u3002\u6bd4\u5982\u7b2c\u4e00\u7a7a\u964d\u573a\uff0c\u5f53\u5e74\u5c31\u4e0d\u53eb\u8fd9\u4e2a\u540d\u5b57\uff0c\u800c\u662f\u88ab\u79f0\u4e3a\u82f1\u683c\u5170\u6216\u4e0d\u5217\u98a0\uff0c\u4e0d\u8fc7\u4f26\u6566\u4e00\u76f4\u88ab\u53eb\u4f5c\u4f26\u6566\uff0c\u5bf9\u8fd9\u4e00\u70b9\u4ed6\u9887\u6709\u628a\u63e1\u3002<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u8bb0\u4e0d\u6e05\u81ea\u5df1\u7684\u56fd\u5bb6\u4ec0\u4e48\u65f6\u5019\u6ca1\u6709\u6253\u4ed7\uff0c\u4f46\u5f88\u660e\u663e\u5728\u4ed6\u5c0f\u7684\u65f6\u5019\uff0c\u548c\u5e73\u6301\u7eed\u4e86\u633a\u957f\u4e00\u6bb5\u65f6\u95f4\u3002\u56e0\u4e3a\u4ed6\u513f\u65f6\u7684\u8bb0\u5fc6\u4e2d\u91cc\u6709\u7a7a\u88ad\uff0c\u800c\u90a3\u573a\u7a7a\u88ad\u662f\u51fa\u4e4e\u5f53\u65f6\u6240\u6709\u4eba\u9884\u6599\u7684\u3002\u4e5f\u8bb8\u5c31\u662f\u90a3\u4e2a\u65f6\u5019\uff0c\u539f\u5b50\u5f39\u843d\u5728\u4e86\u79d1\u5c14\u5207\u65af\u7279\u3002\u4ed6\u4e0d\u8bb0\u5f97\u7a7a\u88ad\u8fd9\u4ef6\u4e8b\uff0c\u4f46\u4ed6\u80fd\u8bb0\u5f97\u7236\u4eb2\u62c9\u7740\u4ed6\u7684\u624b\u5411\u5730\u4e0b\u9003\uff0c\u4ed6\u4eec\u4e00\u76f4\u5f80\u4e0b\u9003\u554a\u9003\uff0c\u9003\u5f80\u5730\u5e95\u6df1\u5904\u7684\u67d0\u4e00\u4e2a\u5730\u65b9\u3002\u87ba\u65cb\u68af\u5728\u4ed6\u4eec\u811a\u4e0b\u54d0\u54d0\u4f5c\u54cd\uff0c\u4ed6\u4eec\u4e0d\u65ad\u7ed5\u5708\u3002\u7ec8\u4e8e\uff0c\u4ed6\u8d70\u4e0d\u52a8\u4e86\uff0c\u5f00\u59cb\u54ed\u6ce3\uff0c\u4e8e\u662f\u4ed6\u4eec\u4e0d\u5f97\u4e0d\u505c\u4e0b\u4f11\u606f\u3002\u4ed6\u7684\u6bcd\u4eb2\uff0c\u68a6\u6e38\u4f3c\u5730\u6162\u6162\u8d70\u7740\uff0c\u88ab\u4ed6\u4eec\u7529\u5f00\u4e86\u4e00\u5927\u6bb5\u8ddd\u79bb\u3002\u5979\u6b63\u62b1\u7740\u4ed6\u7684\u59b9\u59b9\u2014\u2014\u6216\u8005\u4ec5\u4ec5\u662f\u4e00\u5377\u6bef\u5b50\uff1a\u4ed6\u4e0d\u786e\u5b9a\u59b9\u59b9\u5f53\u65f6\u6709\u6ca1\u6709\u51fa\u751f\u3002\u6700\u540e\uff0c\u4ed6\u4eec\u6765\u5230\u4e86\u4e00\u4e2a\u5435\u95f9\u62e5\u6324\u7684\u5730\u65b9\uff0c\u4ed6\u610f\u8bc6\u5230\uff0c\u8fd9\u662f\u4e00\u4e2a\u5730\u94c1\u7ad9\u3002<\/p>\n<p>\u77f3\u677f\u5730\u9762\u4e0a\u7ad9\u6ee1\u4e86\u4eba\uff0c\u5176\u4ed6\u4eba\u5219\u5c42\u5c42\u53e0\u53e0\u5730\u6324\u5728\u94c1\u5e8a\u4e0a\u3002\u6e29\u65af\u987f\u548c\u4ed6\u7684\u7236\u6bcd\u5bfb\u627e\u5230\u4e00\u5757\u7a7a\u5730\uff0c\u4ed6\u4eec\u8eab\u8fb9\u7684\u94c1\u5e8a\u4e0a\u5750\u7740\u4e00\u4e2a\u8001\u5934\u548c\u4e00\u4e2a\u8001\u5987\u3002\u8001\u5934\u7a7f\u7740\u7b14\u633a\u7684\u6df1\u8272\u897f\u88c5\uff0c\u540e\u8111\u52fa\u4e0a\u6263\u7740\u4e00\u4e2a\u9ed1\u8272\u5e03\u5e3d\uff0c\u6ee1\u5934\u767d\u53d1\uff0c\u4ed6\u8138\u8272\u901a\u7ea2\uff0c\u84dd\u8272\u7684\u773c\u775b\u91cc\u5659\u6ee1\u6cea\u6c34\u3002\u4ed6\u6d51\u8eab\u6563\u53d1\u51fa\u91d1\u9152\u7684\u6c14\u5473\uff0c\u9152\u6c14\u5c31\u50cf\u8981\u4ece\u6bdb\u5b54\u4e2d\u6563\u51fa\u4e00\u6837\uff0c\u4eba\u4eec\u751a\u81f3\u4f1a\u89c9\u5f97\u4ed6\u773c\u4e2d\u7684\u6cea\u6c34\u4e5f\u662f\u9152\u3002\u5c3d\u7ba1\u8001\u4eba\u9189\u91ba\u91ba\u7684\uff0c\u4f46\u4ed6\u9eef\u7136\u795e\u4f24\uff0c\u770b\u5f97\u51fa\u6765\uff0c\u4ed6\u7684\u60b2\u4f24\u662f\u771f\u5b9e\u7684\uff0c\u8ba9\u4ed6\u809d\u80a0\u5bf8\u65ad\u3002\u4ece\u4e00\u4e2a\u5b69\u5b50\u7684\u89d2\u5ea6\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u89c9\u5f97\u8001\u4eba\u8eab\u4e0a\u4e00\u5b9a\u53d1\u751f\u4e86\u4e00\u573a\u53ef\u6015\u7684\u3001\u65e0\u6cd5\u539f\u8c05\u4ea6\u65e0\u4ece\u633d\u56de\u7684\u707e\u96be\u3002\u800c\u4e14\u4f3c\u4e4e\u6e29\u65af\u987f\u77e5\u9053\u53d1\u751f\u4e86\u4ec0\u4e48\u4e8b\u3002\u67d0\u4e2a\u8001\u4eba\u6df1\u7231\u7684\u4eba\u2014\u2014\u4e5f\u8bb8\u662f\u4ed6\u7684\u5c0f\u5b59\u5973\u2014\u2014\u6b7b\u4e86\u3002\u6bcf\u8fc7\u51e0\u5206\u949f\uff0c\u8001\u4eba\u5634\u91cc\u5c31\u4e0d\u505c\u5ff5\u53e8\uff1a<\/p>\n<p>\u6211\u4eec\u5c31\u4e0d\u8be5\u4fe1\u4ed6\u4eec\u3002\u6211\u65e9\u5c31\u8bf4\u8fc7\uff0c\u5b69\u5b50\u4ed6\u5988\uff0c\u662f\u5427\uff1f\u8fd9\u5c31\u662f\u4fe1\u4ed6\u4eec\u7684\u7ed3\u679c\u3002\u6211\u4e00\u76f4\u8fd9\u4e48\u8bf4\u7684\u3002\u6211\u4eec\u5c31\u4e0d\u8be5\u76f8\u4fe1\u4ed6\u4eec\u8fd9\u4e9b\u6df7\u86cb\u3002<\/p>\n<p>\u4f46\u4ed6\u4eec\u4e0d\u8be5\u76f8\u4fe1\u54ea\u4e9b\u6df7\u86cb\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u8bb0\u4e0d\u8d77\u6765\u4e86\u3002<\/p>\n<p>\u5dee\u4e0d\u591a\u90a3\u65f6\u5019\u5f00\u59cb\uff0c\u6218\u4e89\u5c31\u4e00\u76f4\u5728\u6301\u7eed\u3002\u5c3d\u7ba1\u4e25\u683c\u6765\u8bf4\u5e76\u4e0d\u662f\u4e00\u573a\u6218\u4e89\u3002\u5728\u4ed6\u5c0f\u65f6\u5019\uff0c\u4f26\u6566\u57ce\u91cc\u6253\u4e86\u51e0\u4e2a\u6708\u6df7\u4e71\u7684\u5df7\u6218\uff0c\u6709\u51e0\u573a\u6218\u6597\u4ed6\u8fd8\u8bb0\u5f97\u5f88\u6e05\u6670\u3002\u4f46\u8ffd\u6eaf\u6574\u6bb5\u5386\u53f2\uff0c\u4ed6\u6839\u672c\u65e0\u6cd5\u8bf4\u6e05\u695a\u5728\u67d0\u4e00\u7279\u5b9a\u65f6\u95f4\uff0c\u662f\u54ea\u4e24\u65b9\u5728\u4ea4\u6218\u3002\u56e0\u4e3a\u9664\u4e86\u73b0\u5728\u7684\u6218\u4e89\u8054\u76df\u4e4b\u5916\uff0c\u6ca1\u6709\u4efb\u4f55\u4e66\u9762\u6216\u53e3\u5934\u7684\u8bb0\u5f55\u8bf4\u660e\u8fd8\u5b58\u5728\u7740\u5176\u4ed6\u7684\u8054\u76df\u5173\u7cfb\u3002\u6bd4\u5982\u5f53\u4eca\uff0c1984\u5e74\uff08\u5982\u679c\u4eca\u5e74\u662f1984\u5e74\u7684\u8bdd\uff09\uff0c\u5927\u6d0b\u56fd\u6b63\u5728\u548c\u6b27\u4e9a\u56fd\u4ea4\u6218\uff0c\u4e0e\u4e1c\u4e9a\u56fd\u7ed3\u76df\u3002\u6ca1\u6709\u4efb\u4f55\u4eba\u5728\u516c\u5f00\u6216\u79c1\u4e0b\u7684\u573a\u5408\u627f\u8ba4\u8fd9\u4e09\u4e2a\u56fd\u5bb6\u5728\u4efb\u4f55\u65f6\u5019\u6709\u8fc7\u4e0d\u540c\u7684\u8054\u76df\u5173\u7cfb\u3002\u4e8b\u5b9e\u4e0a\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u5f88\u6e05\u695a\uff0c\u5c31\u5728\u56db\u5e74\u524d\uff0c\u5927\u6d0b\u56fd\u5c31\u4e0e\u6b27\u4e9a\u56fd\u8054\u76df\uff0c\u548c\u4e1c\u4e9a\u56fd\u4ea4\u6218\u3002\u4f46\u8fd9\u53ea\u662f\u4ed6\u81ea\u5df1\u7684\u89c2\u70b9\uff0c\u4ed6\u4e4b\u6240\u4ee5\u4f1a\u8fd9\u6837\u60f3\uff0c\u662f\u56e0\u4e3a\u4ed6\u7684\u8bb0\u5fc6\u6ca1\u6709\u88ab\u5b8c\u5168\u63a7\u5236\u3002\u6839\u636e\u5b98\u65b9\u7684\u8bf4\u6cd5\uff0c\u5927\u6d0b\u56fd\u4ece\u672a\u6539\u53d8\u8fc7\u8054\u76df\u5173\u7cfb\u3002\u5927\u6d0b\u56fd\u6b63\u4e0e\u6b27\u4e9a\u56fd\u4ea4\u6218\uff0c\u56e0\u6b64\u5927\u6d0b\u56fd\u4e00\u76f4\u4e0e\u6b27\u4e9a\u56fd\u5904\u4e8e\u6218\u4e89\u72b6\u6001\u3002\u5f53\u4e0b\u7684\u654c\u4eba\u4ee3\u8868\u7740\u5f7b\u5934\u5f7b\u5c3e\u7684\u90aa\u6076\u529b\u91cf\uff0c\u56e0\u6b64\u4e0d\u8bba\u4ece\u524d\u8fd8\u662f\u672a\u6765\uff0c\u4e0e\u5176\u8fbe\u6210\u534f\u8bae\u90fd\u662f\u7edd\u4e0d\u53ef\u80fd\u7684\u3002<\/p>\n<p>\u4ed6\u60f3\u5230\u4e86\u4e00\u4ef6\u53ef\u6015\u7684\u4e8b\u3002\u8fd9\u65f6\u4ed6\u6b63\u7528\u529b\u8ba9\u80a9\u8180\u5411\u540e\u4f38\u5c55\uff0c\u8fd9\u6837\u7684\u52a8\u4f5c\u4ed6\u5df2\u7ecf\u505a\u4e86\u8fd1\u4e00\u4e07\u6b21\uff08\u53cc\u624b\u653e\u5728\u81c0\u90e8\uff0c\u626d\u7740\u8170\uff0c\u8fd9\u4e2a\u7ec3\u4e60\u636e\u8bf4\u5bf9\u80cc\u90e8\u808c\u8089\u6709\u597d\u5904\uff09\u3002\u53ef\u6015\u7684\u4e8b\u4fbf\u662f\u4e00\u5207\u53ef\u80fd\u90fd\u662f\u771f\u7684\u3002\u5982\u679c\u515a\u63d2\u624b\u8fc7\u53bb\uff0c\u5e76\u8bf4\u8fd9\u4ef6\u4e8b\u6216\u90a3\u4ef6\u4e8b\u4ece\u672a\u53d1\u751f\u8fc7\uff0c\u90a3\u8fd9\u5c06\u6bd4\u5355\u7eaf\u7684\u62f7\u6253\u548c\u6b7b\u5211\u66f4\u4e3a\u53ef\u6015\u3002<\/p>\n<p>\u515a\u5ba3\u79f0\u5927\u6d0b\u56fd\u4ece\u672a\u4e0e\u6b27\u4e9a\u56fd\u7ed3\u76df\u8fc7\u3002\u6e29\u65af\u987f\u00b7\u53f2\u5bc6\u65af\u5374\u77e5\u9053\uff0c\u5927\u6d0b\u56fd\u5728\u56db\u5e74\u4e4b\u524d\u8fd8\u4e0e\u6b27\u4e9a\u56fd\u5904\u4e8e\u7ed3\u76df\u72b6\u6001\u3002\u4f46\u8fd9\u79cd\u8ba4\u8bc6\u7684\u6839\u636e\u5728\u54ea\u91cc\uff1f\u4ec5\u5728\u4ed6\u7684\u610f\u8bc6\u91cc\uff0c\u800c\u8fd9\u79cd\u8ba4\u8bc6\u4e0d\u7ba1\u600e\u6837\u90fd\u4f1a\u88ab\u5f88\u5feb\u5730\u62b9\u6740\u3002\u5982\u679c\u5176\u4ed6\u4eba\u90fd\u63a5\u53d7\u4e86\u515a\u7684\u8c0e\u8a00\u2014\u2014\u5982\u679c\u6240\u6709\u7684\u8bb0\u5f55\u90fd\u53e3\u5f84\u4e00\u81f4\u2014\u2014\u90a3\u8fd9\u6837\u7684\u8c0e\u8a00\u88ab\u5f55\u8fdb\u4e86\u5386\u53f2\uff0c\u6700\u7ec8\u5c31\u4f1a\u6210\u4e3a\u771f\u5b9e\u3002\u201c\u8c01\u63a7\u5236\u8fc7\u53bb\uff0c\u201d\u515a\u7684\u53e3\u53f7\u5982\u6b64\u8bf4\u9053\uff0c\u201c\u4e5f\u5c31\u63a7\u5236\u4e86\u672a\u6765\uff1b\u8c01\u63a7\u5236\u5f53\u4e0b\uff0c\u4e5f\u5c31\u63a7\u5236\u4e86\u8fc7\u53bb\u3002\u201d\u7b54\u6848\u662f\u8fc7\u53bb\u5c3d\u7ba1\u8bf4\u662f\u53ef\u4ee5\u6539\u53d8\u7684\uff0c\u5374\u4ece\u672a\u88ab\u6539\u53d8\u8fc7\u3002\u53ea\u8981\u662f\u771f\u5b9e\u7684\u4e1c\u897f\uff0c\u5c31\u6c38\u8fdc\u90fd\u662f\u771f\u5b9e\u7684\u3002\u8fd9\u70b9\u5f88\u660e\u786e\u3002\u4ed6\u4eec\u8981\u505a\u7684\u4ec5\u4ec5\u662f\u4e0d\u65ad\u6218\u80dc\u4f60\u81ea\u5df1\u7684\u8bb0\u5fc6\u800c\u5df2\u3002\u4ed6\u4eec\u5c06\u6b64\u79f0\u4e4b\u4e3a\u201c\u63a7\u5236\u73b0\u5b9e\u201d\u3002\u7528\u65b0\u8bdd\u6765\u8bf4\uff0c\u5c31\u662f\u201c\u53cc\u5411\u601d\u7ef4\u201d\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u7a0d\u606f\uff01\u201d\u5973\u6559\u7ec3\u543c\u9053\uff0c\u58f0\u97f3\u7a0d\u7a0d\u548c\u5584\u4e86\u4e00\u70b9\u3002<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u5782\u4e0b\u53cc\u624b\uff0c\u7f13\u7f13\u5438\u6c14\u3002\u4ed6\u7684\u601d\u7eea\u98de\u5230\u4e86\u9519\u7efc\u590d\u6742\u7684\u53cc\u5411\u601d\u7ef4\u4e16\u754c\u3002\u77e5\u9053\u7684\u540c\u65f6\u4e00\u65e0\u6240\u77e5\uff1b\u65e0\u6bd4\u8bda\u5b9e\u5730\u8bf4\u7740\u7cbe\u5fc3\u7f16\u7ec7\u7684\u8c0e\u8a00\uff1b\u7406\u6240\u5f53\u7136\u5730\u540c\u65f6\u6301\u6709\u4e24\u79cd\u89c2\u70b9\uff0c\u54ea\u6015\u6df1\u77e5\u8fd9\u4e24\u79cd\u89c2\u70b9\u4e92\u76f8\u77db\u76fe\uff0c\u5374\u4ecd\u7136\u5168\u76d8\u63a5\u53d7\uff1b\u7528\u903b\u8f91\u9a73\u65a5\u903b\u8f91\uff1b\u6279\u9a73\u9053\u5fb7\u7684\u540c\u65f6\u5374\u53c8\u58f0\u79f0\u81ea\u5df1\u662f\u9053\u5fb7\u7684\uff1b\u76f8\u4fe1\u6c11\u4e3b\u4e0d\u53ef\u80fd\u5b9e\u73b0\u7684\u540c\u65f6\u76f8\u4fe1\u515a\u634d\u536b\u7740\u6c11\u4e3b\uff1b\u5728\u5e94\u8be5\u5fd8\u8bb0\u7684\u65f6\u5019\u5fd8\u8bb0\uff0c\u5728\u9700\u8981\u7684\u65f6\u5019\u518d\u8bb0\u8d77\uff0c\u63a5\u7740\u53c8\u7acb\u5373\u5c06\u5176\u5fd8\u8bb0\uff0c\u6700\u91cd\u8981\u7684\u662f\uff0c\u5c06\u65b9\u6cd5\u8fd0\u7528\u4e8e\u65b9\u6cd5\u672c\u8eab\u3002\u8fd9\u4fbf\u662f\u6781\u5fae\u5999\u4e4b\u5904\uff1a\u6709\u610f\u8bc6\u5730\u5c06\u81ea\u5df1\u50ac\u7720\uff0c\u63a5\u7740\u5c06\u521a\u624d\u81ea\u6211\u50ac\u7720\u8fd9\u4ef6\u4e8b\u4e5f\u5fd8\u6389\u3002\u54ea\u6015\u7406\u89e3\u201c\u53cc\u5411\u601d\u7ef4\u201d\u8fd9\u4e2a\u8bcd\uff0c\u90fd\u8981\u7528\u5230\u53cc\u5411\u601d\u7ef4\u3002<\/p>\n<p>\u5973\u6559\u7ec3\u53c8\u4e00\u6b21\u53eb\u4ed6\u4eec\u7acb\u6b63\u3002\u201c\u73b0\u5728\u6211\u4eec\u6765\u770b\u8c01\u80fd\u78b0\u5230\u81ea\u5df1\u7684\u811a\u8dbe\uff01\u201d\u5979\u5174\u594b\u5730\u8bf4\u3002\u201c\u540c\u5fd7\u4eec\uff0c\u8bf7\u5927\u5bb6\u5f2f\u4e0b\u8170\u53bb\uff0c\u5448\u4e00\u4e2a\u76f4\u89d2\u3002\u4e00\u3001\u4e8c\uff01\u4e00\u3001\u4e8c\uff01\u2026\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u6068\u6781\u4e86\u8fd9\u4e2a\u7ec3\u4e60\uff0c\u6bcf\u6b21\u505a\u8fd9\u4e2a\u52a8\u4f5c\uff0c\u4ed6\u811a\u8ddf\u5f80\u4e0a\u5230\u81c0\u90e8\u8fd9\u4e00\u5757\u5c31\u94bb\u5fc3\u5730\u75bc\uff0c\u800c\u4e14\u7ecf\u5e38\u505a\u5b8c\u540e\u5c31\u5267\u70c8\u5730\u54b3\u55fd\u3002\u4ed6\u4ece\u6c89\u601d\u4e2d\u83b7\u5f97\u4e86\u4e9b\u8bb8\u5feb\u4e50\uff0c\u4ed6\u610f\u8bc6\u5230\u8fc7\u53bb\u4e0d\u4ec5\u4ec5\u662f\u88ab\u7be1\u6539\u4e86\uff0c\u800c\u662f\u88ab\u5b8c\u5168\u6467\u6bc1\u4e86\u3002\u5728\u9664\u4e86\u8bb0\u5fc6\u4e4b\u5916\uff0c\u5b8c\u5168\u6ca1\u6709\u5176\u4ed6\u8bb0\u5f55\u5b58\u5728\u7684\u60c5\u51b5\u4e0b\uff0c\u5982\u4f55\u6765\u8bc1\u5b9e\u54ea\u6015\u662f\u6700\u663e\u800c\u6613\u89c1\u7684\u4e8b\u5b9e\uff1f\u4ed6\u8bd5\u7740\u56de\u5fc6\u5177\u4f53\u5728\u54ea\u4e00\u5e74\u81ea\u5df1\u7b2c\u4e00\u6b21\u542c\u8bf4\u8001\u5927\u54e5\u3002\u4ed6\u89c9\u5f97\u4e00\u5b9a\u572860\u5e74\u4ee3\uff0c\u4f46\u65e0\u6cd5\u786e\u5b9a\u3002\u6beb\u65e0\u7591\u95ee\uff0c\u5728\u515a\u53f2\u91cc\uff0c\u8001\u5927\u54e5\u6709\u53f2\u4ee5\u6765\u5c31\u662f\u9769\u547d\u7684\u6807\u5fd7\u4e0e\u9886\u8896\u3002\u4ed6\u7684\u529f\u52cb\u88ab\u6e10\u6e10\u5411\u524d\u63a8\u79fb\u5230\u4e86\u4f20\u8bf4\u4e2d\u7684\u4e09\u56db\u5341\u5e74\u4ee3\u3002\u5f53\u65f6\u8d44\u672c\u5bb6\u4eec\u5934\u6234\u5706\u67f1\u5f62\u7684\u5e3d\u5b50\uff0c\u642d\u4e58\u4eae\u95ea\u95ea\u7684\u8f7f\u8f66\u6216\u5750\u7740\u6709\u73bb\u7483\u7a97\u7684\u9a6c\u8f66\u5728\u4f26\u6566\u8857\u9053\u4e0a\u7a7f\u68ad\u3002\u65e0\u4ece\u77e5\u6653\u8fd9\u6837\u7684\u4f20\u95fb\u5230\u5e95\u6709\u51e0\u6210\u662f\u771f\u7684\uff0c\u51e0\u6210\u662f\u634f\u9020\u7684\u3002\u6e29\u65af\u987f\u751a\u81f3\u65e0\u6cd5\u8bb0\u8d77\u515a\u662f\u4ec0\u4e48\u65f6\u5019\u6210\u7acb\u7684\u3002\u4ed6\u786e\u4fe1\u81ea\u5df1\u57281960\u5e74\u4e4b\u524d\u4ece\u6ca1\u542c\u8bf4\u8fc7\u201c\u82f1\u793e\u201d\u8fd9\u4e2a\u8bcd\uff0c\u4f46\u8fd9\u4e2a\u8bcd\u7684\u65e7\u8bdd\u5f62\u5f0f\u201c\u82f1\u56fd\u793e\u4f1a\u515a\u201d\u662f\u5728\u6b64\u4e4b\u524d\u5c31\u6709\u7684\u3002\u4e00\u5207\u50cf\u7b3c\u7f69\u4e86\u4e00\u5c42\u8ff7\u96fe\u3002\u7684\u786e\uff0c\u6709\u65f6\u5019\uff0c\u4ed6\u53ef\u4ee5\u786e\u5207\u5730\u6307\u51fa\u4e00\u4e9b\u8bf4\u6cd5\u662f\u6781\u5176\u8352\u8bde\u7684\u3002\u6bd4\u5982\u515a\u53f2\u4e0a\u8bb2\u98de\u673a\u662f\u7531\u515a\u53d1\u660e\u7684\uff0c\u8fd9\u4e0d\u662f\u771f\u7684\u3002\u4ed6\u8bb0\u5f97\u98de\u673a\u5728\u81ea\u5df1\u5f88\u5c0f\u7684\u65f6\u5019\u5c31\u6709\u4e86\u3002\u4f46\u4ed6\u65e0\u6cd5\u8bc1\u660e\uff0c\u56e0\u4e3a\u6ca1\u6709\u4efb\u4f55\u8bc1\u636e\u3002\u4ed6\u4e00\u751f\u4e2d\u53ea\u6709\u8fc7\u4e00\u6b21\uff0c\u638c\u63e1\u4e86\u80fd\u8bc1\u660e\u67d0\u4e00\u4e2a\u53f2\u5b9e\u88ab\u7be1\u6539\u7684\u529b\u8bc1\u3002\u5728\u90a3\u79cd\u60c5\u51b5\u4e0b\u2026\u2026<\/p>\n<p>\u201c\u53f2\u5bc6\u65af\uff01\u201d\u7535\u5c4f\u91cc\u6cfc\u5987\u4f3c\u7684\u58f0\u97f3\u558a\u9053\uff0c\u201c6079\u53f7\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u00b7\u53f2\u5bc6\u65af\uff01\u5bf9\uff0c\u8bf4\u7684\u5c31\u662f\u4f60\uff01\u5f2f\u4e0b\u8170\uff01\u4f60\u662f\u80fd\u5f2f\u5f97\u66f4\u4f4e\u7684\u3002\u5356\u529b\u70b9\uff01\u5f2f\u4e0b\u53bb\uff01\u8fd9\u6837\u5c31\u597d\u591a\u4e86\uff0c\u540c\u5fd7\u3002\u73b0\u5728\u7a0d\u606f\uff0c\u5168\u73ed\u4eba\u5458\u770b\u6211\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u4e00\u77ac\u95f4\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u6c57\u6d41\u6d43\u80cc\u3002\u4f46\u4ed6\u8138\u4e0a\u4f9d\u7136\u4e0d\u9732\u58f0\u8272\u3002\u5343\u4e07\u4e0d\u80fd\u6d41\u9732\u51fa\u5931\u671b\u7684\u795e\u8272\uff01\u5343\u4e07\u4e0d\u8981\u9732\u51fa\u4ec7\u6068\u7684\u8868\u60c5\uff01\u4e00\u4e2a\u773c\u795e\u5c31\u53ef\u80fd\u66b4\u9732\u81ea\u5df1\u3002\u4ed6\u7ad9\u7740\u770b\u5973\u6559\u7ec3\u53cc\u624b\u4f38\u8fc7\u5934\u9876\u2014\u2014\u59ff\u52bf\u8c08\u4e0d\u4e0a\u4f18\u7f8e\uff0c\u4f46\u975e\u5e38\u5e72\u51c0\u5229\u843d\u2014\u2014\u7136\u540e\u5f2f\u8170\uff0c\u7528\u624b\u6307\u7b2c\u4e00\u4e2a\u5173\u8282\u6263\u4f4f\u811a\u5c16\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u5c31\u662f\u8fd9\u6837\uff0c\u540c\u5fd7\u4eec\uff01\u8fd9\u5c31\u662f\u6211\u60f3\u8981\u770b\u4f60\u4eec\u505a\u7684\u3002\u518d\u770b\u6211\u505a\u4e00\u904d\u3002\u6211\u73b0\u5728\u4e09\u5341\u4e5d\u5c81\uff0c\u662f\u56db\u4e2a\u5b69\u5b50\u7684\u5988\u3002\u770b\u3002\u201d\u5979\u53c8\u4e00\u6b21\u5f2f\u4e0b\u8170\u3002\u201c\u4f60\u4eec\u770b\uff0c\u6211\u819d\u76d6\u6ca1\u5f2f\u3002\u5982\u679c\u4f60\u4eec\u60f3\u505a\uff0c\u4e00\u5b9a\u4e5f\u80fd\u505a\u5f97\u5230\u3002\u201d\u5979\u76f4\u8d77\u8eab\u6765\u540e\uff0c\u53c8\u52a0\u4e86\u4e00\u53e5\uff0c\u201c\u6240\u6709\u56db\u5341\u4e94\u5c81\u4ee5\u4e0b\u7684\u4eba\uff0c\u7edd\u5bf9\u90fd\u80fd\u78b0\u5f97\u5230\u81ea\u5df1\u7684\u811a\u5c16\u3002\u6211\u4eec\u4e0d\u80fd\u5149\u8363\u5730\u5728\u524d\u7ebf\u6218\u6597\uff0c\u4f46\u81f3\u5c11\u53ef\u4ee5\u4fdd\u6301\u5065\u5eb7\u3002\u60f3\u60f3\u90a3\u4e9b\u5728\u9a6c\u62c9\u5df4\u524d\u7ebf\u6218\u6597\u7684\u5c0f\u4f19\u5b50\u4eec\u5427\uff01\u8fd8\u6709\u6f02\u6d6e\u5821\u5792\u4e0a\u7684\u6c34\u5175\u4eec\uff01\u60f3\u60f3\u4ed6\u4eec\u8981\u5fcd\u53d7\u7684\u8270\u82e6\u3002\u518d\u8bd5\u4e00\u6b21\uff0c\u8fd9\u5c31\u597d\u591a\u4e86\uff0c\u540c\u5fd7\uff0c\u597d\u591a\u4e86\u3002\u201d\u5973\u6559\u7ec3\u52a0\u4e86\u4e00\u53e5\u9f13\u52b1\u7684\u8bdd\uff0c\u56e0\u4e3a\u6e29\u65af\u987f\u5fcd\u53d7\u7740\u80ba\u90e8\u7684\u4e0d\u9002\uff0c\u6210\u529f\u4f7f\u819d\u76d6\u4fdd\u6301\u4e0d\u5f2f\uff0c\u78b0\u5230\u4e86\u81ea\u5df1\u7684\u811a\u5c16\uff0c\u8fd9\u662f\u4ed6\u8fd9\u51e0\u5e74\u91cc\u7b2c\u4e00\u6b21\u5b8c\u6210\u8fd9\u4e2a\u52a8\u4f5c\u3002<\/p>\n<p>[1] \u82f1\u5bfb\uff1a\u6df1\u5ea6\u5355\u4f4d\u30021\u82f1\u5bfb\u22481.83\u7c73\u3002<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/mil-naucent-okdek-kvar\/\">Mil Na\u016dcent Okdek Kvar<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>parto unu 3 Winston son\u011dadis pri sia patrino. Ver\u015dajne \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/mil-naucent-okdek-kvar\/p1-3\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":9887,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9907"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=9907"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9907\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9887"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=9907"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}