{"id":9979,"date":"2022-02-04T18:14:07","date_gmt":"2022-02-04T10:14:07","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=9979"},"modified":"2022-02-17T18:50:19","modified_gmt":"2022-02-17T10:50:19","slug":"p2-10","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/mil-naucent-okdek-kvar\/p2-10\/","title":{"rendered":"Mil Na\u016dcent Okdek Kvar"},"content":{"rendered":"<h1 id=\"parto-du\"><strong>PARTO DU<\/strong><\/h1>\n<h2 id=\"1\">10<\/h2>\n<p>Kiam li veki\u011dis, li sentis ke li longe dormis, sed rigardeto al la malnovmoda horlo\u011do informis lin ke estas nur la dudeka kaj tridek. Li ku\u015dis dormetante dum kelka tempo; post tio la kutima profundapulma kantado eksonis el la suba korto:<\/p>\n<p>\u201cNur senespera dezira\u0135o.<\/p>\n<p>Forglitema kiel tag\u2019 aprila,<\/p>\n<p>Kun ekvido, ekdiro, revinspiro,<\/p>\n<p>Kunforiris koro mia!\u201d<\/p>\n<p>Tiu rima\u0109a kanto \u015dajne konservis sian popularecon. Oni a\u016ddadis \u011din \u0109ie. \u011ci transvivis la Malamokanton. Julia veki\u011dis pro la sono, malkuntiris sin lukse, kaj elliti\u011dis.<\/p>\n<p>\u201cMi malsatas,\u201d \u015di diris. \u201cNi pretigu pli da kafo. Damne! La forno estingi\u011dis kaj la akvo malvarmas.\u201d \u015ci prenis la fornon kaj skuis \u011din. \u201cMankas oleo en \u011di.\u201d<\/p>\n<p>\u201cNi povos akiri iom de olda Charrington, supozeble.\u201d \u201cKurioze; mi certis ke \u011di estas plena. Mi surmetos vestojn,\u201d \u015di pludiris. \u201c\u015cajnas ke pli malvarmi\u011dis.\u201d<\/p>\n<p>Winston ankau elliti\u011dis kaj vestis sin. La senlaca vo\u0109o ankora\u016d kantadis:<\/p>\n<p>\u201cLa\u016ddire la tempo kuracas,<\/p>\n<p>La\u016ddire forgeso do venos; nu<\/p>\n<p>Ankora\u016d ridetoj kaj larmoj tra l\u2019 jaroj,<\/p>\n<p>Ja tordas la kor\u015dnurojn plu!\u201d<\/p>\n<p>Dum li ligis la zonon de sia kombineo li pa\u015dis al la fenestro. Sendube la suno jam malsupreniris malanta\u016d la domojn; la suno ne plu brilas en la korton. La pavim\u015dtonoj estis malsekaj, kvaza\u016d \u0135us lavitaj, kaj li sentis ke anka\u016d la \u0109ielo estis lavita, \u0109ar tiom fre\u015da kaj pala estis la bluo inter la kamentubo\u0109apeloj. Senlace la virino mar\u015dis tien kaj reen, korkante kaj malkorkante sin, kantante kaj eksilentante, pendigante pli da vinda\u0135oj, kaj ankora\u016d pli, kaj e\u0109 ankora\u016d pli. Li demandis al si \u0109u \u015di perlaboras la vivon per lavado de vestoj, a\u016d nur estas la sklavo de dudek a\u016d tridek genepoj. Julia transvenis apud lin; kune ili rigardis kvaza\u016d fascinate de la fortika figuro suba. Dum li rigardis la virinon en \u015dia karakteriza pozo, kun siaj dikaj brakoj etenditaj al la \u015dnuro, kaj siaj fortaj \u0109evalinecaj gluteoj emfazitaj, li la unuan fojon ekpensis ke \u015di estas bela. Anta\u016d tiam li neniam supozis ke la korpo de kvindekjara\u011da virino, monstrigita pro multa naskado, poste malmoligita, malglatigita de laborado \u011dis \u011di estis malglata kiel tromatura napo, povus esti bela. Sed tiel estas, kaj, li pensis, kial ja ne? La solida senkontura korpo, kvaza\u016d granita bloko, kaj la raspa ru\u011da ha\u016dto, same rilatis al la korpo de knabino kiel la rozbero al rozo. Kial la frukto estu malpli valora ol la floro?<\/p>\n<p>\u201c\u015ci estas bela,\u201d li murmuris.<\/p>\n<p>\u201c\u015ciaj koksoj nepre estas metron lar\u011daj, tamen,\u201d diris Julia.<\/p>\n<p>\u201cJen \u015dia speco de belo,\u201d diris Winston.<\/p>\n<p>Li tenis la suplan talion, kiun facile \u0109irka\u016dis lia brako. De la kokso \u011dis la genuo \u015dia flanko estis apud lia. El iliaj korpoj neniam venos infano. Nur tion ili ne povis fari. Nur perparole, intermense, ili povos transdoni la sekreton. La virino suba ne havis menson, \u015di havis nur fortajn brakojn, varman koron, kaj fekundan ventron. Li demandis al si kiom da infanoj \u015di naskis. Ver\u015dajne almena\u016d dek kvin. \u015ci spertis sian efemeran floradon, jaron, eble, da sova\u011droza belo, kaj poste \u015di subite ek\u015dvelis kvaza\u016d fekundigita frukto kaj fari\u011dis malmola kaj ru\u011da kaj malglata, kaj post tio \u015dia vivo konsistis el vestolavado, frotlavado, fadenflikado, kuirado, balaado, polurado, flikado, frotlavado, vestolavado, unue por infanoj, poste por genepoj, dum tri senpa\u016dzaj jaroj. Kaj post \u0109io \u0109i \u015di ankora\u016d kantadas. La mistika respektego kiun li sentis pri \u015di estis iel miksita kun la aspekto de la pala, sennuba \u0109ielo, etendi\u011danta malanta\u016d la kamentubo\u0109apeloj en senfinan distancon. Estis kurioze, pensi ke la \u0109ielo estas sama por \u0109iuj, en E\u016drazio a\u016d Orientazio same kiel \u0109i tie. Kaj la homoj sub la \u0109ielo anka\u016d estis treege similaj \u2014 \u0109ie, en la tuta mondo, centoj da miloj da milionoj da homoj tute similaj al \u0109i tiu, homoj kiuj ne sciis pri la ekzisto de la aliaj homoj, apartigitaj de muroj da malamo kaj mensogoj, tamen preska\u016d precize samaj \u2014 homoj kiuj neniam lernis pensi sed kiuj stokas en siaj koroj kaj ventroj kaj muskoloj la potencon kiu unu tagon renversos la mondon. Se ekzistas espero, \u011di trovi\u011das inter la proloj! Sen esti \u011disfine leginta la libron, li sciis ke tio devas esti la lasta mesa\u011do de Goldstein.La estonteco apartenas al la proloj. Kaj \u0109u li povas esti certa ke kiam venos ilia vico, la mondo konstruota de ili ne estos egale fremda por li, Winston Smith, kiel la mondo de la Partio? Jes, \u0109ar almena\u016d \u011di estos malfreneza mondo. Kie estas egaleco, tie povas esti malfrenezo. Pli- malpli frue tio okazos, forto fari\u011dos konscio. La proloj estas senmortaj, ne eblas dubi tion kiam oni rigardas tiun bravan personon en la korto. Fine ilia veki\u011do okazos. Kaj \u011dis tio okazos, kvankam eble estos mil jaroj, ili restos vivantaj malgra\u016d \u0109io, kvaza\u016d birdoj, pasigante de korpo al korpo la vivkvaliton kiun ne havas la Partio kaj kiun \u011di ne povas nuligi. \u201c\u0108u vi memoras,\u201d li diris, \u201cla turdon kiu kantis al ni, tiun unuan tagon, \u0109e la rando de la arbareto?\u201d<\/p>\n<p>\u201cLi ne kantis al ni,\u201d diris Julia. \u201cLi kantis por pla\u0109i sin. E\u0109 ne tion. Li nur kantis.\u201d<\/p>\n<p>La birdoj kantas, la proloj kantas. La Partio ne kantas. \u0108ie en la mondo, en Londono kaj Novjorko, en Afriko kaj Brazilo, kaj en la misteraj, malpermesitaj landoj preter la limoj, en la stratoj de Parizo kaj Berlino, en la vila\u011doj de la senfina Rusa stepo, en la bazaroj de \u0108inio kaj Japanio \u2014 \u0109ie staras la sama solida nekonkerebla figuro, monstrigita de laborado kaj naskado, laboreganta de naski\u011do \u011dis morto sed ankora\u016d kantanta. El tiuj fortikaj lumboj raso de konsciuloj nepre venos. Vi estas la mortuloj, ilia estas la estonteco. Sed vi povos partopreni en tiu estonteco se vi pluvivigos la menson kiel ili pluvivigas la korpon, kaj transdonadas la scion ke du plus du egalas al kvar.<\/p>\n<p>\u201cNi estas la mortuloj,\u201d li diris.<\/p>\n<p>\u201cNi estas la mortuloj,\u201d e\u0125is Julia lojale.<\/p>\n<p>\u201cVi estas la mortuloj,\u201d diris fera vo\u0109o malanta\u016d ili.<\/p>\n<p>Ili eksaltis aparten. La intestoj de Winston \u015dajnis glacii\u011di. Li povis vidi la blankon kiu tute \u0109irka\u016das la iridojn de la okuloj de Julia. \u015cia viza\u011do estis lakte flavi\u011dinta. La streko da ru\u011dego kiu ankora\u016d estis sur \u0109iu vangosto staris akre, preska\u016d kvaza\u016d nekonektite al la suba ha\u016dto. \u201cVi estas la mortuloj,\u201d ripetis la fera vo\u0109o.<\/p>\n<p>\u201c\u011ci estis malanta\u016d la bildo,\u201d spiris Julia.<\/p>\n<p>\u201c\u011ci estis malanta\u016d la bildo,\u201d diris la vo\u0109o. \u201cRestu precize kie vi estas. Neniom movi\u011du anta\u016d ol ordono estos donita.\u201d<\/p>\n<p>Komenci\u011dis, finfine komenci\u011dis! Ili povis fari nenion escepte de stari rigardante en la okulojn unu de la alia. Fu\u011di por savi la vivon, eliri el la domo anta\u016d ol estos tro malfrue \u2014 neniu tia penso pensi\u011dis en ili. Estus nekoncepteble, malobei la feran vo\u0109on el la muro. Estis krako kvaza\u016d hoko estis turnita, kaj kra\u015do de rompi\u011danta vitro. La bildo estis falinta sur la plankon, malkovrante la teleekranon malanta\u016d si. \u201cNun ili povas vidi nin,\u201d diris Julia.<\/p>\n<p>\u201cNun ni povas vidi vin,\u201d diris la vo\u0109o. \u201cStaru en la mezo de la \u0109ambro. Staru dors\u2019-al-dorse. Kunmetu viajn manojn malanta\u016d viaj kapoj. Ne tu\u015du unu la alian.\u201d<\/p>\n<p>Ili ne tu\u015dis unu la alian, sed \u015dajnis al li ke li povas senti la tremadon de la korpo de Julia. A\u016d eble nur estis la tremado de lia propra korpo. Li ja sukcesis \u0109esigi la kunklakadon de liaj dentoj, sed liaj genuoj ne estis regeblaj. Sonis la pa\u015degado de botoj sube, interne de kaj ekster la domo. La korto \u015dajnis plena de homoj. Io estis trenata trans la \u015dtonojn. La kantado de la virino ek\u0109esis abrupte. A\u016ddi\u011dis longa, ruli\u011danta sonaro, kvaza\u016d la lavkuvo estis \u0135etita trans la korton, kaj sekvis konfuzita sonaro de koleraj krioj, fini\u011dinta per kriego pro doloro.<\/p>\n<p>\u201cLa domo estas \u0109irka\u016data,\u201d diris Winston.<\/p>\n<p>\u201cLa domo estas \u0109irka\u016data,\u201d diris la vo\u0109o.<\/p>\n<p>Li a\u016ddis Julian kunpu\u015di la dentojn. \u201cMi supozas ke ni devus adia\u016di,\u201d \u015di diris.<\/p>\n<p>\u201cVi devus adia\u016di,\u201d diris la vo\u0109o. Kaj post tio tute alia vo\u0109o, maldika, kultivita vo\u0109o kiun, la\u016d la sento de Winston, li a\u016ddis iam anta\u016de, komenci\u011dis: \u201cKaj krome, dum ni parolas pri tio, \u2018Venas kandelo por allite vin gvidi. Venas hakilo por forhaki la kapon.\u2019!\u201d<\/p>\n<p>Io kra\u015dis sur la liton malanta\u016d la dorso de Winston. La supro de eskalo estis \u0135etita tra la fenestron kaj rompis la kadron. Iu grimpadis tra la fenestron. Okazis kurado de botoj sur la \u015dtuparo. La \u0109ambro pleni\u011dis de solidaj viroj en nigraj uniformoj, kun ferkovritaj botoj sur la piedoj kaj batiloj en la manoj.<\/p>\n<p>Winston ne plu tremadis. E\u0109 liaj okuloj apena\u016d movi\u011dis. Nur unu afero gravis; resti senmova, resti senmova, ne donu al ili kialon vin bati! Viro kun glata viza\u011do de boksisto, en kiu la bu\u015do estis nur fendeto, haltis kontra\u016d li balancante sian bastonon mediteme inter siaj dikfingro kaj montrofingro. Winston renkontis liajn okulojn. La sento de nudeco, kun la manoj malanta\u016d la kapo kaj la viza\u011do kaj korpo tute neprotektataj, estis preska\u016d netolerebla. La viro elpu\u015dis la pinton de blanka lango, lekis la lokon kie devus esti liaj lipoj, kaj poste preterpa\u015dis. Sekvis nova kra\u015do. Iu estis preninta la vitran paperpremilon de la tablo kaj disfrakasis \u011din sur la kamen\u015dtono.<\/p>\n<p>La fragmento de koralo, eta \u0109ifa\u0135o palru\u011da simila al sukera rozbur\u011doneto de kuko, ruligis trans la maton. Kiel malgranda, pensis Winston, kiel malgranda \u011di \u0109iam estis! Sekvis enspirego kaj batsono malanta\u016d li, kaj li ricevis violentan piedbaton sur la maleolo kio preska\u016d faligis lin. Unu el la viroj estis pu\u015deginta sian pugnon en la sunplekson de Julia, tiel faldante \u015din kvaza\u016d po\u015dliniilon. \u015ci baraktadis sur la planko, strebegante spiri. Winston ne a\u016ddacis turni sian kapon e\u0109 milimetron, sed kelkfoje \u015dia livida anhelanta viza\u011do venis en lian vidangulon. E\u0109 en teroro estis kvaza\u016d li povas senti \u015dian doloron en sia propra korpo, la mortigan doloron kiu tamen estas malpli ur\u011da ol \u015dia baraktado reakiri sian spirpovon. Li sciis kia estas tio; la terura, agoniiga doloro kiu restas konstante sed ankora\u016d ne estas plene suferebla \u0109ar anta\u016d \u0109io necesas povi spiri. Post tio du el la viroj levis \u015din per la genuoj kaj \u015dultroj, kaj portis \u015din el la \u0109ambro kvaza\u016d sakon. Winston ekvidetis \u015dian viza\u011don, renversitan, flavan kaj torditan, kun la okuloj fermitaj, kaj ankora\u016d kun la strio da ru\u011deto sur \u0109iu vango; kaj li ne revidis \u015din.<\/p>\n<p>Li staris senmove kvaza\u016d morte. Ankora\u016d neniu estis batinta lin.<\/p>\n<p>Pensoj kiuj venis propravole, sed kiuj \u015dajnis tute seninteresaj, komencis traflugi lian menson. Li demandis al si \u0109u ili kaptis S-ron Charringtonon. Li demandis al si kion ili estis farintaj al la virino en la korto. Li rimarkis ke li volegas urini, kaj sentis feblan surprizon, \u0109ar li jam urinis anta\u016d nur du-tri horoj. Li rimarkis ke la horlo\u011do sur la kamenbreto indikas na\u016d, kio signifas dudek unu. Sed la lumo \u015dajnis tro forta. \u0108u la lumo ne estus fadanta je la dudekunua horo en a\u016dgusta vespero? Li demandis al si \u0109u efektive kaj li kaj Julia miskomprenis la tempon \u2014 estis dormintaj dum plena horlo\u011d-cirklo, kaj kredis ke estas la dudektria, kiam efektive estas nul-ok-tridek la sekvan matenon. Sed li ne da\u016drigis la penson. \u011ci ne interesis.<\/p>\n<p>Sekvis alia, malpli peza pa\u015do en la koridoro. S-ro Charrington eniris la \u0109ambron. La mieno de la nigre uniformitaj viroj subite ekfebleti\u011dis. Io estis anka\u016d \u015dan\u011di\u011dinta en la aspekto de S-ro Charrington. Lia vido trafis la fragmentojn de la vitra paperpezilo. \u201cPrenu tiujn pecojn,\u201d li diris severe. Viro klinis sin por obei. La londonkvartala ak\u0109ento estis malaperinta. Winston subite rekonis kies vo\u0109on li a\u016ddis anta\u016d kelkaj momentoj per la teleekrano. S-ro Charrington ankora\u016d surhavis sian malnovan veluran jakon, sed lia hararo, kiu anta\u016de estis preska\u016d blanka, estis fari\u011dinta nigra. Anka\u016d li ne surhavis siajn okulvitrojn. Li unufoje ekrigardetis Winstonon penetre, kvaza\u016d por certigi lian identecon, kaj poste ne plu atentis lin. Li estis ankora\u016d rekonebla, sed li ne plu estis la sama persono. Lia korpo estis rekti\u011dinta, kaj \u015dajnis esti pligrandi\u011dinta. Lian viza\u011don estis trafinta nur \u015dan\u011detoj, kiuj tamen efektigis plenan transformon. La nigraj okulobrovoj estis malpli arbustaj, la faldetoj estis malaperintaj, la tuta formo de la viza\u011do \u015dajnis esti alii\u011dinta; e\u0109 la nazo aspektis malpli longa. Nun \u011di estis la atentoplena, malvarma viza\u011do de viro \u0109. tridekkvinjara\u011da. Winston ekpensis ke nun, la unuan fojon en sia vivo, li konscias rigardi membron de la Penspolico.<\/p>\n<p>\u7b2c\u4e8c\u90e8\u5206<\/p>\n<p>\u7b2c\u5341\u7ae0<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u9192\u6765\u65f6\uff0c\u611f\u89c9\u81ea\u5df1\u7761\u4e86\u5f88\u4e45\u3002\u4ed6\u7784\u4e86\u4e00\u773c\u65e7\u5f0f\u65f6\u949f\uff0c\u53d1\u73b0\u624d20\u70b930\u5206\u3002\u4ed6\u53c8\u772f\u4e86\u4e00\u4f1a\u513f\uff0c\u542c\u5230\u697c\u4e0b\u9662\u5b50\u91cc\u53c8\u4f20\u6765\u4e86\u5982\u5f80\u5e38\u4e00\u6837\u7684\u4f4e\u6c89\u6b4c\u58f0\uff1a<\/p>\n<p>\u8fd9\u65e0\u671b\u7684\u7231\u604b\uff0c<\/p>\n<p>\u5982\u56db\u6708\u822c\u901d\u53bb\uff0c<\/p>\n<p>\u4e00\u4e2a\u773c\u795e\uff0c\u4e00\u53e5\u8a00\u8f9e\uff0c\u6405\u4e71\u4e86\u6211\u7684\u68a6\uff01<\/p>\n<p>\u5077\u8d70\u4e86\u6211\u7684\u5fc3\uff01<\/p>\n<p>\u8fd9\u9996\u83ab\u540d\u5176\u5999\u7684\u6b4c\u4f3c\u4e4e\u7ecf\u4e45\u4e0d\u8870\uff0c\u968f\u5904\u53ef\u95fb\uff0c\u6bd4\u300a\u4ec7\u6068\u4e4b\u6b4c\u300b\u8fd8\u53d7\u6b22\u8fce\u3002\u542c\u5230\u6b4c\u58f0\uff0c\u8331\u8389\u4e9a\u4e5f\u9192\u4e86\uff0c\u5979\u8212\u670d\u5730\u4f38\u4e86\u4e2a\u61d2\u8170\uff0c\u4e0b\u4e86\u5e8a\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u6211\u997f\u4e86\uff0c\u201d\u8331\u8389\u4e9a\u8bf4\uff0c\u201c\u6211\u4eec\u716e\u70b9\u5496\u5561\u5427\u3002\u8be5\u6b7b\uff01\u7089\u5b50\u6ca1\u6cb9\u4e86\uff0c\u6c34\u4e5f\u662f\u51c9\u7684\u3002\u201d\u5979\u62ff\u8d77\u7089\u5b50\u6643\u4e86\u6643\uff0c\u201c\u6ca1\u6cb9\u4e86\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u6211\u4eec\u53ef\u4ee5\u627e\u8001\u67e5\u6797\u987f\u8981\u4e00\u4e9b\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u5947\u602a\u7684\u662f\uff0c\u6211\u786e\u5b9a\u4e4b\u524d\u662f\u6ee1\u7684\u3002\u6211\u5148\u7a7f\u4e0a\u8863\u670d\uff0c\u201d\u8331\u8389\u4e9a\u7ee7\u7eed\u8bf4\uff0c\u201c\u597d\u50cf\u8d8a\u6765\u8d8a\u51b7\u4e86\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u4e5f\u8d77\u5e8a\u7a7f\u4e0a\u8863\u670d\u3002\u6b4c\u58f0\u4ecd\u5728\u7ee7\u7eed\uff1a<\/p>\n<p>\u4ed6\u4eec\u8bf4\u65f6\u95f4\u53ef\u4ee5\u6cbb\u6108\u4e00\u5207\uff0c<\/p>\n<p>\u8bf4\u4f60\u8fdf\u65e9\u4f1a\u5fd8\u8bb0\uff0c<\/p>\n<p>\u4f46\u591a\u5e74\u6765\u7684\u7b11\u5bb9\u548c\u6cea\u6c34\uff0c<\/p>\n<p>\u4ecd\u8ba9\u6211\u601d\u7eea\u4e07\u5343\uff01<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u675f\u7d27\u5de5\u4f5c\u670d\u8170\u5e26\uff0c\u8d70\u5230\u5e8a\u8fb9\u3002\u592a\u9633\u5df2\u7ecf\u843d\u5c71\uff0c\u9662\u5b50\u91cc\u5df2\u7ecf\u6ca1\u6709\u4e86\u9633\u5149\u7684\u8e2a\u8ff9\u3002\u5730\u4e0a\u7684\u77f3\u677f\u5f88\u6e7f\uff0c\u4eff\u4f5b\u521a\u88ab\u51b2\u6d17\u8fc7\u4e00\u822c\u3002\u6e29\u65af\u987f\u89c9\u5f97\u5929\u7a7a\u4e5f\u4eff\u4f5b\u521a\u521a\u88ab\u51b2\u6d17\u8fc7\uff0c\u4ece\u5c4b\u9876\u4e0a\u7684\u70df\u56f1\u671b\u51fa\u53bb\uff0c\u5929\u7a7a\u84dd\u5f97\u6f84\u6f88\u3002\u9662\u5b50\u91cc\u7684\u5973\u4eba\u4e0d\u77e5\u75b2\u5026\u5730\u8d70\u6765\u8d70\u53bb\uff0c\u4e00\u4f1a\u513f\u53fc\u7740\u8863\u670d\u5939\u5b50\u4e00\u4f1a\u513f\u53d6\u4e0b\u6765\uff0c\u4e00\u4f1a\u513f\u5531\u6b4c\u4e00\u4f1a\u513f\u53c8\u9ed8\u4e0d\u4f5c\u58f0\uff0c\u6ca1\u5b8c\u6ca1\u4e86\u5730\u667e\u7740\u5c3f\u5e03\uff0c\u4e00\u7247\u63a5\u4e00\u7247\u3002\u6e29\u65af\u987f\u4e0d\u77e5\u9053\u5979\u662f\u4ee5\u6d17\u8863\u4e3a\u751f\uff0c\u8fd8\u662f\u4e3a\u4e8c\u4e09\u5341\u4e2a\u5b59\u513f\u64cd\u52b3\u3002\u8331\u8389\u4e9a\u8d70\u5230\u6e29\u65af\u987f\u8eab\u8fb9\uff0c\u4ed6\u4eec\u4e00\u8d77\u770b\u7740\u697c\u4e0b\u90a3\u4e2a\u7ed3\u5b9e\u7684\u5973\u4eba\uff0c\u6709\u70b9\u7740\u8ff7\u3002\u6e29\u65af\u987f\u770b\u7740\u5979\u667e\u8863\u670d\u7684\u59ff\u6001\uff0c\u7c97\u58ee\u7684\u80f3\u818a\u4f38\u5411\u667e\u8863\u7ef3\uff0c\u58ee\u5b9e\u5982\u6bcd\u9a6c\u7684\u81c0\u90e8\u5411\u540e\u6485\u7740\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u7b2c\u4e00\u6b21\u53d1\u73b0\u8fd9\u4e5f\u662f\u4e00\u79cd\u7f8e\u3002\u6e29\u65af\u987f\u4ece\u6ca1\u89c9\u5f97\u4e00\u4e2a\u5973\u4eba\u4e94\u5341\u5c81\u540e\uff0c\u7531\u4e8e\u751f\u517b\u800c\u8eab\u6750\u8d70\u5f62\uff0c\u4e4b\u540e\u53c8\u56e0\u4e3a\u52b3\u4f5c\u800c\u53d8\u5f97\u7ed3\u5b9e\uff0c\u6700\u540e\u7c97\u7cd9\u5230\u5982\u719f\u8fc7\u5934\u7684\u841d\u535c\u4e00\u822c\u7684\u5973\u4eba\u4f1a\u662f\u7f8e\u4e3d\u7684\u3002\u4f46\u4e8b\u5b9e\u5982\u6b64\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u60f3\u7740\uff0c\u6709\u4ec0\u4e48\u4e0d\u53ef\u4ee5\uff1f\u5065\u58ee\u800c\u6beb\u65e0\u66f2\u7ebf\u7684\u8eab\u8eaf\u5982\u82b1\u5c97\u5ca9\u4e00\u822c\uff0c\u518d\u52a0\u4e0a\u7c97\u7cd9\u7684\u7ea2\u68d5\u8272\u76ae\u80a4\uff0c\u4e0e\u5c11\u5973\u7684\u8eab\u4f53\u76f8\u6bd4\u5c31\u5982\u540c\u73ab\u7470\u679c\u4e0e\u73ab\u7470\u82b1\u76f8\u6bd4\u3002\u679c\u5b9e\u4e3a\u4ec0\u4e48\u6bd4\u82b1\u6735\u4f4e\u7ea7\uff1f<\/p>\n<p>\u201c\u5979\u5f88\u7f8e\u3002\u201d\u6e29\u65af\u987f\u5c0f\u58f0\u8bf4\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u5979\u7684\u81c0\u90e8\u81f3\u5c11\u6709\u4e00\u7c73\u3002\u201d\u8331\u8389\u4e9a\u8bf4\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u90a3\u6b63\u662f\u5979\u72ec\u7279\u7684\u7f8e\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u4e00\u53ea\u624b\u5c31\u80fd\u8f7b\u6613\u5730\u63fd\u4f4f\u8331\u8389\u4e9a\u67d4\u8f6f\u7684\u8170\u90e8\u3002\u4ece\u81c0\u90e8\u5230\u819d\u90e8\uff0c\u8331\u8389\u4e9a\u7684\u8eab\u4f53\u4e00\u76f4\u8d34\u7740\u4ed6\u3002\u4ed6\u4eec\u4e0d\u80fd\u751f\u513f\u80b2\u5973\uff0c\u6c38\u8fdc\u4e0d\u4f1a\u6709\u5b69\u5b50\u3002\u8fd9\u4e2a\u79d8\u5bc6\u53ea\u80fd\u901a\u8fc7\u8bed\u8a00\u548c\u601d\u60f3\u76f8\u4e92\u4f20\u9012\u3002\u697c\u4e0b\u7684\u90a3\u4e2a\u5973\u4eba\u6ca1\u4ec0\u4e48\u5934\u8111\uff0c\u53ea\u6709\u58ee\u5b9e\u7684\u80f3\u818a\u3001\u6e29\u6696\u7684\u5185\u5fc3\u548c\u591a\u4ea7\u7684\u809a\u5b50\u3002\u6e29\u65af\u987f\u60f3\u77e5\u9053\u5979\u751f\u8fc7\u591a\u5c11\u5b69\u5b50\uff0c\u5f88\u53ef\u80fd\u6709\u5341\u4e94\u4e2a\u3002\u5979\u66fe\u6709\u8fc7\u77ed\u6682\u7684\u82b1\u671f\uff0c\u4e5f\u8bb8\u53ea\u6709\u4e00\u5e74\uff0c\u5982\u91ce\u73ab\u7470\u4e00\u6837\u7f8e\u4e3d\uff0c\u4e4b\u540e\u5f88\u5feb\u5c31\u5f00\u59cb\u5b55\u80b2\u679c\u5b9e\uff0c\u9010\u6e10\u53d8\u5f97\u7ed3\u5b9e\u3001\u7ea2\u6da6\u3001\u7c97\u7cd9\u3002\u540e\u6765\uff0c\u6d17\u8863\u3001\u62d6\u5730\u3001\u7f1d\u8865\u3001\u505a\u996d\u3001\u626b\u5730\uff0c\u4fee\u7406\u3001\u64e6\u4eae\u7269\u54c1\u7b49\uff0c\u5148\u662f\u4e3a\u5b69\u5b50\u4eec\u6d12\u626b\u6d17\u8863\uff0c\u4e4b\u540e\u53c8\u662f\u4e3a\u5b59\u5b50\u4eec\uff0c\u4e09\u5341\u5e74\u5982\u4e00\u65e5\uff0c\u4e0d\u66fe\u95f4\u65ad\u3002\u4f46\u5979\u8fd8\u662f\u80fd\u5c3d\u60c5\u6b4c\u5531\u3002\u4e0d\u77e5\u600e\u4e48\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u5bf9\u697c\u4e0b\u7684\u5973\u4eba\u6709\u4e86\u4e00\u79cd\u5d07\u62dc\u611f\uff0c\u548c\u70df\u56f1\u4e4b\u4e0a\u7684\u5929\u7a7a\u6df7\u5408\u5230\u4e86\u4e00\u8d77\uff0c\u5929\u7a7a\u4e07\u91cc\u65e0\u4e91\uff0c\u671d\u9065\u8fdc\u7684\u5730\u65b9\u5ef6\u4f38\u3002\u8bf4\u6765\u5947\u602a\uff0c\u4eba\u4eec\u90fd\u751f\u6d3b\u5728\u540c\u4e00\u7247\u5929\u7a7a\u4e0b\uff0c\u65e0\u8bba\u6765\u81ea\u6b27\u4e9a\u56fd\u3001\u4e1c\u4e9a\u56fd\uff0c\u8fd8\u662f\u8fd9\u91cc\u3002\u5929\u7a7a\u4e0b\u7684\u4eba\u4e5f\u51e0\u4e4e\u4e00\u6837\uff0c\u4e16\u754c\u4e0a\u6240\u6709\u5730\u65b9\u7684\u4eba\u591a\u8fbe\u51e0\u767e\u4ebf\uff0c\u4ed6\u4eec\u4e0d\u77e5\u9053\u5f7c\u6b64\u7684\u5b58\u5728\uff0c\u88ab\u4ec7\u6068\u548c\u8c0e\u8a00\u6784\u7b51\u7684\u5899\u5f7c\u6b64\u9694\u5f00\uff0c\u4e0d\u8fc7\u5374\u51e0\u4e4e\u5b8c\u5168\u4e00\u6837\u3002\u4ed6\u4eec\u4ece\u6ca1\u6709\u5b66\u4f1a\u601d\u8003\uff0c\u53ef\u5fc3\u91cc\u3001\u809a\u5b50\u91cc\u3001\u808c\u8089\u91cc\u5374\u79ef\u84c4\u7740\u7ec8\u6709\u4e00\u5929\u8981\u63a8\u7ffb\u4e16\u754c\u7684\u529b\u91cf\u3002\u5982\u679c\u5e0c\u671b\u5b58\u5728\uff0c\u90a3\u4e48\u5e0c\u671b\u4e00\u5b9a\u5b58\u5728\u4e8e\u7fa4\u4f17\u8eab\u4e0a\uff01\u6e29\u65af\u987f\u4e0d\u7528\u8bfb\u5b8c\u90a3\u672c\u4e66\uff0c\u5c31\u77e5\u9053\u53e4\u767b\u65af\u5766\u6700\u540e\u8981\u4f20\u9012\u7684\u6d88\u606f\uff0c\u672a\u6765\u5c5e\u4e8e\u7fa4\u4f17\u3002\u4f46\u4ed6\u662f\u5426\u80fd\u786e\u5b9a\u7fa4\u4f17\u7ffb\u8eab\u6210\u4e3a\u53cc\u624b\u6784\u5efa\u7684\u4e16\u754c\u7684\u4e3b\u4eba\u65f6\uff0c\u4ed6\u81ea\u5df1\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u00b7\u53f2\u5bc6\u65af\u4f1a\u611f\u5230\u90a3\u4e2a\u4e16\u754c\u5982\u73b0\u5728\u515a\u7684\u4e16\u754c\u4e00\u6837\u964c\u751f\uff1f\u6ca1\u9519\uff0c\u56e0\u4e3a\u81f3\u5c11\u90a3\u662f\u4e00\u4e2a\u7406\u667a\u7684\u4e16\u754c\u3002\u6709\u5e73\u7b49\uff0c\u5c31\u6709\u7406\u667a\u3002\u8fdf\u65e9\u6709\u4e00\u5929\uff0c\u529b\u91cf\u4f1a\u5316\u4e3a\u89c9\u609f\u3002\u7fa4\u4f17\u662f\u4e0d\u673d\u7684\uff0c\u770b\u5230\u9662\u5b50\u91cc\u90a3\u4e2a\u52c7\u6562\u7684\u5973\u4eba\uff0c\u5c31\u4f1a\u5bf9\u8fd9\u4e00\u70b9\u6df1\u4fe1\u4e0d\u7591\u3002\u4ed6\u4eec\u7ec8\u5c06\u89c9\u9192\uff0c\u54ea\u6015\u4f1a\u6709\u4e00\u5343\u5e74\u4e4b\u4e45\uff0c\u4ed6\u4eec\u5728\u90a3\u5929\u5230\u6765\u524d\u4e5f\u4f1a\u514b\u670d\u5404\u79cd\u56f0\u5883\uff0c\u50cf\u9e1f\u513f\u4e00\u6837\uff0c\u5c06\u6d3b\u529b\u4ee3\u4ee3\u76f8\u4f20\uff0c\u90a3\u662f\u515a\u6ca1\u6709\u7684\uff0c\u4e5f\u662f\u515a\u6d88\u706d\u4e0d\u4e86\u7684\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u4f60\u8bb0\u4e0d\u8bb0\u5f97\uff0c\u201d\u6e29\u65af\u987f\u8bf4\uff0c\u201c\u7b2c\u4e00\u5929\uff0c\u6811\u6797\u8fb9\u5bf9\u6211\u4eec\u5531\u6b4c\u7684\u753b\u7709\uff1f\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u5b83\u4e0d\u662f\u5728\u5bf9\u6211\u4eec\u5531\u6b4c\uff0c\u201d\u8331\u8389\u4e9a\u8bf4\uff0c\u201c\u5b83\u5531\u6b4c\u662f\u4e3a\u4e86\u81ea\u5df1\u9ad8\u5174\uff0c\u4e5f\u4e0d\u80fd\u8fd9\u4e48\u8bf4\uff0c\u5b83\u53ea\u662f\u5728\u5531\u6b4c\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u9e1f\u513f\u5531\u6b4c\uff0c\u7fa4\u4f17\u4e5f\u5531\u6b4c\uff0c\u4f46\u515a\u5374\u4e0d\u5531\u6b4c\u3002\u5168\u4e16\u754c\u7684\u5404\u4e2a\u5730\u65b9\u90fd\u7ad9\u7740\u540c\u6837\u575a\u5f3a\u800c\u65e0\u6cd5\u5f81\u670d\u7684\u8eab\u8eaf\uff0c\u4f26\u6566\u3001\u7ebd\u7ea6\u3001\u975e\u6d32\u3001\u5df4\u897f\uff0c\u8fb9\u754c\u795e\u79d8\u7684\u7981\u5730\uff0c\u5df4\u9ece\u548c\u67cf\u6797\u7684\u8857\u4e0a\u3001\u4fc4\u7f57\u65af\u65e0\u57a0\u7684\u6751\u5e84\u4e2d\uff0c\u65e5\u672c\u548c\u4e2d\u56fd\u7684\u5e02\u573a\u4e0a\uff0c\u65e0\u5904\u4e0d\u5728\u3002\u4ed6\u4eec\u7531\u4e8e\u751f\u517b\u548c\u81ea\u751f\u5230\u6b7b\u7684\u52b3\u4f5c\u800c\u53d8\u5f97\u7ed3\u5b9e\u5065\u58ee\uff0c\u53ef\u4ecd\u5728\u5531\u6b4c\u3002\u4ed6\u4eec\u7684\u53cc\u817f\u4e4b\u95f4\uff0c\u67d0\u5929\u603b\u4f1a\u8bde\u751f\u4e00\u4e2a\u89c9\u609f\u7684\u6c11\u65cf\u3002\u4f60\u4eec\u5df2\u7ecf\u6b7b\u4e86\uff0c\u672a\u6765\u5c5e\u4e8e\u4ed6\u4eec\u3002\u4f46\u5982\u679c\u4f60\u4eec\u80fd\u50cf\u4ed6\u4eec\u4fdd\u6301\u8eab\u4f53\u7075\u6d3b\u4e00\u6837\u4fdd\u6301\u601d\u7ef4\u6d3b\u8dc3\uff0c\u5e76\u628a\u4e8c\u52a0\u4e8c\u7b49\u4e8e\u56db\u8fd9\u6837\u7684\u795e\u79d8\u6559\u4e49\u4f20\u627f\u4e0b\u53bb\uff0c\u5c31\u4e5f\u80fd\u4eab\u53d7\u672a\u6765\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u6211\u4eec\u5df2\u7ecf\u6b7b\u4e86\u3002\u201d\u6e29\u65af\u987f\u8bf4\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u6211\u4eec\u5df2\u7ecf\u6b7b\u4e86\u3002\u201d\u8331\u8389\u4e9a\u6e29\u987a\u5730\u9644\u548c\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u4f60\u4eec\u5df2\u7ecf\u6b7b\u4e86\u3002\u201d\u4ed6\u4eec\u8eab\u540e\u4f20\u6765\u4e00\u4e2a\u51b7\u51b0\u51b0\u7684\u58f0\u97f3\u3002<\/p>\n<p>\u4ed6\u4eec\u9a6c\u4e0a\u5411\u4e24\u8fb9\u8df3\u5f00\u3002\u7a81\u7136\u4e4b\u95f4\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u810a\u80cc\u53d1\u51c9\u3002\u4ed6\u770b\u7740\u8331\u8389\u4e9a\u77b3\u5b54\u5468\u56f4\u7684\u767d\u8272\u773c\u73e0\uff0c\u770b\u5230\u5979\u8138\u8272\u8721\u9ec4\uff0c\u9762\u988a\u4e0a\u7684\u816e\u7ea2\u683c\u5916\u660e\u663e\uff0c\u4eff\u4f5b\u6e38\u79bb\u4e8e\u76ae\u80a4\u4e4b\u4e0a\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u4f60\u4eec\u5df2\u7ecf\u6b7b\u4e86\u3002\u201d\u51b7\u51b0\u51b0\u7684\u58f0\u97f3\u518d\u6b21\u8bf4\u9053\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u90a3\u5e45\u753b\u540e\u9762\u3002\u201d\u8331\u8389\u4e9a\u5c0f\u58f0\u8bf4\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u90a3\u5e45\u753b\u540e\u9762\uff0c\u201d\u90a3\u4e2a\u58f0\u97f3\u8bf4\uff0c\u201c\u539f\u5730\u7ad9\u597d\u3002\u6ca1\u6709\u547d\u4ee4\u4e0d\u8bb8\u4e71\u52a8\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u8fd9\u662f\u5f00\u59cb\uff0c\u7ec8\u4e8e\u5f00\u59cb\u4e86\uff01\u4ed6\u4eec\u53ea\u80fd\u56db\u76ee\u76f8\u5bf9\u3002\u8d76\u7d27\u9003\u547d\uff0c\u8d81\u4e00\u5207\u6765\u5f97\u53ca\u8d76\u7d27\u79bb\u5f00\u8fd9\u95f4\u5c4b\u5b50\uff0c\u4ed6\u4eec\u6ca1\u60f3\u8fc7\u8fd9\u4e48\u505a\u3002\u4ed6\u4eec\u4ece\u672a\u60f3\u8fc7\u4e0d\u9075\u5b88\u5899\u4e0a\u90a3\u4e2a\u58f0\u97f3\u7684\u547d\u4ee4\u3002\u53ea\u542c\u201c\u5494\u5693\u201d\u4e00\u58f0\uff0c\u65e2\u50cf\u662f\u5f00\u9501\uff0c\u4e5f\u50cf\u662f\u73bb\u7483\u6389\u4e86\u4e0b\u6765\u3002\u539f\u6765\u662f\u90a3\u5e45\u753b\u6389\u4e0b\u6765\u4e86\uff0c\u9732\u51fa\u4e00\u5757\u7535\u5c4f\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u4ed6\u4eec\u80fd\u770b\u5230\u6211\u4eec\u4e86\u3002\u201d\u8331\u8389\u4e9a\u8bf4\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u6211\u4eec\u80fd\u770b\u5230\u4f60\u4eec\u4e86\uff0c\u201d\u90a3\u4e2a\u58f0\u97f3\u8bf4\uff0c\u201c\u7ad9\u5230\u5c4b\u5b50\u4e2d\u95f4\uff0c\u80cc\u5bf9\u80cc\u7ad9\u7740\uff0c\u624b\u653e\u5230\u8111\u888b\u540e\u9762\uff0c\u4e0d\u8bb8\u4e92\u76f8\u63a5\u89e6\u3002\u201d<\/p>\n<p>\u4ed6\u4eec\u6ca1\u6709\u63a5\u89e6\u3002\u4f46\u4e5f\u8bb8\u662f\u81ea\u5df1\u5728\u53d1\u6296\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u89c9\u5f97\u8331\u8389\u4e9a\u5728\u53d1\u6296\u3002\u4ed6\u54ac\u7d27\u7259\u5173\uff0c\u8fd9\u6837\u7259\u9f7f\u5c31\u4e0d\u4f1a\u6253\u98a4\uff0c\u4f46\u5374\u63a7\u5236\u4e0d\u4e86\u53cc\u819d\u3002\u4e0b\u9762\u7684\u5c4b\u5b50\u91cc\u4f20\u6765\u4e00\u9635\u76ae\u9774\u58f0\uff0c\u9662\u5b50\u91cc\u4eff\u4f5b\u7ad9\u6ee1\u4e86\u4eba\u3002\u6709\u4ec0\u4e48\u4e1c\u897f\u88ab\u62d6\u8fc7\u77f3\u677f\u8def\u3002\u5973\u4eba\u7684\u6b4c\u58f0\u7a81\u7136\u4e2d\u65ad\u4e86\uff0c\u4eff\u4f5b\u662f\u6d17\u8863\u76c6\u4e00\u6837\u7684\u4e1c\u897f\u88ab\u63a8\u8fc7\u9662\u5b50\uff0c\u62d6\u7740\u957f\u957f\u7684\u58f0\u97f3\u3002\u63a5\u7740\u662f\u6124\u6012\u7684\u558a\u58f0\uff0c\u6700\u540e\u662f\u75db\u82e6\u7684\u5c16\u53eb\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u5c4b\u5b50\u88ab\u5305\u56f4\u4e86\u3002\u201d\u6e29\u65af\u987f\u8bf4\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u5c4b\u5b50\u88ab\u5305\u56f4\u4e86\u3002\u201d\u90a3\u4e2a\u58f0\u97f3\u8bf4\u3002<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u542c\u5230\u8331\u8389\u4e9a\u54ac\u7d27\u7259\u9f7f\uff0c\u201c\u6211\u4eec\u6700\u597d\u5148\u544a\u522b\u5427\u3002\u201d\u8331\u8389\u4e9a\u8bf4\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u4f60\u4eec\u6700\u597d\u5148\u544a\u522b\u5427\u3002\u201d\u90a3\u4e2a\u58f0\u97f3\u8bf4\u3002\u63a5\u7740\uff0c\u4e00\u4e2a\u5b8c\u5168\u4e0d\u540c\u7684\u58f0\u97f3\u5f00\u59cb\u8bf4\u8bdd\u3002\u90a3\u4e2a\u58f0\u97f3\u542c\u4e0a\u53bb\u5f88\u7ec6\uff0c\u4e5f\u5f88\u6709\u6559\u517b\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u4eff\u4f5b\u89c9\u5f97\u4e4b\u524d\u542c\u5230\u8fc7\u3002\u201c\u8d81\u73b0\u5728\uff0c\u987a\u4fbf\u8bf4\u4e00\u4e0b\uff1a\u2018\u70b9\u8d77\u8721\u70db\u8ba9\u4f60\u53bb\u7761\u89c9\uff0c\u62a1\u8d77\u65a7\u5b50\u628a\u4f60\u5934\u780d\u6389\u2019\uff01\u201d<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u8eab\u540e\uff0c\u6709\u4e2a\u4e1c\u897f\u6376\u5230\u5e8a\u4e0a\u3002\u68af\u5b50\u4ece\u7a97\u6237\u4f38\u8fdb\u6765\uff0c\u538b\u574f\u4e86\u7a97\u6846\uff0c\u6709\u4eba\u4ece\u7a97\u6237\u722c\u8fdb\u6765\u3002\u4e5f\u6709\u7a7f\u7740\u76ae\u9774\u7684\u4eba\u8d70\u4e0a\u697c\u68af\u3002\u623f\u95f4\u91cc\u7ad9\u6ee1\u4e86\u58ee\u6c49\uff0c\u4ed6\u4eec\u5957\u7740\u9ed1\u8272\u5236\u670d\uff0c\u7a7f\u7740\u9489\u4e86\u94c1\u638c\u7684\u76ae\u9774\uff0c\u624b\u91cc\u62ff\u7740\u8b66\u68cd\u3002<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u4e0d\u518d\u98a4\u6296\uff0c\u773c\u73e0\u4e5f\u4e00\u52a8\u4e0d\u52a8\u3002\u4ed6\u8111\u5b50\u91cc\u53ea\u6709\u4e00\u4ef6\u4e8b\u2014\u2014\u4e0d\u8981\u4e71\u52a8\uff0c\u4e0d\u8981\u4e71\u52a8\uff0c\u522b\u7ed9\u4ed6\u4eec\u6253\u4f60\u7684\u7406\u7531\uff01\u6709\u4e2a\u4eba\u8d70\u5230\u6e29\u65af\u987f\u9762\u524d\uff0c\u4ed6\u7684\u4e0b\u5df4\u50cf\u62f3\u51fb\u624b\u7684\u4e00\u6837\u6241\u5e73\uff0c\u5634\u5df4\u53ea\u662f\u4e00\u6761\u7f1d\uff0c\u62c7\u6307\u548c\u98df\u6307\u60e6\u7740\u8b66\u68cd\uff0c\u4e0a\u4e0b\u6643\u60a0\uff0c\u4eff\u4f5b\u6b63\u5728\u601d\u8003\u3002\u6e29\u65af\u987f\u548c\u4ed6\u5bf9\u89c6\u4e86\u4e00\u773c\u3002\u6e29\u65af\u987f\u624b\u653e\u5728\u8111\u888b\u540e\u9762\u3001\u8138\u548c\u8eab\u4f53\u5b8c\u5168\u6ca1\u6709\u906e\u6321\uff0c\u5982\u540c\u8d64\u88f8\u4e00\u822c\uff0c\u8fd9\u79cd\u611f\u89c9\u51e0\u4e4e\u8ba9\u4eba\u96be\u4ee5\u5fcd\u53d7\u3002\u90a3\u4e2a\u4eba\u4f38\u51fa\u767d\u8272\u7684\u820c\u5c16\uff0c\u8214\u4e86\u4e00\u4e0b\u5e94\u8be5\u662f\u5634\u5507\u7684\u5730\u65b9\uff0c\u8d70\u5f00\u4e86\u3002\u6709\u4e1c\u897f\u88ab\u6253\u788e\u4e86\uff0c\u4e00\u4e2a\u4eba\u4ece\u684c\u5b50\u4e0a\u6284\u8d77\u73bb\u7483\u9547\u7eb8\uff0c\u7529\u5230\u58c1\u7089\u7684\u77f3\u5934\u4e0a\uff0c\u9547\u7eb8\u88ab\u6454\u6210\u4e86\u788e\u7247\u3002<\/p>\n<p>\u90a3\u7247\u5c0f\u73ca\u745a\u662f\u4e00\u7247\u7c89\u7ea2\u8272\u76b1\u76b1\u7684\u5c0f\u4e1c\u897f\uff0c\u5f88\u50cf\u86cb\u7cd5\u4e0a\u7684\u73ab\u7470\u82b1\u857e\uff0c\u53ea\u89c1\u5b83\u6eda\u8fc7\u4e86\u5e8a\u57ab\u3002\u6e29\u65af\u987f\u6697\u60f3\u7740\uff0c\u771f\u662f\u5c0f\u554a\uff0c\u4e00\u76f4\u90fd\u8fd9\u4e48\u5c0f\uff01\u4ed6\u542c\u5230\u80cc\u540e\u6709\u5438\u6c14\u7684\u58f0\u97f3\uff0c\u63a5\u7740\uff0c\u201c\u7830\u201d\u7684\u4e00\u58f0\uff0c\u6e29\u65af\u987f\u7684\u811a\u8e1d\u5904\u88ab\u72e0\u72e0\u8e22\u4e86\u4e00\u811a\uff0c\u5bb3\u5f97\u4ed6\u5dee\u70b9\u6454\u5012\u3002\u53e6\u4e00\u4e2a\u7537\u4eba\u4e00\u62f3\u7838\u5728\u8331\u8389\u4e9a\u7684\u80f8\u53e3\uff0c\u8331\u8389\u4e9a\u5012\u5728\u5730\u677f\u4e0a\uff0c\u50cf\u6298\u5c3a\u4e00\u6837\u6298\u8d77\u8eab\u4f53\uff0c\u6839\u672c\u5598\u4e0d\u8fc7\u6c14\u3002\u6e29\u65af\u987f\u4e0d\u6562\u8f6c\u8eab\uff0c\u4f46\u4f59\u5149\u6709\u65f6\u80fd\u770b\u5230\u8331\u8389\u4e9a\u52aa\u529b\u60f3\u5598\u6c14\u7684\u82cd\u767d\u7684\u8138\u3002\u6e29\u65af\u987f\u81ea\u5df1\u4e5f\u6015\u6781\u4e86\uff0c\u4f46\u4eff\u4f5b\u5bf9\u8331\u8389\u4e9a\u7684\u75db\u82e6\u611f\u540c\u8eab\u53d7\uff0c\u4f46\u5bf9\u8331\u8389\u4e9a\u6765\u8bf4\uff0c\u5f7b\u9aa8\u4e4b\u75db\u5e76\u4e0d\u8981\u7d27\uff0c\u6700\u91cd\u8981\u7684\u662f\u80fd\u5598\u6c14\u3002\u6709\u4e24\u4e2a\u4eba\u8fc7\u6765\u6293\u4f4f\u8331\u8389\u4e9a\u7684\u819d\u76d6\u548c\u80a9\u8180\uff0c\u50cf\u62ac\u9ebb\u888b\u4e00\u6837\u628a\u8331\u8389\u4e9a\u5e26\u8d70\u4e86\u3002\u6e29\u65af\u987f\u626b\u4e86\u4e00\u773c\u8331\u8389\u4e9a\u7684\u8138\uff0c\u90a3\u5f20\u8138\u671d\u5411\u5730\u9762\uff0c\u8138\u8272\u8721\u9ec4\uff0c\u5df2\u7ecf\u6ca1\u4e86\u4e4b\u524d\u7684\u6a21\u6837\uff0c\u8331\u8389\u4e9a\u95ed\u7740\u773c\u775b\uff0c\u8138\u988a\u4e0a\u7684\u816e\u7ea2\u8fd8\u5728\u3002\u90a3\u662f\u6e29\u65af\u987f\u6700\u540e\u4e00\u6b21\u89c1\u5230\u8331\u8389\u4e9a\u3002<\/p>\n<p>\u6e29\u65af\u987f\u4e00\u52a8\u4e0d\u52a8\u5730\u7ad9\u7740\uff0c\u8fd8\u6ca1\u4eba\u6253\u4ed6\u3002\u4ed6\u7684\u8111\u5b50\u91cc\u6324\u6ee1\u4e86\u8fd9\u79cd\u60f3\u6cd5\uff0c\u4f46\u4ed6\u5374\u4e0d\u600e\u4e48\u611f\u5174\u8da3\u3002\u6e29\u65af\u987f\u60f3\u77e5\u9053\u67e5\u6797\u987f\u5148\u751f\u662f\u4e0d\u662f\u88ab\u6293\u4e86\uff0c\u4e5f\u60f3\u77e5\u9053\u9662\u5b50\u91cc\u7684\u5973\u4eba\u600e\u4e48\u6837\u4e86\u3002\u6e29\u65af\u987f\u5f88\u60f3\u53bb\u6d17\u624b\u95f4\uff0c\u4ed6\u81ea\u5df1\u6697\u6697\u5403\u60ca\uff0c\u56e0\u4e3a\u4e24\u4e09\u4e2a\u5c0f\u65f6\u524d\u4ed6\u624d\u521a\u53bb\u8fc7\u3002\u4ed6\u6ce8\u610f\u5230\u58c1\u7089\u53f0\u4e0a\u7684\u65f6\u949f\u6307\u5411\u4e5d\uff0c\u4e5f\u5c31\u662f21\u70b9\u4e86\u3002\u4f46\u5149\u7ebf\u5f88\u5f3a\u3002\u516b\u6708\u4e8c\u5341\u4e00\u70b9\u65f6\uff0c\u5149\u7ebf\u4e0d\u662f\u5e94\u8be5\u9010\u6e10\u53d8\u6697\u5417\uff1f\u6e29\u65af\u987f\u6000\u7591\u81ea\u5df1\u548c\u8331\u8389\u4e9a\u662f\u4e0d\u662f\u641e\u9519\u4e86\u65f6\u95f4\uff0c\u4ed6\u4eec\u4e5f\u8bb8\u591a\u7761\u4e86\u5341\u4e8c\u4e2a\u5c0f\u65f6\uff0c\u90a3\u65f6\u5e94\u8be5\u662f\u7b2c\u4e8c\u5929\u65e9\u4e0a\u516b\u70b9\u534a\u3002\u6e29\u65af\u987f\u6ca1\u518d\u5f80\u4e0b\u60f3\uff0c\u6ca1\u4ec0\u4e48\u610f\u601d\u3002<\/p>\n<p>\u8d70\u5eca\u91cc\u54cd\u8d77\u4e86\u53e6\u4e00\u79cd\u6bd4\u8f83\u8f7b\u7684\u811a\u6b65\u58f0\uff0c\u67e5\u6797\u987f\u5148\u751f\u8d70\u4e86\u8fdb\u6765\u3002\u90a3\u4e9b\u7a7f\u5236\u670d\u7684\u7a81\u7136\u9a6f\u987a\u4e86\u4e00\u4e9b\u3002\u67e5\u6797\u987f\u5148\u751f\u7684\u5916\u8868\u6709\u4e86\u4e9b\u53d8\u5316\uff0c\u76ee\u5149\u843d\u5728\u73bb\u7483\u9547\u7eb8\u7684\u788e\u7247\u4e0a\u3002<\/p>\n<p>\u201c\u628a\u788e\u7247\u6361\u8d77\u6765\u3002\u201d\u67e5\u6797\u987f\u5148\u751f\u4e25\u5389\u5730\u8bf4\u3002<\/p>\n<p>\u6709\u4e2a\u4eba\u5f2f\u4e0b\u8170\uff0c\u5b8c\u6210\u4ed6\u7684\u547d\u4ee4\u3002\u67e5\u6797\u987f\u58f0\u97f3\u4e2d\u7684\u571f\u8154\u571f\u8c03\u6d88\u5931\u4e86\u3002\u6e29\u65af\u987f\u7a81\u7136\u610f\u8bc6\u5230\u4e0d\u4e45\u4e4b\u524d\uff0c\u7535\u5c4f\u91cc\u4f20\u51fa\u7684\u58f0\u97f3\u5c31\u662f\u8fd9\u6837\u3002\u67e5\u6797\u987f\u5148\u751f\u4ecd\u65e7\u7a7f\u7740\u90a3\u4ef6\u65e7\u4e1d\u7ed2\u5939\u514b\uff0c\u4f46\u4e00\u5934\u51e0\u4e4e\u5168\u767d\u7684\u5934\u53d1\u5219\u53d8\u6210\u4e86\u9ed1\u8272\uff0c\u773c\u955c\u4e5f\u4e0d\u89c1\u4e86\u3002\u4ed6\u72e0\u72e0\u77aa\u4e86\u6e29\u65af\u987f\u4e00\u773c\uff0c\u4eff\u4f5b\u770b\u770b\u6709\u6ca1\u6709\u5f04\u9519\u4eba\uff0c\u7136\u540e\u5c31\u6ca1\u518d\u7406\u6e29\u65af\u987f\u3002\u6e29\u65af\u987f\u8fd8\u80fd\u770b\u51fa\u6765\u662f\u67e5\u6797\u987f\u5148\u751f\uff0c\u53ea\u662f\u53d8\u4e86\u6a21\u6837\u3002\u67e5\u6797\u987f\u7684\u8eab\u4f53\u633a\u76f4\u4e86\uff0c\u4eff\u4f5b\u6bd4\u4e4b\u524d\u66f4\u9b41\u68a7\u3002\u4ed6\u7684\u8138\u53d8\u5316\u4e0d\u5927\uff0c\u5374\u4eff\u4f5b\u7ecf\u5386\u4e86\u5de8\u53d8\u3002\u67e5\u6797\u987f\u7684\u7709\u6bdb\u4e0d\u518d\u6d53\u5bc6\uff0c\u76b1\u7eb9\u4e5f\u6d88\u5931\u4e86\uff0c\u6574\u4e2a\u8138\u7684\u8f6e\u5ed3\u4f3c\u4e4e\u4e5f\u6709\u53d8\u5316\uff0c\u800c\u4e14\u9f3b\u5b50\u597d\u50cf\u77ed\u4e86\u4e00\u70b9\u3002\u8fd9\u5f20\u8138\u5c5e\u4e8e\u4e00\u4e2a\u4e09\u5341\u4e94\u5c81\u5de6\u53f3\u7684\u4eba\uff0c\u8b66\u89c9\u800c\u4e25\u8083\u3002\u6e29\u65af\u987f\u660e\u767d\u4e86\uff0c\u8fd9\u662f\u4ed6\u6709\u751f\u4ee5\u6765\u7b2c\u4e00\u6b21\u5fc3\u77e5\u809a\u660e\u5730\u77e5\u9053\uff0c\u9762\u524d\u8fd9\u4e2a\u4eba\u662f\u4e2a\u601d\u60f3\u8b66\u5bdf\u3002<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/mil-naucent-okdek-kvar\/\">Mil Na\u016dcent Okdek Kvar<\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/mil-naucent-okdek-kvar\/\">\u8fd4\u56de 1984 \u76ee\u5f55<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>PARTO DU 10 Kiam li veki\u011dis, li sentis ke li longe dorm\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/mil-naucent-okdek-kvar\/p2-10\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":9887,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9979"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=9979"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9979\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/9887"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=9979"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}