Koŝmaro
Koŝmaro (Ĵurnalo 日记)
La vetero estas tre bela. La suno enrampas ridetante tra la fenestro. Mi sidas super libro.
Subite leviĝas ondo da furiozaj bojoj ekstere. Mi levas mian dekstran manon por direkti mian orelon al la eksplodego de bojado. Verŝajne Flora iun atakas. Vibras ŝiaj jelpoj en la aero.
Mi hastas eksteren.
Ĝuste estas Flora, kiu lupe jelpas malice kontraŭ mian edzinon. Mia edzino, anhelante, minacas Floran per bastono. Ĉiun fojon, kiam ŝi levas la armilon, Flora freneze alsaltas ŝin. Flora eĉ forŝiras ŝian pantalonan krurumon. Kiam ŝi malantaŭeniras dum Flora daŭre persekutas ŝin, minace rigardante ŝin per siaj sangostriitaj okuloj.
Ĉe la vido de tio, mi kriegas al Flora: "Flora, malklera bruto nedankema! Lecionon vi volas? For! Vi ne devus ataki vian mastrinon! Ĉu vian mastrinon vi ne rekonas? Ĉu vi ne vidas, ke ŝi estas via mastrino? Kia bastardo! 'Bojado al Lü Dongbin sonas — la bonkorulon hund' ne konas'! Ni traktas vin sufiĉe bone, treege dorlotas vin kiel nian filinon, kiel vi aŭdacas ..."
Antaŭ ol mi finis paroli, Flora, nudigante siajn dentegojn, ululas: "Jes, vi trafas. Mi estas malklera bruto atakema. Mi ne estas en ordo, mi frenezas!" Kun la lasta vorto, Flora saltas sur min kaj mordas rekte en mian manon. Mi tiel teruriĝas, ke mi provas krii helpon, sed mi ne povas eligi krion, kvazaŭ io en la gorĝo sufokus min.
Ovrinte la okulojn, mi trovas, ke Floro estas buŝe tiranta mian livan manon.
Ah! Jen mi spertis teruran sonĝon. Gela ŝvito pluvas tra mia korpo.
Sidante kun krucitaj kruroj surlite, kun cigaredo inter la lipoj, mi penas kapti en la memoro la bildojn de la sonĝo, kaj ilin maĉas kaj remaĉas dum longa tempo ...
(Verkis Sovaĝa Ansero 2022.12.12)
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: