Ĉiu spertis sonĝojn, ĉu bonajn, ĉu mavajn.

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, December 14, 2022, 08:55 (506天前)

这篇日记和Koŝmaro那篇日记一样,都与梦有关。在写梦境时,两篇日记我都用了现在时态,在两部名著里,我发现也是用现在时态,这个我需要特别声明一下。

(Ĵurnalo 日记)

Ĉiu spertis sonĝojn, ĉu bonajn, ĉu mavajn.

Ĉu vi kredas je sonĝoj?

Se oni demandas min, ĉu sonĝoj povas realiĝi, mi diros, ke jes, nur pli aŭ malpli frue.

Iun someran nokton de la jaro, kiam mi estis 12-jara, min trafis terura sonĝo.

Estas tagmezo. Premas la varmego. Estas nenia spiro de vento. Tuj post la manĝo, samkiel en multaj aliaj tagmezoj, mi forlasas la hejmon kaj marŝas al la rivereto ne malproksime de la vilaĝo, por lavi min.

Mi nudpiede vadas en la rivereto, trankvila kaj travidebla. Subite mi vidas, ke en la akvo kolektiĝas multe da misgurnoj, kiuj, kun brilaj okuloj, tre similaj al serpentoj, interimplikiĝas en futbale grandan bulon, kiu lante ruliĝas.

Ĉe tiu vido, grandpanike mi tuj returnas min kaj grandpaŝe pafas min en la direkton al la hejmo. Dume mi havas la senton, kvazaŭ la misgurnoj sekvus min. Ju pli mi volas peli miajn piedojn, des pli malfacile moviĝas la piedoj dronantaj en la mola sablo. Mi baraktas surloke dum longa tempo. Fine mi vekiĝas de laciĝo.

La postan matenon, mi kaj mia patro sarkis maizan kampon. Tre laca kaj langvora, mi sidiĝis sur platan ŝtonon rande de la kampo. Mi estas knabo denaske petolema, kun aktiva karaktero. Post iom da ripozo, mi renversis la ŝtonon, sur kiu mi ĵus sidis. Ekster mia atendo, sub la ŝtono koviĝis kavo, en kiu nestis etaj serpentoj, kiuj, intervolvitaj en formo de bulo, kun alte levitaj kapoj, senĉese siblis. Je tio, mia animo forkuris en la pinton de la piedo. Mi histere vokis mian patron, tiel laŭte kiel mia voĉo kapablis: "Paĉjo! Paĉjo! Jen, jen! Serpentoj! Mi timas ilin!" Antaŭ ol mia patro ŝiris sin el la densaj maizoj, la serpentoj jam disiĝis en diversajn flankojn kaj vanuis en dense kreskantajn herbojn. Mi eksplodis per larmoj kaj sagis renkonte al mia patro ...

Tiu ĉi rakonto estas absolute vera. Mi ne mensogas. Se mi dirus mensogon, mi estus via nepo.

Pasis multaj jaroj. Mia sonĝo kune kun la serpentoj sub la ŝtono estas stampitaj por eterne en mia memoro. Kion vi pensas pri mia sonĝo kaj la serpentoj? Ĉu tio estas nur hazarda renkontiĝo? Ekde tiam mi kredas sonĝojn, el kiuj, laŭ mi, unuj eble promesas favorajn aŭgurojn kaj aliaj eble sinistrajn.

(Verkis Sovaĝa Ansero 2022.12.14)

1. ĉu bonajn, ĉu mavajn; ĉu bonajn aŭ mavajn 无论(还是)好的 ...... 还是坏的
2. Premas la varmego. 炎热让人透不过气;天气闷热。
3. misgurnoj:泥鳅
4. interimplikiĝas en futbale grandan bulon, 缠绕成足球大的一个球
5. pafas min:迅速跑
6. peli miajn piedojn:加快速度奔跑
7. sarkis maizan kampon 给玉米地除草
8. kun aktiva karaktero 性格好动
9. intervolvitaj en formo de bulo, 相互缠绕成一团
10. Je tio, mia animo forkuris en la pinton de la piedo. 看到那一幕,我差点吓晕了。 *je tio; ĉe tio 起承上启下的作用,意思差不多。
11. ŝiris sin el la densaj maizoj 从茂密的玉米地里走出来
12. promesas:预示,有 ...... 的可能

(Sovaĝa Ansero 2022.12.14)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum