Tradukon en Ĉina lingvo artikolo Sennaciulo
Karaj gekamaradoj, karaj geamikoj,
la Liberpensula Frakcio partoprenis virtuale en la Kongreso de Moskvo en julio 2022. Ni diskutis libere kaj vigle pri diversaj temoj.
Por daŭrigi la diskuton, ni proponas al vi 13 demandojn. Bonvolu respondi. Ni verkos artikolon por Sennaciulo per la respondoj.
l. Politika agado de eklezioj en la landoj, konkretaj faktoj, atestantaj kontakton de Eklezio kaj Kapitalo.
2. De kiu eklezioj ricevas monon ? Retour
3. Kiom la ŝtato elspezas por la eklezioj, por la popolklerigo, por la senlaboruloj ? ligne automatique
4. Kiel funkcias religiaj organizoj, kaj per kiaj metodoj ili varbas anojn por siaj vicoj ?
5. Kiun influon havas la eklezio sur la ŝtataparaton ?
6. Kiujn heIporganizojn fondis la eklezioj, kaj kiuj estas ilia agado ? ligne automatique
7. Kiel agas religiaj organizoj inter laboristoj, junularo, virinoj kaj infanoj ?
8. Pri la temo : Religio kaj lernejo.
9. Kiel rilatas la eklezioj al la revolucia laborista movado, al la strikoj ?
10. Kion opinias la eklezioj pri la disigo inter la Ŝtato kaj la eklezioj ?
11. Kvanto da religiaj organizoj proporcie al iliaj membroj.
12. Kiel agadas liberpensaj organizoj ?
13. Procesoj kontraŭ blasfemantoj.
Bonvolu sendi la respondojn rete : dominique.simeone@yahoo.fr; letere : Dominique Simeone, Résidence du Levant, Bât.A, 133 avenue Henri Martin FR-46000 Cahors (Francio) ; fakse +33/(0)953804589
Ni antaŭdankas vin kamarade kaj liberpense pri la libertempo por respondi.
Dominiko Simeono (35724)
Respondeca pri la Liberpensula Frakcio
La TTT-ejo de la Liberpensula Frakcio
Liberpensula Frakcio
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- Tradukon en Ĉina lingvo artikolo Sennaciulo -
Simeone,
2023-01-03, 22:55
- prova traduko de la ĉina lingvo 试译中文 -
Solis,
2023-02-01, 09:03
- prova traduko de la ĉina lingvo 试译中文 - 雁过留声, 2023-02-01, 09:06
- prova traduko de la ĉina lingvo 试译中文 -
Solis,
2023-02-01, 09:03