《MARTA 》(59)(60)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, January 16, 2023, 07:11 (459天前)

《MARTA 》(59)

Ĉi tiu lasta penso reaperis en la kapo de Marta, kiam la sekvantan tagon matene ŝi iris malsupren kaj nekuraĝe frapetis la pordon de la loĝejo de la domadministranto.

La administranto de la domo akceptis ŝin en ĉambro bone varmigita kaj komforte aranĝita.

— Sinjoro, — diris Marta, — post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj.

— Jes, sinjorino, — respondis la administranto per tono jesanta kaj samtempe demanda.

— Mi venis, por sciigi vin, ke mi ankoraŭ ne havos la eblon enporti tiun pagon ...

La vizaĝesprimo de la administranto montris ĉe tiuj ĉi vortoj sufiĉe videblan malkontentecon. Li tamen ne estis homo tro severa, li havis fizionomion honestan, mildan kaj portantan la postesignojn de multe da travivitaj jaroj kaj de multe da havitaj zorgoj. Li rigardis atente la vizaĝon de la juna virino kaj respondis post minuta medito:

— Tio estas tre malagrabla ... sed kion fari? La loĝejo, kiun vi okupas, estas negranda, kaj mi pensas, ke la dommastro ne volos rifuzi ĝin al vi ĉe la unua neakurateco en la pagado. Tamen se ĝi ripetiĝus ...

— Sinjoro! vive interrompis Marta, — oni promesis al mi laboron, kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado.

La administranto silente salutis.

Marta kun ruĝa vizaĝo kaj mallevitaj okuloj eliris sur la straton. Baldaŭ ŝi revenis en sian ĉambreton, alportante en tuko diversajn aĵojn, aĉetitajn en la urbo. Ŝi ne povis jam preni tagmanĝojn el la restoracio, ŝi eĉ faris al si riproĉojn, ke ŝi prenadis ilin ĝis nun, ĉar ŝi elspezis por ili pli, ol ŝi povis elspezi. Pri si ŝi pensis malmulte; konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis, kaj la celon, kiu staris antaŭ ŝi, la kvanto kaj eco de la manĝo, kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj pensoj. Ŝi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj ĉiutage ŝi povos dum kelka tempo sufiĉe subteni siajn fortojn. Sed la malgranda Janjo, kiu ofte tremis de malvarmo en malbone varmigita ĉambro, bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon.

《MARTA 》(60)

Tial la juna vidvino por la iom da spesdekoj, kiuj restis al ŝi, aĉetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton.

— Anstataŭ matene, mi nun hajtados la fornon tagmeze, — ŝi pensis, — kaj samokaze mi kuirados ĉiutage por Janjo iom da varma manĝo!

Ŝi ankaŭ ne povis alkutimiĝi al la penso, ke ŝia infano ĉesos manĝi viandon. Jam sen tio ĝi estis pala, malforta, elturmentita de la multaj maloportunaĵoj, kiujn ĝi antaŭe ne konis. Sed freŝa viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ forbruligi multe da ligno. Tial Marta aĉetis funton da fumaĵita ŝinko. Dum ŝi faris siajn aĉetojn, venis al ŝi en la kapon penso pri restoracioj por malriĉuloj. Ŝi aŭdis iam pri ili, kiam ŝi estis ankoraŭ edzino de oficisto, kiu ricevadis sufiĉe grandan salajron, kaj ŝi mem malavare donadis sian parton al kolektoj, kiuj estis aranĝataj por la bono de filantropiaj institucioj. Tamen krom tio, ke restoracio por malriĉuloj en ŝia nuna situacio povus esti por ŝi ankoraŭ tro kara, Marta sentis instinktan, nevenkeblan abomenon kontraŭ serĉado de helpo ĉe ia filantropia institucio.

— Ili ekzistas por maljunuloj, — ŝi pensis, — por malsanuloj, kripluloj, por infanoj, kiuj ne havas prizorgantojn, aŭ por homoj absolute malkapablaj aŭ kadukiĝintaj morale kaj mense. Mi estas juna kaj sana, ankoraŭ multajn aferojn mi ne provis fari, kiujn mi eble estos kapabla fari, kaj se mi ne sukcesis trovi laborenspezon en unu profesio, ĉu pro tio mi devas turni min al publika filantropio? — Neniam! — ŝi ekkriis en siaj pensoj, kaj, malferminte denove sian monujon, ŝi kalkulis la moneretojn, kiuj restis en ĝi post la faritaj aĉetoj. Tie troviĝis ankoraŭ ĉirkaŭ kvindek spesdekoj.

— Tio sufiĉos ankoraŭ dum semajno por lakto kaj bulkoj por mi kaj por Janjo, — ŝi pensis, — dume tiuj bonaj homoj certe trovos por mi laboron ...

La konatoj de Marta, kiuj loĝis ĉe la strato Swieto-Jerska, estis efektive homoj tre bonaj, kaj ili sincere penis trovi helpon por la malriĉa virino, kiu vekis ĉe ili kunsenton kune kun estimo.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum