《诗经》国风•秦风•蒹葭

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Sunday, January 29, 2023, 09:32 (425天前)

《诗经》国风•秦风•蒹葭
蒹葭
蒹葭苍苍,白露为霜。所谓伊人,在水一方。溯洄从之,道阻且长。溯游从之,宛在水中x央。
蒹葭萋萋,白露未晞。所谓伊人,在水之湄。溯洄从之,道阻且跻。溯游从之,宛在水中坻。
蒹葭采采,白露未已。所谓伊人,在水之涘。溯洄从之,道阻且右。溯游从之,宛在水中沚。

Kie ŝi estas?
Ama liriko.

Fragmitoj verdas en prospero,
la blanka ros’ prujniĝas fride.
Kie ŝi estas, ĉarmulino?
Ŝi loĝas fore trans rivero.
Mi ŝin serĉadas kontraŭflue,
la vojo longas kaj malglatas.
Laŭflue mi ŝin serĉas pene,
ŝi ŝajnas en akvmezo skue.

Fragmitoj densas en abundo,
ankoraŭ blanka ros’ ne sekas.
Kie ŝi estas, belulino?
Ŝi foras sur humida grundo.
Mi ŝin serĉadas kontraŭflue,
la vojo longe malfacilas.
Laŭflue mi ŝin serĉas strebe,
ŝi staras sur sablej’ senbrue.

Fragmitoj densas en abundo,
ankoraŭ blanka ros’ ne sekas.
Kie ŝi estas, belulino?
Ŝi distas sur la transa bordo.
Mi ŝin serĉadas kontraŭflue,
la vojo longe serpentumas.
Laŭflue mi ŝin serĉas reve,
ŝi nestas sur insul’ vivĝue.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum