《MARTA 》(108)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, February 13, 2023, 07:09 (438天前)

《MARTA 》(108)

Pardonu! Renkontinte en la mondo Martan, mi rigardis ĉirkaŭen, mi serĉis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon. Ne trovinte lin, mi volis la historion de la virino mallongigi, kunpremi kaj fermi en epizodo, — sed mi ne povis, ĉar mi konsciis, ke ĝi estas inda apartan tutaĵon; fine mi intencis impliki ĝin en interplekton da intrigoj, en kronon da epizodoj, — mi tamen tion ne faris, ĉar ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se ĝi iros en la mondon sola.

Pardonu la simplecon de la rimedoj, kiujn mi uzas, por prezenti al vi unu el la plej plendegindaj aperoj de la nuntempa socia stato, kaj sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marŝas la malgaja figuro de malriĉa virino, kiu eble estas inda pli bonan sorton ol tiu, al kiu submetis ŝin ... kio? La nomon de tiu ĉi "kio", kiu premas la kapojn kvazaŭ fatala malbeno, implikas la piedojn kaj frakasas la korojn de multo da homaj estaĵoj, vi legos en la historio de Marta.

Varsovio ĝojis, bruis, brilis. Estis tago festa. Apenaŭ antaŭ kelke da tagoj estingiĝis la helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la verdaj branĉoj de la kristnaskaj abioj, kaj en la aero kvazaŭ tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj kaj la bruaj interparoloj de la feliĉaj familioj, kolektiĝintaj ĉirkaŭ la feste aranĝitaj tabloj. En la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova jaro. La internoj de la domoj kaj la ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele. La stratojn kovris dika tavolo da neĝo rigidiĝinta de frosto kaj brilanta per milionoj da fajreretoj sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur la serena ĉielo.

Svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj, amasoj da pasantoj moviĝis sur la trotuaroj. Kiom da kapoj estis en tiu diverskolora movoplena amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj, kiuj mistere etendiĝadis en la spaco kaj nevideble postkuradis en la mondo proksimajn kaj malproksimajn, altajn kaj malaltajn objektojn. Amo, avideco, adorado, malamo, timoj, esperoj, plej diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj volviĝadis kaj kruciĝadis en la miloj da kapoj de la grandurba loĝantaro, kiu iris, veturis, kuris tien, kien ĝin pelis grandaj celoj de la vivo aŭ malgrandaj celetoj de la tago. Meze de ĉi tiu bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de ĉi tiu pensa svarmaĵo, sur kiu, kvazaŭ sur ferdeko, disvolviĝadis la movo de vortoj kaj faroj de miloj da homoj, mallaŭte, de neniu esplorate nek divenate, disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu rimarkata virina kapo.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum