《诗经》国风•桧风•羔裘

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, February 15, 2023, 09:15 (436天前)

《诗经》国风•桧风•羔裘
羔裘
羔裘逍遥,狐裘以朝。岂不尔思?劳心忉忉。
羔裘翱翔,狐裘在堂。岂不尔思?我心忧伤。
羔裘如膏,日出有曜。岂不尔思?中心是悼。

Ŝafidfela robo
Nobelino sopiras al sia amato.

En ŝafidfela robo vi vin distras,
kaj oficas en vulp-pelta mantelo.
Ĉu ne sopiri povus mi en ĝeno?
Ĉagreno min torturas kun kruelo.

En ŝafidfela rob’ vi vin amuzas,
kaj oficas en vulp-pelta mantelo.
Ĉu ne sopiri povus mi en ĝeno?
Sufero min atakas per despero.

La ŝafidfela robo blankas sebe,
kaj glime brilas sub la suna helo.
Ĉu ne sopiri povus mi en ĝeno?
Mi korŝiriĝas tute en mizero.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum