《诗经》国风•豳风•鸱鸮

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, February 23, 2023, 09:28 (427天前)

《诗经》国风•豳风•鸱鸮
鸱鸮
鸱鸮鸱鸮,既取我子,无毁我室。恩斯勤斯,鬻子之闵斯。
迨天之未阴雨,彻彼桑土,绸缪牖户。今女下民,或敢侮予?
予手拮据,予所捋荼。予所蓄租,予口卒瘏,曰予未有室家。
予羽谯谯,予尾翛翛,予室翘翘。风雨所漂摇,予维音哓哓!

Mava strigo
Fablo pri strigo, kiu metaforas rabadon de regantoj.

Strigo, strigo, la birda pesto,
vi jam forrabis miajn idojn,
sed ne detruu mian neston.
Mi nutris ilin kun penego,
ne eltenas novan infeston!

Antaŭ ol pluvos en ventpelo,
mi ŝtopas truojn de la nesto
per arbaj vergoj en sunhelo.
Kiu veni povus tirani
min kontraŭ la firma kastelo?

Miaj ungoj lacas pro peno,
sed mi kolektas herbojn plue
por fiksi neston per herbpleno.
Mia bek’ ankaŭ malsaniĝas
nur por mia nesta edeno.

Miaj plumoj pokas pro falo,
ĉu sur korpo, ĉu sur la vosto.
Al la nesto mankas riparo,
kiu skuiĝas en ventpluvo.
Mi nur suspiras en amaro.

elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum