《MARTA 》(122)
《MARTA 》(122)
Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de ŝi sur la muro. Tio estis tiu desegnaĵo, kiu estis forrifuzita de ŝiaj pandonantoj kaj redonita al ŝi. Ŝi estis ornaminta per ĝi la malriĉan nudan ĉambreton, kaj nun ŝi fiksis sur ĝi la silente flamantajn okulojn. Malgranda kampara dometo, branĉlarĝa arbo, birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo, klara aero de kamparo kaj profunda silenteco de bonodoraj kampoj ... Ho Dio! se ŝi povus tiom laborenspezi, tiom multege, ke tia modesta loketo, freŝa, verda, povu fariĝi ŝia propraĵo! Ŝi tiam estos jam nejuna virino, la venteto, kiu murmuros en la branĉoj, malvarmetigos ŝian frunton ŝvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj ĝuos la koloron de freŝa verdaĵo, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam ŝi estis en lulilo, kantos por ŝi super ŝia por eterne dormiĝanta kapo la lastan kanton de ĉi tiu tero.
Tiel revis la malriĉa virino. En tiu nokto en la subtegmenta ĉambreto la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo. Marta legis la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo. Komence ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ febra intereso. Ŝi komprenis la penson de la aŭtoro, la objekto de la verko trapenetris ŝian cerbon, klara kaj preciza ĝi staris antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝia komprenado fariĝis kvazaŭ elasta rondo kaj ampleksis ĉiam pli grandan, pli plenan tutaĵon; la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj.
Estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon. Ŝi skribis, kaj de tempo al tempo, fortirante la okulojn for de la papero, ŝi direktadis ilin al tiu flanko de la ĉambro, kie staris la lito kun la dormanta infano. Ĉe la blanka lumo de la vintra mateno Janjo aspektis pale kaj suferante. Kiam la unua radio de la suno penetris en la ĉambron, ŝi malfermis la okulojn. Tiam la patrino leviĝis, genuiĝis ĉe la lito kaj, ĉirkaŭprenante per la brako la duone dormantan korpon de la infano, klinis al la kuseno la lacan, varmegan kapon.
En tiu sama momento movado ekbolis en la urbo. Ekbruis veturiloj, eksonis preĝejaj sonoriloj, ekbolis interparoloj, ridoj, krioj. Varsovio salutis la novan jaron.
(未完待续)
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 《MARTA 》(122) -
雁过留声,
2023-02-27, 07:29
- 《MARTA 》(122)阅读札记 -
雁过留声,
2023-02-27, 07:31
- Infana ludo: 完成同义句 - 雁过留声, 2023-02-27, 07:34
- 《MARTA 》(122)阅读札记 -
雁过留声,
2023-02-27, 07:31