《MARTA 》(128)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, March 05, 2023, 07:37 (390天前)

《MARTA 》(128)

— Ĉu mi ne povus lerni ankoraŭ nun? Ĉu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni? Diru al mi, sinjoro, diru, diru!

La libristo staris duone konfuzita, duone kortuŝita.

— Sinjorino, — li respondis, farante geston de kompato, — mi konas nenian tian lokon. Vi estas virino.

En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpaŝis al la libristo unu el la komizoj kun ia longa registro aŭ kalkulo en la mano. Marta prenis sian manuskripton kaj foriris. Kiam ŝi adiaŭe donis la manon al la libristo, ŝiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio kaj rigidaj, la vizaĝo estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazaŭ senfine ripetadis la vortojn, kiujn ŝi antaŭe eldiris. Ĉiam tio sama! Apenaŭ la pordo fermiĝis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun la kalva kapo kaj la granda vizaĝo ĵetis sur la tablon la libron, en kiun li ĝis nun ŝajnis enprofundigita, kaj eksplodis per laŭta rido.

— Pri kio vi ridas? — mirigite demandis la libristo, levante la okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antaŭ momento.

— Kiel do oni povas ne ridi! ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, — kiel oni povas ne ridi? Ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino, aŭtorino! Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al ŝi bonan forregalon! Vere mi havis deziron desalti de la seĝo kaj kisi vin por tio!

La libristo rigardis sian gaston per iom severa rigardo.

— Kredu al mi, sinjoro, — li diris kun nuanco de malkontenteco, — ke estis por mi tre malagrable, eĉ tre dolore, aflikti tiun virinon ...

— Kion vi diras! — ekkriis la homo, kiu sidis uper (super?) la amaso da libroj, — kaj vi tion diras serioze?

— Tute serioze; ŝi estas vidvino post homo, kiun mi konis, amis kaj estimis ...

— Nu, nu! mi garantias al vi, ke ŝi estas ia aventuristino! Bonordaj virinoj ne vagas tra la urbo, serĉante, kion ili ne perdis; ili sidas hejme, gardas sian mastrumaĵon, edukas infanojn kaj gloras Dion ...

— Sed pardonu, sinjoro Antonio, ĉi tiu virino havas nenian mastrumaĵon, ŝi troviĝas en mizero ...

— Ha! lasu, sinjoro Laŭrencio! Mi miras, ke vi povas esti tiel kredema! Tio ne estas mizero, mia sinjoro, sed ambicio! ambicio! Ili volus per io ekbrili, gloriĝi, okupi plej altan lokon en la socio kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj ŝirmi siajn ekstravagancojn per imagata plialteco, per pseŭdo-laboro!

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum