头像

Esperanto ne estas nacia lingvo

作者 aŭtoro: 西安世界语王天义 ⌂ @, 来自 el: 陕西省西安市, 发表于 afiŝita je 星期六, 四月 20, 2019, 12:32 (232天前) @ Pipi

Kara amiko Pipi,
Ĉu vi ricevis mian retmesaĝon kun porinfana novelo verkita de bulgara esperantisto Georgi Mihalkov? Li estas konata verkisto en Esperanto.

Estas mirinde ke vi legis tiom da E-libroj, kiom ne legas mi kaj plej multaj esperantistoj el la ĉina Esperantujo.Bedaŭrinde, de la naskiĝo ĉe Esperanto mankas lingvistika teorio, ĉar ĝia iniciatinto ne estas lingvisto, sed kuracisto, kiu amatore amas lingvaĵon kaj ellaboris sian lingvan projekton. Konscience li scias sian lingvon ne eŭropa, kvankam ĝi baziĝis sur latinaj vortaroj. Ŝajnas ke Gaston Waringhien(1901-1991)estis unua, kiu indikas Esperanton aglutina. Fakte,la temo ne estas tiel simpla, ĉar la iniciatinto ne konas iun ajn aglutinan lingvon. Li kreis sian lingvaĵon ne koncepte por kongrui al iu ajn lingvo, sed nur por lingva praktiko, ĉu ne? Resume, Esperanto ne estas nacia lingvo. Oni lernas ĝin ne kiel oni lernas la nacian lingvon.Por posedi iun ajn fremdan nacilingvon oni jam bezonas multajn legojn de ĝiaj klasikaj literaturoj eĉ ne konsiderante ĝian lingvistikaĵon.Sed por posedi Esperanton oni bezonas studi, kia estas Esperanto, ĉar iuj tradukaĵoj nacistilajn el nacia lingvo miskondukas legantojn imitemantoj laŭ kutima lernado de la nacia lingvo, kiu ofte ne estas logika. Esperanto ne estas nacia lingvo. Esperanto estas logika lingvo, kian lingvon oni nemiam konas en la pasinta historio.Pro tio studi teorion de Esperanto estas necese por tiuj, kiuj volas fariĝi fakulo pri Esperanto.Ĉu vi jam legis la libron Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto?

--
西安世界语协会王天义
http://esperanto.shop.kongfz.com


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum