《MARTA 》(132)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, March 09, 2023, 07:19 (412天前)

《MARTA 》(132)

— Kaj vi ŝin ne trovis?

— Mi ne trovis ...

— Vi ne sciis, kie ŝi loĝas?

— Mi ne sciis. Mia kuzino sciis, sed ba! ... ĉiufoje kiam mi demandis ŝin pri la adreso de la bela vidvino, ŝi ĉiam respondadis al mi: kial vi, Aleĉjo, ne iras en la oficejon?

La virino eksplodis per rido.

— Via kuzino verŝajne estas terure serioza persono! — ŝi ekkriis.

Ĉi tiun fojon la viro ne ridis nek ekĝemis.

— Ni ne parolu pri mia kuzino, fraŭlino Juliino, — li diris per voĉo, en kiu sonis certa decideco. Pli bone aŭskultu la daŭrigon de la dramo de mia vivo. Ha! tio estis dramo ... prezentu al vi, ke en tiu tago, renkontinte sur la strato fraŭlinon Malvinon X., mi ŝin salutis nur de malproksime, antaŭ la pordo de la restoracio de Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun ĝemo en la brusto, mi vidis sur la afiŝo la "Belan Helenon" kaj tamen ne iris en la teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke se la bona Bolĉjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan loĝejon ĉe la strato Krolewska, kie mi ekvidis la plej belan el la surteraj diinoj ...

— Ho, ho! — interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa indigno, — nur sen komplimentoj, sen komplimentoj.

— Mi jam ĝis nun, plue diris la viro, — mi jam ĝis nun ... — trovus tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj ...

— Kaj kiun vi plu ne serĉis ...

— Mi ne serĉis ...

— Kaj kiun vi forgesis ...

— Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel cikatriĝis ... kion fari? vivre c'est souffrir ...

Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte, ekfajfis la arion de Kalĥas el la Bela Heleno.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum