《MARTA 》(136)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, March 13, 2023, 07:11 (409天前)

《MARTA 》(136)

Kaj ŝi denove ridis. Ŝia tiel ofte ripetata ridado, duone facilanima, duone koketa, ŝajne venis pli de kutimo al konstanta ridado, ol de gajeco. Nun Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la riĉajn vestojn de la virino, kiu staris antaŭ ŝi.

— Ĉu vi edziniĝis? — ŝi demandis.

La virino denove ekridis.

— Ne! — ŝi ekkriis, — ne, ne! mi ne edziniĝis, mia kara! tio estas, kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edziniĝis ...

Dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam havis la neagrablan sonon de ia sindevigo. La gaja Aleĉjo, kiu ne forprenis la okulojn for de Marta, ĉe ŝia lasta demando ekrigardis Karolinon, ektuŝis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis.

— Kion do mi faras? — ekkriis la virino en la atlasaĵoj, — per mia babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidiĝi en droŝko kaj tuj veturi al mia loĝejo. Vi veturos kun mi, Marta, ne vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion de nia vivo ...

Ŝi ekridis denove kaj, ĵetante ĉirkaŭen rapidajn kaj brilantajn rigardojn, diris plue:

— Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos al ni reciproke, Marta, ne vere?

Marta videble ŝanceliĝis momenton.

— Mi ne povas, — ŝi diris, — mia infano min atendas ...

— Ha! vi hanas (havas?) infanon! kion do tio malhelpas? ĝi atendos ankoraŭ iom.

— Mi ne povas.

— Nu, venu do al mi post unu horo ... bone? mi loĝas ĉe la strato Krolewska ...

Ŝi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de Marta.

— Venu, venu! ŝi ripetadis, — mi vin atendos ... ni rememorigos al ni la de longe pasintajn tempojn.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum