《MARTA 》(137)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, March 14, 2023, 07:33 (408天前)

《MARTA 》(137)

La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.

Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la neatendite retrovita kamaradino de sia juneco.

— Post unu horo, — ŝi diris, — mi venos al vi, Karonjo ...

Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj, kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris la vortojn "mi venos", Aleĉjo eksentis preskaŭ nereteneblan deziron alte eksalti kaj ekkrii: victoria! Li tamen faris nek la unuan nek la duan, li nur iom ĵetiĝis malantaŭen kaj ekklakis per la fingroj. Liaj nigraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj estis avide fiksitaj sur la pala vizaĝo de Marta, sur kiu nun lumis rideto. Kiam fine la juna virino foriris, la homo de eterna rido turnis sin al sia kunulino.

— En la daŭro de mia tuta vivo, — li ekkriis entuziasme, — en la daŭro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel ĉarman, altirantan estaĵon! Kiel bele ŝi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun ŝi havas sur la kapo. Ho! mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro, oro ...

Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan vizaĝon de la juna homo.

— Efektive? — ŝi demandis per tirata tono.

— Efektive, — respondis Aleĉjo kaj reciproke direktis multesignifan rigardon en la okulojn de sia kunulino.

La virino en atlasaĵoj ekridis per mallonga, seka rido.

Vintra tago estis finiĝanta. En saloneto, kies fenestroj donis vidon sur la straton Krolewska, en eleganta kameneto, ĉirkaŭita de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke, ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon.

Antaŭ la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj malalta brakseĝo sur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapiŝo, kun piedbenketo, sur kiu troviĝis bele brodita longorela hundeto.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum