《诗经》小雅•彤弓

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, March 15, 2023, 09:24 (408天前)

《诗经》小雅•彤弓
彤弓
彤弓弨兮,受言藏之。我有嘉宾,中心贶之。钟鼓既设,一朝飨之。
彤弓弨兮,受言载之。我有嘉宾,中心喜之。钟鼓既设,一朝右之。
彤弓弨兮,受言櫜之。我有嘉宾,中心好之。钟鼓既设,一朝酬之。

Ruĝa pafarko
Regalado al feŭdestroj kun meritoj.

Akceptu ruĝan arkon nestreĉitan
kaj ĝin konservu ja en bona stato.
Mi al la nobla gasto ĉe l’ festeno
prezentas ĉi donacon en privato.
Muzike bele sonas tamburado,
ni kune drinku kaj manĝu ĝis sato.

Akceptu ruĝan arkon nestreĉitan
ĝin konsideru aĵo de valoro.
Kun honorindaj gastoj ĉe l’ festeno,
mi ja ekstazon naskas en la koro.
Muzike bele sonas tamburado,
ni kune tostu jen al la Sinjoro.

Akceptu ruĝan arkon nestreĉitan
kaj zorge metas ĝin en sakon bone.
Kun honorindaj gastoj ĉe l’ festeno,
mi ĝojas, li prizorgas min patrone.
Muzike bele sonas tamburado,
mi tostu al la gastoj laŭtasone.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum