《MARTA 》(150)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, March 27, 2023, 06:38 (367天前)

《MARTA 》(150)

Li ridis senĉese, sed baldaŭ en lia rido eksonis falsaj notoj, en kiuj tremis io simila al kompato kaj al malagrabla incitiĝo ...

— Vorton de honoro! — li komencis, denove trakurante la saloneton per grandaj paŝoj, — tio estas virino neordinara; ami mortintan edzon ankoraŭ post paso de kelke da monatoj post lia morto! Kiaj altaj sentoj! Kio do estus des pli, se ŝi nun ekamus iun vivanton! Ho, se mi povus esti tiu feliĉulo!

— Tre povas esti, ke vi povus esti tiu feliĉulo, — respondis la virino, sidante antaŭ la kameneto. Ŝi tamen ne forturnis la kapon kaj faris nenian movon. Li alsaltis al ŝi. Hela ruĝo kovris liajn vangojn.

— Mi povus esti! — li ekkriis, — ŝi ne forŝiris do de mi ĉiun esperon! Ho, bela ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu min! mi estas efektive furioze enamiĝinta! mi povus esti tiu feliĉulo se ... diru, sinjorino, mi petegas, mi ĵurigas vin ... se mi farus kion? ...

La virino nun la unuan fojon levis la okulojn al li. Sur la fundo de ŝiaj pupiloj, sur la iom levitaj brovoj, sur la moviĝantaj anguloj de la delikataj lipoj kuŝis nepriskribebla esprimo de moko. — Se vi, — ŝi diris malrapide, — se vi aspirus ŝian manon kaj volus edziĝi kun ŝi.

Ĉi tiuj vortoj faris sur Aleĉjon impreson surdigan kaj rigidigan. Dum momento li staris senmova, kvazaŭ stoniĝinta (ŝtoniĝinta), kun iom malfermita buŝo kaj kun okuloj fiksitaj al la vizaĝo de la atente lin rigardanta virino.

— Edziĝi! — li ripetis per obtuza voĉo. Liaj lipoj ektremis, kvazaŭ li tuj estus ridonta, tamen li ne ridis, li nur svingis la manon, levis la ŝultrojn, duone kolere kaj duone indiferente diris: — vi ŝercas, sinjorino! — kaj foriris de la kameneto.

La virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka. Sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj malestimaj ridetoj. La gaja Aleĉjo denove stariĝis antaŭ ŝi.

— Vi estas kruela, sinjorino Karolino, — li ekkriis, — vi parolas al mi pri edziĝo! ĉu ekzistas io pli sensenca? ligi sin por la tuta vivo kun persono, kiun mi apenaŭ konas, kun vidvino, kiu amas ankoraŭ sian mortintan edzon? fariĝi per unu fojo patro de ia infanaĉo, bari al si la mondon, preni sur la ŝultrojn tiom da respondeco, tiom da klopodoj? kaj en mia aĝo? kun mia feliĉa situacio? Ĝi estas ideo, kiu efektive konvenus al bonkora burĝo, avidanta bongustan hejman kuiraĵon kaj dekduon da pufvangaj infanaĉoj. Mi supozas, ke vi ne diris tion serioze; mi scias, ke vi amas ŝerci, tio estas unu el viaj ĉefaj ĉarmoj.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum