《MARTA 》(151)(152)(153)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, March 28, 2023, 06:52 (393天前)

《MARTA 》(151)

Karolino levis la ŝultrojn.

— Kompreneble, mi ŝercis, — ŝi diris mallonge kaj rigardis denove la ardantajn karbojn.

La gaja Aleĉjo estis ĉiam pli ekscitita.

— Kian humoron vi havas hodiaŭ, — li murmuris, — ĉu mi nenion pli sciiĝos?

— Vi tedas min terure, — respondis la virino.

— Kie ŝi logas (loĝas?)? — insiste demandis la juna homo.

— Mi ne scias, mi forgesis demandi ŝin pri tio.

— Jen bonega historio! kion do mi nun faros? mi devos ŝin serĉi, sed la urbo estas kiel arbaro, antaŭ ol mi ŝin trovos, mi denove ŝin forgesos ...

Li diris tion kun tre granda ekscitiĝo, preskaŭ kun kolero kaj plendo en la voĉo. Li timis, ke la nekonstanteco de lia memoro kaj la ĉiutaga granda nombro da impresoj eble forprenos de li tion, kio en la nuna momento pasie lin interesas. Subite li ekklakis per la fingroj, ĝoje ekkriis kaj saltis denove al la kameneto.

— Eureka! — li ekkriis; — ŝi estas ja kudristino? kie? ĉu en ia laborejo? Bela, ĉarma, ora sinjorino Karonjo, diru ...

La virino leviĝis kaj larĝe oscedis.

— Nu, tie ... ĉe la strato Freta, en la kudrejo de sinjorino Szwejc — ŝi diris kun mieno de plej granda enuiĝo, — iru do jam fine, mi devas vesti min por la teatro ...

Aleĉjo ŝajnis feliĉigita.

— Ĉe sinjorino Szwejc! mi scias! mi scias! mi vizitadas ŝin! Unu filino, tiu, kiu altranĉas, estas monstro, sed la dua, juna edzino de bierfaristo, kaj ankaŭ la nepino per la filo, fraŭlino Eleonoro, estas ne malbelaj ... Tie do pasigas la tempon mia diino! Ho! morgaŭ ... morgaŭ ... mi kuros, flugos, rapidos.

Li kaptis la ĉapelon kaj staris jam sur la sojlo.

— Ĝis revido! — li ekkriis.

De post la sojlo li ankoraŭ revenis.

— Sinjorino Karonjo iras hodiaŭ en la teatron? Kaj kion oni ludas?

La virino staris ĉe la pordo de sia dormoĉambro kun brulanta kandelo en la mano.

— Flik kaj Flok, — ŝi diris.

— Flik kaj Flok! — ekkriis la homo de eterna rido, — mi devas tie esti kaj vidi Laŭron en la egipta danco! Sed ĉu ne estas tro malfrue? mi devas ankoraŭ iri por momento al Bolĉjo! Ĝis revido; ĝis revido! mi kuras, flugas, rapidas!

(未完待续)


《MARTA 》(152)

Ĉiuj grandaj urboj ĝenerale kaj precipe Varsovio posedas en sia mezo ian nombron da viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan kaj larĝe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj ruinigantoj de virina honoro. Tiuj homoj, tuj depost la momento, kiam la patrino-naturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lipharan lanugon, ĝis la momento kaj ofte eĉ post la momento, kiam la komuna patrino ornamas al ili la kapon per blanketa prujno de grizhareco, faras al si kvazaŭ profesion kaj ĉiutagan okupon el admirado de virinaj ĉarmoj, admirado platona, kie oni alie ne povas, admirado ne platona ĉie, kie oni povas. Ili estas ordinare homoj tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj. Ili ofte havas koron ne sole senteman, sed ankaŭ bonan; intence kaj kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iu; kaj se ili tamen ofte kaŭzas malprofitojn, menso malsevera kaj bone ilin komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn krom la evangelia: Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras! Cetere, konsiderinte la ordinarecon de la apero, kiun ili per si prezentas, konsiderinte ĉion, kion ili ordinare plenumas kaj kion ili ordinare atingas en la vivo kaj en la socia graveco, tio estas ĝenerale figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj, sur la granda ŝaktabulo de la homaro, mikroskopaj insektetoj, kiuj glitas libere sur la por aliaj tro malglata ŝelo de la vivo. Sekve, konsiderante ilian malgrandecon, oni povus ĉe la prijuĝado de la sociaj aperoj tute preterpasi tiujn gajajn sensignifulojn, aŭ eĉ kun rideto apliki al ili tiun faman ekkrion de la poeto pri la mizera lanugo, se ĉi tiu mizera lanugo, ĉi tiuj eterne moviĝantaj ŝaksoldatetoj, ĉi tiuj eterne gajaj senkulpaj insektetoj ne estus mortige danĝeraj por certa klaso da homaj estaĵoj. Ĉi tiu klaso estas la malriĉaj virinoj. Ni ne parolas jam eĉ pri la koroj, ĉar la koroj ĉe la tiel nomata bela sekso estas ĉiam tre sentema kaj samtempe tute sendefenda loko, tute egale ĉu ili troviĝas sub silkaj aŭ sub lanaj kaj katunaj talivestoj; plej granda bagatelaĵo povas ilin vundi, plej granda bagatelaĵo povas ilin venki. De tio venas la doloroj kaj plendoj, larmoj kaj ĝemoj, ŝirado de haroj kaj grincado de dentoj egale en la salonoj kaj en la subtegmentoj. Sed objekto, kiu en salonoj treege malofte estas difektata de tiuj agrablaj petolistoj, sed en la subtegmentoj, subteretaĝoj, kudrejoj kaj diversaj laborejoj troviĝas tute sub ilia potenco kaj terure de ili suferas — estas la reputacio de virino. En ĉi tiu rilato inter tiuj petolistoj ekzistas tiel grandaj potenculoj, ke ofte sen longa penado, iafoje eĉ sen intenco, per la sola alproksimiĝo, per kelke da paŝoj faritaj apud la virino, per kelke da rigardoj ĵetitaj sur ŝin, ili mortigas ŝian bonan reputacion, ili kreas en la kapoj de la homoj malbonajn suspektojn. Tio estas agrabla frukto de ilia bone fortikigita kaj larĝe fama gloro; agrabla efektive por ili, ĉar ĝi montras antaŭ la mondo ilian vere viran energion, la grandegan potencon de ilia influo en la mondo, la grandegan abundon da impresoj, kiujn ili ricevas kaj ricevigas, kaj da plenumataj faroj; sed eble ne tre agrabla por tiuj, sur kiujn okaze falas la rigardo de la sinjoro de la kreitaĵoj ...

(未完待续)


《MARTA 》(153)

La sinjoro de la kreitaĵoj marŝas sur strato de granda urbo, flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron. Brilas sur lia kapo la ĉapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas sur la brusto ora ĉeneto kaj balanciĝas gracie sur la malluma fono de la surtuto, kiun pretigis la dignaj manoj de la plej granda tajloro Chabou. Kia majesto! Li kantetas duonvoĉe kanteton el La Bela Heleno, kaj penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen. La randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano, ĉiujn li salutas, ĉiuj lin salutas, ĉiujn li konas, ĉiuj lin konas. Kia digna socia pozicio! Li interrompis sian kantetadon, li etendas la kolon, kaj la piedon li haltigas en la aero simile al ĉashundo, kiu ekflaris ĉasaĵon, li streĉas la rigardon, li ridetas ... Tie sur la angulo de la strato preterpasis bela buŝeto, eklumis blanka vizaĝeto, ekbriletis nigraj okuletoj ... Antaŭen! kuru kaj pelu! Singarde! la ĉasaĵo estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide ĝin ĉirkaŭbari, ĉar ĝi povus formalaperi! Li aliras de flanke, li levetas la ĉapelon, li faras saluton plej respektan (ho, ironio!) kaj per voĉo, plene kopianta la hieraŭ sur la scenejo aŭditan voĉon de Pariso, li demandas: ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi vin akompanu? Se ŝi permesas, li iras kun ŝi. Se ŝi ne permesas, li iras ankaŭ. Ĉu li ne estas sinjoro de la kreitaĵoj? Dum la irado li renkontas konatojn (li havas da ili tiom, kiom la maro havas da gutoj da akvo), li palpebrumas petole kaj montras per la okuloj la akompanatinon. De tempo al tempo la koro kun pligrandigita forto batas en lia brusto: tio estas la unuaj ektremoj de vekiĝanta papilia amo aŭ eble la ĝojo de triumfo; plej ofte ambaŭ kune. Ĉiufoje kiam ĉi tiu sinjoro de la kreitaĵoj ekvidas belan aŭ eĉ beletan ekzempleron de virina vizaĝo, li ĵuras al ĉiuj kaj antaŭ ĉio al si mem, ke li estas furioze, morte enamiĝinta. Li faras tion kun plena sincera kredo. Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke da fojoj en tago. Krom tio li sentas bone, ke la okuloj de la homoj sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia vivo. Tiuj homaj okuloj tiel kutimis vidi lin nevenkebla, ke tuj de la unua paĝo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon!

Li alproksimiĝis, sekve li ravis. Li ekrigardis, sekve li venkis. Nek li, nek iu el tiuj, kiuj lin konas, supozas, ke povus estis (esti) alie. La gloro de la brava junulo kreskas; la reputacio de la malriĉa virino dronas. En la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas nova folio de laŭro, sur ŝia malgaja frunto aperas makulo ... Tia estis la gaja Aleĉjo, unu el multaj ... Lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon, interparolo kun li estis por ŝi dekreto de malhonoro ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum