《MARTA 》(155)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, March 30, 2023, 06:34 (394天前)

《MARTA 》(155)

Sinjorino Szwejc el sub la okulvitroj ĵetadis sur la ĵus venintan laboristinon flankajn rigardojn. La anguloj de ŝiaj plenblovitaj lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron. Ŝi ĉesis tranĉi kaj, ne ellasante la tondilon el la sulkabundaj fingroj, diris per tirata tono kaj obtuza voĉo:

— Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.

Marta, aŭdinte sian nomon, levis la kapon.

— Ĉu vi diris ion al mi?

— Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.

— Jes, sinjorino, mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne povis veni.

— Neakurateco de la laboristinoj koncerne la venadon al la laboro alportas grandan malutilon al la laborejo.

Marta malalte klinis la kapon. Ŝi denove kudris kaj silentis.

Nun jam nur unu tondilo ĉe la ronda tablo sonis kaj knaris, sed ĉiam pli akre.

La fraŭlino, kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla Aleĉjo, videble sentis sin ĉiam pli kaj pli ekscitita.

Ŝia patrino staris kun vizaĝo turnita al grupo da laboristinoj, kun senmova tondilo en la bruna mano.

— Mi vidis hieraŭ sinjorinon Swicka en la urbo. Sinjorino Swicka staris apud la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo kun du personoj.

Marta ne respondis. Kion ŝi povus diri? La fakto, pri kiu parolis sinjorino Szwejc, estis tute vera.

— Mi ankaŭ konas la personojn, kun kiuj sinjorino Swicka interparolis hieraŭ sur la strato. Unu el ili antaŭ kelke da jaroj eĉ laboris dum kelka tempo en nia laborejo; sed ne longe, ne longe, ĉar mi tuj rimarkis, ke ŝia kunestado povas doni danĝeran ekzemplon por niaj laboristinoj. Ĉu sinjorino Swicka konas bone tiun virinon? Ŝia kamaradeco povas esti tre danĝera.

— Ne por mi, sinjorino, — unuafoje ekparolis nun Marta. Ŝi ne levis la kapon de super la laboro, sed en ŝia tremanta voĉo sonis obtuza kaj retenata ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata.

— Ha! sopirĝemis sinjorino Szwejc, — oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem. Malmodesteco estas patrino de ĉiuj pekoj. Pli bone estas eviti, multe pli bone estas eviti danĝeran kamaradecon ... Kaj ĉu sinjoro Aleksandro Loncki estas ankaŭ proksima konato de sinjorino Swicka?

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum