《MARTA 》(157)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, April 01, 2023, 06:52 (392天前)

《MARTA 》(157)

Ĉi tiuj vortoj eksonis tra la granda ĉambro per voĉo klara kaj forta. Marta leviĝis de la seĝo kaj kun alte tenata frunto kaj kun tremantaj lipoj rigardis rekte en la vizaĝon de sinjorino Szwejc.

— Mi estas virino malriĉa, tre malriĉa, — ŝi diris plue, — sed mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero. Ne la Providenco fordonis min al via prizorgado kaj alkondukis min ĉi tien, sed mia propra senkapableco. Mi venis ĉi tien, ĉar aliloke mi ne povosciis labori; vi scias tion tre bone, kaj vi sciis bone ekspluati mian situacion. Mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi ... Sed ne pri tio mi volis paroli. Mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis ĝiajn kondiĉojn. Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn ... malgraŭ ĉio ... mi ne povas ... ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ!

Ĉe la lastaj vortoj ŝi surĵetis la tukon sur la kapon kaj direktis sin al la pordo. La laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, la pli junaj kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaĝoj, la pli maljunaj kun kompato kaj kun ankoraŭ pli granda mirego.

Ĉio, kio okazis al Marta depost hieraŭ: la disreviĝo, kiu ŝin trafis ĉe la libristo; la maldolĉa sento de envio, kiu unuafoje atakis ŝin ĉe la vido de la Kazimira palaco kaj de la lernanta esperplena vira junularo; la vizito en la domo ĉe la strato Krolewska, la malĝoja propono, kiu tie estis farita al ŝi; la sendorma nokto, pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de honto; sed precipe la renkontiĝo kun la homo, pri kiu ŝi sciis, ke li atendis ŝin kun malhonoranta penso en la kapo, — ĉio ĉi tio metis ŝian spiriton en tiun staton de febra streĉo, kiu longe daŭri ne povas, kiu ĉe la plej malgranda ektuŝo eksplodas per neretenebla fulmotondro. Kaj la ektuŝo, kiun kaŭzis la vortoj de sinjorino Szwejc kaj de ŝia filino, ne estis plej malgranda. En la brusto de Marta la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis kaj eksonigis ribelan krion kaj suferplenan ĝemon. Ĉu ŝi faris bone, kiam ŝi cedis al la neretenebla eksplodo de virina fiereco kaj de homa digno, ĵetante antaŭ la piedojn de la ŝin ofendinta virino sian lastan pecon da pano? Ŝi ne pensis pri tio, ŝi ne prikalkulis sian agon, kurante tra la longa korto al la pordego, kondukanta sur la straton.

Sed apenaŭ ŝi eniris en la pordegan arkaĵon, ŝi retiriĝis kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo, esprimo de mortiga ofendo kovris ŝian vizaĝon. En la pordega arkaĵo staris ankoraŭ Aleĉjo kaj interparolis mallaŭte kun ia juna viro, kiu staris ĉe la malsupro de la ŝtuparo, per kiu li videble ĵus malsuprenvenis, por iri en la urbon. Marta forsaltis al la kontraŭa flanko. Estis videble, ke ŝi penis nerimarkite formalaperi laŭlonge de la muro; sed ĉu lerta kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto?

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum