《诗经》小雅•节南山

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Saturday, April 01, 2023, 09:38 (385天前)

《诗经》小雅•节南山
节南山
节彼南山,维石岩岩。赫赫师尹,民具尔瞻。忧心如惔,不敢戏谈。国既卒斩,何用不监!
节彼南山,有实其猗。赫赫师尹,不平谓何。天方荐瘥,丧乱弘多。民言无嘉,憯莫惩嗟。
尹氏大师,维周之氐;秉国之钧,四方是维。天子是毗,俾民不迷。不吊昊天,不宜空我师。
弗躬弗亲,庶民弗信。弗问弗仕,勿罔君子。式夷式已,无小人殆。琐琐姻亚,则无膴仕。
昊天不佣,降此鞠訩。昊天不惠,降此大戾。君子如届,俾民心阕。君子如夷,恶怒是违。
不吊昊天,乱靡有定。式月斯生,俾民不宁。忧心如酲,谁秉国成?不自为政,卒劳百姓。
驾彼四牡,四牡项领。我瞻四方,蹙蹙靡所骋。
方茂尔恶,相尔矛矣。既夷既怿,如相酬矣。
昊天不平,我王不宁。不惩其心,覆怨其正。
家父作诵,以究王訩。式讹尔心,以畜万邦。

Al kortegano Yin
Riproĉado al kortegano Yin, kiu ignoras siajn devojn kaj endanĝerigas la popolon.

Imponas kaj apikas Suda Monto
kun rokoj super rokoj jen en splendo.
Al vi fifama kortegan’ insida
la regnanoj brulas de malkontento.
Sed ni nun dronas en tro granda timo.
por prikomenti l’ aferojn de l’ ŝtato.
La regna sort’ jam iras al la fino,
Kial ni ne zorgas pri l’ aĉa stato?

Imponas kaj apikas Suda Monto
kun la herbaĉoj densaj en prospero.
Fifama kaj insida kortegano,
vi nenifaras pri l’ regna pelmelo.
Ja multegas plagoj kaj katastrofoj,
sin banas popolanoj en sufero.
Riproĉoj kaj plendado ja abundas,
punindas vere li de la Ĉielo!

Vi kortegano — ŝtata piliero,
donas servon kaj helpon al la trono.
Vi taskas teni sceptron de la regno,
defendi l’ regnon laŭ reĝa ordono,
asisti la regnestron en regado,
kaj gvidas la popolon al feliĉo.
Ho ve, l’ Ĉielo, vere bedaŭrinde,
ni dronas en manĝaĵa nesufiĉo!

Vi zorgas pri la regno ne persone,
regnanoj ne vin fidas kun sincero.
Vi nek enketas nek inspektas ronde,
kaj trompas la popolon laŭ libero.
Por korekti erarojn viajn tute,
estu fore de tiuj insiduloj,
kaj donu al parencoj nenifaraj
ne favorojn laŭ iliaj postuloj.

Ho, la Ĉielo, estas vi ne justa,
vi sendas katastrofojn al popolo.
Vi vere estas terure kruela,
sufero nin turmentas per doloro.
Se l’ lordo farus aferojn persone,
ni kovas ne rankoron kun kolero.
Se li sin tenus justa al popolo,
ni ja obeus al li sen ribelo.

Malfeliĉe, l’ Ĉielo ĉiopova!
Tumult’ neniel ĉesas ĝis ĉi horo,
kaj furiozas pli kaj pli severe,
plebanoj ja amaras en la koro.
Pri la sufero de la malriĉuloj
neniu el regantoj zorgas bone,
nek malfeliĉon penas jen forigi,
nek konsoladas povrulojn persone.

Veturas mi per kvar ĉevaloj fortaj
kun korpulenta korp’ kaj grasa kolo.
Rigardas mi al vasta la kamparo,
sed, ve, ne trovas lokon kun lumgloro.

Kiam pliiĝas mavo kun temppaso,
oni mortigas reciproke glave.
Kiam kolero moderiĝas grade,
proponas oni vinon kune rave.

Ho, la Ĉielo montras sin maljusta,
la lordo ankaŭ mavas ja serpente.
Li ne sin ekzamenas siajn kulpojn,
sed li riproĉas la popolon plende.

Poemon mia patro verkis cele
al kritikado al la lord’ senfara,
por ke li do korektu siajn kulpojn
kaj onte ja fariĝu lord’ elstara.
elĉinigis Vejdo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum