Lenin kaj l’Oktobra Revolucio en moderna Rusio 俄罗斯人评价列宁和十月革命

作者 aŭtoro: Nikolaj Vladimiroviĉ Kuznecov, 来自 el: rusio, 发表于 afiŝita je 星期四, 三月 16, 2017, 11:17 (609天前)
编辑: Solis, 时间: 星期日, 六月 11, 2017, 23:43

Lenin kaj l’Oktobra Revolucio en moderna Rusio.
现代俄罗斯人对列宁和十月革命的评价

Lenin kaj l’Oktobra Revolucio en moderna Rusio.
Nikolaj Vladimiroviĉ Kuznecov, historiisto, studanto de 4-a jaro de Norda (Artika) Federacia Universitato (Arĥangelsko, Rusio).

Ĉu la Oktobra Revolucio estis granda revolucio? Ĉu ĝi pozitive ŝanĝis la historian procezon en Rusio?

1917-a kaj sekvantaj jaroj estis unu el la plej malbonaj epokoj en la historio de Rusio. Revolucio, kia komencis per tumulto en Petrogrado je 8-a de marto de 1917 kaj finis je 1922 per malkreskanta fajro de l'Intercivitana milito, mortiĝis multe da homvivoj, frakasis miljaraĝa Rusa Ŝtato (ĉar bolŝevikoj, kiu ekhavis potencon je novembro de 1917, deklaris kreadon de la nova ŝtato sur ruinoj de la malnova – kiel en himno «International»), ekprenis de centro de la lando Pollandon, Baltajn Landojn, Finlandon, Moldavion, Okcidentan Armenion, kaj komencis multajn procazojn, kiajn kontinuadas negative influi al la rusa socio 100 jaroj antaŭe. Rusio, kia dum regado de Nikolao la 2-a venkadis militon, post «perfido, malkuraĝo kaj trompo» (kiel imperiestro mem nomigis martan puĉon de de 1917), venis al decadenco. La nova potenco ne venkis naskiĝitan de ĝi revolucion kaj pereis, malfermi pordojn al bolŝevikoj, kiu malvenkis militon, venis landon al dekadenco, komencis sangvoleman teroron, mortigante homojn sen juĝado (kiel ili agis, ekzemple, kun Nikolao la 2-a kaj lia familio je julio de 1918).
Novembraj evento de 1917, kiaj estis famaj en USSR kaj inter sovetiaj landoj kiel «La Granda Oktobra Socialisma Revolucio», ne estis revolucio. Tiaj ĉi eventoj estis nur parto de revolucio, unu el multaj puĉoj de 1917. Estis nur unu malsimileco: radikaleco de fortoj, kiu prenis potencon, ne restis esperon ke estos savitaj demokratiaj instituciaj, faritaj de Nikolao la 2-a je aprilo de 1906 (Konstitucio kaj Parlamento) kaj de puĉistoj je marto de 1917 (Respubliko). Alveno de bolŝevikoj al ŝtatpotenco ŝanĝis vojon de revolucio kaj komencis l’Intercivitanan militon. Sed, duflanke, homoj, kiu ekhavis potencon je marto mem per sia malkapablo decidi problemojn kaj gvidi landon, kreadis tian rezulton.
Oktobra puĉo deklarinte donis pozitivaj ŝanĝoj. Kamparanoj prenis landojn (sed ili povis fari tion ĉi kaj dum Cara reĝimo), pliboniĝis laborleĝaro (kiu estis unu el pli bonaj eĉ dum la caroj). Sed gvidmetodoj de bolŝevikoj, reprezalio, malvenko dum la Granda Milito kaj l’Intercivitana milito frakasis ĉion bonan, kion estis farita de t.n. Oktobra revolucio. Finfine, post la revolucio lando komencis malbonan vivon, pli malbone ol antaŭ revolucio de 1917. Ekonomiaj indicoj de 1913 ne estas atingitaj eĉ je 2017, nivelo de libero en Rusio neniam estis pli grande ol nivelo dum Nikolao la 2-a, kaj Konstitucio de 1906 okazis la sola en rusa historio, kiu vere laboris.
Vere, novembraj eventoj de 1917 grandege influis al Rusio kal al la tuta mondo, sed tia influo ne estis pozitiva por lia lando.

Ĉu Lenin estas granda gvidanto de rusa popolo?

Tio estas diskutema demand. Unuflanke, Lenin estas nomita kiel geniulo, la Patro de Revolucio, la gvidanto de laborantoj. Alieflanke, kiel ekzekutisto, perfidulo, la germana spiono, murdisto, tirano. Ambaŭ vidpunktoj ekzistas kune en Rusio kaj tio estas malfacile diri, kia el ili subtenatas de plimulteco de landanoj.
Lenin gvidis l’oktobran puĉon, prenis potecon, stopiĝis laboron de la Konstitucian Kongreson, komencis reprezalion kontraŭ politikaj kontraŭistoj, subskribis pacpakton kun Germanio (kio kontraŭstaras paktojn de l’Entente Cordiale), gvidis landon al l’Intercivitanta milito. Alieflanke li ne estis fanatikistoj, kiu fidis nur marksismon. Tial, kiam okazis devon, li komencis la novan ekonomian politikon: ŝtatkapitalismo en socialisma lando. Tio estas sola lia decido, kia ne estas malsubtenata eĉ liaj kontraǔuloj. Sed li frakasis la ŝtaton, komencis tiranion, faris reprezaliojn. Liaj ideoj estis, verŝajne, geniaj, sed lia realizado estis terura por Rusio. Sed por multaj rusianoj Lenin restas la granda gvidanto, kio estas tialo de lia kulto kaj de nostalgio al la soveta.

Kio estas la vera penso de ĝenerala ruso pri la Sovetunio? Ĉu ili volas reveni al la epoko de Sovetunio?

Tio estas malfacile diri, kion pensas la plimulteco. Dirante pri sia sperto, mi scias homojn, kiu malsame pensas pri Sovetunio. Tie mi povas doni al vi iliaj pensoj:
1) USSR estas la plej granda epoko en la rusa historio, alto de ĝia potenco kaj influo;
2) Sovetunio ne estas Rusio sed alia ŝtato;
3) USSR estis Imperio, same kiel la Rusa;
4) USSR estas la ŝtato, kia okupis Rusion.
Por la moderna Rusio estas specifa fenomeno de nostalgio al la soveta. Homoj, kiu estis junaj dum la soveta tempo, rememoras nur la bonan el sia juneco kaj egaliĝas ĝin kun problemoj de sia propra vivo. Kaj tial ili pensas ke la soveta tempo estis pli bona ol ĝi estis reale. Ĉar tial, kiel oni diras en Rusio, «kolbaso estis pli bonĝusta».
Tia nostalgio gvidas al ideo de restoro de Sovetunio. L’ideo estas populara inter stalinistoj kaj junaj komunistoj. Sed ĝi ne havas nenian fortan ŝtatsubtenon.
Do, ekzistas divido de pensoj pri la soveta estinto, pri kio diras bataloj pri memoriloj al K. Mannerheim en Peterburgo kaj al J. Stalin en Arĥangelsko. Kaj la divido diras ke la rusa socio ne estas unuiĝita en demando pri la soveta estinto.

Kio estas la opinio de vi, kiel historiisto, pri la Oktobra Revolucio kaj Lenin?

Hans J. Eysenck en sia libro «Psikologio de politiko» skribis: «Kiel civilano mi havas sian penson pri tia ĉi demando; kiel scienciisto mi devas nomiĝi ĝi malobjektiva kaj ne uzi ĝin». Tiel faras ankaŭ mi, kiam dirado estas pri l’Oktobra revolucio kaj pri Lenin. Miaj pensoj kiel scienciisto mi diris antaŭe, respondante al la 1-a kaj la 2-a demandoj, sed malfacileco de tia problemo faras necesita diri mian propran opinion. Persone por mi, eventoj de 1917 estis teruraj aktoj kiam parlameno perfidis interesojn de Rusio kaj la rusa popolo, la komenco de morto de la Rusa Ŝtato. Lenin, kiu estis gvidanto de l’oktobra puĉo, estas por mi teroristo, perfidulo kaj tirano, kiu ne devas havi tian nivelon de famo, kion li havas en nia lando kaj en la aliaj. Sed, tio estas nur mia propra opinio. Kiel historiisto, mi respondis vin antaŭe.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum
Free counters!