Lenin kaj l’Oktobra Revolucio en moderna Rusio 俄罗斯人评价列宁和十月革命

作者 aŭtoro: Andreas J. PENK @, 来自 el: Berlino, Germanujo, 发表于 afiŝita je 星期四, 三月 16, 2017, 23:49 (768天前) @ Nikolaj Vladimiroviĉ Kuznecov

Kiam mi estis leginta vian artikolon, mi memoris pri formulo el la plumo de d-ro Ivo Lapenna: »Por ke verko estu scienca ne sufiĉas nomi ĝin tia« (Lapenna: »Marksisma-Leninisma« Libro pri Socipolitikaj Aspektoj de la Esperanto-Movado aŭ Pseŭdoscienca Parti-politika Koncepto pri la Internacia Lingvo)

Vi malbenas la partion RKB(b)/ KPSU(B), la tiel-nomatajn bolŝevikojn, la komunistan gvidanton Vladimir Iljiĉ ULJANOV nomita LENIN, Sovet-Ruslandon/ Sovetunion kaj aliajn. Ĉu sed vere sur scienca bazo?

Vi plendas, ke la nuna Rusia socio ne estas unueca pri la Sovetia estinteco. Ĉu vi vere atendas, ke la socio trovos unuecan opinion pri tiu demando? Se jes, tiam vi ne pensas liberale, tiam vi pensas kiel Josif Besarionis dze ĜUGAŜVILI nomita STALIN: La tuta popolo havu komunan opinion. Verŝajne vi pravas, ke la veneno de la stalinismo ankoraŭ estas en la korpo de la Rusia popolo, almenaŭ iomete.

Vi admiras evidente caron Nikolao la IIa pro la »konstitucio kaj parlamento«. Sed mi legis jenan: »Samtempe ordonis la caro Dumaon, la Rusian parlamenton, dissolvi. Sed je la 11a de Majo [1917] la deputitoj sub la gvidado de la parlamentestro Miĥail RODSJANKO rifuzis disiri. Tiu skandala okazaĵo formis la oficialan starton de la revolucio.« (Zuerst! Deutsches Nachrichtenmagazin (esp. Unue! Germana Novaĵĵurnalo), n-ro Marto 2017, p. 65)

Ĉu vi vere opinias, ke caro Nikolao la IIa venkis la militon? Ĉu la Mondmiliton? Li gajnis eble kelkajn batalojn ... ĉu sed la tutan militon? Caro Nikolao la IIa havis »nenian militan kvalifikon«, tiel en la artikolo pri li en la ĵurnalo Zuerst! Deutsches Nachrichtenmagazin.

Verŝajne vi pravas, ke caro Nikolao la IIa kaj sia familio estis mortigitaj - kontraŭleĝe, sen verdikto. Sed kiom multe da Rusiaj homoj mortis dum la Mondmilito - kontraŭleĝe kaj sen verdiktoj? Kaj ankaŭ pro la caro. Ĉu ili malpli validis ol la caro kaj sia familio? Certe ke ne!

Estis unue STALIN, kiu nomis sian antaŭulon LENIN geniulo, por ke parto de la gloro de LENIN ankaŭ brilu al sur li, STALIN.

Miaj rimarkoj certe ne estas sciencaj. Mi studis nur pedagogion, mi ne estas historiisto ;-) Sed mi estas konvinkata, ke ĉi tiu temo estu malpli supraĵe traktata ol kiel en via polemiko. Ekzemple la demandon pri LENIN kaj siaj rilatoj al Germanujo. La demando estas pli ampleksa ol: Ĉu LENIN estis Germana spiono?

Ne, kara samideano, via artikolo estas antaŭ ĉio kontraŭ-komunisma propagando. Malbona afero por studanto de la 4a jaro!


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum