《MARTA 》(158)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, April 02, 2023, 06:50 (382天前)

《MARTA 》(158)

— Sinjorino! — ekkriis Aleĉjo, sin returnante; — kia surprizo! Mi ne pensis, ke vi tiel frue forlasos hodiaŭ tiun kavernaĉon, kiu (nun lia voĉo mallaŭtiĝis) de kelka tempo fariĝis por mi paradizo, al kiu mi sopiras!

La viro, kun kiu Aleĉjo antaŭe interparolis, forlasis la lastajn ŝtupojn kaj elkuris sur la straton, ĵetante preterflugantan rigardon sur la virinon, al kiu sin turnis lia kamarado, kaj maskante dusignifan rideton per kanteto el Flik kaj Flok. Marta staris ĉe la muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la okuloj. La gaja Aleĉjo alproksimiĝis al ŝi kun rideto sur la lipoj kaj reva rigardo.

— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ekkriis la virino.

— Sinjorino! — interrompis ŝian parolon la sinjoro de la kreitaĵoj, antaŭ kvaronhoro vi forpuŝis min de vi per tre severa vorto, sed mi ne perdas la esperon, ke mia konstanteco ...

— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ripetis la virino, reakirante sian voĉon, kiun ŝi estis perdinta por momento. — Jes, ŝi diris plue, mi forlasis tiun kavernaĉon, en kiu tamen troviĝis mia lasta rimedo de enspezado, la lasta peco da pano por mi kaj por mia infano. Mi faris tion kaŭze de vi. Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila? Ĉu vi havas almenaŭ iometon da koro kaj konscienco, kiam vi persekutas estaĵojn, kiuj jam sen tio ne scias, kie ili povas trovi por si lokon en la mondo? Ho, al vi tio certe kaŭzos nenion malbonan! Al vi la homoj donos por tio laŭdon, al ni ili donos ofendon. Ni perdos la honestan nomon kaj ofte ankaŭ la lastan pecon da pano, vi bonege amuziĝos ...

Ŝi diris ĉion ĉi tion rapide, preskaŭ sen respiro, kun akra moko en la voĉo kaj en la okuloj.

— Vi amuziĝos, — ŝi ripetis kun malagrabla rido, — sed permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: Malbone, malbone vi tempon pasigas, vin tio amuzas, nin tio mortigas! ...

Dirinte ĉi tion, ŝi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis post la pordego.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum