《MARTA 》(159)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, April 03, 2023, 07:35 (361天前)

《MARTA 》(159)

La sinjoro de la kreitaĵoj restis sola, klinis la kapon, tuŝis per la mano siajn lipharetojn, direktis konsternitan rigardon al la tero kaj longe staris tiele. Sur lia vizaĝo oni povis vidi honton kaj bedaŭron. Li hontis pri sia malvenko, li bedaŭris la ĉarman kaj kontraŭstaran kaj ĝuste pro sia kontraŭstareco ankoraŭ pli ĉarman bildon, kiu malaperis antaŭ liaj okuloj. Aŭ eble kiam li vidis la virinon kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj kun lipoj tremantaj de fiera sufero, en li ektremis ia pli serioza sento; eble li eksentis, ke li agis malbone, ke li al iu malgraŭvole faris maljustaĵon. Ho, jes malgraŭvole! "Nin tio mortigas" ŝi diris.

Kia penso! Ĉu li intencis iun mortigi? Nenio en la mondo estis pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo; nenio estis pli kontraŭa al liaj pensoj, kiuj tute ne havis ian inklinon al dramoj. Kaj tamen kun kia forto ŝi parolis al li! kia dolora fulmo brilis el ŝiaj pupiloj, kiel pala kaj kiel bela ŝi estis! Aleĉjo senŝanceliĝe fordonus en ĉi tiu momento kelke da jaroj de sia senzorga kaj feliĉa vivo, por povi ŝin vidi, petegi de ŝi pardonon, kompensi al ŝi la maljustaĵon, se li ĝin faris al ŝi kaj ... akompani ŝin al ŝia loĝejo.

Ha! sed kie estis tiu ŝia loĝejo! li ne sciis. Li sulkis la frunton, klakis malpacience per la fingroj kaj, levante la kapon, ekkriis preskaŭ kolere:

— Nun mi ŝin kredeble jam ne trovos!

En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano, en malvasta pelto kaj kun mirinde graciaj botetoj. Kiam Aleĉjo ŝin ekvidis, la esprimo de lia vizaĝo subite ŝanĝiĝis. Li rapide deprenis la ĉapelon, kaj, salutante la belan fraŭlineton, li diris kun rideto:

— Kiel longe jam mi ne havis la feliĉon vidi fraŭlinon Eleonoron!

La fraŭlino videble ne estis malkontenta de la renkontiĝo.

— Ha! sinjoro Aleksandro estas vere tre ĝentila! tre ĝentila! Jam tutan monaton vi ne estis ĉe ni. La avino kaj la onklino jam kelke da fojoj diris, ke sinjoro Alesandro estas neĝentila.

Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum