《MARTA 》(160)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 04, 2023, 07:34 (359天前)

《MARTA 》(160)

—Sinjorino! — li diris, — la koro tiras min al via domo, sed la prudento malkonsilas.

— La prudento! Estus tre interese scii, kial la prudento devas malkonsili al vi vizitadi nin?

— Mi timas pri mia trankvileco! — diris mallaŭte la sinjoro de la kreitaĵoj.

La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj.

— Nu, ne timu kaj venadu al ni, ĉar alie la avino kaj la onklino vere koleros.

— Kaj vi?

Momento da silento. La okuloj de la fraŭlineto rigardas najlon, elstarantan el la planko de la pordegejo, la okuloj de la venkinto kalkulas la orajn harfasketojn, kiuj el sub la ĉapelo elŝutiĝis sur la blankan frunton.

— Mi ankaŭ vin koleros.

— Ho! se tiel estas, mi venos, mi nepre venos!

La fraŭlineto enkuras en la korton, kien la sinjoro de la kreitaĵoj ne kuraĝas ŝin sekvi. Kun malriĉa laboristino estas alia afero, sed kun nepino de virino, kies domon oni vizitadas, kun fraŭlino Szwejc, kiu, kiel oni diras, havos ĉirkaŭ dekkvinmil spesmiloj da doto, promeni senceremonie sur la korto ne konvenas.

Aleĉjo eliras sur la straton, kaj antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝas du virinaj figuroj: la figuro de malriĉa laboristino kun flamo en la indignanta okulo kaj la figuro de bela fraŭlineto kun oraj harfasketoj ĉirkaŭ la blanka frunto. Li jam mem ne scias, kiu el ili estas pli bela kaj pli alloga. "Tiu, — li pensas, — estas fiera kaj flama diino; ĉi tiu estas tre ĉarma malgranda diineto! Veron diras la scienculoj: kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj en granda regno de la naturo! Kiom da nuancoj, kiom da specoj! Kiam homo devas fari elekton, li simple ricevas kapturnon kaj la koro en li fandiĝas. Sed por kio fari elekton? Tous les genres sont bons hors le genre vieux et laid!

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum