《MARTA 》(163)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, April 07, 2023, 07:39 (357天前)

《MARTA 》(163)

Kune kun la taga lumo en la subtegmentan ĉambreton eniris rememoroj pri la ĉiutagaj bezonoj. Marta elprenis el la poŝo dekkvinspesdekan moneron. Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian.

— Mi devos iri peti! — ŝi ekpensis.

Ŝi eliris en la urbon kaj direktis sin al la konata librejo. Ŝi iris al la homo, kies kompatema mano jam donis al ŝi unu fojon laboron, la duan fojon almozon.

Malfermante la pordon de la librejo, Marta eksentis en si mem ian miron. Antaŭ sia eliro el la domo ŝi imagis al si, ke tre malfacile estos al ŝi transpaŝi ĉi tiun sojlon, ke tiel same, kiel antaŭ kelka tempo, antaŭ la eldiro de vorto de peto ŝi ruĝiĝos de honto, ŝi perdos por momento la voĉon. Ŝi eraris. Ŝia koro ne frapis pli forte, ruĝo ne kovris ŝian frunton, kiam ŝia rigardo renkontiĝis kun la rigardo de la libristo.

Li staris, kiel ordinare, malantaŭ la skribtablo, iom kliniĝinte super amaso da notoj kaj kalkuloj. Kiam, aŭdinte sonoradon, li levis la vizaĝon, lia frunto estis malpli serena ol antaŭ kelka tempo, en liaj okuloj oni povis legi ian maltrankvilecon aŭ malĝojon. Videble io lin embarasis aŭ afliktis. Eble li havis malsukceson en ia entrepreno, de kiu li multe al si promesis, aŭ eble lin afliktis malsano de iu el lia familio aŭ el liaj amikoj? Kun videbla malfacileco li fortiris siajn pensojn de la objekto de sia okupo kaj direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan kaj afablan ol antaŭe. Marta tion rimarkis. Kelke da tagoj pli frue ŝi sin retirus kaj forirus aŭ almenaŭ kaŝus la celon de sia veno, sed nun ŝi aliris al la skribtablo kaj interŝanĝinte saluton kun la labristo, ŝi diris:

— Vi estis tiel bona, ke vi helpis min per konsilo kaj donaco, tial mi venis denove al vi ...

— Per kio do mi povas servi al vi?

Li parolis ĝentile, sed pli malvarme ol la unuan fojon. Liaj distritaj okuloj direktiĝadis ĉiumomente al la paperoj, kiuj kuŝis sur la tablo.

— Mi perdis la okupon en la kudrejo, en kiu mi laborenspezadis dudek spesdekojn por tago. Ĉu vi ne scias pri ia loko, kiu taŭgus por mi, pri ia ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum