Kiel Kolumbo Eltrovis Amerikon 哥伦布发现美州大陆

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Friday, April 07, 2023, 11:08 (385天前)

【Tipaj frazoj】

1. Petro surtabligis la pomojn (la bombonojn, la ovojn, la librojn).

2. La ŝipo albordiĝis (direktiĝis al la bordo, proksimiĝis al la bordo).

3. Li estis en la ĝardeno (domo, ĉambro), kie mia fratino legis la interesan libron.

Teksto

Kiel Kolumbo Eltrovis Amerikon

Iu ideo naskiĝis en la kapo de la hispana reĝo. La ideo estis, ke oni devas eltrovi Amerikon. Li venigis Kolumbon kaj demandis lin, "Kolumbo, ĉu vi povas eltrovi Amerikon?" "Jes, mi povas!" aŭdiĝis la respondo.

Post kelkaj tagoj Kolumbo jam enŝipiĝis kun granda ovo en la mano. Oni enŝipigis ankaŭ la necesajn aĵojn, kaj komenciĝis la historia ekspedicio. Dum la tuta vojaĝo Kolumbo sidis en la kajuto kaj penis starigi sur la tablo la grandan ovon. Kelkajn semajnojn poste li fine sukcesis fari tion, kaj tuj la kapitano sciigis al li, ke Ameriko jam vidiĝas. "Mi scias," respondis Kolumbo, "ĉar la ovo jam staras sur la tablo."

Nun la ŝipo direktiĝis rekte al la tero, kaj post nelonge ili jam albordiĝis. Surborde staris granda amaso da indianoj. Kolumbo kun siaj homoj elŝipiĝis, enboatiĝis kaj remigis sin al la bordo, kie la unuan fojon en la historio li starigis siajn piedojn sur la Amerika tero. Li proksimiĝis al la indianoj kaj demandis ilin, "Ĉu vi estas indianoj?" Kaj ili respondis, "Jes, ni estas indianoj. Sed ĉu vi estas Kolumbo?" Post kiam aŭdiĝis la jesa respondo, la indianoj paliĝis kaj ekkriis, "Ho ve, nun ni eltroviĝas."


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum