《MARTA 》(164)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, April 08, 2023, 06:48 (384天前)

《MARTA 》(164)

La libristo mallevis la okulojn kaj dum momento staris silente.

Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo kaj eĉ malpacienco.

— Ha! — li diris post momento, farante per ambaŭ manoj geston, kiu montris bedaŭron, — kion fari, sinjorino! oni devas ion povoscii, oni nepre devas ion povoscii ...

Li ne finis sian penson kaj silentiĝis. Marta kunpremis en ambaŭ manoj la finojn de la tuko, kiun ŝi havis sur la kapo.

— Sekve, — ŝi diris post momento, kion do mi faros?

Ŝi diris tion en tia maniero, ke la libristo levis la okulojn kaj rigardis ŝin atente. Ŝia voĉo havis sonon mallongan kaj iom akran, en la profunde sidantaj okuloj brulis fajro, sed ne fajro de doloro, kiel antaŭ kelka tempo, ne de silenta, penetranta petegado, sed kvazaŭ de retenata obtuza kolero. Rigardante ŝin kaj aŭskultante ŝian voĉon, oni povus diri, ke kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon, ke en sia spirito ŝi akuzas lin parte pri tio, kion ŝi suferas.

La libristo pripensis ion dum momento.

— Mi malĝojas, — li diris, — mi tre malĝojas, ke mi vidas en tia situacio la edzinon de homo, kiun mi konis kaj estimis. Ŝajnas al mi, ke mi povos ankoraŭ ion fari por vi ... kvankam tio estos nur nova provo. Miaj konatoj, gesinjoroj Rzetkowski, ĝuste nun bezonas iun ... iun por ... servado en la ĉambroj ... se vi dezirus tian lokon ...

— Mi petas vin pri ĝi, — diris Marta sen plej mallonga pripenso.

— En tia okazo mi skribos kelke da vortoj al gesinjoroj Rzetkowski. Se vi deziros, vi povos iri al ili kun mia karteto.

— Mi iros certe, — diris la virino.

La libristo skribis rapide dekkelke da vortoj sur folieto da papero kaj donis ĝin al la atendanta virino. Li rapidis, li estis maltrankvila kaj kvazaŭ afliktita. Tuj post la fordono de la letero li salute sin klinis.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum