《MARTA 》(172)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, April 16, 2023, 06:41 (373天前)

《MARTA 》(172)

Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta homo.

— Ĉu vi ne povas, sinjoro, akcepti min kiel vian lernantinon kaj helpantinon?

La malgrandaj okuloj de la juvelisto larĝe malfermiĝis.

— Vin, sinjorino! vin! — li elbalbutis, — kiel do ... kial ... sed ja ...

— Jes, min, — ripetis la virino per senŝanceliĝa voĉo. Mi havas nun neniajn rimedojn por vivi ... mi vidas, ke la juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn, kontraŭe, ŝajnas al mi, ke mi ĝin plenumus bone, ĉar por tio oni bezonas bonan guston kaj mi iam havis la eblon ellabori tion en mi ... estas vero, ke komence vi devus min instrui, sed ĉi tio ne daŭrus longe ... mi garantias al vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme ... cetere mi akceptus pagon la plej malgrandan, kian ajn ... kian ajn ...

La juvelisto ĉesis miregi. Li jam komprenis, kion bezonas la virino, kiu alportis al li por vendi la edziĝan ringon. Lia malalta frunto tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon.

— Vidu, sinjorina moŝto, — li komencis, — por diri la veron, mi en mia magazeno lernantojn ne havas; ĉi tiuj sinjoroj estas jam preparitaj, instruitaj ...

Marta ekrigardis al la tablo, ĉe kiu sidis la laborantoj. Unu el ili, tiu kiu desegnis, ĵus leviĝis kaj eliris en la apudan ĉambron.

— Mi scias desegni, — diris Marta, — tio estas, ŝi korektis sin rapide, — mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn.

Elparolante ĉi tiujn vortojn kun ia febra rapidado, ŝi aliris al la longforma tablo kaj sidiĝis sur la loko, kiun ĵus forlasis la juvelista desegnisto. La junaj homoj, kiuj laboris ĉe la tablo, forŝoviĝis iom kun siaj seĝoj, interrompis sian laboradon kaj rigardis la inter ili sidiĝantan virinon kun miro kaj samtempe kun ironio. Sen ironio, sed ankaŭ kun granda miro ŝin rigardis la juvelisto. Ŝi nenion atentis, nenion vidis. Ŝi kaptis krajonon kaj komencis desegni sur folieto da papero, kiun ŝi trovis ĝuste antaŭ si. Absoluta silento regis en la magazeno. Sur la klinita vizaĝo de la virino aperis ruĝeto, ŝia brusto spiris malrapide kaj profunde, la mano per firma movado, sen ia eĉ plej malgranda tremado aperigis sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum