《MARTA 》(174)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 18, 2023, 07:02 (345天前)

《MARTA 》(174)

Dekkvinjara knabo, kiu sidis ĉe la tablo, eksplodis per rido. La juna homo kun la frizitaj haroj diris plue:

— Se vi hezitas plenumi la postulon de ĉi tiu sinjorino pro konsidereco rilate min, mi petas, faru al vi nenian embarason. Vi scias ja, ke ankaŭ sen tio mi laboros ĉe vi jam ne pli ol kelke da semajnoj, ĉar mi havas la certecon, ke en tiu tempo mi ricevos oficon en la oficejo de la arĥitekturisto de la urbo Varsovio ... Li parolis tion kun iom da ironio kaj kun plena nezorgeco. Oni povis vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj.

— Jes, jes, — diris la juvelisto, — mi scias, ke vi baldaŭ min forlasos ... sed mi tamen ja ne povas ...

— Kiom vi pagas al ĉi tiu sinjoro? — interrompis lin Marta.

La juvelisto diris la sumon, kiun li ĉiutage pagas al la frizita junulo.

— Mi akceptos la duonon de tiu pago — diris la virino. Nun la juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn.

— Aj! aj! — li ekkriis, irante de unu tablo al la dua, — malfacilan problemon vi enbatis en mian kapon. Pasante li ekrigardis la modelon de braceleto, desegnitan de Marta.

— Bela! mi ne povas nei; tre bela!

— Aj! aj! — li ripetis, kaj liaj spritaj okuloj maltrankvile vagis ĉirkaŭen. Videble li batalis kun si mem, aŭ eble batalis en li la deziro havi bonan kaj tre malkaran laborantinon kaj la timo enkonduki en la laborejon ian ĝis nun ne ekzistintan novaĵon.

Li stariĝis en la mezo de la magazeno kaj, rigardante siajn helpantojn, diris per demanda tono:

— Ha? kio?

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum