《MARTA 》(175)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 19, 2023, 06:47 (367天前)

《MARTA 》(175)

Verŝajne ĉi tiujn lakonajn demandojn li faris al si mem, sed kvazaŭ kun videbla respondo li renkontiĝis okulo kontraŭ okulo kun la kvar vizaĝoj de la laborantoj, sidantaj ĉe la tablo. Sur tiuj vizaĝoj oni povis vidi iom da miro, sed multe pli da moko. Kaj la junulo kun la frizitaj haroj ekridis preskaŭ laŭte, kvazaŭ intencante doni plenan liberecon al sia ridado, li salte foriĝis en la apudan ĉambron.

Kial tiuj homoj ridetis kaj mokis? Estus malfacile respondi pri tio, aŭ pli vere oni povus multe paroli pri tio. Sed la juvelisto en tiu ridado videble trovis konfirmon de siaj timoj kaj malinklinoj. Per ambaŭ manoj li faris esprimplenan geston kaj, rigardante Martan, li ekkriis:

— Sed, kara sinjorino! vi, kara sinjorino, estas virino!

Ĉi tiu ekkrio estis tute bonkora. En ĝi sonis eĉ bedaŭro de industriisto, kiu pro motivoj, kiuj lin tute ne tuŝas, perdas bonan negocon.

Marta ekridetis.

— Mi estas virino, — ŝi diris, — jes, tio estas vero. Kio do sekvas el tio? Mi scias desegni modelojn ...

— Nu jes, jes! — ekkriis la juvelisto, frotante siajn harojn kaj sidiĝante inter siaj helpantoj, — sed vidu, sinjorino, tio estus afero nova, tute nova ... mi konfesas, mi ne tre amas ĉiujn novaĵojn! ... Kiel vi vidas, ĉe mi ĉi tie laboras junaj homoj ... la mondo estas kalumniema ... vi komprenas? ...

— Mi komprenas, — interrompis Marta, — kaj mi dankas vin por la klarigoj, kiuj ne estas novaĵo por mi. Ĉu vi aĉetas mian ringon?

— Mi aĉetas, kara sinjorino, mi aĉetas ...

Li rapide leviĝis de la seĝo, kuris al alia tablo, elŝovis tirkeston kaj staris super ĝi enpense dum momento.

— Jen estas la mono, — li diris, donante al la virino du monpaperetojn.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum