《MARTA 》(181)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 25, 2023, 06:49 (359天前)

《MARTA 》(181)

Dum momento ŝi staris kaj meditis. Subite ŝi ĵetiĝis al la litaĵo kaj haltis super ĝi.

— Ha! — ŝi ekkriis, — mi ankaŭ ne lasos vin sen savo! La patro laborus por vi ... la patrino ... iros peti almozojn!

Flamo ruĝo kovris ŝiajn flaviĝintajn vangojn, en la okuloj ekbrilis fajro de forta decido.

Ŝi ĵetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al la loĝejo de la kortisto. Tie antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis manĝaĵo, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj ŝuoj. Marta haltis antaŭ ŝi, malfacile spirante de kurado.

— Sinjorino! — ŝi ekkriis, — pro kompato ... pro favorkoreco ...

— Certe monon! — malafable murmuris la virino, — mi ne havas, mi ne havas, de kie do mi povas ĝin havi ...

— Ne, ne, ne monon! mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu iom ĉe mia malsana infano!

La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel antaŭe.

— Ĉu mi ie havas tempon, por sidi ĉe ŝia malsana infano ...

La patrino kliniĝis, kaptis la grandan, maldelikatan, malmolan manon de la virino kaj almetis ĝin al sia buŝo.

— Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano ... ĝi konstante volas trinki ... ĝi ĵetiĝas kaj desaltas de la litaĵo, oni ne povas hodiaŭ lasi ĝin sola ...

Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon.

— Nu, nu, kion do ŝi faras! nu, mi iros, mi iros kaj iom sidos, nur ne vagu tro longe, ĉar post unu horo mia infano venos el la lernejo kaj mi devos doni al ĝi manĝi! ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum