大结局

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, May 01, 2023, 14:06 (359天前)

《MARTA 》(192)

La kun ŝi renkontiĝantaj kaj de ŝi dispuŝataj pasantoj komence rigardis ŝin kun miro aŭ timo, eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi, supozante, ke ŝi estas frenezulino aŭ ke ŝi havas ian urĝegan bezonon rapidi. Sed baldaŭ sur la strato laŭte eksonis la vorto: kaptu! tuj post ĝi eksonis alia vorto: ŝtelistino!

Tiuj vortoj ne estis elparolitaj de unu voĉo, sed ruliĝis de tiu sama flanko, de kiu kuris la virino, transflugante el unu buŝo en alian, konstante kreskante, kaj akceptante ĉiam pli da forto. La virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado kaj lacigite haltis por sekundo, ekaŭdis la ŝin pelantajn minacajn kriojn.

Samtempe aliĝis al ili ĉiam pli laŭta frapado de homaj piedoj, kiuj kuris sur la ŝtonoj de la trotuaro. Terura tremo skuis ŝin de la kapo ĝis la piedoj, ŝi ekkuris pluen kun tia rapideco, kvazaŭ ŝi havus flugilojn ĉe la brakoj. Ŝi efektive denove havis flugilojn, sed nun ili konsistis ne el doloro, sed el timo.

Subite ŝi eksentis, ke estas al ŝi malfacile kuri, ne tial, ke mankas al ŝi fortoj — la flugiloj de la timo ja preskaŭ portis ŝin super la tero — sed tial, ke homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari al ŝi la vojon, etendis la manojn, por kapti ŝian veston. Ŝiaj flugiloj fariĝis jam ne sole rapidaj, sed ankaŭ elastaj! kaj ĵetadis ŝin en diversaj direktoj kun miriga elasteco kaj facileco de movoj; ŝi evitadis la manojn de la pasantoj, ŝi preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis.

Sed baldaŭ montriĝis, ke jam ne apartaj personoj iras al ŝi renkonte, sed iras kelke da personoj kune kaj okupas la tutan larĝon de la trotuaro; eviti ilin ne estas eble; troviĝinte antaŭ ili, ŝi certe estos kaptita de ili.

Ŝi desaltis de la trotuaro; sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da ĉevalaj hufoj; sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom.

Ŝi kuris meze de la strato, ŝi evitadis nun la radojn kaj ĉevalajn hufojn kun tia sama lerteco, kiel antaŭe la pasantojn. Sed en tiu sama momento, kiam ŝi ĵetiĝis sur la mezon de la strato, tien ĵetiĝis post ŝi malluma amaso, konsistanta el ŝin pelantaj homoj. Kiuj estis tiuj homoj? En la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj ladoj; post ili, kriante kaj ridante, kuris strataj buboj, kiuj ĉiam tre volonte partoprenas en ĉiu tumulta sceno; post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo prezentas distraĵon.

La droŝkoj kaj kaleŝoj iom maldensiĝis. La virino haltis meze de la strato kaj ekrigardis malantaŭen. Kelkaj dekoj da paŝoj apartigis ŝin ankoraŭ de la nigra maso, kiu konsistis el homaj figuroj kaj kriis per voĉoj. Ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj ekkuris denove rekte antaŭen. Tiam ankaŭ antaŭ ŝi aperis nigra maso, moviĝanta, tiel same kiel tiu, kiu estis malantaŭ ŝi, sed havanta alian formon, iom longa, alta, kun granda okulo en formo de supre lumanta purpura lanterno. Sonorilo arĝentosona, klara kaj laŭta eksonis en la aero, sonis longe, akre, averte, la purpura okulo rapide ŝoviĝis antaŭen, pezaj radoj krakis obtuze, hufoj de ĉevaloj sonis metale, frapante la tere kuŝantajn ferajn relojn, sur kiuj ruliĝis la radoj.

Tio estis grandega tramvoja omnibuso, tirata de kvar grandaj, fortaj ĉevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj ŝarĝoj.

La virino ne ĉesis kuri meze de la strato; malantaŭ kaj antaŭ ŝi kuris du nigraj masoj, unu kun krioj kaj mokoj, la dua kun neĉesanta sonorado, obtuza bruo kaj grandega purpura okulo; ambaŭ ŝoviĝis en rekta direkto al la virino, kiu kuris inter ili. Se ŝi ne forsaltos flanken, unu aŭ la dua nepre ŝin englutos. Ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun, haltis kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen.

(未完待续)

《MARTA 》(193)

Nun la ŝin pelanta amaso da homoj estis jam en la distanco de ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi, kaj tia sama interspaco apartigis ŝin de la ruliĝanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.

Ŝi jam plu ne kuris. Mankis jam al ŝi fortoj, aŭ ŝi decidis en ia ajn maniero meti finon al tiu terura pelado. Ŝi staris kun brusto turnita al tiu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizaĝon ŝi turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj. Nun en ŝiaj okuloj brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke ŝi faras elekton. Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo, longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto ... morto terura, sed subita, fulma.

Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute ŝin forlasis, la morto ŝajnis al ŝi pli terura ol la homoj, ĉar antaŭ momento ŝi deflankiĝis ja de tiu rekta linio, sur kiu kuris al ŝi la liberigonta morto.

Jes, sed nun ŝi denove komencas retiriĝi al tiu linio; la homo kun la flava lado sur la brusto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso, etendis la manon kaj ektuŝis la randon de ŝia tuko. Ŝi eksaltis, stariĝis sur unu el la feraj reloj. Kun vizaĝo levita al la malluma ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis kaj eligis neklaran ekkrion. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis. La homo kun la flava lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin je la rando de la tuko. Per fulma movo ŝi forĵetis la tukon kaj lasis ĝin en la mano de policisto, kaj mem ŝi falis sur la teron.

— Haltu! haltu! — eksonis terura krio el la maso.

Sed la purpura okulo ne volis obei, ĝi ĉiam flugis antaŭen, kaj la hufoj de la ĉevaloj frapis sur la feraj reloj.

— Haltu! haltu! — kriis la amaso senĉese kaj kun terura voĉo. La veturigisto desaltis de sia sidejo, stariĝis, kuntiris per la mano la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al la ĉevaloj, ke ili haltu.

Ili haltis, sed tiam, kiam peza rado kun malgranda frapo jam deŝoviĝis de la brusto de la tere kuŝanta virino.

Kun tomba silento staris la amaso meze de la belega strato; la vizaĝoj, paliĝintaj de teruro, kaj la brustoj malfacile spirantaj de ekscitiĝo, kliniĝis super la malhela figuro, kiu simile al senmova makulo kuŝis sur la blanka neĝa sternaĵo.

La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon.

剧终


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum