头像

Vi almenaŭ klopodis! Dankon!

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期六, 八月 03, 2019, 16:32 (48天前) @ Laoyuan
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期六, 八月 03, 2019, 16:49

La frazo ne respondas al la demando: sentas kion, sed al sentas kiel!
Ĝi do ne povas esti objektfrazo. Ĝi estas cirkonstanca frazo.
Objektfrazo komenciĝus per "ke"!
Li sentis ke li falis...
Mi konsentas ke ĝi tre najbaraa objektfrazon, sed ... ne estas!

Sed, dankon pro senca reago.... kvankam vi ne respondis al la temo: ĉu oni rajtas prisilenti objekton de transitiva verbo.

Ne sekvu viajn sentojn kaj viajn preferojn! Rezonu!
Kial oni faru el ĝi disPuton, klopodu resti ĉe disKuto, kaj mi havas la senton ke tio estas via intenco! Dankon!
평화

Kaj ne forgesu ke ankaŭ mi preferas aldoni la objekton, ne prisilenti ĝin!

Sed en lingvo unu sola vorto povas havi gramatikajn konsekvencojn/sekvojn!
Oni elektis lin prezidanto.
Oni elektis lin kiel prezidantoN .


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum