《法老王》35

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Sunday, July 09, 2023, 10:53 (286天前)

36-a tago 2023.7.9 周日

ĈAPITRO XIV (4-4)

― Al ni, filinoj de Judo, malpermesite estas porti maldecajn vestojn.
― Kaj danci, kaj kanti?... Por kio do vi tion lernis?
― Niaj virinoj kaj knabinoj dancas unu kun alia, kaj ne por semi en la viraj koroj fajrajn grajnojn de la deziro. Kaj mi kantas... Atendu mia sinjoro, mi kantos por vi...
Ŝi leviĝis de la benko kaj iris al la domo. Baldaŭ ŝi reaperis. Post ŝi juna knabino, kun timaj nigraj okuloj, portis harpon.
― Kiu estas ĉi tiu knabino? ― demandis la princo. ― Atendu, mi jam vidis ie ĉi tiun rigardon ... Ah, ah, kiam mi estis ĉi tie la lastan fojon, ĉi tiu timema knabino rigardis min, kaŝita inter la arbetoj...
― Tio estas mia parencino kaj servistino, Ester ― respondis Sara. ― Ŝi loĝas ĉe mi jam unu monaton, sed timas vin, sinjoro, ŝi do ĉiam forkuras. Povas esti, ke iam ŝi rigardis vin kaŝite.
― Vi povas foriri, mia infano ― diris la princo al la ŝtoniĝinta knabino, kaj kiam ŝi malaperis post la arboj, li aldonis: ― Ŝi ankaŭ estas Hebreino -... Kaj la gardisto de via domo, kiu ankaŭ rigardas min, kiel ŝafo krokodilon?
― Tio estas Samuelo, filo de Esdreas, ankaŭ mia parenco. Mi prenis lin anstataŭ la Negro, al kiu vi, sinjoro, donacis la liberecon. Vi ja permesis al mi elekti miajn servistojn?...
― Jes, certe! Sendube ankaŭ la estro de la terlaboristoj estas Hebreo, ĉar li havas flavan vizaĝon kaj rigardas min tiel humile, kiel neniu Egiptano scius rigardi.
― Tiu ― respondis Sara ― estas Ezeĥiel, la filo de Ruben, parenco de mia patro. Ĉu ili ne plaĉas al vi, sinjoro?... Tio estas viaj tre fidelaj servistoj.
― Ĉu ili plaĉas!... ― diris la princo malkontenta, tamburante per la fingroj sur la benko. ― Ili ne estas ĉi tie por plaĉi al mi, sed por gardi vian propraĵon... Cetere ili ĉiuj estas al mi tute indiferentaj... Kantu, Sara.
Sara ekgenuis sur la herbo, ĉe la piedoj de l' princo, kaj pinĉinte kelke da akordoj sur la harpo, komencis:
― Kie estas tiu, kiu ne havas ĉagrenon? Kie estas tiu, kiu sin preparante al la dormo, havus la rajton diri: jen tago, kiun mi pasigis sen malĝojo? Kie estas homo, kiu kuŝiĝante en la tombon, povus diri: Mia vivo pasis sen doloro kaj timo, kiel serena tago apud Jordano!
Sed kiel multenombraj estas tiuj, kiuj ĉiutage surverŝas sian panon per larmoj kaj kies domo estas plena de sopiroj.
La ploro estas la unua voĉo de l' homo sur ĉi tiu tero, kaj la ĝemo lia lasta adiaŭo. Plena de malĝojo li eniras en la vivon, plena de bedaŭro li malleviĝas al la loko de l' ripozo, kaj neniu demandos lin, kie li volus resti.
Kie estas tiu, kiu neniam sentis la maldolĉecon de l' ekzistado? Ĉu tio estas la infano, kies patrinon forrabis la morto, aŭ suĉulo ĉe la mamo, kiun la malsato sekigis, antaŭ kiam ĝi almetis sian buŝeton?
Kie estas la homo trankvila pri sia sorto, kiu ne mallevante la okulojn povus rigardi la morgaŭon? Ĉu tiu, kiu laborante sur la kampoj scias, ke ne en lia povo estas la pluvo kaj ke ne li montras la vojon al la akrido? Ĉu la komercisto, kiu konfidas siajn riĉaĵojn al la vento, venanta oni ne scias de kie, kaj la vivon al la ondoj super senfundaĵo, kiu englutas ĉion kaj nenion redonas?
Kie estas la homo sen maltrankvilo en la animo? Ĉu tio estas la ĉasisto, kiu persekutas rapidan kapreolinon, kaj renkontas sur sia vojo leonon, kiu ridas la sagon? Ĉu tio estas la militisto, kiu laciĝante marŝas al la gloro, kaj renkontas arbaron da akraj lancoj kaj glavojn el bronzo, soifantajn sangon? Ĉu tio estas la granda reĝo, kiu sub la purpuro portas pezan kirason, kiu per sendorma okulo observas la armeojn de la potencaj najbaroj, kaj per la orelo kaptas la murmureton de la kurteno, timante, ke en lia propra tendo lin faligos la perfido?
Kaj tial la koro de l' homo en ĉiu loko kaj en ĉiu horo estas plenplena de malĝojo. En la dezerto lin minacas la leono kaj skorpio, en la kavernoj la drako, inter la floroj la venena serpento. Kiam la suno brilas, la avida najbaro meditas, kiel ŝteli lian teron, en la nokto la ruza rabisto palpas la pordon de lia ĉambro. En la infaneco li estas senpova, en la maljuneco senforta, en la matura aĝo ― ĉirkaŭita de l' danĝeroj, kiel la baleno ― de la profundaj akvoj.
Kaj tial, sinjoro, mia Kreinto, al vi sin turnas la laca animo. Vi alkondukis ĝin en ĉi tiun mondon, plenan de embuskoj, Vi inokulis al ĝi la timon de l' morto, Vi fermis ĉiujn vojojn de l' trankvileco, esceptinte tiun, kiu kondukas al Vi. Kaj kiel la infano, kiu ne scias paŝi, kroĉiĝas al la vesto de l' patrino por ne fali, tiel la mizera homo etendas manojn al via kompato kaj liberiĝas de la duboj...
Sara eksilentis, la princo meditis momenton kaj diris:
― Vi, Hebreoj, estas malgaja nacio. Se en Egipto oni kredus, kion instruas via himno, neniu ridus sur la bordoj de Nilo. La potenculoj sin kaŝus de l' timo en la subteraj galerioj de la temploj, kaj la popolo anstataŭ labori forkurus en kavernojn kaj tie atendus kompaton, kiu, cetere, venus neniam.
Nia mondo estas alia: ĉion oni povas havi en ĝi, sed ĉion oni mem devas fari. Niaj dioj ne helpas plorulojn. Ili malleviĝas sur la teron nur tiam, kiam la heroo, kiu ekkuraĝis fari superhoman agon, jam perdis ĉiujn fortojn.
Tiel estis, kiam Ramzes Granda sin ĵetis inter du mil kvincent malamikajn veturilojn, el kiuj ĉiu portis tri batalistojn. Nur tiam la senmorta patro Amon etendis al li sian manon kaj helpis lin frakasi la malamikojn. Sed se anstataŭ batali li estus atendinta la protekton de via dio, jam de longe sur la bordoj de Nilo la Egiptano paŝus kun la sitelo kaj brikoj, kaj la mizeraj Ĥetoj kun la papirusoj kaj bastonoj.
Tial, Sara, pli kredeble viaj ĉarmoj ol via kanto dispelos mian ĉagrenon. Se mi agus, kiel instruas la hebreaj saĝuloj, kaj atendus helpon de l' ĉielo, la vino forkurus de mia buŝo, kaj la virinoj de mia domo.
Kaj antaŭ ĉio mi ne povus esti posteulo de la faraono; mi estus kiel miaj fratoj, el kiuj unu ne povas trairi la ĉambron, ne apogante sin sur du sklavoj, kaj la alia saltas sur arboj!


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum