《法老王》36

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, July 10, 2023, 10:16 (285天前)

ĈAPITRO XV (2-1)

En la sekvinta tago Ramzes sendis sian Negron kun ordonoj Memfison, kaj ĉirkaŭ la tagmezo de la urbo venis granda barko al la bieno de Sara. Ĝi estis plena de grekaj soldatoj en altaj kaskoj kaj brilantaj kirasoj.
Laŭ komando dek ses homoj, armitaj per ŝildoj kaj mallongaj lancoj, surbordiĝis kaj stariĝis en du vicojn. Ili jam estis marŝontaj al la domo de Sara, kiam haltigis ilin alia sendito de l' princo. Li ordonis al la soldatoj resti sur la bordo kaj alvokis nur ilian estron, Patroklon, al la kronprinco.
La soldatoj haltis kaj staris senmovaj kiel du vicoj da kolonoj, kovritaj per brilanta lado. Post la sendito iris Patroklo en kasko kun plumoj kaj purpura tuniko, sur kiu li havis oran armaĵon, ornamitan sur la brusto per virina kapo, sur kiu anstataŭ haroj leviĝis serpentoj.
La princo akceptis la eminentan generalon en la pordego de l' ĝardeno. Li ne ridetis, kiel ordinare, eĉ ne respondis al la profunda kliniĝo de Patroklo, sed diris kun malvarma mieno:
― Diru via ekscelenco al la grekaj soldatoj de miaj regimentoj, ke mi ne ekzercos ilin, ĝis lia sankteco ne nomos min duan fojon ilia estro. Ili perdis ĉi tiun honoron, drinkuloj, kies krioj ofendas min. Mi turnas ankaŭ vian atenton al tio, ke la grekaj regimentoj ne estas sufiĉe disciplinitaj. En publikaj lokoj la soldatoj de ĉi tiu korpuso diskutas pri politiko, nome pri ia ebla milito, kaj tio estas kvazaŭ perfido de l' ŝtato. Pri tiaj aferoj povas paroli nur la sankteco la faraono kaj la membroj de la plej alta konsilantaro. Kaj ni, la soldatoj kaj servistoj de nia sinjoro, povas nur plenumi la ordonojn de nia plej grandanima estro kaj ĉiam silenti. Mi petas, ke via ekscelenco komuniku miajn rimarkojn al miaj regimentoj kaj mi deziras al vi ĉiajn sukcesojn.
― Estos, kiel vi diris, via ekscelenco ― respondis la Greko. Li sin turnis sur la kalkano kaj rekta kiel lanco iris kun tinto de l' armaĵo al sia ŝipeto.
Li sciis pri la disputoj de la soldatoj en la drinkejoj, kaj li komprenis nun, ke ia malagrablaĵo okazis al la kronprinco, kiun la armeo adoris.
Kiam do li atingis la areton da armitoj, starantaj sur la bordo, li faris tre koleran mienon kaj furioze svingante la manojn, diris:
― Bravaj grekaj soldatoj!... favaj hundoj, la lepro vin manĝu!... Se de nun, iu Greko elparolos en drinkejo la nomon de l' kronprinco, mi rompos la kruĉon sur lia kapo, kaj la pecojn mi ŝovos en lian gorĝon kaj ― for el la regimento! Vi paŝtos porkojn ĉe la egipta kamparano, kaj en via kasko la kokinoj metos ovojn. Tia sorto atendas la malsaĝajn soldatojn, kiuj ne scias haltigi sian langon; kaj nun maldekstren, malantaŭen kaj marŝu al la barko, la pesto vin!... La soldato de la faraono devas antaŭ ĉio trinki por la sano de la faraono kaj por la prospero de lia ekscelenco Herhor, la milita ministro. Ili vivu eterne!...
― Eterne ili vivu!... ― respondis la soldatoj.
Ĉiuj sidiĝis malgajaj en la barko. Sed apud Memfiso la frunto de Patroklo sereniĝis kaj li ordonis kanti pri la pastra filino, kiu tiel amis la armeon, ke ŝi metis pupon en sian liton, kaj tutajn noktojn pasigis en la budeto de la gardsoldatoj.
Ĉe la ritmo de ĉi tiu kanto oni plej bone marŝis kaj plej vigle remis.
Ĉirkaŭ la vespero al la bieno de Sara albordiĝis alia ŝipeto, el kiu eliris la ĉefa intendanto de la bienoj de Ramzes.
Ankaŭ ĉi tiun altrangulon la princo akceptis en la pordego de l' ĝardeno. Eble pro severeco, eble por ne devigi lin eniri en la domon de sia konkubino kaj Hebreino.
― Mi volis ― diris la princo ― vidi vin kaj diri, ke inter miaj kamparanoj rondiras maldecaj babiladoj pri malgrandigo de la impostoj, aŭ pri io simila... Mi deziras, ke la kamparanoj eksciu, ke mi ne malgrandigos al ili la impostojn. Kaj se iu, malgraŭ la avertoj, obstinos en sia malsaĝo kaj diskutos pri la impostoj, li ricevos bastonadon....
― Eble pli bone estos, se li pagos punon... unu utenon aŭ draĥmon, kiel ordonos via ekscelenco ― proponis la intendanto.
― Bone; sed oni povas doni bastonadon al la plej ribelaj.
― Mi kuraĝas rimarkigi al via ekscelenco ― murmuretis la intendanto, kiu restis klinita ― ke la kamparanoj efektive dum iom da tempo parolis pri la nuligo de la impostoj, ribeligitaj per iu fremdulo. Sed de kelke da tagoj ili eksilentis...
― En tia okazo la bastonado estas superflua ― diris Ramzes.
― Eble por antaŭgardo?... ― intermetis la intendanto.
― Ĉu tio ne estos malŝparo de l' bastonoj?
― Ĉi tiu komercaĵo neniam mankas al ni...
― En ĉiu okazo... modere ― admonis la princo. ― Mi ne volas, ke atingu la orelojn de lia sankteco, ke mi senbezone turmentas la kamparanojn... Pro ribelaj babiladoj oni devas bati kaj monpuni, sed se estas neniu kaŭzo, oni povas esti grandanima.
― Mi komprenas ― respondis la intendanto, fikse rigardante la okulojn de l' princo. ― Ili kriu tiom, kiom estas necese, por ke ili ne murmuretu blasfemojn.
Ĉi tiuj du paroladoj, de Patroklo kaj de l' intendanto, trakuris la tutan Egipton.
Post la foriro de la intendanto, la princo oscedis kaj ĉirkaŭrigardante per enuaj okuloj, li diris al si mem:
― Mi faris, kion mi povis. Kaj nun mi faros nenion, se tio estos ebla al mi.
En ĉi tiu momento, de la bienaj konstruaĵoj venis al la princo mallaŭta ĝemo kaj rapidaj batoj. Ramzes turnis la kapon kaj ekvidis, ke Ezeĥiel, filo de Ruben, batas per bastono unu el siaj subuloj kaj samtempe trankviligas lin:
― Kaj silentu!... silentu, vi malnobla bruto!
La batata terlaboristo, kuŝante sur la tero, ŝtopis sian buŝon por ne krii.
La princo, en la unua momento, sin ĵetis kiel pantero al la konstruaĵoj. Subite li haltis.
― Kion mi faros al li?... ― murmuretis li. ― La bienoj ja apartenas al Sara, kaj ĉi tiu Hebreo estas ŝia parenco...
Li mordis la lipojn kaj sin kaŝis inter la arboj; cetere la ekzekuto jam estis finita.
― Jen kiel administras la humilaj Hebreoj!... ― pensis la princo.
― Min ili rigardas kiel timigita hundo, kaj la laboristojn ili batas? Ĉu ili ĉiuj estas tiaj?..


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum