《法老王》39

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, July 13, 2023, 06:59 (281天前)

ĈAPITRO XVI (2-2)
La fakto mem, ke la princo volas inciti nin per sia favoratino, pruvas, ke doloras lin la malfavoro, en kiu li estas, cetere pro plej noblaj motivoj.
― Sed ĉi tiu Hebreino?... ― murmuretis Nikotris, ĉifante la pluman ventumilon.
― Hodiaŭ mi jam estas tute trankvila pri ŝi ― diris la ministro. ― Ŝi estas bela, sed iom malsaĝa kreaĵo, kiu tute ne intencas, kiu ne scius ekspluati sian influon al la princo. Ŝi ne akceptas donacojn, fermita en sia ne tro multekosta kaĝo ŝi eĉ vidas neniun. Kun la tempo eble ŝi ellernus profiti la situacion de la princa amatino kaj eble malriĉigus la trezoron de la kronprinco je deko da talentoj. Sed antaŭe ŝi tedos Ramzeson.
― Amon ĉioscia parolu per via buŝo!
― Mi estas tute certa. La princo eĉ unu momenton ne amis ŝin freneze, kiel tio okazas al niaj sinjoridoj, al kiuj unu sola lerta intrigantino povas rabi riĉaĵon, sanon, eĉ alkonduki ilin en la tribunalon. La princo amuziĝas kun ŝi, kiel homo matura ludas kun sklavino. Cetere Sara estas graveda...
― Ĉu efektive?... ― ekkriis Nikotris. ― De kie vi scias tion?...
― Kion scias nek la kronprinco, nek Sara mem?... ― ridetis Herhor.
― Ni devas scii ĉion. Cetere ĉi tiun sekreton ne estis malfacile malkovri. Ĉe Sara estas ŝia parencino Tafet, virino senkompare babilema.
― Ĉu ili jam alvokis kuraciston?...
― Mi ripetas, ke Sara ne scias pri tio, kaj la bona Tafet, timante, ke la princon eble tedos ŝia edukitino, volonte tordus la kolon al la sekreto. Sed ni ne permesos. Tio ja estos princa infano.
― Kaj se ĝi estos filo?... Vi scias, ke li povus kaŭzi embarasojn... ― interrompis la reĝino.
― Ĉio estas antaŭvidita ― diris la pastro.- Se naskiĝos filino, ni donos al ŝi doton kaj edukos ŝin, kiel konvenas al fraŭlino de alta gento. Se tio estos filo, li fariĝos Hebreo!...
― Ah! mia nepo Hebreo!...
― Ne rifuzu al li tro frue vian koron. Niaj senditoj sciigas al ni, ke la hebrea popolo komencas deziri reĝon. Antaŭ kiam la infano grandiĝos, iliaj deziroj maturiĝos, kaj tiam... ni donos al ili monarĥon kaj vere de bela sango!....
― Vi estas kiel aglo, kiu per unu ekrigardo ĉirkaŭprenas la orienton kaj okcidenton... ― respondis la reĝino, rigardante la ministron kun admiro. ― Mi sentas, ke mia abomeno al tiu knabino komencas malfortiĝi.
― Plej malgranda guto de la sango de l' faraonoj devas leviĝi super la popoloj, kiel stelo super la tero ― diris Herhor.
En ĉi tiu momento la ŝipeto de l' kronprinco estis kelkdekon da paŝoj de la reĝa barko, kaj la edzino de l' faraono, sin kovrinte per la ventumilo, rigardis Saran tra la plumoj.
― Vere, ŝi estas bela!... ― murmuretis ŝi.
― Jam duan fojon vi tion diras, sinjorino.
― Vi scias eĉ pri tio?... ― diris la reĝino ridetante.
Herhor mallevis la okulojn.
Sur la ŝipeto eksonis la harpo kaj Sara komencis per tremanta voĉo himnon:
― Kiel granda estas la Sinjoro, kiel granda estas la Sinjoro, Via Dio, ho Izraelo!...
― Belega voĉo!... ― murmuretis la reĝino.
La granda pastro aŭskultis atente.
― Liaj tagoj ne havas komencon ― kantis Sara ― kaj Lia domo ne havas limojn. Sub Lia rigardo la eternaj ĉieloj aliiĝas kiel vestoj, kiujn la homo surmetas kaj forĵetas. La steloj ekbrulas kaj estingiĝas, kiel la fajreroj el malmola ligno, kaj la tero estas kiel briko, kiun pasanto unu fojon tuŝis per la piedo, irante ĉiam antaŭen.
Kiel granda estas Via Dio, ho Izraelo. Ne ekzistas tiu, kiu dirus al Li: "Faru ĉi tion!" nek sino, kiu Lin naskis. Li faris la senlimajn profundegaĵojn, super kiuj Li fluas, kien Li volas. Li el la mallumo eligas la lumon, kaj el la tera polvo ― la kreaĵojn havantajn voĉojn.
Por Li la kruelaj leonoj estas kiel la akridoj, la grandega elefanto estas nenio, kaj la baleno estas apud Li, kiel suĉinfano.
Lia trikolora arko dividas la ĉielon en du partojn kaj sin apogas sur la ekstremoj de l' tero. Kie estas pordego, kiu egalus Lian grandecon? Ĉe la tondro de Lia veturilo la popoloj falas de teruro, kaj ne ekzistas estaĵo sub la ĉielo, kiu povus kontraŭstari Liajn brilantajn sagojn.
Lia spiro estas la norda vento, kiu refreŝigas la svenintajn arbojn, kaj Lia blovo estas la ĥamsino, kiu bruligas la teron.
Kiam li etendas la manon super la akvoj, la akvo ŝtoniĝas. Li transverŝas la maron en novan lokon, kiel la virino la acidon en la vazon. Li disŝiras la teron, kvazaŭ putrintan tolon, kaj la nudajn suprojn de l' montoj kovras per la arĝenta neĝo.
Li en la tritika grajno kaŝas cent aliajn kaj vekas la birdojn en la ovoj. Li el dormema krizalido eligas la oran papilion, kaj al la homaj korpoj ordonas atendi en la tomboj la reviviĝon...
Aŭskultante la kanton, la remistoj levis la ilojn kaj la purpura ŝipo malrapide fluis kun la rivero. Subite Herhor ekkriis:
― Turnu al Memfiso.
La remiloj profundiĝis, la ŝipo turniĝis sur la loko kaj kun bruo komencis leviĝi kontraŭ la fluo. Postkuris ĝin iom post iom eksilentanta kanto de Sara:
― Li vidas la movojn de la koro de l' raŭpo kaj la kaŝitajn vojetojn, sur kiuj iras la plej izolita homa penso. Sed ne ekzistas tiu, kiu al Li povus rigardi en la koron kaj diveni Liajn intencojn.
Antaŭ la brilo de Liaj vestoj la grandaj spiritoj kovras siajn vizaĝojn. Antaŭ Lia rigardo la dioj de l' potencaj urboj kaj popoloj tordiĝas kaj sekiĝas kiel velkinta folio.
Li estas la forto, Li estas la vivo, Li estas la saĝo, Li Via Sinjoro, Via Dio, ho Izraelo!...
― Kial via ekscelenco ordonis forpuŝi nian ŝipon? ― demandis la respektinda Nikotris.
― Ĉu vi scias, kia kanto ĝi estas?... ― respondis Herhor en lingvo komprenebla nur por la pastroj. ― Ĉi tiu malsaĝa knabino, sur la mezo de Nilo kantas la preĝon, kiun oni povas diri nur en la plej sekreta sanktujo de niaj temploj.
― Tio do estas blasfemo?...
― Feliĉe, sur ĉi tiu ŝipo estas nur unu pastro ― diris la ministro. ― Mi tion ne aŭdis, kaj eĉ se mi aŭdus, mi forgesos. Sed mi timas, ĉu la dioj ne metos sian pezan manon sur ĉi tiun knabinon.
― Sed de kie ŝi scias ĉi tiun teruran preĝon?... Ramzes ja ne povis instrui ŝin?...
― La princo ne estas kulpa. Sed ne forgesu, ke Hebreoj pli ol unu tian trezoron elportis el nia Egipto. Kaj tial inter ĉiuj popoloj de l' tero ni rigardis ilin kiel malpiulojn.
La reĝino prenis la pastron je la mano.
― Sed al mia filo ― diris ŝi rigardante liajn okulojn ― okazos nenio malbona?...
― Mi garantias, ke al neniu okazos io malbona, mi ne aŭdis, mi scias nenion. Sed oni devas disigi ilin ― la princon kaj la Hebreinon.
― Delikate disigi!... ― ĉu ne vere, vic-reĝo? ― demandis la patrino.
― Plej delikate, plej nerimarkeble, sed oni devas... Ŝajnis al mi ― diris la ĉefepiskopo kvazaŭ al si mem ― ke mi antaŭvidis ĉion... Ĉion, esceptinte proceson pri blasfemo, kiu apud ĉi tiu stranga virino pendas super la kronprinco!...
Herhor ekmeditis kaj aldonis:
― Jes, reĝino! Oni povas ridi diversajn niajn superstiĉojn: tamen estas vero, ke la filo de l' faraono ne devas kuniĝi kun Hebreino.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum