《法老王》73 *读书笔记
第二卷
ĈAPITRO III
Kiam vespere la pastroj kaj la kronprinco revenis en la korton, oni ekbruligis kelkcenton da torĉoj. Fariĝis lume kiel en hela tago.
Mefres faris signon. Ree eliris procesio de muzikistoj, dancistinoj kaj malsuperaj pastroj, portantaj la statuon de l’ diino Hator kun bovina kapo. Kiam oni forpelis la malbonajn spiritojn, Pentuer komencis sian predikon.
– Vi vidis, noblaj sinjoroj, ke de l’ tempoj de la dinastio XIX-a ni perdis cent mil mezurojn da tero kaj du milionojn da loĝantoj. Tio klarigas, kial la enspezoj de l’ ŝtato malgrandiĝis je tridek du mil talentoj, kaj pri tio ni ĉiuj scias. Sed tio estas nur la komenco de la malfeliĉoj de Egipto kaj de l’ trezorejo. Ŝajne ja restas ankoraŭ al lia sankteco naŭdek ok mil talentoj da enspezoj. Ĉu vi kredas, ke la faraono ricevas ĉi tiun tutan enspezon?...
Kiel ekzemplon mi rakontos al vi, kion lia ekscelenco Herhor malkovris en la provinco de Leporoj.
En la tempoj de la dinastio XIX-a loĝis tie dudek mil homoj, kiuj pagis jare tricent kvindek talentojn da impostoj. Hodiaŭ loĝas tie apenaŭ dek kvin mil, kaj ili kompreneble pagas nur ducent sepdek talentojn. Sed la faraono, anstataŭ ducent sepdek, ricevas nur cent sepdek talentojn!...
“Kial” – demandis Herhor, kaj jen kion montris la juĝa esploro:
En la tempoj de la dinastio XIX-a estis en la provinco cent oficistoj, kaj ili ricevadis po cent draĥmoj da jara salajro. Hodiaŭ sur la sama teritorio, malgraŭ la malgrandiĝo de la loĝantaro, estas tie preskaŭ ducent oficistoj, kiuj ricevas po du mil kvincent draĥmoj.
Lia ekscelenco Herhor ne scias, ĉu same estas en ĉiu provinco. Sed tio estas certa, ke la trezorejo de la faraono anstataŭ naŭdek ok havas ĉiujare nur sepdek kvar talentojn...
– Diru, sankta patro: kvindek mil... – intermetis Ramzes.
– Ankaŭ tion mi klarigos – respondis la pastro. – En ĉiu okazo memoru, princo, ke la faraona trezorejo pagas nun dudek kvar mil talentojn al la oficistoj, dum en la tempoj de la dinastio XIX-aĝi elspezadis nur dek mil.
Granda silento regis inter la eminentuloj: pli ol unu el ili havis parencon oficiston, kaj bone pagatan.
Pentuer estis sentima.
– Nun – diris li – mi montros al vi, kronprinco, la vivon de la oficistoj kaj la sorton de la popolo en la antikvaj tempoj kaj hodiaŭ.
– Ĉu tio ne estas perdo de l’ tempo?... Tion ja ĉiu povas mem vidi... murmuris la pastroj.
– Mi deziras tion scii – diris firme la princo.
La murmuro eksilentis. Pentuer iris sur la ŝtupoj de l’ amfiteatro malsupren en la korton, kaj post li la princo, Mefres kaj la ceteraj.
Ili haltis antaŭ longa kurteno el matoj, kiu formis kvazaŭ ĉirkaŭbaron. Pentuer faris signon. Alkuris dekkelko da junaj pastroj kun hele brulantaj torĉoj. Dua signo, kaj unu parto de l’ kurteno falis.
El la buŝoj de l’ ĉeestantoj leviĝis krio de miro. Ili havis antaŭ si vivantan bildon, en kiu partoprenis ĉirkaŭ cent figurantoj.
La bildo estis dividita en tri etaĝojn: malsupran, kie staris terkulturistoj, mezan kun la oficistoj, kaj supran, kie estis ora trono de l’ faraono, apogita sur du leonoj, kies kapoj servis kiel seĝaj brakoj.
– Tiel estis dum la dinastio XIX-a, – diris Pentuer. – Rigardu la kamparanojn. Ĉe iliaj plugiloj vi vidas bovojn aŭ azenojn; iliaj pioĉoj kaj ŝoveliloj estas bronzaj, sekve fortikaj. Rigardu, kiaj fortikaj homoj! hodiaŭ oni povas renkonti tiajn nur en la gvardio de lia sankteco. Potencaj brakoj kaj kruroj, heroaj brustoj, ridetantaj vizaĝoj. Ĉiuj estas oleitaj, banitaj. Iliaj edzinoj preparas nutraĵon aŭ vestojn; iliaj infanoj ludas aŭ lernas.
La tiama kamparano, kiel vi vidas, manĝis tritikan panon, fazeolon, fiŝojn kaj fruktojn, trinkis bieron kaj vinon, kaj rigardu, kiel belaj estis la kruĉoj kaj pladoj! Rigardu la kufojn, antaŭtukojn kaj mantelojn de l’ viroj: ĉio estas ornamita per diverskoloraj brodaĵoj. Ankoraŭ pli bele estas broditaj la ĉemizoj de l’ virinoj... Kaj ĉu vi vidas, kiel zorge ili kombis sin, kiajn pinglojn ili portis, kiajn orelringojn kaj braceletojn? Ĉi tiuj ornamoj estas faritaj el bronzo kaj kolora emajlo; sed vi povas renkonti ankaŭ oron, almenaŭ orajn fadenojn.
Levu nun viajn okulojn supren, al la oficistoj. Ili portas mantelojn, sed ĉiu kamparano havas saman en festaj tagoj. Ili sin nutras, same, kiel la kamparanoj, t. e. sufiĉe, sed simple. Iliaj mebloj estas pli elegantaj, ol tiuj de l’ kamparanoj, kaj pli ofte oni renkontas en iliaj kestoj orajn ringojn. Ili vojaĝas sur azenoj aŭ en veturiloj, tirataj de bovoj.
Pentuer frapis la manojn kaj movado ekregis en la vivanta bildo. La kamparanoj komencis doni al la oficistoj korbojn da vinberoj, sakojn da hordeo, pizo kaj tritiko, kruĉojn da vino, biero, lakto kaj mielo, grandan kvanton da ĉasaĵo kaj teksaĵojn blankajn kaj kolorajn. La oficistoj akceptis la produktojn, parton lasis al si, sed la objektojn plej belajn kaj multekostajn ili puŝis supren, al la trono. La etaĝo, kie estis la simbolo de la faraona povo, estis superŝutita per produktoj, kiuj formis kvazaŭ monteton.
– Vi vidas, respektindaj, – daŭrigis Pentuer – ke en la tiamaj tempoj, kiam la kamparanoj estis sataj kaj ne senhavaj, la trezorejo de la faraono apenaŭ povis enteni la oferojn de l’ regnanoj. Kaj nun rigardu: kio estas hodiaŭ...
Nova signalo. Falis la dua parto de l’ kurteno kaj aperis alia bildo, en la ĝeneralaj trajtoj simila al la unua.
– Jen estas la nunaj kamparanoj – diris Pentuer kaj en lia voĉo sonis ekscito. – Ilia korpo konsistas el la haŭto kaj ostoj, ili ŝajnas malsanaj, estas malpuraj kaj ne oleas sin plu. Anstataŭe iliaj dorsoj estas vunditaj per la bastonoj.
Oni ne vidas ĉe ili bovojn aŭ azenojn, ĉar al kio servus la brutoj, se la plugilon trenas iliaj infanoj kaj edzino?... Iliaj pioĉoj kaj ŝoveliloj estas lignaj, kaj tiaj iloj facile difektiĝas kaj pligrandigas la laboron. vestojn ili tute ne posedas, nur la virinoj portas dikajn ĉemizojn kaj eĉ en la sonĝo ne vidas brodaĵojn, per kiuj sin ornamis iliaj avoj kaj avinoj.
Rigardu: kion manĝas la kamparano. Iafoje hordeon kaj sekigitajn fiŝojn, ĉiam lotusajn grajnojn, malofte fritis platan kukon, neniam viandon, bieron aŭ vinon. Vi demandos: kie malaperis liaj vazoj kaj mebloj? Li havas neniajn, ekster la kruĉo por akvo, ĉar kie li metus ilin en la truo, en kiu li loĝas?...
Pardonu al mi tion, al kio mi nun turnos vian atenton. Tie kelke da infanoj kuŝas sur la planko: tio signifas, ke ili mortis... Estas stranga afero, kiel multe da infanoj de l’ kamparanoj mortas nun de malsato kaj laboro! Kaj tiuj estas la plej feliĉaj: ĉar la aliaj, kiuj restas vivantaj, iras sub la bastonon de l’ intendantoj aŭ estas vendataj al Fenicianoj, kvazaŭ ŝafidoj...
La emocio rompis lian voĉon. Li ripozis momenton kaj daŭrigis meze de la kolera silento de l’ pastroj:
– Kaj nun rigardu la oficistojn: kiel fortikaj ili estas, rozaj, bele vestitaj!... Iliaj edzinoj portas orajn braceletojn kaj orelringojn kaj tiel delikatajn vestojn, ke la princoj povus envii al ili. Ĉe la kamparanoj oni ne vidas bovon aŭ azenon; kontraŭe la oficistoj vojaĝas sur ĉevaloj aŭ en portiloj... Ili trinkas vinon kaj nur bonan vinon...
Li ekfrapis la manojn kaj ree fariĝis movado. La kamparanoj komencis doni al la oficistoj: sakojn da greno, korbojn da fruktoj, vinon, bestojn... Ĉi tiujn objektojn la oficistoj, kiel antaŭe, metis ĉe la trono, sed en multe malpli granda kvanto. Sur la reĝa etaĝo ne estis plu monteto da produktoj. Kontraŭe la etaĝo de la oficistoj estis superŝutita...
– Jen estas la nuna Egipto – diris Pentuer. – Mizeraj kamparanoj, riĉaj skribistoj, la trezorejo ne tiel plena kiel antaŭe. Kaj nun...
Li faris signon kaj okazis io neatendita. Iaj manoj komencis forpreni: grenon, fruktojn kaj teksaĵojn de la etaĝoj de la faraono kaj de l’ oficistoj. Kaj kiam la kvanto da komercaĵoj tre malgrandiĝis, la samaj manoj komencis kapti kaj forkonduki kamparanojn, iliajn edzinojn kaj infanojn...
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- 《法老王》73 *读书笔记 -
Pipi,
2023-08-19, 09:51
- 《法老王》 读书笔记 (27-31页) - Pipi, 2023-08-19, 09:54