头像

Ŝi estas kuracisto. Ŝi estas kuracistino. Kiu?

作者 aŭtoro: Solis @, 发表于 afiŝita je Tuesday, August 22, 2023, 08:02 (242天前)
编辑: Solis, 时间: Tuesday, August 22, 2023, 08:04

在《世界语简明基础教程》中,有这样的例句:
Ŝi estas kuracisto.
有同学提出疑问:ŝi 是女性,为什么 用 kuracisto 而不用 kuracistino?

我当时的回答是:
医生、护士、程序员等,是职业名称。而职业名称是不分男女的。譬如,你可以说你的职业是医生,但不能说你的职业是女医生。所以如果是面对面聊天,你说 mi estas kuracisto 即可。如果你是网络文字聊天,自我介绍时,想同时表明自己的性别,也可以说 mi estas kuracistino。一些老外会在所有的情况下都使用 mi estas kuracistino 这样的表达,应该是受了自己民族语的影响。

现在正在修订教程,我想就这个问题再确定一下,就在facebook的lingva konsultejo组提问:


Solis Liu Xiaozhe
1. Ŝi estas kuracistino.
2. Ŝi estas kuracisto.
Kiu estas la plej ĝusta?
Argumento por frazo 1:
Ĉar temas virinon, tial -in en kuracisto estas necesa.
Argumento por frazo 2:
kuracisto estas profesio, kiu ne havas sekson. Ekzemple, oni povas diri, ke ŝia profesio estas kuracisto, sed oni ne povas diri, ke ŝia profesio estas ina kuracisto. Tial -in en kuracisto estas ne bezonita.
Kiu argumento estas ĝusta?

下面是回复:

André Vicente Vicente André
En Brazilo ekzistas biomedicino, sed mi povus diri biokuracisto?

Lee MillerAdministranto
Mi ĉiam diras "Ŝi estas kuracisto".
En mia denaska lingvo, mi neniam pensus diri "Ŝi estas ina kuracisto" aŭ "Li estas vira kuracisto."
La -in- en "kuracistino" neniam estas necesa.

Solis Liu Xiaozhe Aŭtoro
@Lee Miller, Kio estas via denaska lingvo? La mia estas la ĉina. Ankaŭ ni ĉiam diras "Ŝi estas kuracisto." . Kaj ni diras ankaŭ "Ŝi estas mia amiko.". Vorto amikino aludas aman rilaton en la ĉina lingvo.

Solis Liu Xiaozhe Aŭtoro
Kaj, ĉu mi povas diri "Ŝi estas mia amiko."? En la ĉina lingvo, vorto amikino aludas aman rilaton.

Živanko Novakov
@Solis Liu Xiaozhe, Lernante fremdan lingvon oni nepre lernas ankaŭ figurajn,aludajn signifojn de vortoj. Do, tiu lernado estas neevitebla sed ebla per sufiĉa uzado de lingvo.(en PIV estas difinoj de " amiko" kaj "amikino" el kiuj oni ne povas konkludi ke temas pri ama rilato)

Manuela Ronco
Mi pensas, ke ambaux argumentoj estas malgxustaj. Se vi sekvus la argumenton 2, tiam vi ne devus usi la sufikson por ajna vorto lauxfundamente neuxtrala, kiel ekzemple "amiko", ne nur por profesioj. La argumento 1, nome ke se temas pri ino la sufikso estas necesa, ankaux malpravas. Eblas aldoni -in, sed ne nepre necesas.

Eliza Kehlet
Antaú epokoj mi iam demandis al Waringhien chu -ist estas viro au persono. Li respondis persono. Do mi iam laboris kiel instruisto kaj kiel interpretisto. Sed mi estas virino kaj patrino.

Szilvási László
Ĝis la lastaj tempoj mi uzis kaj instruis la 2-an formon (do "ŝi estas kuracisto"), sed ĝenis min la persona trajto de -isto, ja ĝi indikas personon kaj ne profesion. Mi faris por mi la demandon: Kio estas mia profesio? Ĉu mia profesio estas kuracisto, aŭ ĉu mia profesio estas kuracado? - Se -isto indikas personon, tiukaze restas la lasta...

Alain Roze Courbou
"̈Ŝi estas kuracisto". Krom "patrino" kaj "virino" ĉar io kiel "matro" kaj "femo"ne ekzistas..., mi preferus ke oni uzu nur la komunan formon. Se oni volas precizigi : "vira kuracisto" kaj "virina kuracisto".

Sten Johansson
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa_signifo.html


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum